La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaho akompanate de Anando kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kaj restis tie dum iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.
Ili haltis ĉe loko nomata Halo Briko en malgranda vilaĝo Nadioko. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Anando volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.
La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Morto estas tute natura por homoj. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam mortas homoj. Do mi donos al vi kurson nomatan ‘La Spegulo de la Darmo’ per kiu nobla disĉiplo povas prediki por si mem: ‘Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas sotapano anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.’ “
”Anando, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanon, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.”
”Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki por si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, mondoj de besto, malsata spirito kaj aliaj estaĵoj suferaj kaj malfeliĉaj.”
Post la kurso ĉe Nadioko, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis la vojon al Vesalio.
