Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 68. Morto de la Buĉisto
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Ĝaŭ Fuĉjao estis malĝentila homo, tamen li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn. Tio produktis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio.
   Je la komenco de la naŭdeka jarcento, kiam Fuĉjao estis maljuna, lia filo Gŭanghŭa transprenis la familian komercon. La patro kaj filo estis tiel fieraj pri sia komerco, ke ili metis grandan stumpon antaŭ sian pordon. Ili uzis la stumpon kiel haktabulon dum multaj jaroj. Ili kutime metis bovkapojn sur la stumpo por disrompi. Kiam oni vidis la stumpon, ili eksciis, ke tio estas la domo de buĉisto.
   Foje en iu nokto, strangaĵo okazis. La stumpo aliformiĝs en bovan kapon, kaj sin ruladis en la stratoj kaj sur vojoj de la urbo. La homoj, kiuj vidis tion, estis timigitaj.
   Tiunokte, homoj preterpasantaj la domon de Ĝaŭ aŭdis bruon de sennombraj bovoj interbatalantaj en la domo. Neniu povis imagi, kio okazas.
   Unu aŭ du tagojn poste, Gŭanghŭa faris sian negocon kiel kutime kiam soldato alvenis por aĉeti viandon. Ĉar li aĉetis viandon por la ofica afero, li petis malaltigi la prezon.
   "Ĉu vi freneziĝis?" Gŭanghŭa kriegis, "Mi malprofitus pro tio!" Li koleriĝis pro la peto de la soldato. Ili ekkverelis. Gŭanghŭa tiel furioziĝis, ke li alprenis sian tranĉilon kaj hakis la kapon de la soldato.
   Kiam Fuĉjao aŭdis, ke lia filo mortigis soldaton, li estis tiel maltrankvila, ke li falis teren kaj perdis sian vivon.
   Gŭanghŭa estis ekzekutita. Post nelonge, liaj edzino kaj infanoj vestitaj en ĉifonoj almozpetis en la stratoj. La najbaroj diris: "Ni neniam imagis, ke tiel riĉa Familio Ĝaŭ petus almozon ekster sia estinta etaĝdomo."
   Iu budhano eksplikis al ili, "Ili suferis de tio, kion li kaŭzis mortiginte tiel multajn bovojn. Se vi faras bonajn aferojn, vi gajnas bonan rekompencon al vi kaj viaj posteuloj. Kaj se vi faras malbonajn aferojn, vi suferigas vin kaj vian familion tiom, kiom vi suferigas aliajn."
   "Jen kial vi ne devas manĝi viandon. Vi devas laŭeble regi vian temperamenton, kaj vivi harmonie kun ĉiuj vivestaĵoj, tiel ke ĉiu el vi povos ĝui vian vivon."
   Ĉiuj opiniis tion prava. La aliaj buĉistoj en la regiono konsciis, ke tio okazis al Ĝaŭ, okazus al ili mem, do ili fermis siajn buĉistajn vendejojn kaj ekentreprenis aliajn negocojn. Ĝihe-gubernio fariĝis ĝojplena kaj paca loko dum multaj jaroj de post tio.
   Nun, medicina scienco jam pruvis multfoje, ke manĝi bovaĵon damaĝos al onia sanstato. Tio kaŭzos koran malsanon kaj kanceron. Kio ajn estas via opinio, vi devas scii, ke manĝi viandon donas nenian bonon al vi.