41. KOLOMBO KAJ KORVO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

  [Danĝera Avido]

  Iam en Benareso homoj ŝatis fari birdejojn. Tio estis konduto de malavaro kaj bonkoro por komfortigi birdojn. La pepoj de amikaj birdoj ankaŭ amuzis la homojn.

  La plej riĉa homo en la urbo havis kuiriston, kiu posedis tian birdejon ĉe la kuirejo. En la birdejo loĝis kolombo ĝentila kaj singardema. Li estis tiel ĝentila, ke li tute ne manĝis viandon kaj tiel singardema, ke li sin tenis malproksima de la kuiristo. Li sciis bone, ke la kuiristo kutime kuiras kaj rostas mortintajn bestojn, eĉ inkluzive de birdoj.

  La kolombo ĉiam forlasis la loĝejon frumatene. Serĉinte kaj manĝinte nutraĵon dum tuta tago, li revenis nokte por dormi en la loĝejo. Li estis tre kontenta pri sia vivo kvieta kaj sekura.

  Proksime vivis korvo kun malsama karaktero. Unue, li ĉion manĝis. Oni sciis bone, ke li estas nek ĝentila, nek singardema. Anstataŭe, li ofte tro ekscitiĝis kaj agis senskrupule. Pro sia nekontenteco li ofte sin dronigis en ĝenaĵon.

  Iutage la korvo flaris bongustan odoron de manĝaĵo kuirata en la kuirejo de la riĉulo. Li tiel allogiĝis de la bongusteco, ke li neniel povis eltiri sin el ĝi. Li decidis havigi al si viandon de la riĉulo je ĉia kosto. Do li ekspionis la kuirejon por trovi ŝancon ŝteli iom el la viandoj kaj fiŝaĵoj.

  Vespere la satiĝinta kolombo revenis kiel kutime kun sia malgranda stomako plena, kaj kontente iris en sian malgrandan loĝejon por tranokti. Vidinte tion, la malsata korvo pensis: "Ha, bonege. Mi povas utiligi la malsaĝan kolombon por rabi bongustan manĝaĵon el la kuirejo."

  En la sekva mateno, la korvo sekvis la kolombon kiam tiu forlasis la hejmon por la taga aktivado. La kolombo demandis: "Kial vi sekvas min, mia amiko?" La korvo respondis: "Sinjoro, mi tre ŝatas vin kaj admiras vian vivmanieron kvietan kaj regulan. Ekde nun, mi volas helpi vin kaj lerni de vi." 

  La kolombo diris: "Via vivstilo estas multe pli ekscita ol la mia, Amiko Korvo. Vi enuiĝos sekvi min ĉirkaŭen. Krome, vi eĉ ne manĝas la saman nutraĵon kiel la mian. Do kiel vi povas helpi min?"

  La korvo respondis: "Kiam vi eliras ĉiutage por serĉi vian manĝaĵon, ni disiĝu kaj mi serĉu la mian.

  Vespere ni revenu kune al via nesto. Estante kune, ni povos interhelpi kaj protekti nin mem reciproke." La kolombo diris: "Tio sonas prave al mi. Nun iru kaj diligente serĉu vian manĝaĵon."
La kolombo pasigis sian kutiman tagon manĝante semojn de herboj. Li estis kontenta kvankam li elspezadis tempon por pacience serĉi manĝaĵon.

  La korvo trapasis la tagon flugante ĉirkaŭ bova fekaĵo, do li povis engluti trovitajn vermojn kaj insektojn. Tio estis tre facila laboro, sed li senĉese pensis, ke estos des pli facile ŝteli el la kuirejo, kaj sendube la manĝaĵo estos des pli bongusta!

  Satmanĝinte, li iris al la kolombo kaj diris: "Sinjoro Kolombo, vi elspezis tro multe da tempo por serĉi kaj manĝi. Estas ne bone pasigi la tutan tagon por tio. Ni iru hejmen." Sed la kolombo konstante manĝis semojn unu post alia. Li estis tre feliĉa vivante tiamaniere.

  Je la fino de la tago, la malpacienca korvo sekvis la kolombon al lia loĝejo. Ili kune dormis pace. Ili trapasis kelkajn tagojn kaj noktojn tiamaniere.

  Iun tagon poste, la kuiristo preparis multajn specojn da viandoj kaj fiŝaĵoj por festeno. Li pendigis ilin sur la hokojn en la kuirejo por konservi.

  La korvo vidis tion kaj sorĉiĝis je ekvido de tiel multaj manĝaĵoj. Lia deziro fariĝis tiel granda avido, ke li ekpensis metodon por havigi ĉiom al si mem. Li decidis sin ŝajnigi malsana. Do li pasigis tutan nokton ĝemante.

  Matene, la kolombo pretis eliri por serĉi manĝaĵon kiel kutime. La korvo diris: "Iru sola, sinjoro Kolombo. Mi estas malsana je la stomako tutan nokton."

  La kolombo respondis: "Tio sonas stranga, kara Korvo. Mi neniam aŭdis, ke korvoj suferas de stomakdoloro. Anstataŭe, iam ili svenas pro malsato. Mi suspektas, ke vi volas engluti tiom da viando kaj fiŝaĵo en la kuirejo, kiom vi povas. Sed tio estas nur por homoj, ne por korvoj. Homoj ne manĝas nutraĵon de kolomboj. Kolomboj ne manĝas nutraĵon de korvoj. Kaj estas malsaĝe por vi manĝi nutraĵon de homoj. Eble tio estos danĝera! Do iru kun mi kiel kutime, kaj estu kontenta pri la korva manĝaĵo, sinjoro Korvo!"

  La korvo diris: "Mi estas malsana, amiko Kolombo. Mi malsanas serioze. Iru sen mi."
"Tre bone," diris la kolombo, "sed viaj kondutoj parolas pli laŭte ol la vortoj. Mi atentigas vin, ke vi ne risku vin por via avido. Restu pacienca ĝis mia reveno." Poste la kolombo forlasis por la taga aktivado.

  Sed la korvo ne atentis pri tio. Li nur dronis en la revo ŝteli pecegon da fiŝo. Li ĝojiĝis pro foresto de la kolombo. "Li manĝadu herbsemojn!" li pensis.

  Samtempe la kuiristo preparis la viandon kaj fiŝaĵon en granda kuirpoto. Li fojfoje levetis la kovrilon por ellasi vaporon dum la kuirado. La korvo flaris la bongustan odoron de la leviĝanta vaporo. Rigardante de la kolombejo, li vidis, ke la kuiristo eliris por eviti varmecon.

  La korvo opiniis, ke tio estas bona ŝanco atendita de li. Li tuj flugis en la kuirejon kaj sidiĝis sur randon de la kuirpoto. Unue li laŭeble serĉis la plej grandan pecon de fiŝaĵo. Poste li etendis sian kapon enen por atingi ĝin. Sed tion farante, li senatente faligis la kovrilon. La sono tuj venigis la kuiriston en la kuirejon.

  Li vidis, ke korvo sidas sur la rando de la kuirpoto, kaj trenas fiŝon pli grandan ol si mem per la beko! Li tuj fermis la pordon kaj fenestrojn de la kuirejo. Li pensis: "La manĝaĵo estas por la riĉulo. Mi laboras por li, sed ne por aĉa korvo! Mi donos al la korvo lecionon, kiun li neniam forgesos!"

  La kompatinda korvo neniel povus trovi pli malican malamikon. La kuiristo estis tre kruda, do li neniel avaris je sia krueleco kiam li estis supera. Li tute ne kompatis la avidan korvon.

  Li kaptis lin kaj eltiris ĉiujn liajn plumojn. La kompatinda korvo aspektis tre komike sen brile nigraj plumoj. Poste, la venĝema kuiristo faris spicaĵon el zingibro, salo, kapsiketo kaj pipro, kaj ŝmiris ĝin sur la dolorantan haŭton rozkoloran de la korvo. Poste li metis la birdon sur la plankon de la kolombejo kaj ridaĉis senĉese.

  La korvo ŝvitis kaj suferis de terure brula doloro. Li kriegis agonie tutan tagon.

  Vespere la kolombo revenis de la kvieta serĉado kaj manĝado de herbsemoj. Li stuporiĝis, vidinte la teruran staton de sia amiko korvo. Li diris: "Evidente vi tute ne aŭskultis min, do via avido tiel suferigas vin. Mi bedaŭregas, ke mi kapablas fari nenion por vin savi. Mi timas resti en la kolombejo tiel proksima al la kruela kuiristo. Mi devas foriri senprokraste!"

  Do la singardema kolombo forflugis por serĉi loĝejon pli sekuran. La spicita korvo mortis nuda pro granda doloro.

  La moralinstruo estas: Avidemulo turnas surdan orelon al bona admono.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com