2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara

  Reĝo Bimbisara havis filon Reĝido Aĝatasatu, kiu estis bona amiko de Devadato malamika al la Budho. Ili kune pasigis multe da tempo kaj post nelonge Devadato konvinkis la junan reĝidon mortigi sian patron.

  En nokto silenta kaj malluma, Reĝido Aĝatasatu grimpis en la ĉambron de la reĝo kun tranĉilo ligita al sia kruro. Apenaŭ li grimpis al sia dormanta patro kiam la palaca gardisto kaptis lin, do la reĝo trovis lian planon. Reĝo Bimbisara pensis: “Mi jam restas reĝo dum tro longa tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasatu, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon.” Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo.

  Tuj kiam Aĝatasatu sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al sia patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. “Neniu vizitu lin krom mia patrino,” ordonis Aĝatasatu, “kaj donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato.”

  Sed Reĝo Bimbisara ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasatu. Lia lojala edzino sekrete portis al li manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasatu trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasatu denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de ŝia korpo. Fine Aĝatasatu trovis la agon de sia patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato.

  Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasatu malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la tuta palaco: “Alvenigu barbiron.”

  Tuj post kiam la barbiro venis, la reĝo diris al li furioze: “Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisara, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj metu salon kaj oleon sur la karnon. Poste piedirigu lin sur brulanta karbo ĝis lia morto.”

  Kiam Reĝo Bimbisara vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn. Li pensis: “Mia filo finfine konsciiĝis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj hararon por liberigi min el la malliberejo.” Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasatu per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro.

  Tiutage Aĝatasatu informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: “Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?”

  Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj murmuris nekredeme: “Kion vi diris, Aĝatasatu? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?”

  “Aĝatasatu, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li aŭdis tion, li ĝojplene tranĉis sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedecon, sed li preventis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?”

  “Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo. Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasatu? Diru al mi, Aĝatasatu, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin.”

  Kiam Aĝatasatu aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: “Kuru, kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto.” Sed neniu el ili sin movis. “Iru, mi ordonas vin! Liberigu mian patron antaŭ lia morto!” Aĝatasatu kriegis.

  Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: “Granda reĝo, via patro jam mortis matene.” Aĝatasatu genuiĝis kaj ploregis ĝis ege tordiĝis lia korpo. Li diris foje refoje: “Indulgu min, Paĉjo. Bonvolu indulgi min.”

  Aĝatasatu konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisara naskiĝis kiel ĉielano en la Catumaharaĝika Ĉielo.