32. The First Buddhist Council

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj

  Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.

  Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.

  “Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, 'Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.' Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.

  Kiam Reĝo Aĝatasatu informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj kunvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.

  Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Ananda, kiu estis nur sotapana en tiu tempo.

  Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”

  Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankoraŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.

  La kunsido komenciĝis post tri monatoj de la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.

  Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj.

  Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de unu al alia generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio.

  En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.