{"id":161,"date":"2010-04-28T09:40:11","date_gmt":"2010-04-28T01:40:11","guid":{"rendered":"http:\/\/bre.org.cn\/podkasto\/?p=161"},"modified":"2012-10-25T15:33:32","modified_gmt":"2012-10-25T07:33:32","slug":"38-terura-morto","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/?p=161","title":{"rendered":"38. Terura Morto"},"content":{"rendered":"<p>En 1732 viro nomata Wei (\u016cej) vivis en Wuxing-urbo (U\u015djin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi a\u016d man\u011di kun vino.<br \/>\nWei anka\u016d \u015datis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li e\u0109 metis venenon en lagon por mortigi fi\u015dojn. Krom tio, li anka\u016d renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn.<!--more--><br \/>\nLiaj amikoj admonis lin: &#8220;Maljuna Wei, vi devas \u0109esigi la mortigadon. Vi povas terkulturi a\u016d fari alian laboron.&#8221;<br \/>\nMaljuna Wei neniam akceptis ilian admonon. Anstata\u016de, li kutime diris al ili, ke ili zorgu nur pri sia propra afero.<br \/>\nMaljuna Wei sin \u015dar\u011dis per granda sanga \u015duldo dum longaj jaroj. Poste, li suferis de furunkoj tra la tuta korpo. Iuj furunkoj estis tiel grandaj kiel pigaj ovoj, kaj \u0109iu furunko havis malmolan peceton tiel grandan kiel kuglo en la centro. Lia tuta korpo estis plena de puso. Tio dolorigis lin tiel, ke li vekriiis kiel diablo torturata en la infero.<br \/>\nWei mortis de sufero finfine post kelkaj tagoj. Lia familio a\u0109etis \u0109erkon por li. Kiam ili okupi\u011dis pri la funebro, ili a\u016ddis strangan sonon. Ili rigardis kaj vidis, ke centoj da bestoj entrudi\u011dis en ilian domon. Ili stupori\u011dis de tio. Ili vidis mirigite, ke la birdoj, kaproj, testudoj, kaj ranoj svarmas en la \u0109ambron de lia kadavro. Anta\u016d ilia reago \u0109iuj bestoj sturmis al la korpo de Maljuna Wei kaj \u011din mordis, \u015diris, gratis, batis, ungis kaj bekis. Iuj el la bestoj e\u0109 tretis la kadavron per la piedoj, dum la aliaj frapis \u011din per la kapo. Vere timiga kaj nekredebla vida\u0135o!<br \/>\nLia familio sciis, ke tio estas rezulto de liaj fiagoj. Momenton poste, nenio restis en la kadavro de Maljuna Wei krom la ostoj.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En 1732 viro nomata Wei (\u016cej) vivis en Wuxing-urbo (U\u015djin). Li havis pafilon kaj pafis centojn da birdoj por vendi a\u016d man\u011di kun vino. Wei anka\u016d \u015datis kapti angilojn, ranojn kaj testudojn. Iam li e\u0109 metis venenon en lagon por mortigi fi\u015dojn. Krom tio, li anka\u016d renversis nestojn kaj forprenis birdajn ovojn.<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[6],"tags":[],"class_list":["post-161","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-amo-al-la-vivoj"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/161","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=161"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/161\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=161"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=161"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=161"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}