4. Virino sin pretendas morta: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
  4. Virino sin ŝajnigis morta
+
4. MENSOGO PRI MORTO
  
  Iam estis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma, sed voluptema kaj malfidela. Ŝi sin donis al malĉasteco dum sia kontakto kun aliaj viroj, do ŝi volis forlasi sian edzon kaj sin ĵeti en la sinon de sia adultanto. Ŝi ŝtele diris al maljunulino: "Trovu virinan kadavron kaj metu ĝin en mian ĉambron post mia foriro. Diru al mia edzo, ke mi jam mortis."
+
Iam malsaĝulo havis tre ĉarman edzinon. Li tre amis ŝin, sed ŝi estis malfidela kaj malĉasta. Post nelonge, kiam ŝi kontaktis aliajn virojn, ŝi dronis en volupto kaj volis forlasi la edzon por sin ĵeti en la sinon de adultulo. Ŝi do sekrete diris al maljunulino: “Post mia foriro, portu virinan kadavron en mian ĉambron kaj diru al mia edzo, ke mi jam mortis.
  
  Post la eliro de la malsaĝulo, la maljunulino trovis virinan kadavron kaj portis ĝin en lian domon. Post kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: "Mortis via edzino."
+
La maljunulino atendis ĝis la eliro de la malsaĝulo kaj metis virinan kadavron en lian domon. Kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Via edzino jam forpasis.
  
  La malsaĝulo pririgardis la kadavron kaj kredis, ke ĝi estas de lia edzino. Li lamentis dolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, elprenis la cindron, metis ĝin en saketon kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte.
+
La malsaĝulo aliris pririgardi la kadavron kaj vere kredis, ke ĝi estis de lia edzino. Li do lamentis kordolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, metis la restaĵon en saketon kaj tenis ĝin en la sino tagnokte.
  
  La malĉastulino enuiĝis pri la adultanto kaj revenis al sia hejmo. Ŝi diris al sia edzo: "Mi estas via edzino."
+
Post kiam la edzino enuis pri la adultulo, ŝi revenis hejmen kaj diris al la edzo: “Mi estas via edzino.
  
  La edzo respondis: "Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, ke vi eĉ kuraĝas ŝajnigi vin kiel mian karan edzinon." La virino klarigis per diversaj metodoj, sed ne sukcesis konvinki la edzon.
+
La edzo respondis: “Mia kara edzino jam mortis. Kiu vi estas, kaj kial vi pretendas esti mia edzino?” La virino faris klarigon fojfoje, sed neniel sukcesis konvinki la edzon.
  
  Iuj praktikantoj de aliaj religioj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de aliuloj malveraĵon, ili dubis kaj supozis pri la vereco, kaj poste kredis tion vera. Kvankam ili aŭdis veran instruon poste, ili ne plu kredis kaj akceptis la veron.
+
Tiel agas ankaŭ alireligiuloj. Aŭdinte malĝustan diron, ili estas mistifikitaj kaj persiste kredas ĝin neŝanĝeble vera. Kvankam ili aŭdas ĝustan instruon poste, ili rifuzas kredi kaj akcepti la veron.

Nuna versio ekde 09:18, 24 Nov. 2025

4. MENSOGO PRI MORTO

Iam malsaĝulo havis tre ĉarman edzinon. Li tre amis ŝin, sed ŝi estis malfidela kaj malĉasta. Post nelonge, kiam ŝi kontaktis aliajn virojn, ŝi dronis en volupto kaj volis forlasi la edzon por sin ĵeti en la sinon de adultulo. Ŝi do sekrete diris al maljunulino: “Post mia foriro, portu virinan kadavron en mian ĉambron kaj diru al mia edzo, ke mi jam mortis.”

La maljunulino atendis ĝis la eliro de la malsaĝulo kaj metis virinan kadavron en lian domon. Kiam la malsaĝulo revenis hejmen, ŝi diris al li: “Via edzino jam forpasis.”

La malsaĝulo aliris pririgardi la kadavron kaj vere kredis, ke ĝi estis de lia edzino. Li do lamentis kordolore. Poste, li kremaciis la kadavron per multe da oleo kaj brulligno, metis la restaĵon en saketon kaj tenis ĝin en la sino tagnokte.

Post kiam la edzino enuis pri la adultulo, ŝi revenis hejmen kaj diris al la edzo: “Mi estas via edzino.”