Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 88. Feliĉaj Kraboj
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ljang Tŭian estis kuracisto, kiu vere deziras sensuferigi ne nur homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivestaĵojn. Kompreneble, li estis vegetarano.
   Iun aŭtunon, amiko Ĉi Fejte donacis al li du korbojn da kraboj, "Manĝu kun vino!" Oni sciis, ke aŭtunaj kraboj kaj vino estas plej bongustaj kombinaĵoj. Sed Ljang faris strangaĵon. Li ne portis la krabojn al la kuirejo, sed al la riverbordo kaj liberigis ilin en la riveron proksime al lia domo.
   Alia amiko veninta de Huĝou diris: "Vi estas vere bonkora homo. Tio rememorigis min pri Ĝang Fengŭen de mia hejmloko. De generacioj li kaj liaj familianoj estas vegetaranoj, kaj nenion mortigas."
   "Lia bonkoreco estas rekompencita. Multaj el liaj familianoj havas altan postenon en la registaro, kun potenco kaj gloro. Mi certas pri la rezulto de via bonkoreco. Iam en la futuro via filo atingos altan postenon en la reĝa palaco, ĝuste kiel la filoj de Familio Ĝang."
   Ljang ridis dirante, "Fari bonajn aferojn ja estas nia devo, tute ne por la bona rekompenco. Kiam mi faras ion bona, mi tute ne esperas, ke tio alportas meriton al mi mem aŭ al mia familio. Ĉu vi ne opinias, ke la kraboj estas ne pli feliĉaj naĝantaj en la rivero ol kuirataj en poto? Tio estas rekompenco sufiĉa por mi. "
   Kiam Ljang Ĝiĉjing, la filo de Ljang Tŭian elkreskiĝis, li pasis la kortengan ekzamenon per bonaj atingoj kaj oficiĝis en Gaŭĝou. Kiam li vojaĝis al la Min-gubernio, li plezure vidis sian plej bonan amikon, la klerulon Ĝang, kiu servas en la gubernia registaro. Tiu ĉi klerulo estas ĝuste la filo de Ĝang Fengŭen, kaj estas ankaŭ vegetarano.
   Ĝang loĝis monaton ĉe Ljang, kaj li estas ĝoja vidante, ke nenia viando estas provizita ĉe la manĝoj por la familio. Je la ordinaraj festenoj, ĉiuj pladoj estas vegetaraj, krom eventuale nur iom da sekigita anasaĵo, tamen Ĝang rimarkis, ke lia amiko Ljang Ĝiĉjing neniam tuŝis tion.
   Ljang ankaŭ profunde impresiĝis pro la personeco de sia amiko Ĝang. Ĝang estas honestas kaj laborema. Li vivis kaj manĝis simple. Li manĝis malgrandan matenmanĝon kaj iris al la oficejo frue por komenci la tagan taskon. Li neniam iris al la oficejo malfrue kiel iuj aliaj gravaj oficistoj, kaj li neniam prokrastis la ofican taskon.
   Pripensu pri tio. Se ĉiuj estus vegetaranoj, se ĉiuj manĝus simplajn manĝaĵojn, se ĉiuj farus sian taskon fidele, rutine, senpompe kaj senkorupteme, se ĉiuj estus justaj kaj honestaj, kiel bona estus la mondo por ni vivi?
   Se vi volas vivi en tiel belega mondo, komencu fari tion per vi mem. Vi ne povas postuli, ke la aliaj estu bonkoraj, se vi ne estas tia.