Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 75. Lerta Pafisto
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Homo kun larĝa frunto sub la verto kovrata de maldensa hararo, paro da grandaj okuloj neniam rigardantaj rekte antaŭen super la hoka nazo, la buŝo malsupren krubigita neniam kovranta la malebenajn dentojn, la malalta korpo kaj la malica koro. Ĉiu sciis, ke tiu estas neniu alia ol Li Fucaj de Baŭŝan, Ĝjangsu-provinco.
   Li Fucaj estis malica kaj volupta. Li estis la plej kruela viro en la ĉirkaŭa regiono. Li havis riĉan familion kaj vivis apud la rivero. Por sin protekti de inundoj kaj malseketeco de la rivero, ili plantis dikajn bambuojn ĉirkaŭ sia domo. La bambuoj allogis multajn birdojn, kiuj faris siajn nestojn inter la folioj.
   Pafiloj jam enkondukiĝis en Ĉinion de la Okcidento je la tempo kiam Li Fucaj vivis. Kiam li estis ankoraŭ knabeto, li jam lertis en pafado. Plaĉis al li la bambua bosko ĉirkaŭ lia domo, ĉar tio provizis al li tre multajn celojn por pafi.
   "Mi trafis alian!" li kriegis ĝojplene. Apenaŭ alia nesto falis, li krietis frapante siajn manojn.
   Kiam Li plenkreskiĝis, pafado estis lia preferata aktivado. Kiam li estis 50 jara, li ankoraŭ dronis en sinamuziĝo de pafado. Ne kalkuleblaj birdoj mortis sub lia paftubo.
   Sed iun matenon, lia familio trovis lin saltanta antaŭ la fenestro, kvakaŭ laŭ speco da stranga danco, ĉar li movadis ambaŭ manojn ĉe la kapo senĉese. Li kriis plorante, "Ne plu beku min! Ne plu beku min!"
   Li provis protekti jen kolon, jen ŝultrojn, jen mandorsojn, jen krurojn, jen dorson, kaj jen li eĉ malleviĝis por protekti la maleolojn. La tutan tempon li saltadis kvazaŭ formikoj sur la varma poto kriante, "Ne beku min! Ne beku min!"
   Sed neniu povis vidi, kio bekas lin. Tiam li komencis kriegi "Birdoj! Birdoj! Birdoj!" Lia mieno esprimis timon kiel tiu de la muso vidantan katon. Sed neniu el lia familio povis vidi la birdojn.
   "Mi mortas!" Li kriegis. Liaj brakoj kaj kruroj spasmis malgraŭ la peno de liaj filoj por rektigi ilin. Li tordis la kolon kvazaŭ birdego fluanta en la ĉielo.
   Liaj familioj kapablis fari nenion ol ploregi, rigardante la spertan pafiston ruliĝanta kaj tordiĝanta de la turmentiĝo.