Saĝo de zenmajstro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Saĝo de zen-majstro

  Iu budhano promenis en ĝardeno omaĝinte al budhoj en la halo. Li hazarde vidis, ke monaĥo prilaboras la ĝardenon kun la klinita kapo.

  La monaĥo tenis tondilon en sia mano kaj aplikis ĝin lerte. Li jen tondis branĉojn, jen elradikigis florojn kaj herbojn kaj transplantis ilin en aliajn vazojn, jen akvumis kaj sterkis por kelkaj velkintaj plantoj speciale prizorgante al ili.

  La budhano demandis mirigite: "Majstro, kial vi tondis tiujn bonajn branĉojn sed akvumis kaj sterkis por la velkintaj plantoj dum la prizorgado al la floroj kaj herboj? Krome vi ankaŭ translokigis ilin de unu vazo al la alia. Kial vi sarkadis la teron sen plantaĵoj? Ĉu tio vere estas tiel farinda?"

  La zen-majstro respondis: "Prizorgi la florojn kaj herbojn egalas al eduki viajn infanojn kaj lernantojn. Vi devas tiel kulturi la florojn kaj herbojn kiel vi edukas viajn lernantojn."

  Aŭdinde tion, la budhano refutis: "Kiel vi povas kompari la florojn kaj herbojn kun homoj?!"

  La zen-majstro daŭrigis kun la mallevita kapo: "Jen estas la principo prizorgi florojn kaj herbojn: unue tondi superfluajn branĉojn kaj forigi aĉajn foliojn de tiuj floroj, kiuj estas ŝajne densaj sed malordaj, por ŝpari al ili nutran substancon de la grundo. Tio similas kulturi junulojn, forigi iliajn mankojn kaj malbonajn kutimojn por gvidi ilin sur ĝustan vojon; due, translokigi la florojn al la alia vazo por ke ili havu fekundan teron forlasinte la sterilan. Tio similas translokigi la junulojn al pli bona medio por havi bonajn instruistojn kaj amikojn kaj ricevi pli bonan edukadon. Trie, mi speciale akvumis velkintajn plantojn nur pro tio, ke kvankam ili ŝajnas mortintaj kun velkaj branĉoj, tamen fakte en ili troviĝas senlima viveco. Ne forlasu malbonajn lernantojn,kiujn oni opinias,ke ili estas neplibonigeblaj. Vi devas scii, ke la homa naturo estas denaske bona, se ni pacience prizorgas kaj ĝuste gvidas la junulojn, en la fino ili certe povos fariĝi bonaj. Kvare, ni devas malkompaktigi teron pro tio, ke la semoj en la tero pretas ĝermi. Simile, tiuj malriĉaj lernantoj havas aktivan sintenon. Se oni helpas ilin, ili havos novajn perspektivojn por bone disvolvi sian talenton."

  Aŭdinte la klarigon de la zenmajstro, la budhano ĝojplene diris: "Majstro, mi elkore dankas, ke vi donis al mi signifoplenan lecionon."


  园头禅师的智慧

  有一位信徒在佛殿拜过佛后,信步走到花园散步,碰巧看到园头(负责园艺的僧人)正埋头整理花草。

  只见他一把剪刀在手,此起彼落,将枝叶剪去,或将花草连根拔起,移植到另一盆中,或对一些枯枝浇水施肥,给予特别照顾。

  信徒不解地问道:“园头禅师,照顾花草,您为什么将好的枝叶剪去,枯的枝干反而浇水施肥?而且还要从这一盆移到另一盆中?没有植物的土地,何必锄来锄去?有必要这么麻烦吗?”

  园头禅师道:“照顾花草,等于教育你的子弟一样,怎么教育人,就该怎么培育花草。”

  信徒听后,不以为然道:“花草树木,怎能和人相比呢?”

  园头禅师头也不抬地说道:“照顾花草的要义,

  第一,对于那些看似繁茂却生长错乱、不合规矩的花,一定要去其枝蔓,摘其杂叶,免得它们浪费养分,将来才能发育良好,就如收敛年轻人的气焰,去其恶习,使其纳入正轨一样。

  第二,将花连根拔起植入另一盆中,目的是使植物离开贫瘠,接触沃壤,就如使年轻人离开不良环境,到另外的地方接触良师益友,求取更高的学问一般。

  第三,特别浇以枯枝,实在是因为那些植物的枯枝,表面看来已死,内中却蕴有无限生机。不要以为不良子弟都不可救药,对他们灰心放弃,要知道人性本善,只要悉心爱护,照顾得法,终能使其重生。

  第四,松动旷土,实因泥土中更有种子等待发芽,就如那些贫苦而有心向上的学生,助其一臂之力,使他们有新机会茁壮成长!”

信徒听后欣喜地说道:“园头禅师,谢谢您给我上了一堂育才之课!”