{"id":158,"date":"2010-04-28T09:38:11","date_gmt":"2010-04-28T01:38:11","guid":{"rendered":"http:\/\/bre.org.cn\/podkasto\/?p=158"},"modified":"2012-10-25T15:39:22","modified_gmt":"2012-10-25T07:39:22","slug":"35-seninfana-ricxulo","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/?p=158","title":{"rendered":"35. Seninfana Ri\u0109ulo"},"content":{"rendered":"<p>En Yuan-dinastio (J\u016dan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de \u0108in\u011dis \u0124ano konkeris \u0108inion. Tiam vivis ri\u0109ulo kun multe da hava\u0135oj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam reali\u011dis.<br \/>\nLa ri\u0109ulo \u0109iam mal\u011dojis pro tio. Li ofte suspiris: &#8220;Pro kio miaj ri\u0109a\u0135oj utilos al mi, se mi havos neniun infanon por heredi ilin?&#8221;<!--more--><br \/>\n&#8220;Kial vi ne vizitu la proksiman templon kaj konsultu tiean bonzon?&#8221; proponis amiko. &#8220;Li povas scii la pasintecon kaj a\u01d4guri la estontecon. Li povas vin helpi, e\u0109 se neniu alia povas tion fari.&#8221;<br \/>\nLa ri\u0109aj geedzoj do iris al la templo, kaj esprimis sian estimon al la budhoj. Kiam ili vidis la bonzon, ili genui\u011dis kaj klinis sian kapon respektoplene al la tero.<br \/>\n&#8220;Honora Majstro, mi petas vin sciigi al ni, kio eraras en ni. Ni deziras infanon multe pli ol \u0109ion alian, sed nia deziro neniam reali\u011dis.&#8221;<br \/>\nLa bonzo, farinte budhisman manovron, diris al la ri\u0109ulo: &#8220;Vi \u015duldis tro multe en la pasintaj vivoj pro mortigo de vivesta\u0135oj. Vi mortigis la idojn de multaj bestoj, kaj en \u0109i tiu vivo, vi havos neniun infanon propran.<br \/>\n&#8220;La \u015duldo estis tiel peza, ke estas sufi\u0109e malfacile por repagi. Vi devas beda\u016dri kaj penti. Se vi povos savi milionojn da vivoj, vi likvidos la \u015duldon. Se vi mortigos insekton a\u016d vermon, e\u0109 pro malatento, vi devos savi cent a\u016d pliajn vivojn kompense.<br \/>\n&#8220;Tio estas la plej bona rimedo por \u015dan\u011di vian sorton kaj havi infanon.&#8221;<br \/>\nLa ri\u0109ulo ege emocii\u011dis. Li iris en la \u0109efan halon de la templo kaj faris \u0135uron anta\u016d la budhoj, ke ili ne plu mortigos la vivesta\u0135ojn. Kiam la geedzoj revenis hejmen, ili eklaboris por savi vivesta\u0135ojn, kaj elspezis plej multe da hava\u0135oj por tio. Ili a\u0109etis porkojn, kokojn kaj anasojn de la bazaro, kaj aran\u011dis, ke ili vivu libere en la templo \u011dis la natura morto. Ili a\u0109etis fi\u015dojn, krabojn, angilojn kaj metis ilin en riveron. Ili estis tre piaj al budhismo kaj partoprenis en diversaj ceremonioj en la templo por kompensi sian anta\u016dan pekon.<br \/>\nIli persistis dum multaj jaroj. Longan tempon anta\u016d ol ili savis milionon da vivoj, naski\u011dis al ili knabo pla\u0109a kaj sana.<br \/>\nIlia filo estis tiel inteligenta, ke elkreskinte li trapasis la kortegan ekzamenon je la unua fojo.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En Yuan-dinastio (J\u016dan, 1279-1367), mongoloj gvidataj de \u0108in\u011dis \u0124ano konkeris \u0108inion. Tiam vivis ri\u0109ulo kun multe da hava\u0135oj, sed sen infano. Li kaj lia edzino vivis en granda soleco. Ili deziregis filon, sed la deziro neniam reali\u011dis. La ri\u0109ulo \u0109iam mal\u011dojis pro tio. Li ofte suspiris: &#8220;Pro kio miaj ri\u0109a\u0135oj utilos al mi, se mi [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[6],"tags":[],"class_list":["post-158","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-amo-al-la-vivoj"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/158","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=158"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/158\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=158"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=158"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=158"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}