74. ILISA LA AVARULO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [avareco]

  Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilanto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li tute ne estis belaspekta. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Ankaŭ liaj okuloj estis kurbaj, alivorte, ili rigardis strabe. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li havis neniun religian kredon! Eble vi opinius, ke oni nomas lin 'Ilisa la kurbulo', sed male.

  Hazarde Ilisa ankaŭ estis avarulo, kiu nenion volis doni al aliaj. Li eĉ elspezis neniom da riĉaĵo por sia propra ĝuo. Do oni diris, ke lia hejmo similas al lageto posedata de demono, kie neniu povus mildigi sian soifon.

  Sed la sep generaciaj prauloj de Ilisa estis la plej grandaj almozdonantoj. Ili fordonacis la plej bonajn el siaj posedaĵoj. Sed kiam Ilisa heredis la familian riĉaĵon, li forlasis la bonfaran tradicion de la familio.

  La familio ĉiam funkciigis filantropian manĝejon, kie ĉiu homo povis senpage akiri varman manĝaĵon. Ilisa forbruligis la kuirejon de la senpaga manĝejo, ĉar li volis ĉesigi la elspezadon. Li forpelis la malriĉulojn kaj malsatulojn de sia pordo, batante ilin kiam ili foriris. Li rapide gajnis fifamon akapari siajn tutajn riĉaĵojn kaj posedaĵojn. Baldaŭ oni eknomis lin "Ilisa la Avarulo".

  Iutage kiam Ilisa hejmenrevenis el la kortego, li vidis lacan vilaĝanon ĉe la vojrando. La vilaĝano piediris longan vojon, do sidante sur la tero, li elverŝis malmultekostan alkoholaĵon en tason kaj trinkis kun iom da fiodora sekigita fiŝo.

  Vidinte tion, Ilisa tuj ekdeziregis trinki alkoholaĵon. Tiam li pensis: "Mi deziregis drinki, sed se mi tion faros, aliuloj eble volos drinki kune kun mi, kaj pro tio mi malŝparos mian monon." Por tio li subpremis sian avidemon por alkoholaĵo.

  Tempo pasis, sed lia avidemo ne malaperis. Anstataŭe, li aspektis malsane pro la baraktado kaj maltrankviliĝo kontraŭ sia avidemo. Lia haŭto flaviĝis, kaj li fariĝis pli kaj pli maldika ĝis kiam la vejnoj elstaris sur lia haŭto. Li daŭrigis la longan batalon kontraŭ la soifo al alkoholaĵo. Li kuŝis surventre kaj firme tenis la liton dum li dormis.

  Lia edzino rimarkis lian ŝanĝiĝon. Iutage, masaĝante lian dorson por konsoli lin, ŝi demandis: "Ĉu vi malsaniĝis, mia kara?" Ilisa respondis: "Ne!" Ŝi demandis: "Ĉu la reĝo koleriĝis kontraŭ vi?" Li respondis: "Ne!" Ŝi demandis: "Ĉu niaj infanoj aŭ servantoj ĉagrenis vin?" Li denove respondis: "Ne!" Ŝi daŭrigis: "Do ĉu vi suferas de forta avidemo por io?"

  Ilisa la Avarulo restis silenta. Li timis, ke li elpezos monon se li diros la veron al ŝi! Sed lia edzino petegis obstine: "Diru al mi. Bonvolu diri al mi." Fine, englutinte salivon por purigi sian gorĝon, li respondis: "Jes, mi efektive havas fortan avidemon." "Por kio?" ŝi demandis. "Por trinki alkoholaĵon," li finfine konfesis.

  "Oh, nur pro tio!" diris lia edzino, "kial vi ne diris tion al mi pli frue? Vi ne estas malriĉa. Vi povas facile pagi la koston de alkoholaĵo por vi mem kaj la tuta urbo! Ĉu mi faru alkoholaĵon por ni ĉiuj?"

  Certe tion Ilisa la Avarulo ne volis aŭdi. Li diris: "Kial ni donos alkoholaĵon al la aliaj? Lasu ilin mem gajni sian propran!" Tiam lia edzino demandis: "Kion vi konsideras nur por ni kaj niaj najbaroj?" "Mi ne scias, kiel vi subite fariĝis tiel riĉa!" li refutis. "Ĉu vi konsideras nur por nia familio?" ŝi demandis. "Kiel vi tiel malavaras per mia propra mono!" li respondis. "Bone," ŝi diris, "mi faru sufiĉan alkoholaĵon nur por vi kaj mi, mia kara." "Kial vi enkalkulas vin mem? Estas ne dece por virinoj drinki!"

  "Nun mi komprenas perfekte bone!" diris la edzino, "mi faros sufiĉan alkoholaĵon nur por vi sola." Sed Ilisa la Avarulo ĉiam maltrankviliĝis pri eĉ malgranda okazo elspezi monon. Li diris: "Se vi faros alkoholaĵon tie ĉi, oni rimarkos tion kaj alvenos por peti. Eĉ se mi aĉetos iom en vendejo kaj alportos ĝin hejmen por trinki, aliaj eltrovos kaj petos iom. Ne estos alkoholaĵo por fordoni en tiu ĉi domo!"

  Do Ilisa donis al servoknabo la plej malgrandan moneron, kiun li havis, kaj sendis lin al la vendejo de alkoholaĵoj. Kiam li revenis, Ilisa kondukis lin ĝis riverbordo. Li prenis la boteleton da alkoholaĵo de la knabo, kaj ordonis lin gardi starante proksime. Poste Ilisa la Avarulo sin kaŝis en arbustoj, verŝis iom da trinkaĵo en la tason, kaj ŝtele ektrinketis.

  Post sia morto la patro de Ilisa renaskiĝis kiel Sakao, la Reĝo de Ĉielo 33, pro la donacemo en siaj antaŭaj vivoj.

  En tiu speciala momento, Sakao volis scii, ĉu lia kuirejo por senpaga manĝaĵo ankoraŭ funkcias al ĉiuj, kiuj bezonas helpon. Li eltrovis, ke ĝi ne plu ekzistis, kaj ke lia filo jam rezignis la familian tradicion kaj ankaŭ piedbate elpelis la malsatajn homojn sur la straton! Li vidis sian avaran filon trinkanta sola en arbustoj por eviti eventualan dividon kun aliuloj.

  Sakao decidis ŝanĝi la pensmanieron de Ilisa kaj instrui al li lecionon pri apartaj rezultoj de bonfarado kaj malbonfarado. Li decidis igi lin donacema anstataŭ avara, por ke li renaskiĝu en ĉiela mondo.

  La Reĝo de Ĉielo 33 aliformiĝis kiel Ilisa la Avarulo. Ankaŭ li havis kurbajn piedojn, manojn kaj okulojn. Li enurbiĝis, iris rekte al la palaco, kaj petis aŭdiencon de la reĝo. La reĝo ordonis: "Lasu mian konsilanton Ilisa enveni."

  La reĝo demandis: "Kial vi venas en nekutima tempo?" "Via Reĝa Moŝto," diris Sakao, "mi venis donaci mian riĉaĵon al vi por plenigi la reĝan trezorejon." La reĝo respondis: "Ne, mi havas sufiĉan, multe pli ol vi." La aliformiĝinta Sakao diris: "Se vi ne volas ĝin, Via Reĝa Moŝto, bonvolu permesi min disdoni ĝin laŭ mia deziro." "Faru tion, kion vi volas," respondis la reĝo.

  Sakao iris al domo de Ilisa. La servantoj salutis lin kvazaŭ li vere estus ilia mastro. Li iris en la etaĝdomon kaj sidiĝis. Li alvokis la pordiston kaj diris: "Se iu ajn simila al mi venos ĉi tien kaj diros, 'Tiu ĉi domo estas mia', ne lasu lin eniri. Anstataŭe, batu lin je la dorso kaj forpelu lin!" Poste li iris al la supra etaĝo kaj venigis la edzinon de Ilisa. Ridetante, li diris al ŝi: "Mia kara, ni estu donacemaj!"

  Je la komenco surpriziĝis la edzino, infanoj kaj servantoj de Ilisa. Ili diris reciproke: "Antaŭ hodiaŭ li neniam pensis pri donacado al aliaj. Eble li tion diris pro ebrieco post drinkado, kiu malklarigis lian menson."

  La edzino de llisa diris: "Faru laŭ via deziro, Via Moŝto. Fordonu tiom, kiom vi volas." "Iru al la tamburisto," diris Sakao, "kaj ordonu lin iri al la urbo kaj anonci frapante tamburon, ke ĉiuj, kiuj deziras oron, arĝenton, perlojn, juvelojn, emeraldojn, diamantojn kaj koralon, venu al la hejmo de Ilisa la Miliardulo." Ŝi agis laŭ lia ordono.

  Baldaŭ alvenis amaso da homoj portantaj korbojn, sitelojn kaj sakojn. Sakao malfermis la tenujojn de Ilisa. Li diris: "Mi donos ĉiujn riĉaĵojn al vi. Forprenu tiom, kiom vi deziras." Oni elportis la riĉaĵojn eksteren kaj amasigis ilin, kaj poste plenigis siajn ujojn kaj forportis ilin.

  Saĝa viro el la kamparo jungis bovon al ĉaro, kiuj ambaŭ apartenis al Ilisa. Poste li plenigis la ĉaron ĝisrande per sep trezoroj de Ilisa, kaj kondukis la bovon el la urbo laŭ la ĉefvojo.

  Li preterpasis la arbustojn, kie la vera Ilisa ankoraŭ drinkis. Li estis tiel feliĉa pro sia neatendita riĉaĵo, ke li pretervole kriegis dum la vojirado: "Vivu Moŝto Ilisa la Miliardulo cent jarojn! Min trafas granda bonŝanco ĝuste pro vi. Mi ne plu bezonos labori en la restanta tempo de mia vivo! Ĉi tio estas bovo, ĉaro, sep trezoroj de vi. Ilin mi akiris ne de miaj gepatroj, sed de vi, Ilisa la donacemulo!"

  La kaŝiĝanta Ilisa surpriziĝis aŭdinte tion. Li pensis: "Tiu viro parolas pri mi! Ĉu la reĝo konfiskis mian riĉaĵon kaj disdonas ĝin?" Li tuj saltis el la arbustoj kaj kriegis: "Haltu! Kion vi faras per mia bovĉaro?" Li kaptis la kondukrimenon kaj haltigis la ĉaron.

  La vilaĝano deĉariĝis kaj diris: "Kio okazas al vi? La Moŝto Miliardulo Ilisa donis sian riĉaĵon al ĉiuj homoj de la urbo. Kion vi volas fari?"

  Dirante, la vilaĝano frapis Ilisan je la kapo tiel forte kiel tondro, kaj foriris sur la ĉaro plena de trezoro.

  Ilisa la Avarulo salte leviĝis kaj kuratingis la ĉaron. Li denove kaptis la kondukrimenon. Ĉifoje la vilaĝano kaptis lin je la haro, tenis lian kapon malsupren, kaj bategis lin forte per sia kubuto.
 
  Poste, li ekkaptis lin je la kolo, ĵetis lin sur la teron, kaj daŭrigis sian vojon.
Ilisa sobriĝis pro la batego. Li tuj kuregis hejmen laŭeble plej rapide. Li vidis amason da homoj forportantaj liajn valorajn riĉaĵojn. Li kaptis ilin por haltigi ilin, sed ili puŝis lin el la vojo kaj bate faligis lin sur la teron. Preskaŭ svenante pro batvundoj, li provis iri en sian domon. Sed la pordisto diris: "Kien vi volas iri?" Batante lin per bastono, la pordisto ekkaptis lin je la kolo kaj ĵetis lin eksteren.

  Ilisa pensis: "Nun neniu povas helpi min krom la reĝo." Do li kuregis al la palaco kaj eniris rekte. Li diris: "Via Reĝa Moŝto, kial vi lasas homojn prirabi mian hejmon?" La reĝo diris: "Mi ne faris tion. Mi mem aŭdis vian diron, ke se mi ne akceptos vian riĉaĵon, vi disdonos ĝin al ĉiuj civitanoj. Mi aplaŭdis vian donacemon! Kaj ĉu ne vi elsendis tamburiston anonci sur la stratoj, ke vi disdonos vian tutan riĉaĵon al ĉiuj homoj?"

  "Via Reĝa Moŝto, eble vi ŝercas kun mi!" diris Ilisa, "mi tute ne faris tion. Oni ne nomas min 'Ilisa la Avarulo' senkaŭze! Se mi povus helpi min, mi donus al neniu alia! Bonvolu venigi tiun, kiu disdonis mian ricaĵon, por haltigi la aferon."

  Laŭ la ordono de la reĝo, Sakao venis al la palaco. Ilisa demandis: "Kiu estas la vera miliardulo, Via Reĝa Moŝto?" Nek la reĝo nek ministroj povis distingi ilin unu de la alia.

  La reĝo diris: "Ni ne povas rekoni, kiu el vi du estas vera Ilisa. Ĉu vi konas iun, kiu povas distingi vin ambaŭ ĝuste?" "Jes, Via Reĝa Moŝto, mia edzino povas rekoni min," diris Ilisa. Sed kiam oni venigis ŝin kaj petis ŝin distingi, ŝi proksimiĝis al Sakao kaj diris: "Tiu ĉi estas mia edzo."

  Kiam oni venigis la infanojn kaj servantojn de Ilisa, ankaŭ ili ĉiuj elektis Sakaon.

  Ilisa pensis: "Mi havas verukon sur mia kapo, kovritan de la haro. Nur mia razisto scias tion." Do li diris al la reĝo: "Bonvolu alvoki mian raziston. Li konas min tre bone."

  La razisto alvenis kaj la reĝo demandis lin: "Ĉu vi povas diri al ni, kiu el la du viroj estas Ilisa la miliardulo?" "Mi devas pririgardi iliajn kapojn," li diris, "poste mi rekonos, kiu estas la vera Ilisa." "Faru tion," ordonis la reĝo.

  Sakao, la Reĝo de Ĉielo 33, tuj faris verukon sur sia kapo. Kiam la razisto ekzamenis ilin, li trovis samajn verukojn sur iliaj kapoj. Li diris: "Via Reĝa Moŝto, mi ne povas rekoni, kiu el ili estas Ilisa. Ili ambaŭ havas kurbajn piedojn, kurbajn manojn, kurbajn rigardojn, kaj ambaŭ havas verukon ĝuste en la sama loko sur sia kapo. Mi ne povas eldiri la diferencon!"

  Aŭdinte tion, Ilisa ektremegis. Li tiel maltrankviliĝis pro tio, ke li perdis tutan esperon regajni sian havaĵon, kaj falis sur la teron senkonscie.

  En tiu momento, Sakao diris: "Mi ne estas Ilisa. Mi estas Sakao, la Reĝo de Ĉielo 33." Dirante, li flugis en la ĉielon kaj restis tie per sia supernatura povo.

  La servantoj ŝprucis malvarman akvon sur la vizaĝon de Ilisa kaj vekis lin el sveno. Li genuiĝis respektoplene antaŭ Sakao, Reĝo de Dioj.

  Sakao parolis: "La riĉaĵo venis de mi, anstataŭ de vi mem. Kiam mi estis via patro, mi faris multajn meritoplenajn bonfarojn. Mi ĝojplene donacis tion al la malriĉuloj kaj bezonantoj. Jen kial post mia forpaso mi renaskiĝis kiel Sakao, Reĝo de Dioj.

  "Sed vi malobservis nian familian tradicion. Volante doni nenion, vi havas vivon de avarulo. Vi bruligis mian filantropian manĝokuirejon, kaj forpelis la senhejmajn almozulojn el via pordo. Vi tenis ĉiujn familiajn riĉaĵojn ĉe vi. Vi estis tiel avara, ke vi eĉ ne toleris uzi la riĉaĵon por via propra ĝuo! La riĉaĵo estis tute malŝparita kaj senutila. La familia riĉaĵo ŝajne fariĝis lageto posedata de demonoj, kie neniu povis mildigi sian soifon. Estus pli bone se vi estus mortinta!

  "Ilisa, mia eksa filo, se vi ŝanĝos viajn kondutojn, vi fariĝos tiu, kiu profitigos la plej multe da homoj. Se vi rekonstruigos mian kuirejon de senpaga manĝejo kaj donacos varmajn manĝaĵojn al ĉiuj, kiuj bezonas manĝi, vi gajnos ambaŭ meriton kaj mensan trankvilecon. Sed se vi rifuzos esti donacema, mi malaperigos ĉiujn el viaj havaĵoj. Kaj krome, mi splitos vian kurban kranion per mia diamanta ponardo!"

  Timante morton, Ilisa la Avarulo tuj promesis: "Ekde nun mi donos almozon malavare, Reĝo de Dioj."

  Sakao akceptis lian promeson. Ankoraŭ restante en la aero, li predikis pri la vera valoro de donacemo. Li ankaŭ konvinkis Ilisan praktiki la Kvin Trejnajn Ŝtupojn por profitigi sin mem kaj la aliajn. Estis kvin rezignindaj fikondutoj, kiuj estas detrui vivon, forpreni tion, kion oni ne donis, fari malĉastaĵon, paroli mensoge, kaj perdi sian konscion pro alkoholaĵoj.

  Poste Sakao malaperis kaj revenis al sia ĉielo.

  Ilisa vere ŝanĝis siajn kondutojn. Li donis almozojn malavare, partoprenis en diversaj bonfaroj, kaj fariĝis multe pli feliĉa. Li renaskiĝis en ĉiela mondo post sia morto.

  La moralinstruo estas: Vere malriĉas la riĉuloj, kiuj ne donas eĉ moneron.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com