Budhismo kaj Esperanto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Budhismo kaj Esperanto

  Kvankam Budhismo kaj Esperanto apartenas al malsamaj kategorioj kaj havas siajn proprajn karakterojn kaj celojn, tamen ili havas pli da komuneco ol la rilatoj inter aliaj religioj kaj lingvoj. Do mi parolos ĉefe pri la rilato inter Budhismo kaj Esperanto.

  La mondpaco estas ilia komuna celo.

  Kun motivo pacigi la mondon kaj forigi la konflikton, nia majstro Zamenhof kreis Esperanton, kiu ne pretendas sian superecon kontraŭ ĉiuj aliaj lingvoj, sed sin rolas kiel internacia helpa lingvo trans la diverseco de homaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, kaj prezentas al la tuta homaro la oportunecon de interkomprenado kaj interhelpado en komuna klopodo por la mondpaco. Budhismo estiĝis pro la iluminiĝinto Ŝakjamunio en la cirkonstanco de multa religioj, kaj kvankam ĝi havas sian plej superan celon liberigi ĉiujn vivestaĵojn el sufero de metempsikozo kompare kun aliaj religioj, ĝia fundamento ankoraŭ estas klopodo por la paco kaj harmonio ne nur inter homoj el diversaj nacioj, rasoj, kulturoj kaj kredoj, sed ankaŭ inter ĉiuj vivestaĵoj.

  Kvankam Esperanto havas sian pacan ideon, kaj ĝiaj reguleco kaj facileco faras ĝin plej bona lingva peranto tamen ĝia funkcio efektiviĝas nur en la vasta aplikado. Kvankam Budhismo ankaŭ klopodas por la mondpaco, tamen kiel religio, ĝi ankaŭ bezonas plej oportunajn lingvojn por disvastigado. Ĝuste pro tio, kunlaboro de budhismo kaj Esperanto donas ilin ambaŭ pli efektivajn funkciojn en la mondpaca klopodo. Do budhanoj ekatentis Esperanton antaŭ tre longe. Laŭ historia noto oni ekaplikis Esperanton en Budhismo frue en la 20-aj jardekoj, en 1925 fondis internacian organizon por esperantistaj budhanoj en Eŭropo, kaj en 1931 fondis japanan organizon por budhanaj esperantistoj. En la jaro 2002, refondiĝis BLE post sia mallonga malestiĝo kaj ĝi denove fariĝis la centro de budhanaj esperantistoj. Nun ambaŭ organizoj havas siajn organojn kaj retejojn.

  Kvankam en Ĉinio ankoraŭ ne estas speciala organizo por budhanaj esperantistoj, Miaohui lanĉis en 2002 retejon BRE, kiel retejon por budhanoj kaj esperantisto, kaj samtempe ekokazigis esperantajn kursojn en monaĥejoj. Kvankam la retadresoj kaj spacoj de la retejo ŝanĝiĝis kelkfoje, ĝi daŭras ĝis nun. En la nuna tempo ĝi havas ĉinlingvan version, kies retadreso estas “budhano.com” kaj esperantan version, kies retadreso estas “budhano.cn”. En la komenca periodo de la jaro 2013, Miaohui ekfunkciigis retradion en Esperanto pri budhismaj scio kaj literaturo. Ni jam faris pli ol 70 elsendojn, kaj ĉiu elsendo konsistas en budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma scio, budhisma muziko kaj aliaj programeroj.

  Per la klopodo de la koncernaj organizoj kaj samideanoj, oni ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton antaŭ tre longa tempo. La plej granda skala esperantigado de budhismaj verkoj okazis en Japanio, kie aperis multaj esperantaj tradukoj de budhismaj verkoj. En la nuna tempo, sinjoro Yamakuti Sin’iti el Japanio verkis kaj esperantigis kelkajn librojn pri budhismo. Sinjoro Gunar Garmo el Svedio elpaliigis kaj verkis pluran sutrojn kaj verkojn, Bill Mark el Kanado esperantigis “la Diamantan sutron” el sanskrito, sinjoro Xu Jin prove esperantigis sutron de la sesa patriarko de ĉina Zenbudhismo, kaj Miaohui el Ĉinio ankaŭ esperantigis plurajn budhismajn verkojn kaj sutron.

  Per la komuna klopodo, la samideanoj faras grandan kontribuon ne nur en Budhismo, sed ankaŭ en Esperanto, sed ni devas agnoski, ke pro malgrandeco kaj malforteco de nia rondo ni ankoraŭ ne povis fari pli multe, kaj por nia estonta kunlaboro inter budhismo kaj esperanto, ni ankaŭ bezonas multe da helpo kaj kunlaboro. Do ĉiuj helpoj kaj kunlaboroj estas bonvenaj. Aliĝo al BLE estas bonvena kaj facila, kaj oni povas rekte sendi la aliĝilon al sinjoro Yamakuti Sin’iti. Kaj krome, BRE same deziras helpon en la laboro de la retejo kaj esperantigado de materialoj kaj korektado de la tradukadoj, kaj ĉiuj helpoj de vi estas bonvenaj.