29. Nigrulo de Avino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  29. Nigrulo de Avino

  [Favorkoreco]

Iam antaŭe vivis maljunulino, kiam Reĝo Brahmadato regis en Benareso. Ŝi havis bovidon noble nigran. Fakte, la bovido estis tute nigra sen iomete da blanko. Ĝi estis BodhisatvoBodisatvo, la iluminiĝinto.

  La maljunulino bredis la malgrandan bovidon kvazaŭ sian propran filon. Ŝi nutris ĝin nur per tre bonaj rizo kaj rizkaĉo. Ŝi kutime karesis ĝiajn kapon kaj kolon dum ĝi lekis ŝian manon. Ĉar ili estis tiel amikaj reciproke, oni nomis la bovidon "Nigrulo de Avino".

  Nigrulo de Avino restis tre ĝentila kaj milda eĉ post kiam ĝi elkreskis kaj fariĝis forta bovo. La vilaĝaj infanoj ofte ludis kun ĝi, sidante sur ĝia kolo kaj tenante ĝiajn orelojn kaj kornojn. Ili tenis ĝian voston por vipi je ĝia dorso dum la rajdado. Ĝi neniam plendis pro tio, ĉar ĝi tre ŝatis la infanojn.

  La amema bovo pensis: "La aminda maljunulino flegas min ĉiutage tute kiel mia amema patrino. Ŝi vartas min kvazaŭ sian propran filon. Kvankam ŝi estas malriĉa kaj senrimeda, ŝi estas tro modesta por peti de mi helpon. Ŝi tro ĝentilas por laborigi min. Mi deziregas liberigi ŝin el malriĉeco ĉar ankaŭ mi amas ŝin." Do ĝi ekserĉis laboron.

  Iutage karavano de 500 ĉaroj iris preter la vilaĝo. Trapasante la riveron, ili estis kaptitaj en marĉo. La bovoj ne kapablis tiri la ĉarojn tra la rivero. La estro de la karavano jungis ĉiujn 500 parojn da bovoj al la unua ĉaro, sed la riverfundo estis tiel malebena, ke ili ne povis movi eĉ tiun ĉaron.

  Frontante al la problemo, la estro devis havigi al si pliajn bovojn por tio. Kiel fama juĝanto pri la kvalito de bovoj, li esploris la vagantajn bovojn en la vilaĝo kaj rimarkis Nigrulon de Avino. Li tuj ekpensis: "Tiu ĉi nobla bovo verŝajne havas forton movi mian ĉaron tra la rivero."

  Li demandis al apudaj vilaĝanoj: "Kies bovo tiu ĉi estas? Mi volas uzi ĝin por movi miajn ĉarojn tra la rivero, kaj mi volontas pagi al ĝia posedanto por la servo." La homoj diris: "Ne grave! Prenu ĝin laŭvole. Ĝia mastrino ne estas ĉi tie."

  Do li ligis ŝnuron tra la nazo de Nigrulo de Avino. Sed kiam li tiris ĝin, ĝi staris senmove. La bovo pensis: "Mi ne moviĝos ĝis tiu ĉi viro promesos pagi por mia helpo."

  Estante bona juĝanto pri bovoj, la estro de karavano komprenis ĝian intencon. Li do diris: "Mia kara bovo, post kiam vi tiros miajn 500 ĉarojn tra la rivero, mi pagos al vi ne nur unu, sed du ormonerojn por ĉiu ĉaro." Aŭdinte tion, la bovo tuj ekiris kun li.

  La viro jungis la fortan nigran bovon al la unua ĉaro. Li kondukis ĝin tra la rivero. Tion ne kapablis fari ĉiuj 1000 bovoj antaŭe. Tiel, ĝi sukcesis eltiri ĉiujn aliajn 499 ĉarojn unu post alia, sen iometa malrapidiĝo.

  Kiam ĉio estis plenumita, la estro faris pakon, en kiu estis entute 500 ormoneroj, nur unu ormonero por ĉiu ĉaro. Li pendigis ĝin al la kolo de la potenca bovo. La bovo pensis: "Tiu viro promesis du monerojn por ĉiu ĉaro, sed la mono pendigita de li sur mian kolon ne estas tiom, kiom li promesis antaŭe. Mi ne lasos lin foriri!" Ĝi do iris antaŭ la karavanon kaj baris la vojon.

  La gvidanto klopodis forpuŝi ĝin de la vojo, sed ĝi rifuzis moviĝi. Li provis veturigi la ĉarojn kaj ĉirkaŭiri ĝin, sed vidinte la bovon tiel fortan, ĉiuj aliaj bovoj ne audacis sin movi.

  La viro pensis: "Sendube ĝi estas bovo tre inteligenta kaj scias bone, ke mi pagis al ĝi nur duonon." Do li faris novan pakon en kiu estis mil oraj moneroj, kaj alligis ĝin al la kolo de la bovo anstataŭe.

  Tiam Nigrulo de Avino returne trapsis la riveron kaj iris rekte al la maljunulino, sia "patrino". Sur la vojo la infanoj provis kapti la moneran pakon por amuziĝo, sed ĝi sukcese eskapis de ili.

  La maljunulino surpriziĝis kiam ŝi vidis la pezan pakon. La infanoj informis ŝin pri la okazaĵo ĉe la rivero. Ŝi malfermis la pakon kaj trovis mil orajn monerojn.

  La maljunulino ankaŭ legis la lacecon en la okuloj de sia "infano". Ŝi diris: "Ho, mia filo, ĉu vi opinias, ke mi deziras vivi per mono gajnita de vi? Kial vi laboris tiel pene kaj suferplene? Mi ĉiam prizorgos vin malgraŭ malfacilaĵoj."

  La bonkora maljunulino banis la amindan bovon kaj masaĝis ĝian lacan muskolon per oleo. Ŝi nutris ĝin per bona manĝaĵo kaj prizorgis ĝin ĝis la fino de ilia feliĉa vivo.

  La moralinstruo estas: Favorkoreco riĉigas la malplej riĉan familion.