Revelacio de Rozario

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Revelacio de Rozario

  Iu monaĥejo famis pro rozario, kiun la Budho iam surportis.

  La oferan lokon por la rozario nur maljuna abato kaj liaj sep disĉiploj sciis.

  La sep disĉiploj estis talentaj. La abato opiniis ke future li donos la kasajon kaj bovlon al ajna disĉiplo el ili, kiu certe disvolvu budhismon bone.

  Sed estis tro hazarde, ke la rozario subite perdiĝis.

  La maljuna abato demandis la sep disĉiplojn: “Kiu el vi deprenis la rozarion? Se tiu denove metos ĝin en originan lokon, mi ne plu serĉesploros lian respondecon, ankaŭ la Budho ne kulpigos lin.

  Ĉiuj disĉiploj kapneis.

  Sep tagoj forpasis, sed la rozario ankoraŭ ne retroviĝis.

  La maljuna abato refoje diris: “La rozario apartenos al tiu, kiu konfesos fari tion."

  Plu forpasis sep tagoj, ankoraŭ neniu konfesis fari tion.

  La maljuna abato estis tre malespera kaj diris: “Morgaŭ vi ĉiuj ja foriru! Se tiu depreninta la rozarion volus resti,do li restu.

  En sekva tago ses disĉiploj pretigis siajn pakaĵojn, faris longan elspiron kaj foriris sen morala premo. Nur unu disĉiplo restis.

  La maljuna abato demandis sian disĉiplon restantan: “Kie estas la rozario?”

  La disĉiplo respondis: “Mi ne ŝtelis ĝin.”

  La maljuna abato plu demandis: “Do kial vi devas ŝarĝiĝi per kulpo de ŝtelo?

  La disĉiplo diris: “En la lastaj tagoj ni suspektis unu al aliajn. Nur se iu konfesas fari tion, la aliaj povas liberiĝi. Krome, la rozario malaperis, sed la Budho ja ankoraŭ estas!”

  La maljuna abato ridis, elprenis tiun rozarion el sia sino kaj metis ĝin ĉirkaŭ la manon de la disĉiplo.

  Ne ĉiuj aferoj devas klariĝi.

  Dume pli grava afero ol klarigo estas:

  Preni respondecon;

  Elspezi agadon;

  Nuligi malfacilaĵon;

  Inversigi situacion;

  Ŝanĝi danĝeron;

  Pensi pri si mem, pli pensi pri la alia, kaj konsideri la situacion en ĝia tuto.

  ——— Tio ja estas Darmo.

  Tio estas ne nur horizonto, sed ankaŭ estas granda saĝo.

  

  一串念珠的啟示

  有個寺廟,因藏有一串佛祖戴過的珠而聞名。

  念珠的供奉之地只有廟裡老住持和7個弟子知道。

  7個弟子都很有悟性,老住持覺得將來把衣缽傳給他們中的任何一個,都可以光大佛法。

  不巧那串念珠突然不見了。

  老住持問7個弟子:

  “你們誰拿了念珠,只要放回原處,我不追究,佛祖也不會怪罪。

  ”弟子們都搖頭。

  ~7天過去,念珠依然不知去向~

  老住持又說:

  “只要承認了,念珠就歸誰。”

  但又過了7天,還是沒人承認。

  老住持很失望:

  “明天你們就下山吧。拿了念珠的人,如果想留下就留下。”

  第二天,6個弟子收拾好東西,長長地舒了口氣,乾乾淨淨地走了!

  只有一個弟子留下來。

  老住持問留下的弟子:

  “念珠呢?

  ”弟子說:

  “我沒拿”

  老住持再問..

  “那為何要背個偷竊之名?

  ”弟子說:

  “這幾天我們幾個相互猜疑,有人站出來,其他人才能得到解脫。再說,念珠不見了,佛還在呀。”

  老住持笑了,從懷裡取出那串念珠戴在這名弟子手上。

  不是所有的事情都需要說清楚。

  然而比說清楚更重要的,是:

  ~能承擔;

  ~能行動;

  ~能化解;

  ~能扭轉;

  ~能改變;

  ~能想自己,

  ~更能想別人,

  ~顧全大局,

  ———這就是法。

  這不僅是種境界

  更是一種大智慧