76. TIMOKREANTO KAJ MALGRANDA ARKOPAFISTO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Memtrompeco]

  Oni diris, ke la mondo estiĝis, malaperis, kaj denove estiĝis foje kaj refoje dum longa tempo. En unu el tiuj antaŭaj mondoj antaŭ sennombraj jaroj, oni ne konis la Veron kaj nur malmultaj homoj praktikis la Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Eĉ la Iluminiĝinto, la Bodisatvo, ne komprenis la Veron, kaj ankoraŭ ne malkovris la Kvin Trejnajn Ŝtupojn.

  Iam en la pratempo vivis reĝo nomata Brahmadato. Kiel multaj aliaj reĝoj tiel nomitaj, li regis en la loko konata hodiaŭ kiel Benareso.

  La Bodisatvo naskiĝis en riĉa altklasa familio de bazar-urbeto ankaŭ en norda Hindio. Hazarde li estis nano kurba kaj parte ĝiba. Kiam li estis juna, li aspektis malalte kaj kliniĝeme. Li malplaĉis en la okuloj de multaj homoj.

  Ĉe eminenta instruisto li lernis en tiu periodo ĉiujn sciojn pri religio kaj scienco, kiuj estis du grandaj branĉoj de scioj. Li ankaŭ lernis kiel uzi sagojn kaj pafarkon pli bone ol aliaj en Hindio. Pro tio lia instruisto nomis lin "Malgranda Arkopafisto".

  Kiel plejparto de novaj diplomiĝintoj, li estis tre saĝa. Li pensis: "Multaj juĝas homojn nur laŭ aspekto. Se mi iros al la reĝo kaj petos okupon, li eble demandos, 'Kun tiel malalta korpo, kion vi povas fari por mi?' Do estas pli bone se mi kunlaboros kun tiu, kiu staras antaŭ mi, kun bela aspekto, alta staturo kaj forta karaktero. Mi provizos al li la cerbon sed restos nevideble en lia ombro. Tiamaniere ni povos kune perlabori nian vivon."

  Iutage, kiam li piediris en distrikto, en kiu teksistoj vivis kaj laboris, li vidis junan teksiston belan, grandan kaj fortan. Li salutis lin kaj demandis pri lia nomo. La junulo respondis: "Pro mia aspekto oni nomas min Timokreanto."

  "Kun tiel impona nomo," diris Malgranda Arkopafisto, "kaj estante tiel granda kaj forta, kial vi ankoraŭ faras la nunan laboron malalte pagata?" "Ĉar vivo estas tre malfacila," li respondis.
"Mi havas ideon," diris la nano, "en la tuta Hindio neniu estas tiel lerta pri sagoj kaj pafarko kiel mi, sed aspekte mi ne ŝajnas tia! Se mi petos okupon de la reĝo, li ridos aŭ eĉ koleros kontraŭ mi.

  Li ne kredos, ke malalta ĝiba nano povas esti la plej granda Arkopafisto en Hindio! 

  "Sed vi aspektas perfekte. Kaj ankaŭ via nomo helpos al vi. Do ni iru kune al la reĝo. Vi estu mia antaŭstaranto kaj faru ĉiujn paroladojn. La reĝo dungos vin senprokraste. Samtempe mi restos malantaŭe kaŝita en via ombro. Mi estos vera pafisto kaj ni ĝuos prosperon kaj feliĉon. Vi nur faru tion, kion mi diros al vi."

  Pensante, ke li perdos nenion por tio, Timokreanto konsentis, dirante: "Kompreneble, mia amiko!"

  La du kunlaborantoj iris al Benareso por viziti la reĝon. Kiam ili eniris la palacon, ili riverencis respektoplene al la reĝo. Li demandis ilin: "Kial vi venis ĉitien?"

  Timokreanto staris antaŭe kaj faris ĉian paroladon. Li respondis: "Mi estas la plej granda pafisto konata kiel Timokreanto. Neniu en la tuta Hindio komprenas la arton de arkopafado tiel bone kiel mi. Mi deziras servi al vi, Via Reĝa Moŝto."

  Tio bone impresis la reĝon, do tiu demandis: "Kiom mi pagu al vi?" "Mi servos vin por 500 moneroj ĉiusemajne, Via Reĝa Moŝto," li respondis.

  Kapjesante, la reĝo rimarkis silentan nanon starantan malantaŭe preskaŭ nevideble. "Kiu estas tiu malgrandulo?" li demandis, "kaj kion li faras por vi?" "Li estas mia malgranda asistanto," diris

  Timokreanto. "Tre bone," diris Reĝo Brahmadato, "mi donos la okupon al vi."
Tiel Timokreanto aliĝis en la servado al la reĝo, sed Malgranda Arkopafisto faris ĉiujn laborojn.

  Post nelong la palacon atingis la novaĵo, ke feroca tigro vivas en la ĝangalo ĉe la reĝa ŝoseo. Ĝi ofte embuskis la vilaĝanojn, mortigis kaj manĝis ilin. Multaj homoj eĉ evitis la reĝan ŝoseon pro timo al la feroca besto.

  La reĝo venigis Timokreanton kaj demandis: "Ĉu vi povas kapti la furiozan tigron, junulo?" "Jes, Via Reĝa Moŝto," li respondis, "mi estis konata kiel via plej bona Arkopafisto. Kial mi ne povas kapti tigron?" Aŭdinte tion, la reĝo donis al li ekstran pagon kaj elsendis lin kapti la tigron.

  Timokreanto revenis hejmen kaj diris ĉion ĉi al sia kunlaboranto. "Bone," diris Malgranda Arkopafisto, "iru!" "Ĉu vi ne iros kun mi?" demandis la surprizita Timokreanto. "Ne, mi ne iros," li respondis, "sed mi donos al vi perfektan planon. Nepre agu precize laŭ mia propono." "Mi tion faros, mia malgranda amiko. Bonvolu diri al mi," diris la granda antaŭstaranto.

  La saĝa malgranda nano diris al sia amiko: "Iru al la regiono de la tigro, sed ne trudiĝu en ĝian loĝejon per vi mem. Anstataŭe, kunvenigu mil lokajn vilaĝanojn kaj donu al ili ĉiuj pafarkojn kaj sagojn. Konduku ilin rekte al la loĝejo de la tigro. Sed lasu ilin iri antaŭe dum vi kaŝos vin en la arbustoj.

  "La lokaj vilaĝanoj timegos la tigron. Do kiam ili vidos ĝin, ili ĉiuj ĉirkaŭos ĝin kaj batos ĝin. Tre timigite, ili ne ĉesigos la batadon antaŭ la morto de la tigro.
"
  Samtempe vi demordu strion da liano per viaj dentoj. Poste iru el la kaŝejo kaj proksimiĝu al la morta tigro prenante la vitan lianstrion en la mano. Kiam vi vidos la korpon de la tigro, kriu al la vilaĝanoj, 'Hej! Kiu mortigis la tigron? Mi ligos lin per tiu ĉi lianstrio kaj kondukos lin kiel bovon al la reĝo. Jen kial mi serĉadis ĝin en la ĝangalo. Nun diru al mi, kiu mortigis la tigron antaŭ ol mi atingis ĉi tien kun lianstrio? '

  "La vilaĝanoj facile ektimos pro tio. Ili petos, 'Bonvolu ne diri al la reĝo,Via Timokreanta Moŝto!' Poste ili donos al vi grandan monon por silentigi vin. Opiniante, ke vi mortigis la danĝeran tigron, Reĝo Brahmadato donos al vi grandan rekompencon." Tio estis la saĝa plano de la plej saĝa Malgranda Arkopafisto.

  Timokreanto agis precize laŭ la propono. La hommanĝa tigro estis mortigita, kaj la teruro malaperis el la regiono de la reĝa ŝoseo. Sekvate de granda homamaso li revenis al la reĝo kaj diris:

  "Via Reĝa Moŝto, mi jam mortigis la tigron kaj denove sekurigis la ĝangalon por homoj." La reĝo plezuriĝis kaj premiis al li grandan sumon.

  Post nelonge okazis simila plendo pri bubalo, kiu minacis en alia vojo de la reĝo. La reĝo denove elsendis Timokreanton. Sekvante la proponon de Malgranda Arkopafisto, li agis precize kiel antaŭe. Li kredigis al la reĝo, ke li mortigis la bubalon, kaj pro tio li gajnis grandan rekompencon.

  Tiam Timokreanto fariĝis nobelo tre riĉa kaj potenca. Kaj li ekrevis pri ĉiuj riĉaĵoj kaj laŭdoj, kiujn li ankoraŭ ne meritis. Li ebriiĝis de sia memfido kaj ekpensis, ke li estas "grandulo" per sia propra kapablo. Li eĉ malestimis Malgrandan Arkopafiston kaj ignoris lian konsilon. Li diris al li: "Vi opinias ĉi tion plenumita nur pro vi. Sed mi ne bezonas vin. Mi povas ĉion fari sen vi!" Li ekkredis je sia aspekto, kreita laŭ la plano de Malgranda Arkopafisto.

  Poste okazis atako de malamika reĝo. Lia armeo ĉirkaŭis la urbon de Benareso. Li sendis mesaĝon al Reĝo Brahmadato, ke tiu rezignu sian regnon aŭ kontraŭbatalu. la Reĝo de Benareso ordonis Timokreanton, sian plej grandan heroon, eliri por batali kontraŭ la malamikoj.

  Timokreanto sin vestis tutkorpe per militista kiraso. Li rajdis la plej majestan militan elefanton kirasitan. Malgranda Arkopafisto sciis, ke la nedankema aroganta fanfaronanto nomata Timokreanto fakte timas ĝismorte. Do ankaŭ li sidiĝis sur la elefanton malantaŭ Timokreanto. La majesta elefanto iris tra la urbaj pordoj al la batalejo, sekvate de granda homamaso.

  Kiam Timokreanto aŭdis teruran bruon de la militaj tamburoj, li ektremis de timego. Malgranda Arkopafisto ligis lin al la elefanto per ŝnuro por eviti liajn falon de sur la elefanto kaj morton pro tio.

  Tuj kiam Timokreanto vidis la batalejon, li estis regita de terura timego al morto. Estante tiel timigita, li ne plu povis deteni la ellason de siaj fekaĵo kaj urino sur la dorson de la milita elefanto brava sed kompatinda.

  La Iluminiĝinto diris: "Antaŭe vi fanfaronis kaj parolis krude kiel grandulo. Sed nun, la nura granda afero farita de vi estas ellasi fiodoran malpuraĵon sur la tutan dorson de la elefanto! Via nuna konduto pruvis, ke via antaŭa famo estis falsa."

  Timokreanto embarasiĝis. Malgranda Arkopafisto humiligis lin dirinte la veron. Sed li ne povis deteni sin de kompato al li. Li diris: "Ne plu timu, mia amiko. Kun mia protekto, via vivo estos sekura. Grimpu malsupren de sur la elefanto, reiru hejmen kaj banu vin."

  Sidante sola sur la dorso de la granda elefanto, la Iluminiĝinto pensis: "Nun estas tempo por montri, kio estas en la koro de tiu ĉi ĝiba malgranda nano!" Kriante laŭte li sturmis en la batalejon. Sen mortigi homojn kaj bestojn, li trapasis la defendlinion de la malamikoj, trudiĝis en la tendon de la reĝo, kaptis lin kaj portis lin kiel kaptiton al la reĝo de Benareso.

  Reĝo Brahmadato ĝojegis pro la granda venko gajnita de Malgranda Arkopafisto, kaj rekompencis lin per riĉaĵo kaj famo. La nano famiĝis tra la tuta Hindio kiel "Malgranda Arkopafisto la Saĝulo". Li sendis sian amikon Timokreanto al ties hejmvilaĝo kaj vivtenis lin per monata salajro.

  Malgranda Arkopafisto la Saĝulo praktikis malavarecon kaj aliajn meritoplenajn kondutojn. Post kiam li mortis, li renaskiĝis laŭ sia merito.

  La moralinstruo estas: Aspekto estas trompema.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com