Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 82. Foko en la Rivero
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Li Ĉuntan respondecis eskorti grenon laŭ la rivero al Daĉangkou en Hŭajning, Anhŭi-provinco. Unu el liaj subuloj Gong Kaj venis al li kaj diris: "Mi havis strangan sonĝon lastanokte."
   "Kion vi sonĝis?"
   "Mi vidis maljunulon kun blanka hararo kaj longa barbo. Li venis al mi plorante kaj petis, 'Helpu! donu favoron por savi mian vivon. Se vi tiel faros, mi certe rekompencos vin iutage! '"
   "Vere stranga sonĝo!"
   Ilia interparolo estas interrompita de subita kriado. Ĉiuj soldatoj en la boato kriis ekscitite, rigardante ion en la akvo. "Rigardu, sinjoro," diris Gong, "Tio estas foko! Ĉu vi iam vidis fokon en la rivero?"
   La soldatoj kaptis la fokon kaj trenis ĝin al la boato. Li kaj Gong aliris por rigardi. Kiam la foko vidis Gong, ĝi najlis al li sian longan kaj signifoplenan rigardon. La koro de Gong saltis pli rapide. Li rememoris sian sonĝon.
   "Sinjoro, mi volus aĉeti la fokon kaj ŝpari ĝian vivon. Mi opinias, ke ĝi havas rilaton kun mia sonĝo, pri kiu mi ĵus diris al vi."
   "Bone, se vi volontas. Tio ja estas via propra mono." Gong elprenis sian monujon por doni rekompencon al la soldatoj alboatigantajn la fokon.
   La soldatoj ĝojis pro tio, sed malica soldato nomata Ĉen la Kvara insistis, ke li volas manĝi la fokon kiel vespermanĝon. Li rifuzis la monon de Gong. Anstataŭ liberigi la fokon, li prenis sian lancon kaj pikis ĝin je la kapo. Ĝia sango ruĝigis la akvon.
   "Ĉu vi ne scias, kiel bongusta estas la fokaĵo?" Ĉen la Kvara kriis al la aliaj soldatoj. "Kion vi volas kun la malgranda trinkmono? Ni manĝu fokan viandon ĉinokte!" Multaj el la soldatoj bedaŭris por la kompatinda foko, sed aliaj el ili ne zorgis pri tio. Ili helpis Ĉen tiris la mortan fokon sur la boaton, kaj manĝis ĝin kune kun li.
   Eble estis malprudente manĝi la fokon. Post nelonge, ĉiuj, kiuj partoprenis en Ĉen la Kvara, malsaniĝis. Ĉen malsaniĝis plej grave, kaj suferis terure. Iuj el la soldatoj prizorgis lin. Subite, Ĉen ekparolis en stranga tono, "Mi laboris longajn jarojn sinkultivado. Ĉio iras glate ĝis mia misfortuno kaj finiĝo en la rivero. Mi petis Gong Kaj por helpi. Ĉiuj konsentis liberigi min, krom vi. Vi rifuzis forlasi min, Ĉen la Kvara! Vi rifuzis ŝpari mian vivon. Vi eĉ prenis lancon kaj pikis ĝin en mian kapon kaj mortigis min. Vi forprenis mian vivon, kaj nun ankaŭ mi forprenu la vian!"
   La soldatoj rigardis terurigite kiam Ĉen la kvara klinis sian kapon kaj mortis.
   Iuj vivestaĵoj kultivas sian povon centojn da jaroj kaj eĉ milojn da jaroj. Inter la aliaj kapabloj de ili, ili atingas la kapablon de transformiĝo. Kvankam la sciencistoj ankoraŭ ne rekonis tiajn kapablojn de la vivestaĵoj, tamen malgraŭ ĉio, en la naturo estas pli multaj vivestaĵoj, kiujn ni ne povas vidi per niaj propraj okuloj.