Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 80. Tipa Akcidento de Ĉasado
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   La montoj estis pitoreskaj, tamen Ŭu Tang tute ne zorgis pri la bela pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multan tempon ĉasantaj en la montoj.
   Ŭu Tang estis lerta pafisto de pafarko kaj sagoj. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li nur bezonis preni celon, tiri la arkon por trafis ĝin. Neniam estis animaloj tro rapidaj kaj tro lertaj por eskapi de liaj sagoj.
   Jen malgranda cervido aperis tie. Malgrandaj cervidoj eble estas la plej amindaj bestoj en la naturo, sed Ŭu Tang tute ne venis por spekti la pejzaĝon en la montoj. Kiam li vidis ĝin, li tiris sagon el la sagejo, kaj Zum! la cervido falis teren morta.
   Tiam Ŭu rimarkis, ke ĝia patrino restas futojn proksima en la herbejo. Li ne povas trafi al ĝi en sia loko, li do atendis la bonan ŝancon.
   Patrina vervo estis vere kordolora pro sia bebo. Ĝi ekploris kiam ĝi komencis liki la vundon de la cervido. Ĵus kiam ĝi absorbiĝis en tio, Ŭu pafis, kaj mortigis ĝin senprokraste.
   Sed tio ne estis sufiĉa por Ŭu. Li pensis, ke estus eble pli multaj cervoj ĉirkaŭe, ĉar li aŭdis ion paŝantan en la herboj. Tie estis almenaŭ unu aŭ du aliaj.
   "Tri cervoj estas multe pli bonaj ol du," li pensis kiam li sin pretigis por pafi. Kiam li konfirmis la devenon de la sono, li pafis al figuro en herboj.

  Li sentis fieron aŭdinte la sonon de iu falinta sur la teron, sed lia fiero tuj fariĝis teruriĝo kiam li aŭdis homan ĝemkrion. Cervoj ne povis ĝemi tiel. Tie sonis homa voĉo!
   Ŭu alkuris, kaj vidis, ke la tria viktimo estas ne cervo, sed lia propra filo, kiu venas ĉasi kun li.
   Ŭu stuporiĝis, tiam li aŭdis voĉon parolanta al li, "Ŭu Tang! Ĉu vi nun ekkomprenas, kiel vi malĝojas vidante vian propran infanon pafitan de sago? Bestoj amas siajn infanojn same kiel vi al la viaj. Kiom da malĝojo vi jam kaŭzis al la bestaj gepatroj?"
   Ŭu staris tie tiel malĝoje kaj stultece, ke li tute ne rimarkis la sonon proksime. Subite, li ekkonsciis, ke la sono, kiun li aŭdis en la herboj, estas ne de cervo, sed de tigro.
   Estis jam tro malfrue. Antaŭ ol li sin pretigis por forkuri, la tigro jam mordis lian brakon, per kiu li pafis. Kaj plej baldaŭ, la resta parto de lia korpo estis en la tigra ventro.