Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 90. La Morto de Qiao la Kvardek-sesa
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝas per numero. Iuj el tio estas kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Ĉjaŭ la kvara. Eble li estis la kvara filo en sia familio.
   Nun ni rakontos al vi pri la ĝardenisto nomata Ĉjaŭ la kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sasa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis numerojn.
   La Kvardek-sesa estis atentema kaj sperta ĝardenisto. Li ne estis bone klerigita, tamen li havis multajn spertojn pri ĝardenado. Ĉiuj laŭdis lin pri lia sperto, tamen li havis malavantaĝon. Li estis ne bonkora. Kompreneble, la ĝardenistoj ne povis eviti mortigi insektojn de tempo al tempo, tamen la Kvardek-sesa precipe emis tion fari kontraŭ la insektoj, senpripensante, ĉu ili minacas liajn plantaĵojn aŭ ne.
   Iam, kiam li laboris por prizorgi florojn, li vidis kaverno de formikoj. la kaverno estis profunda, kaj ĉe la enirejo estis sennombraj okupitaj formikoj.
   "Jen ĝusta tempo!" diris la Kvardek-sesa. Li estis boliganta grandan kruĉon da akvo en la kuirejo por infuzi teon. Sed li pensis, ke tio estas pli bona por lia plano. Li kuris en la kuirejon, elprenis la kruĉon, kaj verŝis la boligitan akvon en la kavernon. Preskaŭ ĉiuj formikoj ene mortis de tio. La Kvardek-sasa opiniis tion vere amuza.
   Boligo de akvo kaj laborado ja estis ŝvitiga, kaj precipe en tiel varmaj someraj tagoj. La Kvardek-sesa demetis sian veston kaj reiris al la laboro, kantetante ĝojplene.
   Vere bela tago! La vetero estis bona, kaj li ĵus mortigis la tutan neston da formikoj. Lia ĝardeno estis bone prizorgita, ke li havos pli multe da legomoj kaj floroj por vendi en la bazaro. Li jam ŝparis sufiĉan monon por edziĝi. Jen estis la ĝusta tempo. Li jam superis tridek jarojn, kaj multaj el liaj amikoj jam havis infanojn.
   "Fraŭlino Ĝang la Dua estas taŭga por mi. Ŝi havas ĉarman vizaĝon kaj delikatajn blankajn manetojn, kiujn mi iam vidis. Se mi edziĝos al ŝi, mi povos generi grupon da infanoj. Ĉu tio ne estas feliĉa?"
   "Ŝia patro estas la plej bona amiko de mia patro, kaj nun mi jam havas sufiĉan monon por vivteni la familion. Do mi petu mian patron trovi svatiston por nia geedziĝo."
   Ju pli la Kvardek-sesa pensis, des pli li ĝojis. Ĉio estis perfekta en la perfekta tago krom tio, ke ruĝa makuleto junkanta aperis sur lian ŝultron. Ju pli li gratis, des pli ĝi jukis.
   Li daŭre laboris, kaj sentis pli da junko, kaj la juko pli kaj pli intensiĝis. post nelonge la malgrandaj ruĝaj makuletoj kovris lian tutan torson. Do li povis fari nenion alian ol demeti sian ilaron kaj ekokupiĝi pri gratado.
   Ju pli li gratis, des pli li sendis junkon, kaj des pli da ruĝaj makuletoj aperis. Li do frotis sian dorson kontraŭ arbo dum li gratis la bruston kaj brakojn per la manoj, kaj la krurojn per la piedoj.
   Lia tuta korpo junkis pli-kaj-plie, kaj la haŭto vundiĝis de lia gratado, kaj el ĉiu ruĝa makuleto rampis formiko.
   Kiam tio okazis, la Kvardek-sesa jam estis duone frezeza. En pluraj tagoj li mortis de la sufero.