Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pavao, Cundo, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadavo aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.
La Budho konsilis, ke Cundo servu al li nur per sukaramadavo pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post la manĝo, la Budho diris al Cundo: “Cundo, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadavo. Mi certas, ke en la mondo neniu krom la Budho povos digesti la manĝaĵon.”
”Jes, Sinjoro,” respondis Cundo kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinago malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo.
La Budho sin banis lastafoje en Rivero Kakuto. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble iuj faros Cundon bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Anando, se tio okazos, vi devos informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritoplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĝuste antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.
Poste li diris: “Anando, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi.”
Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Anando: “Anando, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.”
Momenton poste oni rimarkis, ke Anando estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la instruisto tiel bonkora!”
La Budho alvenigis Anandon kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Anando! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”
”Anando, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Anando. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”
”Nun vi povas iri, Anando. Sed iru en Kusinagon kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos nirvane. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ ties forpaso.”
Anando akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinago por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinago iris al la du sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.
Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:
1. Lumbinio, la naskiĝloko de la Budho
2. Bodgajo, kie la Budho iluminiĝis
3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje 4. Kusinago, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.
