74. Evito de puno

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

74. Evito de puno

  Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj anoj de aliaj religioj en lia regno devas sin lavi puraj; se ne, oni punos ilin per diversaj pezaj laboroj.

  Iu bramano portis malplenan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Se oni donis akvon al li, li tuj forverŝis ĝin, dirante: "Mi ne lavos refoje. Lasu la reĝon lavi por si mem."

  Por eviti la punon de la pezaj laboroj laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne laviĝis.

  Vulgaraj monaĥoj ankaŭ kondutas same. Kun kalva kapo kaj tinkturita vestaĵo, ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, sed pretendas observi disciplinojn por akiri profiton kaj eviti servon al la reĝo. Kvankam ili ŝajnas ŝramano, tamen ili ne havas la veran meriton, kvazaŭ malplena botelo, kiu havas nur eksteran formon.