17. La Vento kaj la Luno

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

17. La Vento kaj Luno

  [Amikeco]

  Antaŭ longa tempo du bonaj amikoj loĝis kune en ombro de roko. Eble oni miris, ke unu el ili estis leono dum la alia tigro. Ili konatiĝis kiam ili estis tro junaj por distingi la diferencon inter leonoj kaj tigroj. Do ili tute ne opiniis, ke ilia amikeco estas malnormala. Krome, ili vivis paca en kvieta parto de la montoj, eble pro la influo de arbara monaĥo vivanta proksime. Li estis ermito loĝanta fore de aliaj homoj.

  Iutage la amika paro disputegis pro io, kion oni ne sciis. La tigro diris: "Ĉiuj scias, ke la malvarmo venas kiam la luno malkreskas de pleneco al arko." La leono respondis: "De kie vi aŭdis la absurdaĵon? Ĉiuj scias, ke malvarmo venas kiam la luno kreskas de arko al pleneco."

  Ilia diskutado pli kaj pli intensiĝis, kaj neniu povis konvinki la alian. Anstataŭ atingi la konkludon por ĉesigi la disputadon, ili eĉ ekinsultis unu la alian. Timante pri rompiĝo de sia amikeco, ili decidis viziti la erudician monaĥon por demandi. Li certe sciis ĉion pri tio.

  Veninte antaŭ la pacan ermiton, la leono kaj la tigro sin klinis respekte al li kaj parolis pri sia disputado. La amikema monaĥo respondis post momenta pripenso: "Malvarmo okazas en ĉiu ajn lunfazo, de plenluno al lunarko kaj de lunarko al plenluno. La vento portas malvarmon ĉu okcidente, norde aŭ oriente. Do vi ambaŭ estas pravaj, kaj neniu el vi estas venkita de la alia. La plej grava afero estas vivi unuece kaj harmonie sen konflikto. Unueco estas plej grava."

  La leono kaj tigro dankis la saĝan ermiton. Ili daŭre vivis feliĉe kiel intimaj amikoj.

   Moralinstruo: Venas kaj iras la Vetero , sed ĉiam restas la amikeco.