Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 99. Voko de Animkolektanto
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

 

 

   "Strange," Ĝin Anjan demandis al sia familianoj, "Kiu mortigis mian azenon?"
"Kio?"
  "Jes, iu mortigis mian azenon kaj postlasis la felon en la korto." Ili eliris por inspekti.
'Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon." Ili koleriĝis. Ĝi ja estis bona azeno.
  Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Ĝin sur la strato kaj diris al li, "Venos via fino. La animo-kolektantoj venos al vi morgaŭ." Dirinte, la homo malaperis en la aero.
  Ĝin tuj estis kovrita de anserhaŭto. Li iris rekte al Ĉumen-templo, kie li konis plurajn el la bonzoj, kaj sidiĝis en la ĉefhalo. Li ne revenis hejmen tiunokte, sed elspezis sian tempon, senĉese farante kultadon, kaj recitante sutrojn kaj nomon de Amitabho.
  Vere, en la sekva mateno li vidis dekojn da demonoj, kiuj venis kun lancoj, spadoj kaj halebardoj por kapti lin. Ili staris ekster la tempo kaj hurlis, "Eliru ĉitien kiel eble plej rapide!" Ĝin ne zorgis pri ili kaj senĉese recitis sutron.
"Mi ja diris al vi, ke ni devus kapti lin hieraŭ. Nun li estas tie reciti sutron, kaj ni povas fari nenion kontraŭ lin." Kiam Ĝin aŭdis tion, lia hararo stariĝis. Li sin okupis en la sutro. La demonoj interkonsiliĝis, kaj poste ili forlasis por kapti aliajn animojn, lasinte nur unu demonon ĉe la pordo por kapti Ĝin je lia eliro.
  Post nelonge, la gardanta demono diris: "Jen! Kial vi ne iru kun ni pace sen ajna kontraŭstaro? Tio ja estas bona al ni ambaŭ. Ni havas nenion kontraŭ vi persone. Ni nur plenumas nian taskon."
  "La problemo estas tio, ke via azeno mortigita de vi akuzis vin, do ni devas kapti vin. Pardonu, homo, tio ja estas nia tasko."
  "Vi povas demandi miajn familianojn!" Ĝin diris: "Mi neniam mortigis la azenon! Iu alia tion faris kaj postlasis la felon en mia korto. Mi estas senkulpa!"
  "Raportu tion al la juĝisto."
  "Do, ni agu tiel. Mi ĉantu sutrojn kaj okazigu budhismajn ceremoniojn por la animo de mia maljuna azeno, sed se mi mortus, mi ne povus tion fari. Ĉu vi bonvolas iri kaj peti la azenon por tio?"
  "Bone. Mi iros vidi, kion mi povas fari. Se la azeno ne konsentos, ni denove revenos morgaŭ por kapti vin. Do estos malbone por vi kaŝi ĉitie. Se ni ne venos morgaŭ, tio signifas, ke ĝi jam konsentas." La demono malaperis kiel fulmo.
  En la sekva tago Ĝin sentis kvazaŭ sidanta sur la pingloj tutatage, sed la demonoj ne plu vidiĝis. Ĝin recitis sutrojn por la mortigita azeno, kaj okazigis ceremoniojn por liberigi ĝin de ĝia sufero.
  Kaj la plej bona afero estas tio, ke Ĝin lernis gravan lecionon. Li lernis, ke ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon. Ekde tiam, li kaj lia tuta familio ne plu manĝis viandon.