Elaĉeti vian animon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Elaĉeti la animon

Kuŝante surlite en la mallumo, ŝi trovis, ke iu glitis en la ĉambron. Evidente, la veninto ne estis ŝia edzo, ĉar ŝia edzo jam iris deĵori kaj kiam li revenis hejmen, li kutime unue ŝaltis la lampon, senbrue enĉambriĝis, brakumis ŝin, kaj poste enlitiĝis.

Pro ŝia longjara sendormeco, dormo estis ravinda afero por ŝi. Do ŝi ankoraŭ ne povis endormiĝi post kiam ŝiaj familianoj jam endormiĝis delonge. Evidente, la veninto opiniis, ke ŝi jam endormiĝis.

Poste ŝi vidis, ke figuro kun tranĉilo en la mano serĉas valoraĵojn ĉie. Ŝi malfermegis siajn okulojn, tamen sin tenis eksterordinare kvieta. Ŝi ne kuraĝis krii, ĉar en la apuda ĉambro dormis ŝia filo. Se ŝi krius, ŝi kaj ŝia filo renkontus vivdanĝeron. Ŝi vidis, ke la ŝtelisto etendis sian manon al ŝia kesto de valoraĵoj. El la kesto estis paro da jadbraceletoj hereditaj generacion post generacio al ŝi kiel la edziniĝa doto de ŝia avino. La braceletoj estis faritaj el la plej bona jado. Kvankam ili ne estis tiom multkostaj, tamen ŝi prenis ilin kiel trezorojn. Sed en tiu momento ŝi silentis, ĝis la ŝtelisto foriris.

Poste ŝi tuj kuris en la ĉambron de sia filo. Vidinte la filon ankoraŭ dolĉe dormantan, ŝi ne plu povis deteni siajn larmojn. Por ŝi nenio estis pli grava ol la filo.

Sed okazis alia eksteratendita afero.

La ŝtelisto estis tuj kaptita de la gardisto kiam li transgrimpis la muron por forkuri. Do li reaperis kun du gardistoj en ŝia halo.

Sub la lampo, ŝi vidis la junulan vizaĝon kun delikataj viloj. Li estis nur 15- aŭ 16-jara, kaj liaj rigardoj montris lian teruriĝon.

La gardisto demandis: “Ĉu tio estas via braceleto?”

“Jes,” ŝi respondis.

“Ili ĵus estis ŝtelitaj de ĉi tiu ŝtelisto.” la gardisto diris.

Fakte ŝi jam bone sciis tion. Ŝi levis sian kapon kaj ekrigardis al la ŝtelisto, kies rigardo ŝtonigis ŝin, ĉar el la okuloj de la junulo vidiĝis bedaŭro, petego kaj eĉ malespero.

Tiumomente, ŝia koro subite degeliĝis. Tuj aperis en ŝi nova ideo. Ŝi diris decideme: “Bonvolu forlasi lin, li tute ne estas ŝtelisto. La braceletojn mi jam donacis al li.”

La gardistoj ege surpriziĝis, kaj la okuloj de la junulo ankaŭ montris lian surprizon. Li tute ne kredis, ke la situacio tute ŝanĝiĝis kaj li ne plu estas ŝtelisto.

“Tio estis mia donaco al li.” ŝi diris insiste.

Tiam ŝi vidis, ke la larmoj ruliĝas en la okuloj de la junulo. Post kiam la gardistoj foriris, tiu junulo tuj genuiĝis antaŭ ŝi.

“Kial vi savis min, Sinjorino?”

Ŝi diris trankvile kun rideto: “Junulo, ĉar via juneco estas pli valora ol la braceletoj. Mi volas elaĉeti vian perdintan animon per ili. Fakte mi tute ne endormiĝis antaŭe. Vi tenis tranĉilon en la mano, do por protekti mian filon mi ne kriis.

Larmoj tuj torentis el la okuloj de la junulo.