{"id":147,"date":"2010-04-28T09:21:40","date_gmt":"2010-04-28T01:21:40","guid":{"rendered":"http:\/\/bre.org.cn\/podkasto\/?p=147"},"modified":"2012-10-25T15:50:36","modified_gmt":"2012-10-25T07:50:36","slug":"24-longvivo-felicxo-kaj-honoro","status":"publish","type":"post","link":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/?p=147","title":{"rendered":"24. Longvivo, Feli\u0109o kaj Honoro"},"content":{"rendered":"<p>Zhang Tixing (\u011can Ti\u015djin) estis malsupera oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta, kaj ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam li enspezis malmulte, li ofte iris al vendejoj de bu\u0109istoj kaj a\u0109etis mortigotajn bestojn. Li ilin portis hejmen kaj bredis.<br \/>\nLi havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion \u0109inoj rigardis kiel grandan feli\u0109on. Li neniam mal\u015dparis monon, sed akumulis <!--more-->grandan sumon post multaj jaroj. Se li havis oportunon, li a\u0109etis bestojn de la bu\u0109istaj vendejoj kaj bredis ilin en la hejmo. Kiam la breditaj bestoj mortis je la vivfino, li enterigis ilin zorgeme.<br \/>\nZhang pli kaj pli maljuni\u011dis, kaj li retiri\u011dis de sia posteno. Dum sia maljuneco li \u011duis la feli\u0109on prizorgi siajn gefilojn, genepojn kaj anka\u016d la bestojn. La najbaroj opiniis lin freneza, sed li tute ne zorgis pri ilia moko. Li instruis siajn posteulojn respekti \u0109iun vivon. Li neniam permesis al ili mortigi vivesta\u0135ojn. \u0108iuj en lia tuta familio estis vegetaranoj.<br \/>\nLi estis vegetarano kaj anka\u016d savis multajn vivojn, do kvankam li estis maljuna, li estis sana kaj vigloplena kiel tiuj multe malplia\u011daj.<br \/>\nLi estis ankora\u016d en bonega sanstato kiam li a\u011dis pli ol cent jarojn. Li havis klarajn okulojn, brilan ha\u016dton kaj nigrajn harojn. Iutage li alvenigis la tutan familion. Kiam anta\u016d li kolekti\u011dis la gefiloj, genepoj kaj pranepoj, li diris al ili: &#8220;Mi savis multajn bestojn dum mia tuta vivo, do mi akumulis grandan meriton por vi. Hodia\u016d la \u0109ieluloj invitos min al la \u0109iela palaco. Nia familio prosperos en la estonteco. Vi \u011duos longan vivon. Post mia forpaso, memoru por \u0109iam mian instruon: Neniam mortigu vivesta\u0135ojn!&#8221;<br \/>\nKiam li finis siajn vortojn, la familianoj a\u016ddis muzikon kvaza\u016d el la \u0109ielo. Ili neniam a\u016ddis tiel belan melodion anta\u016de. La muziko estis tiel \u0109arma, ke \u011di ne eble venis de sur la tero. La muziko sonis pli kaj pli proksimen.<br \/>\n\u0108iuj familianoj levis la kapon por eltrovi, de kie venas la sor\u0109a muziko, sed ili vidis nenion. Kiam ili mallevis la kapon, ili trovis, ke Zhang aspektas sufi\u0109e plezura sidante en sia plej preferata se\u011do, sed lia spirado jam \u0109esis. Li forpasis en paco kaj bonfarto.<br \/>\nLa lokaj oficistoj a\u016ddis la mirindan rakonton de Zhang. Ili konfirmis kaj raportis tion al la re\u011do. La re\u011do honoris lin per pli alta rango.<br \/>\nLa posteuloj de Zhang neniam forgesis lian instruon. Ili nek mortigis vivesta\u0135ojn, nek man\u011dis viandon, kaj pro tio, ili \u011duis longan kaj feli\u0109an vivon.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Zhang Tixing (\u011can Ti\u015djin) estis malsupera oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta, kaj ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam li enspezis malmulte, li ofte iris al vendejoj de bu\u0109istoj kaj a\u0109etis mortigotajn bestojn. Li ilin portis hejmen kaj bredis. Li havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion \u0109inoj rigardis kiel grandan feli\u0109on. Li [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[6],"tags":[],"class_list":["post-147","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-amo-al-la-vivoj"],"_links":{"self":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/147","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=147"}],"version-history":[{"count":0,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/147\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=147"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=147"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"http:\/\/www.budhano.cn\/podkasto\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=147"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}