Pri aferoj de mia kunlernanto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Hieraŭ iu mia kunlernanto sendis mesaĝon al mi kaj mi sentis tre grandan surpriziĝon. Ĉar ni ne kontaktiĝis jam de tre longa tempo, kaj ni ankaŭ ne renkontiĝis ĉirkaŭ ses jarojn. Antaŭe mi sendis mesaĝojn kelkfoje al li por saluti kaj provi babili kun li. Sed bedaŭrinde, li neniam respondis eĉ unu vorton al mi. Mi ne sciis pri la kaŭzo, tial mi malĝojis iomete. Verŝajne li ne estis libera aŭ ne volis paroli kun mi. Do poste mi ne plu kontaktis kun li, kaj ĉiu el ni daŭrigis sian propran vivon.

Post kelkaj jaroj de tiam, la unuan fojon li unue sendis mesaĝon kaj poste telefonis al mi. Mi neniam supozis, ke li, kiu perdiĝis, reaperis kaj kontaktis min. Mi informis de liaj vortoj, ke li jam edziĝis kaj havis amindan filinon, kaj li suferis antaŭe. Nun mi ankaŭ komprenas, kial neniam respondis min antaŭe. Malĝoje mi aŭdis pri tio, ke lian patron trafis malsano pro sangado je kapo kaj tiu preskaŭ mortis. Lia familio tute subite falis en malĝojon kaj elspezis multe da mono pro malsano de lia patro. Kuracigante malsanon de lia patro, li povis fari nenion ol heredi laboron de sia patro. Ĉar li devis vivteni lian familion. Feliĉe, tiam lia karulino ĉiam akompanis kaj subtenis lin. Ŝi ofte helpis al li restarigi memfidon kaj esperon. tio kortuŝis lin, kaj ankaŭ vekis lian viran senton el sufereco. Ekde tiam, li vere ekamis ŝin kaj baldaŭ ili geedziĝis. Mi vidis fotojn de lia edzino, kiu estas tre bela kaj afabla. Mi deziras kun mia sincereco, ke ili estu ĉiam feliĉaj! Nun lia patro trapasis la vivdanĝeron de vivo, kaj saniĝas iom post iom, tamen li eble ĉiam restos kriplulo.

Dum nia babilado, mi trovis, ke li fariĝis pli matura kaj devoplena ol antaŭe. Nun ni ne povus reiri al la pasinteco, ĉar ni jam estas plenkreskuloj kaj la infaneco estas pasinta. Sed niaj komunaj pasintecoj kun ĝojoj kaj feliĉoj restos en niaj memoroj por ĉiam.

Fakte li estas bona junulo, kaj li estas tre inteligenta. Li faris aferojn tre bone ekde la tempo heredi laboron de sia patro. li sukcesis per ŝvito kaj peno. Nun li reiris en sian hejmlokon, kaj mem administras gastejon. li vivas feliĉe kun siaj familianoj.

Mi ankoraŭ memoras, ke mi ŝatis rigardi lian mienon dum li ludis pianon trankvile. Tiam li absorbiĝis en la bela melodio de piano. Li tre forte amis muzikon, kaj li plej ŝatis ludii pianon kaj gitaron. Mi ne scias, ĉu li ankoraŭ daŭre ludas muzikajn instrumentojn aŭ ne. Verŝajne li jam rezignis la ludadon de ili, ĉar li havas multe da aferoj por fari kaj por vivteni familion, kaj li ne plu havos multe da tempo por amuziĝi. Eble iutage li povos denove ludi pianon, gitaron aŭ kanti orelplaĉe pro sopiro pri la pasinteco.