Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 72. Skurĝado de Dio
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   En Gŭangdong-provinco estis generalo, kiu estis granda klerulo. Lia nomo estas Ĝang Ĝendao. Li estis bone trejnita luktisto. Estante kruda kaj forta, li kapablis konkeri multajn malamikojn samtempe. Li estis ankaŭ bone edukita klerulo, kiu povas versi kiel la plej eminentaj poetoj. Li estis famkonata pro sia kaligrafio kun militista stilo.
   Sed li havis malavantaĝon same al multaj Gŭangdong-anoj. Li ŝatis manĝi hundan viandon. Estis neniu tago por li sen hundaĵo kuirata en la kuirejo. Li manĝis hundon kiel oni manĝas kokon aŭ porkon. Rezulte de tio, kien ajn li iris, tieaj hundoj postkuris lin bojante.
   Ĝang estis tiel talenta, ke li estis promociita al grava posteno. Iam li estis sendita al Fuĝjan-provinco. Dum la vojaĝo de sia inspektado, li iris grimpi faman Montaron Ŭuji, kiu sin etendis en la aeron kiel batilo de bazopilko. Estis malfacile por grimpi la monton, do li pasis la nokton en tiea vilaĝo.
   Liaj subuloj sciis, ke ilia estro ŝatas hundaĵon, ili do do aĉetis plurajn lokajn hundojn por lia vesperamanĝo.
   La sekvan tagon, ili iris viziti belan templon taoistan, pri kiu oni sciigis al li.
   Kiam ili atingis la templon, Taoisto Caj Jŭanjing volis haltigi ilin, sed aŭdacis diri nenion al tiel potenca registara oficisto kiel Ĝang Ĝendao.
   Apenaŭ Ĝang paŝis en la templon, li ekvidis trapikan oran lumon. Tio estis ekster lia tolerpovo, kaj li svenis de tio. Kiam liaj subuloj suprenlevis lin, li ne nur povis paroli, sed ankaŭ similis al paralizulo. Lia tuta korpo estis tiel mola, kvazaŭ sen ostoj en ĝi. Kiam ili palpis lian frunton, ili trovis, ke li jam mortis.
   Liaj subuloj panikiĝis de tio. Ili demandis la taoiston pri tio. Li respondis: "Dio Ŭangling adorata ĉitie estis tre potenca. Li ŝatas hundojn, tial la homoj, kiuj manĝas hundaĵon, kutime ne aŭdacas veni ĉitien. Ili ne aŭdacas kontraŭstari tiel potencan Spiriton aŭ profani la templon."
   "Mi volis haltigi Lian Honoran Moŝton, sed li estis tiel potenca kaj altranga, mi aŭdacis diri nenion. Lia elekto veni ĉitien ja signifas, ke li estas destinita al morto."
   Ektimiĝis la subuloj de Ĝang. Iu el ili demandis: "Sed pro kio lia korpo fariĝis tiel mola?"
   La taoisto respondis: "Tio okazas kutime. Ĉiuj ostoj en liaj korpo estis dispecigitaj pro la skurĝo de Dio Ŭangling."