Ses metodoj al feliĉo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Ses metodoj al feliĉo

Unu tagon, sur vojo al urbo, la Budao vidis viron, kiu adoras al kvar direktoj: oriento, okcidento, sudo kaj nordo. La Budao do demandis: “Kial vi tion faras?”

La viro respondis: “Mi preĝas. Estas tradicio de mia familio adori al kvar direktoj. Oni diras, ke post tio sekvos feliĉo. ”

La Budao diris: ”Mi havas ses specojn de adormetodoj, ĉu vi volus scii?”

Kun scivolo la viro demendis: “Kio estas viaj metodoj?”

La Budao afable diris: “Jen la ses metodoj: Unue, respektu viajn gepatrojn kaj plaĉu al ili. Kiel ido, oni devas ĝojigi ilin. Due, respektu instruistojn: lernanto devas respekti siajn instruistojn kaj ricevi de ili instruojn. Trie, respektu kaj amu vian edzinon: La edzino estas bona helpanto, do estu ĉiam respekto inter geedzoj. Kvare, bone traktu amikojn: Amikoj inter si devas esti sinceraj kaj respektaj unu al la alia. Kvine, Respektu monaĥojn: oni devas respekti monaĥojn kaj almozdoni al ili. Sese, estu bonkoraj al viaj servistoj: oni devas indulgi servistojn kaj ilin ne tro lacigi. Se vi agas tiel, via familio estos en harmonio kaj via vivo estos ĝoja kaj senzorga. ”

Aŭdinte tion la viro tre ĝojis. Ekde tiam li sekvis la instruojn de la Budao, kaj sentis sin pli kaj pli feliĉa.