1-15. La ora bovlo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

15. La ora bovlo

  Ĝuste tiam en najbara vilaĝo Senanio vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe Rivero Neranĝaro kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi agis laŭ la propono, kaj poste, edziniĝis al junulo kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de siaj deziroj.

  Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmio, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn, kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per la lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo.

  Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servistino, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun grandaj ĝojo kaj ekscitiĝo, la servanto diris: "Mia mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon."

  Suĝata ankaŭ tiel ĝojis kaj ekscitiĝis, ke ŝi dancis kune kun la servistino. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon.

  Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj perceptis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: "Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris."

  Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste baniĝis en Rivero Neranĝaro. Tio estis la lastaj manĝaĵo kaj baniĝo dum liaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li prenis la oran bovlon kaj ĵetis ĝin en la riveron, dirante: "La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la alkvofluo." La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero.