82. Semi tritikon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

82. Semi tritikon

  Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone en la kampo, li demandis la posedanton: "Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?"

  La posedanto respondis: "Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas tiel bone." La kamparano eklaboras laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li estas preta semi. Tiam venas al li ektimo, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: "Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj."

  Li do dungas kvar virojn por tio. La viroj tenas la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis pro la piedpremado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio. Li anstataŭigis du piedojn per ok.

  La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Ricevinte disciplinojn, por havante bonon, li devas peti instruon de bona instruisto por sukceso, sed ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, kaj detruas la bonan konduton, simile al la malsaĝulo kiu anstataŭigis du piedojn per ok.