Estas feliĉe posedi vin——Panjo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Dankemo pro la patrino

  Vidviĝinta patrino servis en la hejmo de riĉulo tage, kaj pasigis nokton kune kun ŝia kvarjara filo en la hejmo vespere. Informiĝinte pri sia situacio, la mastro speciale aranĝis ĉambron por la servistino kaj ŝia infano. Li diris al ŝi: "Alkonduku vian infanon! Poste manĝu kaj loĝu kun li en mia hejmo senpage. Mi ne dekalkulos vian salajron pro tio."

  La servistino fordankis, dirante: "Dankon! Sed mi preferas ne ĝeni vin." La mastro ne plu insistis, kaj tiu afero pasis nature.

  Fakte la servistino havis sian skrupulon. La granda domo de la mastro eĉ havas pli ol dek necesejojn. La plej malgranda necesejo ankoraŭ estis pli granda ol ŝia domo. Ŝi ne sciis, kian influon ricevis la infano nur kvarjara antaŭ la granda diferenco inter malriĉeco kaj riĉeco.

  Iutage la mastro volis okazigi festenon kaj inviti multajn gastojn. Ege mankis servistoj por tio, do la mastro petis la servistinon: "Ĉu vi volontas hejmeniri iom malfrue? Mankas helpantoj ĉe mi, kaj nun mi ne havas sufiĉan tempon por serĉi aliajn helpantojn. Do mi povas fari nenion alian ol peti vian helpon!"

  La servistino respondis: "Volonte, sed mi iom maltrankvilas pri mia filo, ĉar li sentos timon restante sola en la vespero."

  La mastro konsilis: "Tio estas facila. Tuj reiru por alpreni lin, por ke li vespermanĝu kune kun gastoj ĉi tie."

  Post kiam la servistino alportis la infanon, gastoj jam ekvenis unu post alia. Ŝi kondukis la infanon tra la posta pordo anstataŭ la ĉefa, kaj poste ŝi restigis lin en necesejon, kien la mastro kutime malofte vizitis.

  Ŝi alportis teleron el la kuirejo, kaj prenis el sia mansako panon kaj kolbason, kiujn ŝi speciale aĉetis sur la vojo al la hejmo.

  La infano neniam vidis tiel belan kaj luksan ĉambron. Li konis nek la feksidejon, nek tiujn skatolojn kaj botelojn diverskolorajn kaj kristalajn sur tualeta tablo el marmoro. Flarante la bonodoron en la ĉambro, li kvazaŭ ŝvenus pro ĝojo. La servistino diris al la filo: "Panjo alkondukis vin por partopreni la festenon. Vi estas infano, do vi ankoraŭ ne rajtas vespermanĝi kun plenkreskuloj. Ĉi tiun ĉambron la mastro speciale pretigis por vi."

  La infano intencis meti la teleron de manĝaĵoj sur la tualettablon, sed li ne povis atingi ĝin pro sia malalteco. Fine li povis fari nenion ol meti la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo. Li sidis sur la bela planko kahela, kaj kantante manĝis la bongustaĵon, kion li neniam havis ŝancon por manĝi antaŭe.

  La mastro ne trovis la infanon de la servistino en la luksa halo por la festeno, do li demandis al la servistino. Ŝi respondis sinĝene: "Mi ĉiam okupiĝas, kaj ne havas tempon por prizorgi lin. Eble…verŝajne…li mem ludas ekstere sur la herbejo!"

  Ŝajne mastro tuj komprenis tion. Li forlasis la festenan halon senprokraste, kaj serĉis la infanon en ĉiuj ĉambroj de la domo. Fine en la necesejo ĉe malluma angulo li trovis la infanon.

  La mastro demandis: "Kial vi manĝas ĉi tie?! Ĉu vi scias, Kie estas ĉi tie?"

  La infano respondis: "Mia patrino diris, ke ĉi tie estas la ĉambro, kiun la mastro speciale pretigis por mi. Hodiaŭ la kolbaso estas tre bongusta, kaj mi neniam gustumis ĝin antaŭe. Nu! Kiu vi estas?! Tiel bongustan kolbason mi ne rajtas ĝui sole, ĉu vi volas ĝui la bongustaĵon kune kun mi?"

  Retenante siajn larmojn, la mastro kapjesis, kaj respondis al la infano per brila rido. Nenion li bezonis demandi plu. Li rememoris pri sia antaŭa sperto en Novjorko, kiam li kaj liaj gepatroj ankaŭ estis tre malriĉaj kaj havis tre malfacilan tempon.

  Reveninte al la halo, la mastro diris al gastoj: "Pardonon, geamikoj, nun mi devas akompani specialan gaston. Bonvolu ĝui la bongustaĵojn laŭplaĉe kaj mi ne povas vespermanĝi kune kun vi!" Antaŭ la foriro, li plenigis du telerojn per la bongustaĵoj, kiujn la infano plej ŝatas manĝi, kaj iris rekte al la infano en la necesejo. Simile la la infano, li metis la manĝaĵon sur la kovrilon de la feksidejo, kaj sidiĝis sur la planko. Poste, li diris al la infano: "Kiel bonaj estas la ĉambro kaj bongustaĵo! Estus vere damaĝe se vi sole ĝuus tion. Venu! Venu! Lasu nin kune ĝui la vespermanĝon, amiketo!"

  La mastro kaj infano manĝis, kantis, kaj ankaŭ babilis pri diversaj temoj. Li kredigis al la kvarjara infano, ke li havas plej laboreman kaj grandan patrinon, kaj ke li devas ne nur fieri pro sia patrino, sed ankaŭ fari grandajn aferojn por honori ŝin post la plenkreskiĝo. Tiam la infano ankoraŭ havis nenian ideon, ke lia patrino estas nur servistino.

  La gastoj trovis, ke la mastro ne plu revenis ekde la foriro kun du teleregoj plenaj de manĝaĵoj. Ili surpriziĝis, kaj tuj serĉis lin. Ili ege emociiĝis kiam ili trovis finfine, ke la du personoj sidis sur la planko kaj manĝis kiel la patro kaj filo ĉirkaŭ la kovrilo de la feksidejo. Tiuj homoj "altklasaj aŭ elitaj en la socio" alvenis portante vinglasojn kaj bongustaĵojn. Baldaŭ la necesejo pleniĝis de la gastoj. Ili prezentis multe da belsonaj kantoj al la infano kaj esprimis sufiĉe da bondeziroj al li. Tiuj agoj despli kredigis al la infano, ke lia patrino estas la plej estiminda, kaj li estas la plej feliĉa homo en la mondo.

  La infano plenkreskis post multaj jaroj. Li ne nur posedis propran entreprenon, sed ankaŭ havas grandan domon kun kelkaj necesejoj. Li estis sukcesplena en socio. Ĉiujare li donacis multe da mono anonime por helpi malriĉulojn, sed rifuzis partopreni ceremonion pri filantropo kaj akcepti intervjuojn. Li ĉiam diris al siaj amikoj, kiuj ne komprenis lian bonfaron: "Neniam mi forgesos, ke iutage antaŭ multaj jaroj, riĉulo kaj multe da aliaj riĉaj homoj protektis la dignon de kvarjara knabo per siaj sincero kaj konscienco.

  Geamikoj, se ĉiu el ni disvastigas la ĝustan konduton de homoj, la mondo ja certe fariĝos pli belega! Ni persistu en la ĝusta menso, ĝusta parolo kaj ĝusta konduto, kaj kune laboru por profitigi al la homoj, landoj kaj la mondo!   

   感恩的心,感谢有您——母亲!

  有一个单亲母亲,白天在富人家里做女佣,晚上回家与四岁的儿子相依为命。主人知道了女佣的情况后,给她和孩子腾出个房间,说,把孩子接来吧,今后你们吃住都在我家里,一切免费,不扣你的一分钱薪水。

  女佣道了谢,说算了,不麻烦你们了,主人没再坚持,这个事就过去了。

  其实女佣有自己的担心,主人家的大房子里,光洗手间就十几个,最小的洗手间,也比她家的房子大,她不知道在贫穷与富有的巨大落差前,对一个四岁的孩子将会产生什么影响。

  有一天,主人要在家里请客,要请好多好多人,人手明显的不够了。主人与女佣商量说,今天您能不能晚点回家,我这里缺人手,现找来不及,只好麻烦您了。

  女佣说,行啊,就是有点担心我的儿子,他晚上见不到我会害怕的。

  主人说,这好办,您现在就去把他接过来,晚饭在我这里吃,和客人一起吃就行了。

  女佣把儿子接过来时,客人正陆续抵达,她没领儿子从正门进来,走的侧门,然后把他藏在一间主人不大光顾的洗手间里。

  她从主人厨房里拿来一个盘子,从自己口袋里掏出香肠和面包,这是她在回家路上特意给儿子买的。

  孩子从来没见过这么气派和华丽无比的房间,他不认识抽水马桶,不认识大理石洗漱台上摆放的那些色彩斑斓、晶莹剔透的瓶瓶罐罐,屋里好闻的气味让他幸福到简直要晕倒了。女佣告诉儿子说,妈妈带你来参加宴会,你是小孩,不能和大人一起吃,这是宴会主人特意为你准备的单间。

  孩子想把餐盘放到洗漱台上,但他个头太矮,有点够不着,只好放到了马桶盖上,他坐在漂亮瓷砖铺就的地面上,一边唱歌,一边吃着这些平时很难吃到的美味佳肴。

  很快,在富丽堂皇的宴会大厅里,主人没发现孩子的身影,就去问女佣。女佣支支唔唔的说,我一直在忙着,没时间照看他,也许,或许,可能,他是在外面的草坪上自己玩吧。

  主人似乎明白了什么,他离开宴会大厅,把整幢房子的所有房间都找遍了,最后在一个位于角落的洗手间里,找到了孩子。

  主人问,你怎么能在这里吃东西呀,

  你知道这是什么地方吗?

  孩子答,我妈妈说,这是宴会主人特意为我准备的单间,今天的香肠太好吃了,我好久好久没吃过了,对了,你是谁呀,这么好吃的香肠我可不能一个人吃,你愿意陪我在这里吃这些美味吗?

  主人强忍泪水点了点头,用最灿烂的笑容面对着孩子,他已经不需要再问什么了。此刻,他想起了当初随父母来纽约的经历,那时他们也很贫寒,也经历过十分艰辛的时期。

  回到宴会大厅,主人对客人们说,很抱歉了朋友们,我现在必须得去陪一位特殊的客人,请大家慢慢享用吧,我不能和你们共进晚餐了。说完,他装了满满两大盘子孩子最爱吃的佳肴,端到洗手间里,他模仿孩子的样子,也把餐盘放到马桶盖上,也坐在地上,然后对孩子说,这么好的一个单间和美食,你一个人独享就可惜了,来来来,让我们一起吃晚餐。

  主人和孩子一边吃着东西一边唱歌,也聊了很多话题,他让这个四岁的孩子坚信,他的母亲是世界上最勤劳、最伟大的母亲,你不但应该为她感到骄傲, 长大以后还要为她做些事情,而孩子直到现在也不知道他的母亲仅仅是佣人。

  客人们发现主人端走两大盘子食物后,再也没回来,觉得蹊跷,也去寻找,当他们看到情同父子的两个人坐在地上,围着马桶盖吃东西的场面,被深深震撼了。这些被称为上层人士或社会精英的人们,端着酒杯和美味纷纷赶过来,很快把洗手间挤满了,大家给孩子唱了好多好听的歌曲,表达了太多美好的祝愿,这些都让这个孩子确信,他的母亲是最令人尊敬的母亲,而他,则是世界上最幸福的人。

  很多年后,这个孩子长大成人,他不但拥有了自己的事业,也买下了拥有几间洗手间的大房子,进入到上流社会。每年,他以匿名方式捐了很多钱给穷人,但从不举行捐赠仪式或接受采访,他对始终不理解的朋友们说,我永远忘不了在很多年前的某一天,有一位富人和太多的富人,用他们的诚恳与良知,维护了一个四岁孩子的尊严。

  朋友们,人人传播正能量,世界一定更美好!让我们不断拥有正念、正语、正能量,

  一起做一些利人、利国、利天下的事吧---星星之火可以燎原!!!