Mia amiko Xu Hui

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mia amiko Xu Hui

  Majstro ordonis, ke mi skribu verkaĵon ĉiusemajne por altigi mian nivelon de Esperanto. Fakte antaŭe li jam ordonis pri tio, sed mi ne obeis lin. Ĉar mi ĉiam opiniis, ke mi estas ne kapabla por skribi verkaĵon. Mi eĉ ne komprenis multajn vortojn en legaĵoj. Ĝis nun mi ne legas legaĵojn en Esperanto. La kaŭzo estas, ke multajn vortojn mi ne konas.

  Post lernado de Esperanto dum multaj tagoj, nun mi trovis, ke mi devas ekskribi verkaĵojn, se mi volas altigi mian nivelon de Esperanto. Do pri kio mi skribu? Mi ne scias. Kia ĉagrena afero tio estas!

  Do mi skribu verkaĵon pri mia amiko Xu Hui! Li estas junulo nek vigla nek malvigla. Li, kiu ŝatas ofte sporti, estas forta kaj svelta por mi, kaj fakte li ankaŭ estas tia. Mi memoras, ke mi timis kiam mi vidis lin. Ĉar li ŝajnis tre nigra. Mi ne scias, kial tiam mi ĝojis vidi lin kaj liajn samĉambranojn. Multaj junuloj el ili estis lernantoj, sed Xu Hui ne estis lernanto. Li jam eklaboris diplomiĝinte. Kvankam li estis okupita ĉiutage, tamen li ankoraŭ ofte persistis en sportado.

  Liaj samĉambranoj estas humuraj kaj viglaj. Iu knabo el ili laboris en okcidenta manĝoĉambro, do aliaj knaboj ofte ne manĝis ĝis li portis manĝaĵon. Tiaj tagoj daŭris por pli ol unu monato, kaj poste ili devis foriri de ni por reiri en siajn lernejojn por eklerni. Post ilia foriro, Xu Hui fariĝis sola homo, do mi ŝanĝis lian loĝejon kaj li transloĝiĝis proksimen al mi. Do ni baldaŭ fariĝis bonaj geamikoj.

  Iom post iom mi trovis, ke fakte li estas apatia kaj ne tre vigla , ĉar se oni ne parolas kun li, li absolute ne parolas la unua. Mi ne scias, kiel ekzistas tiel apatia homo. Sed mi atente pensas, ke ni havis multajn bonajn memorojn. Pro la kaŭzo de li, mi ellernis glitkuradon. Antaŭe mi opiniis, ke mi neniam ellernos glitkuradon, sed post ekzercado de glitkurado, mi povis glitkuradi kaj mi tre ĝojis pri tio.

  Tiam mi sendis mesaĝon al li ĉe la interreto ĉiutage. Strange, se nur mi sendis mesaĝon al li, li certe respondis min. Male mi povis malĝojiĝi. Eble li estis tre grava por mi. Dum nia rilatado, mi lernis multajn sciojn. Li ofte instruis min pri elektrona produktaĵo kaj aliaj scioj. Mi ankoraŭ memoras, ke li foriris post kiam ni kunvivis pli ol unu monaton, kaj mi malĝojis dum kelkaj tagoj. Ekde tiam mi malofte iris en la dormoĉambron, kie li loĝis antaŭe, kaj oni malofte vidis min rideti. Mi ne plu ofte eliris vespere, ĉar mi estis sola kaj ankaŭ mi timis fantomon.

  En mia memoro mi ŝatis, ke li frapis min je la kapo. Tio estas prizorgo al mi, sed ĉu fakte li zorgis pri mi? Mi ne sciis. Nur iam mi trovis, ke li estis bona al mi. Kiam mi estis ĝoja, do mi volis dividi la ĝojon kune kun li. Kiam mi malĝojis, mi do elverŝis la malĝojon al li. Ekzemple, antaŭ tri tagoj mi estis malĝoja, do mi telefonis al li por elverŝi. Ankaŭ mi ne sciis, kial mi tre volis riproĉi lin tiam. Sed li ankoraŭ ridis al mi, kaj diris, ke li povas toleri al mi. Mi tre miris, kial li neniam koleris kontraŭ mi. Tiam mi estis furioza, sed li neniam diris eĉ unu malbonan vorton al mi. Fakte li estas tre bona junulo kaj mia tre bona amiko.

  Nun li jam edziĝis, mi deziras al li feliĉon. Mi esperas, ke ni povu fariĝi geamikoj por ĉiam.

  Ah! Finfine mi finos mian verkadon. Skribi verkaĵon estas malfacile por mi. Do mi devas enlitiĝi. Bonan nokton al ĉiuj, ĝis!