Sutro pri Karmo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Sutro pri Karmo

  Iam Honorulo Anando ĉeestis kunvenon sur la Agla monto kune kun mil ducent kvindek budhanoj.

  

  Honorulo Anando faris kulton al la Budho, ĉirkaŭiris lin trifoje kaj kaŭriĝis kun dekstra genuo sur la tero kaj alpremintaj manoj ĉe la brusto. Li faris demandon al la Instruisto Ŝakjamunio: "En la lasta periodo de budhismo, la vivuloj en la Jambudvipo emos fari malbonaĵojn, malrespektos tri Juvelojn, nek estimos gepatrojn, nek obeos regulojn kaj virtojn. Ili estos malhonoraj, malriĉaj, mankaj je membroj. Ili mortigos vivestaĵojn ĉiutage, kaj estigos grandan diferencon inter riĉuloj kaj povruloj. Kian efekton ili suferos? Mi esperas, ke vi, la Honorulo, ekspliku al la disĉiploj favore."

  

  La Budho diris al Anando kaj ĉiuj disĉiploj: "Bone, bone! Aŭskultu atente. Mi eksplikos klare al vi. Ĉiuj junaj, maljunaj, viraj aŭ inaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj ĝuas kaj suferas senfine nur pro la efekto el karmo. Kion fari? Unue estimu la gepatrojn, kredu je Tri Juveloj, evitu kaŭzi morton al vivestaĵoj kaj liberigu ilin, praktiku budhismon kaj faru almozdonon. Tio ebligos al ili ĝui feliĉon en postaj vivoj."

  

  La Budho diris verson pri karmo:

  

  Destinaj estas riĉo kaj honoro,

  Kiujn oni rikoltis en antaŭaj vivoj.

  Oni ĝuos fortunon en la postaj vivoj,

  Ĝin Kredante kaj tenante en la koro

  

  Se vi volas scii la kaŭzon en antaŭaj vivoj,

  Rigardu kion vi suferas en la nuna vivo.

  Se vi volas scii la efekton en la postaj vivoj,

  Rigardu kiel vi kondutas en ĉi tiu vivo.

  

  Aŭkultu atente, bonuloj kaj kreduloj,

  Pri sutro de karmo.

  La kaŭzoj kaj efikoj de la tri vivoj estas ne bagatelaj.

  La instruoj de la Budho estas gravaj kaj veraj.

  

  Kial iuj estas mandarenoj en ĉi tiu vivo?

  Ili orumis budhajn statuojn en antaŭaj vivoj.

  Ili ĝuas la meriton kultivitan en antaŭaj vivoj,

  Ili akiris la mandarenan kostumon ĉe la budho.

  

  Ni ore beligas nin per orumado al la budho.

  Ni vestas nin per la vestoj al la budho.

  Ne prenu facile fariĝi mandareno,

  De kie ni rikoltas se ni ne semis?

  

  Kial iuj ĝuas honoron sur ĉevalo aŭ portseĝo?

  Ili riparis pontojn aŭ vojojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj surportas valorajn vestojn?

  Ili donacis vestaĵon al povruloj.

  

  Kial iuj havas sufiĉan por manĝi kaj trinki?

  Ili donis manĝaĵon kaj trinkaĵon al la povruloj en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj suferas pro malsato kaj soifo?

  Ili almozdonis neniom en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj loĝas en etaĝdomoj kaj domegoj?

  Ili konstruis monaĥejojn kaj kioskojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj ĝuas feliĉon kaj riĉecon?

  Ili almozdonis rizon al monaĥejoj en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj estas ĉarmaj en ĉi tiu vivo?

  Ili adoris budhojn per floroj kaj fruktoj en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj estas saĝaj kaj inteligentaj?

  Ili recitis sutroj aŭ praktikis budhismon en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj havas fidelan kaj ĉarman edzinon?

  Ili havis bonan rilaton en budhismo en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj geedzoj ĝuas longajn vivojn?

  Ili ornamis budhajn statuojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj estas en akompanoj de gepatroj?

  Ili estimis la solecajn homojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj estas orfoj sen gepatroj?

  Ili pafis birdojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj havas multe da idaro?

  Ili emis liberigi birdojn

  Kial iuj ne povis teni idojn vivaj?

  Ili mortigis bebojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj ne havas filon en ĉi tiu vivo?

  Ili detruis nestojn kaj nestojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj ĝuas longan vivon?

  Ili liberigis la kaptitajn bestojn per mono en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj suferas de mallonga vivo?

  Ili mortigis vivestaĵojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj restas senedzina en ĉi tiu vivo?

  Ili adultis kun alies edzinoj en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj suferas de vidvineco en ĉi tiu vivo?

  Ili malestimis la edzon en antaŭaj vivoj.

  Kial iĝis sklavinoj en ĉi tiu vivo?

  Ili estis malfidelaj en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj havas brilan okulon en ĉi tiu vivo?

  Ili oferis lampoleon al la budhoj en antaŭa vivo.

  Kial iuj estas blindaj en ĉi tiu vivo?

  Ili gvidis eraran vojon en la antaŭa vivo.

  

  Kial iuj estas leporlipaj en ĉi tiu vivo?

  Ili forblovis budhan lampon en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj estas surdaj kaj mutaj en ĉi tiu vivo?

  Ili insultis gepatrojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj suferas de ĝibeco en ĉi tiu vivo?

  Ili priridis kultantojn de budhoj en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj havas disformajn manojn en ĉi tiu vivo?

  Ili kaŭzis malhelpojn al homoj en antaŭaj vivoj.

  

  Kiam iuj estas lamaj en ĉi tiu vivo?

  Ili prirabis homojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj estas bovoj kaj ĉevaloj en ĉi tiu vivo?

  Ili ne redonis ŝuldojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj estas porkoj kaj hundojn en ĉi tiu vivo?

  Ili trompis homojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj suferas de malsano en ĉi tiu vivo?

  Ili mortigis vivojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj vivas sane en ĉi tiu vivo?

  Ili helpis homojn resaniĝi en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj iĝis malliberuloj en ĉi tiu vivo?

  Ili fikatenis homojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kiam iuj mortas de malsato en ĉi tiu vivo?

  Ili fikonsumis grejnojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj mortis de veneno?

  Ili venenis vivestaĵojn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj suferas de soleco?

  Ili damaĝis homojn en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj ĝuas plenecon de familianoj?

  Ili helpis la solecajn kaj maljunajn en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj estas frenezaj kaj epilepsiaj en ĉi tiu vivo?

  Ili perforte manĝigis vinon kaj viandon al monaĥoj.

  Kial iuj sin pendigas en ĉi tiu vivo?

  Ili prirabis kaj eltrudis monon en antaŭaj vivoj.

  

  Kial iuj estas vidvaj en ĉi tiu vivo?

  Ili estis enviemaj en antaŭaj vivoj.

  Kial iuj suferas de incendio kaj tondrado?

  Ili estis maljustaj dum komerco en la antauaj vivoj.

  

  Kial iuj vundiĝis de serpentoj kaj tigroj?

  Ili kaŭzis malamon de homoj en antaŭaj vivoj.

  Oni rikoltos, kion ili semas,

  Kiun kulpigu se ili en infero suferas?

  

  Ne opiniu, ke karmo estas ne videbla,

  Efektoj okazas al vi mem kaj viaj idoj.

  Rigardu la feliĉulojn antaŭ vi

  Se vi ne kredas pri la bonfaroj kaj meritoj.

  

  Oni ĝuas fortunon kultivitan de antaŭaj vivoj.

  Oni degeneros pro la malbonaj kondutoj nunaj.

  Se iu kalumnias la sutron pri karmo,

  Ili perdos homan vivon en la postaj vivoj.

  

  Se iu praktikas laŭ la sutro pri karmo.

  Budhoj kaj bodisatvoj atestas por li.

  Se iu kopias la sutron pri karmo,

  Ili ĝuas familian prosperon ĝis idaro.

  

  Se iuj portas kun si la sutron pri karmo,

  Fatalaĵoj ne falos sur ilin.

  Se iuj predikas sutron pri karmo,

  Ili ĝuos saĝon en la postaj vivoj.

  

  Se ili prikantas la sutron pri karmo,

  Ili ĝuas estimon de aliaj en postaj vivoj.

  Se ili presas kaj distribuas la sutron pri karmo,

  Ili ĝuos feliĉon kaj riĉegon en la postaj vivoj.

  

  Se iu kultas la sutron pri karmo,

  Ili ĝuas kontentecon en ĉio.

  Se iu kredas je la sutro pri karmo,

  Ili naskiĝos kune en la okcidentan paradizon.

  

  Ne findireblas la tri-vivaj kaŭzoj kaj efektoj.

  Dioj ne perfidas bonulojn.

  Fortuno benos tiujn,

  kiuj proponas distribui la sutron

  

  Unu prediku al dek, kaj dek al cent.

  Fariĝu bonuloj koninte kaŭzon kaj efekton.

  

  Noto:

  Karmo: Regulo de kaŭzo kaj efekto

  Tri Juveloj: Budhoj, Instruoj de budhoj kaj Komunumo de Budhaj Disĉiploj.

  Tri Vivoj: Ĉiu tempdaŭro kavas siajn pasinteco, nuneco kaj estonteco. Vivo estas ankaŭ same. Ni havis nian antaŭan vivon; ni havas nian nunan vivon, kaj ni havos nian estontan vivon.