66. ŜOVELILA SAĜULO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Rezignado]

  Iam antaŭe, la Iluminiĝinto naskiĝis en familio de legomĝardenisto. Post kiam li elkreskis, li prilaboris parcelon da kampo per sia ŝovelilo. Li plantis herbojn, kukurbojn, melonojn, kukumojn kaj aliajn legomojn. Li vendis legomojn por teni sian simplan vivon.

  La ŝovelilo estis lia nura posedaĵo en la tuta mondo. Li portis ĝin kiel arbara monaĥo portis sian irbastonon. Pro tio li famiĝis kiel "Ŝovelila Saĝulo".

  Iutage li pensis: "Kian bonon al mi kondukos la ordinara vivo de ĝardenisto? Mi rezignos tiun ĉi vivon kaj iros mediti en la arbaro. Tiam mi fariĝos trankvila kaj feliĉa." Do la Ŝovelila Saĝulo kaŝis sian ŝovelilon, la ununuran posedaĵon, kaj fariĝis arbara meditanto.

  Post nelonge li eksopiris pri sia ununura posedaĵo, la ŝovelilo. Li tiel maltrankviliĝis pri sia ŝovelilo, ke li neniel povis forigi ĝin el sia menso, kiel ajn li klopodis! Ŝajnis, ke la praktikado de meditado estis senutila, li do rezignis ĝin. Li reprenis sian ŝovelilon kaj rekomencis sian ordinaran vivon kiel ĝardenisto de legomoj.

  Post nelonge la Ŝovelila Saĝulo denove rezignis la ĉiutagan vivon, kaŝis sian ŝovelilon kaj fariĝis arbara meditanto. Li ne sukcesis forigi la ŝovelilon el sia menso, kaj denove vivis kiel ĝardenisto. Sume, tio ripetiĝis ses fojojn.

  La Ŝovelila Saĝulo rezignis sian arbaran meditadon en la lasta fojo. Li fine konsciis, ke ĝuste pro sia eluzita ŝovelilo li jam iris tien kaj reen sepfoje. Do li firmvole decidis forĵeti ĝin en profundan riveron kaj poste reiri al la arbaro kaj resti tie por ĉiam.

  Li portis sian ŝovelilon al riverbordo. Li pensis: "Mi ne vidu, kien tiu ĉi ŝovelilo falos en la rivero. Alie, ĝi denove tentos min kaj detenos min de la meditado." Do ferminte siajn okulojn, li svingis la ŝovelilon cirkle super sia kapo trifoje, kaj lasis ĝin flugi en la mezon de la rivero.

  Konsciinte, ke li ne plu povos retrovi la ŝovelilon, li kriis kiel muĝis leono: "Mi jam venkis! Mi jam venkis! Mi jam venkis!"

  Hazarde okazis, ke la reĝo de Benareso preterrajdis en tiu ĉi momento. Li revenis, subpreminte ribelon en landlima vilaĝo.

  Post kiam li sin banis en la rivero, li sidiĝis sur sian majestan kortegan elefanton por iri al Benareso en triumfa procesio.

  Kiam li aŭdis la triumfan krion de la Iluminiĝinto, li diris al siaj ministroj: "Aŭskultu. Kiu krias kiel muĝas leono: 'Mi jam venkis'? Kiun li jam venkis? Konduku lin al mi!"

  Kiam ili kondukis Ŝovelilan Saĝulon al li, la reĝo demandis: "Mi estas venkinto ĉar mi gajnis la militon. Vi diris, ke vi jam venkis. Kiun vi venkis?"

  La Iluminiĝinto respondis: "Via Reĝa Moŝto, eĉ se vi venkis cent milojn da malamikoj, tiu venko estas sensignifa se vi ankoraŭ havas malbonajn pensojn kaj dezirojn en via menso. Sed venkinte la avidecon en mia menso, mi eksciis, ke mi jam gajnis la militon kontraŭ la malbonaj pensoj!"

  Dum sia parolado, li koncentris sian menson sur la akvon en la rivero, poste sur la ideon pri akvo mem, kaj atingis altan mensstaton. En sidpozo li leviĝis en la aeron. Li predikis tiujn vortojn de la Vero al la reĝo: "Venki malamikojn, kiuj revenadas batali kun vi foje kaj refoje, ne estas vera venko. Sed se vi venkas la malbonaĵon en via propra menso, neniu povas rabi la veran venkon de vi!"

  Kiam la reĝo aŭdis tiujn vortojn, ĉiuj malbonaj pensoj forlasis lian menson. Tio estigis al li la deziron, ke li rezignu la ordinaran mondon kaj ekserĉu verajn pacon kaj feliĉon. Li demandis: "Kien vi iras, saĝulo?" La saĝulo respondis: "Mi iros al Himalajo por praktiki meditadon." La reĝo diris: "Bonvolu preni min kune kun vi. Ankaŭ mi deziras rezigni la ordinaran vivon en la mondo."

  Kiam la reĝo turniĝis norden kaj ekvojaĝis kun la Ŝovelila Saĝulo, tion faris ankaŭ la tuta armeo kaj ĉiuj kortegaj ministroj kaj servistoj.

  Baldaŭ Benareson atingis la novaĵo, ke la reĝo kaj ĉiuj sekvantoj forlasis ordinaran mondon kaj sekvis Ŝovelilan Saĝulon al Himalajo. Ĉiuj en la tuta urbo Benareso sekvis ilin al la nordaj montaroj. Benareso vakiĝis!

  La granda migrado de homoj vekis atenton de Dio Sakao, la reĝo de Ĉielo 33. Li neniam vidis, ke tiel multaj homoj rezignis siajn mondajn povojn samtempe. Li ordonis arkitektojn de la dioj konstrui loĝejojn en Himalajaj arbaroj por ĉiuj homoj.

  Kiam ili atingis Himalajon, la Ŝovelila Saĝulo anoncis la unua, ke li jam rezignis ordinaran mondon por ĉiam. Poste ĉiuj liaj sekvantoj faris la samon. Neniam antaŭe tiel multaj homoj rezignis la mondan povon.

  La Ŝovelila Saĝulo disvolvis tion, kion sanktuloj nomis "Kvar sanktaj mensstatoj". La unua estas amo al ĉiuj; la dua estas kompatemo al ĉiuj suferantoj; la tria estas ĝojo por ĉies ĝojoj kaj la kvara estas trankvileco kaj paco eĉ antaŭ malfacilaĵoj aŭ fatalaĵoj.

  Li instruis al la sekvantoj plialtan meditadon. Per granda strebo ili ĉiuj atingis la altan mensstaton, kiu kondukis ilin renaskiĝi en ĉielaj mondoj.

  La moralinstruo estas: Nur unu posedaĵo sufiĉas deteni la menson de serĉado al libereco.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com