Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 53. Sinjorino Kong
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Tio okazis dum la Antaŭaj jaroj de la regado de Reĝo Ĉjanlong, je la fino de la dekoka jarcento.
   Ĉiuj homoj en la regiono nomata Runĝoŭ estis malicaj. Ili nature ŝatis mortigi bestojn. Kruelaj estis ne nur la knaboj kaj viroj sed ankaŭ la maljunuloj, virinoj kaj eĉ knabinoj. Tie ne estis multaj knabinoj, ĉar oni preferis knabojn. Kiam ili naskis knabinojn, ili dronigis ilin kaj provis naski alifoje. Ili eĉ ne hezitis mortigi siajn propranjn bebojn, do vi povas imagi, kiel ili agis kontraŭ la bestoj.
   Ili instruis siajn infanojn kolekti "Spiralajn Leonojn" (helikoj) por vendi kaj manĝi. La infanoj kolektadis helikojn, pektenojn kaj ranojn, kaj eĉ scipovis mortigi ilin per tranĉilo. Se la patro aŭ patrino trovis, ke ilia infano torturas bestojn, ili ridis kaj laŭdis fiere, "Kian inteligentan infanon ni havas!"
   La infanoj estis edukitaj tiamaniere, ili do opiniis nature, ke mortigi bestojn estis sufiĉe bone. Kiam ili elkreskiĝis, ili kutime mortigis ĉiujn bestojn kiujn ili povis kapti.
   Sed oni ne povas diri, ke ĉiuj homoj en Runĝoŭ estis sufiĉe malbonaj ĝisoste. Tie estis bonkora maljunulino nomata Kong. Ŝi estis la ununura, kiu scias bonon kaj ne mortigas bestojn. Fakte, ŝi kutime savis la spiralajn leonojn, kiuj vagis malproksimen forlasinte la akvon. Ŝi ankaŭ savis multajn formikojn el danĝero de onia piedpremo. Ĉiuj ŝiaj najbaroj ridis je ŝi kaj diris, ke ŝi estas freneza.
   Iun nokton, fiŝisto sonĝis, ke du viroj en nigra oficista kostumo portas libron ĉe la riverbordo.
   "Kio estas tiu libro?" demandis la fiŝisto.
   "Rekordoj pri oniaj kondutoj bonaj kaj malbonaj. Estas multaj rekordoj pri viaj malbonaĵoj, kaŭzitaj de viaj mortigadoj. Estu singardaj kontraŭ tio."
   La fiŝisto ne multe pensis pri la sonĝo, ĉar li ofte mortigis bestojn. Post kvin tagoj, la tuta urbo de Runĝoŭ dronis en inundo. Plejparto de la homoj mortiĝis antaŭ ol ili ekkriis por helpo.
   Nur Sinjorino Kong eskapis. Je la tago antaŭ la inundo, ŝia plej juna nepo suferis de malario. Ŝi kondukis lin en la montaran templo por oferi incenson kaj preĝi al bodisatvoj resanigi lin. Post pluraj tagoj, ŝia nepo resaniĝis, kaj ŝi forlasis la templon. Kiam ŝi atingis hejmen, ŝi trovis eksteratende, ke la tuta urbo detruiĝis, kaj nur ŝi kaj ŝia nepo postvivis. Ĉiuj en la urbo perdis sian vivon.