Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Ĉu Demonino aŭ Bodisatvo

  Iam de pliaĝulo mi aŭskultis legendon.

  Fama skulptisto vivis en malproksima vilaĝo antaŭ tre longa tempo. Foje, oni invitis lin al monaĥejo en la najbara vilaĝo skulpti bodisatvon pro lia bona tekniko de skulptado.

  Li devis transpasi monton kaj arbaron por atingi la monaĥejon, sed oni diris al li, ke estas demonino sur la vojo, kaj ŝi kutime mortigas homojn, kiuj devis pasigi nokton sur la monto dum la transiro.

  Sed la skulptisto esprimis sian dankemon por la atentigo kaj tuj ekiris al la monaĥejo por ne malfrui en la decidita tempo.

  Li iradis dum longa tempo. Mallumiĝis iom post iom kaj aperis la luno kaj steloj. La skulptisto trovis ion en mallumo……

  “Aĥ? kial virino sidas apud la vojo? Ŝiaj ŝuoj jam eluziĝis. Ŝajne ŝi estas tre lacega kaj embarasita.” pensis la skulptisto.

  Do li demandis la virinon, ĉu ŝi bezonas helpon.

  La skulptisto informiĝis, ke la virino ankaŭ volas transiri la monton al la najbara vilaĝo. Do li portis ŝin sur la dorson.

  La skulptisto ŝvitegis irante en la luna nokto kun la virino sur sia dorso. Post iom da vojirado li haltis por ripozo. Tiam la virino demandis lin: “Ĉu vi ne timas la demoninon, pri kiu oni diris? Kial vi elspezas tempon kaj energion por porti min anstataŭ hasti sur via vojo?”

  “Mi ja vere volas rapidigi la iradon!” respondis la skulptisto,“sed se mi lasus vin sola en montara regiono, kion vi farus se vi renkontus eventualan danĝeron? Se mi portas vin kun mi, ni ja povas zorgi kaj helpi unu al la alia survoje malgraŭ tio lacigas min!”

  En brila lunlumo la skulptisto trovis lignoblokon apude. Li do elprenis tranĉilon kaj ekskulptis homan figuron rigardante la virinon.

  “Kion vi faras, Sinjoro?” demandis la virino.

  “Mi skulptas figuron de bodisatvo!”la skulptisto respondis ĝojplene, “Mi sentas, ke vi estas tiel afabla kiel bodisatvo. Do mi skulptos bodisatvon laŭ via aspekto!”

  Aŭdinte tion, la virino sidanta apude ekploris kun larmoj torentaj kiel pluvego. Ŝi ja estis neniu alia ol la terura demonino laŭonidiro.

  Antaŭ multaj jaroj, kiam ŝi iris trans la monton kun sia filino, ŝi renkontis aro da rabistoj. Ŝi ne havis forton sin protekti kontraŭ ili. Do ŝi estis seksatencita kaj ŝia filino estis mortigita de la rabistoj. Korŝiriĝinte, ŝi saltis en la valon, kaj fariĝis demonino, kiu intence deprenas la vivon de preterirantoj venĝeme.

  Sed la virino plena de malamo kaj venĝemo neniam atendis, ke iu rigardos ŝin kiel afablan bodisatvon.

  En palpebrumo la virino fariĝis lumo kaj malaperis en la luna nokto.

  En la sekva tago la skulptisto atingis najbaran vilaĝon sekure. Ĉiuj vilaĝanoj surpriziĝis, ke li eĉ povis transpasi la monton en la nokto vivoplene.

  Ekde tiu tago neniu piediranto plu renkontis la teruran demoninon.

  Post kiam mi aŭdis ĉi tiun rakonton, en mia koro leviĝis granda ondo. Pripensu! Se ni nur malfermas la koran fenestron kaj akceptas aliajn, eĉ la demonino ankaŭ sentas nian sincerecon! Se ni nur havas bonkorecon kaj kondutas ĝentile al aliaj kiel al ni mem, eĉ la demonino ankaŭ kortuŝiĝas profunde kaj ne plu vundas nin!

  En ĉi tiu tumulta socio ni jam kutimiĝis pri la troa singardemo, kaj ofte rigardas aliajn tra koloraj okulvitroj. Ni ankaŭ iam nervoze nin protektas kontraŭ aliaj por eviti trompiĝon kaj malprofiton.

  Ĝuste pro tio iom post iom malintimiĝas la homa rilato, kaj multiĝas la aferoj trompi kaj ĉantaĝi inter homoj. Ĉiuj klopodas sin protekti kontraŭ trompiteco kaj vunditeco, do ofte streĉiĝas la atmosfero, kaj pli malmultiĝas homoj, kia estis la skulptisto, kiu rigardas ĉirkaŭajn homojn kaj aferojn kun kompatemo de bodisatvo.  

  Mi ŝatas iun frazon: “Forte kunpremante la manon en pugnon, ŝajne oni kaptas multajn objektojn, fakte eĉ aeron ili ne posedas; etendinte la brakojn, ŝajne nenion oni prenas en siaj manoj, sed la tuta mondo jam kuŝas en iliaj mankavoj.”

  Jes, kiam ni malfermas la fenestron de nia koro, la hela sunlumo kaj freŝa aero tuj plenigas nian koron. Ni ankaŭ subite fariĝas klarmensa. La onidiro “Akcepti kaj trakti aliajn kiel nin mem” similas al etenditaj brakoj. La rilato inter vi kaj mi certe povos esti pli intima kaj harmonia, kaj la tuta mondo ankaŭ estos en nia mankavo.