3. Budhismo kaj Ideo pri Dio

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  3.Budhismo kaj ideo pri Dio

  Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

  Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj ideoj de religioj kaj precipe la ideo pri dio havas sian originon en maltrankvileco kaj timo. La Budho diris:

  "Regite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88

  Primitivuloj sin trovis en danĝera kaj malamika mondo. Ilin konstante akompanis timoj al sovaĝaj bestoj, al neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, al damaĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ al naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Pro manko de sekureco, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis nun vi rimarkos, ke homoj estas ofte pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdos ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝis en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estis realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago al timo kaj deprimiteco. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti trankvile kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ per senracia kredo.

  La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio, kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉa atesto por pruvi la ekziston de ilia dio sed ili mokas la ateston uzatan de aliaj religioj por pruvi la ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiuj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla atesto. Ili eĉ ne povas konsenti inter si mem, kia estas la dio, kiun ili adoras. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis aperas tia atesto.

  La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke li trovis la kredon ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio ne estas vera. Sen mencii multajn budhanojn, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La atesto denove indikas kontraŭon. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandajn senkapablecon kaj handikapecon, gigantan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto, la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompatemon kaj perfektan komprenemon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno. 

  3. 佛教和有神论

  问:你们佛教徒相信神祇吗?

  答:不,我们不信神祇。这有几个原因。像当今社会学家和心理学家一样,佛陀看到好多宗教学说,尤其是有神论,都源于内心的不安和恐惧。佛说:

  “人们恐惧时,就走向圣山、圣林、圣树和祭坛。”(法句经I88)

  原始人身处危险和敌意的世界。他们一直处于惧怕野兽、找不到足够的食物、受到伤害或生病的状态,而且害打雷、闪电、火山爆发等自然现象。由于缺乏安全感,他们创造了有神论以便于在顺境中使自己安逸、在危险时给自己勇气、在恶境中给自己宽慰。直至现在你也会发现,人们在危急时刻经常更加倾向于宗教。你会听到他们说,对神祇的信仰给他们的生活安排带来了所需的力量。他们常解释,他们信仰某神,因为他们在需要时向它祈祷,他们的愿望就实现了。这一切好像都支持佛陀的说法:有神论是对恐惧和消沉的反应。佛陀教导我们,我们应当努力了解我们的恐惧、减少我们的贪求,平静而勇敢地接受我们无法改变的事实。他不是靠盲目的信仰,而是用理智的理解取代恐惧。

  佛陀不相信神祇的第二个原因是,支持神学理论的资料好像并不多。有无数宗教,他们都声称只有他们自己的圣典上记载了神祇的教法,只有他们了解神祇的本性,只有他们自己的神祇存在而其它宗教的神祇并不存在。有的声称神祇是男性,有人声称神祇是女性,有人声称神祇是中性。他们所有的宗教都满足于有足够的证据确认自己的神祇存在,他们也嘲笑其它宗教用来确认其它神祇存在的证据。令人惊讶的是,虽然那么多国家那么多不同的宗教都努力证实自己神祇的存在,但针对这些神还缺乏真实、具体、客观和不可辩驳的证据。他们甚至在内部也无法统一他们所崇拜的神祇是什么样子。佛教徒会等到那样的证据出现时才下结论。

  佛不相信神祇的第三条理由是他认为那种信仰并非必要。有人声称信仰神祇是解释宇宙起源所必需的。但科学已令人信服地解释了宇宙产生的过程,而没有引用神学理念。有人声称,信仰神会使人生过得幸福而有意义。我们可以再次注意到,这并非真实。不用提很多佛教徒了,有上百万的无神论者和自由主义者,他们不信神祇,也依旧过着有益、幸福和有意义的人生。有人声称,因为人类很软弱,没有力量自助,所以信仰神力是必需的。而事实证明同样与此相反。 

  我们经常听说有人并不信神祇,只是通过自己的内在力量和个人努力,战胜了很大的能力缺乏和劣势及巨大的绝望和困难。有人声称神祇是世人得救所必需的。但只有你接受救赎的有神论时,这个论点才有说服力。佛教徒不接受这种观念。基于个人体验,佛陀看到到每个人都有能力净化自己的心灵,开发自己无尽的慈爱、怜悯和圆满的见解。他将注意力从上天转到心灵,鼓励我们通过自己的自我认识而找到解决自身问题的办法。

  Demando: Sed se ne estas dioj, kiel aperis la universo?

  Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, per kiuj oni provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj tiaj mitoj estis konvenaj, sed en la 21-a jarcento, en la tempo de fiziko, astronomio kaj geologio, tiajn mitojn jam anstataŭis sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.

  问:但如果没有神祇,怎么会出现宇宙呢?

  答:所有的宗教都有神话和故事,他们借此来回答这个问题。虽然在古代这些神话适于解答这些问题,但在二十一世纪物理、天文和地理学时代,科学事实早已取代了这样的神话。并不借助有神论,科学就已经解释宇宙起源的问题。

  Demando: Kion diris la Budho pri la origino de la universo?

  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nuna formo dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj organismoj al la komplikaj post sennombraj milionoj da jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj iras pro naturaj kaŭzoj tute sen komenco aŭ fino.

  问:佛陀针对宇宙的起源讲了些什么?

  答:很有趣的是,佛陀对宇宙起源的解释与科学的观点非常接近。佛陀曾在阿含经中描述,在无数个百万年的漫长岁月,宇宙毁灭并重新形成了现在的状态。最初的生命在水面上形成,无数个百万年后由简单的有机体发展成复杂的有机体。他说,所有这些过程都是由于自然原因发生的,既没有开始,也没有结束。

  Demando: Vi diris, ke troviĝas neniu atesto pri la ekzisto de dio, sed kiel okazis mirakloj?

  Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de ekzisto de dio. Ni aŭdis senrespondecajn deklarojn, ke resaniĝo okazas, sed ni neniam havis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu mirakle saviĝis el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan ateston pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke preĝo fortigis malsanan korpon aŭ astrofiitan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭo de rigora atesto, kaj rigora atesto pri mirakloj estas tre rara. Ĉiuokaze, iam okazis aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki tiajn aferojn ne povas pruvi la ekziston de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias bone, kio kaŭzas tiujn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.

  问:你说过没有神存在的证据,但怎么会有奇迹发生呢?

  答:好多人相信,奇迹是神祇存在的证明。我们听到过有人不负责任地宣称,说病体康复了,但我们没有来自医院和诊所独立的证据。我们听到间接的的报导,说某人在天灾人祸中神奇地获救了,但我们从来没有获得此事亲眼所见的证据。我们听到有人说,祈祷使病体或萎缩的下肢强壮,但我们从来没有见看过X光检查结果和医生护士们的证明。缺乏理智的宣说、间接的报导和传言并不能代替严谨的证据。关于奇迹的严谨的证据非常罕见。总之,曾发生过无法预期和无法解释的事件。但我们无法解释并不能证明神的存在,这只能证明,我们的知识还不够圆满。在现代医学发展之前,人们不知道疾病产生的原因,便相信是神作为惩罚给了人们疾病。现在我们知道了疾病是什么引起的,所以生病时就会吃药。当我们对世界的认识更圆满时,就会明白这种无法解释的现象是什么原因引起的,这就好比我们现在明白是什么原因导致了疾病。

  Demando:Sed tiel multe da homoj kredas je iom da formo de dio, do ĝi devas esti vera.

  Respondo: Ne. Iam antaŭe ĉiuj homoj kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco de tiu ĉi ideo. Observi la faktojn kaj ekzameni la atestojn estas la nura metodo por distingi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne.

  问:但那么多人相信神的一些形像,所以神一定是真实存在的。

  答:不,想当初所有人都相信地球是平的,但他们都错了。某种理念的信仰者数量并不是衡量这个理念真伪的尺度。区分理念真伪的唯一办法是观察事实和检验证据。

  Demando: Iuj homoj diras, ke ĉie estas la atesto. Ili diras, ke ĉiuj beleco de naturo kaj komplekseco de homa korpo estas pruvo de plialta intelekto kaj bonkora kreinto.

  Respondo: Malfortune la ideo rompiĝas tuj kiam oni rigardas ĉe la alia flanko de naturo - lepra bakterio, kancera ĉelo, parazitaj vermoj, sangsuĉaj insektoj kaj pestaj ratoj. Kiel la estaĵo de plialta intelekto povus projekti aferojn, kiuj kaŭzas tiel multe da mizeroj kaj suferoj? Do haltu por konsideri, kiom da homoj mortas aŭ vundiĝas en tertremoj, malsekecoj, inundoj kaj cunamoj. Se vere ekzistus bonkora estaĵo, kial li kreus tiajn aferojn aŭ lasu ilin okazi?

  问:有人说到处都有神的证据。他们说,大自然的美丽和人体结构的复杂性就是高级智慧生灵和仁慈造物主的证据。

  答:很不幸,人们只要一观察大自然的另一面:麻风病菌、癌细胞、寄生虫、吸血虫和传播鼠疫的老鼠,这个看法就不攻自破了。高智力的生灵怎么会设计这些引起灾难和痛苦的东西呢?停下来想一想,在地震、干旱、洪水和海啸中有多少人死亡和受伤。如果真有仁慈的造物主存在,他怎么会制造这些东西或让这样的事发生呢?

  Demando: Se mi fariĝus budhano, mi estus soleca en la universo. Homoj kredantaj je ia dio ĉiam povas peti de li helpon kaj protekton kiam ili havas krizon. Mi opinias, ke tio estas kredo pli konsola.

  Respondo: Homoj, kiuj kredas je dio, pensas, ke ili estas helpataj aŭ protektataj. Sed fakte ne, ĉar ne ekzistas dio. La konsoliteco kaj fido eble sentitaj de ili venis de iliaj kredo, menso, sed de nenio, kion faris dio por ili. Ne estas atesto, ke homoj kredantaj je dio havas plimalmulte da akcidentoj, vivas pli longe, suferas malpli multe da kancero, faras plibone en ekzamenoj, estas pli riĉaj aŭ estas malsamaj de homoj sen kredo al dio. Giganta jeto povas porti 600 pasaĝerojn. Se jeto hazarde kraŝas, mortas ĉiuj 600 homoj, ĉu kredantaj je dio aŭ ne. Kiam okazis cunamo en 2004, 230000 homoj mortis pro tio, kaj el la viktimoj estis kristanoj, islamanoj, hinduismanoj kaj aliaj, kiuj kredas je dio, kaj budhanoj, kiuj ne kredas je dio.

  Ĉiuj el ni havas psikologian rimedon kaj inteligentecon por trakti malfacilojn en la vivo. Ni devas klopodi disvovi kaj plifortigi tiujn rimedojn anstataŭ dependi de plezurigaj sed ne trovitaj kredoj.

  问:如果我成了佛教教徒,我在宇宙中将会很孤单。相信某种神的人可以在他们遇到危难时可以救助和和保护。我认为这种信仰是更能使人得到安慰。

  答:信神的人认为他们活在帮助和保护中。但事实并非如此,因为神并不存在。安慰和信赖的感觉来自于他们的信仰、心灵,但并非来自于神为他们所做的一切。并没有证据说明信神的人灾难少、活得长、患更少的癌症、考试中成绩优秀、更加富裕或者有别于不信神的人。一架大型喷气机可载600人,如果飞机偶尔在空中解体,这600人中无论信神不信神都会死。2004年发生海啸时,230000人死于海啸。亡者中有基督教徒、伊斯兰教徒、印度教徒和其它信神的宗教徒也有不信神的佛教徒。

  我们每个人都有自己的精神资源和才智解决我们生活中的问题。我们应当努力开发和增强我们这种资源而不是依赖使人愉快但无法找到的信仰。

  Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

  Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon, la homan perfektecon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco.

  Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiuj homoj se ili klopodas laŭ gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel diris la Budho:

  "Neniu savas nin krom ni mem,

  Neniu povas kaj neniu alia devas.

  Ni mem devas iri la vojon,

  Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65

  问:你们佛教徒如果不信仰神,信仰什么?

  答:我们不信仰神是因为我们信仰人。我们相信每个人都很珍贵而重要、所有人都有自己的潜能用来修行成佛,达到圆满人格。我们相信人们可以去除无知和鲁莽,看到事情的真相。我们相信嗔恨、生气,恶意和嫉妒可以被慈爱、耐心、慷慨和善良所取代。我们相信如果每个人都依佛教同仁的引导和被佛陀的示例所激励而努力,他们都能将一切掌握在自己手中。就如佛所说的:

  “除了我们自救,

  没人能救我们,也没有人必须救我们。

  我们自己必须走路,

  但佛清清楚楚地给指明了路。”法句经 I65