31. DANCANTA PAVO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  [Fiero kaj Modesto]

  Iam antaŭ longa tempo la kvarpiedaj bestoj elektis leonon kiel sian reĝon. En la oceano naĝis giganta fiŝo kaj la fiŝoj honoris lin kiel reĝon. La birdoj estis allogitaj de beleco de Ora Cigno, do ili faris lin reĝo.

  Reĝo Ora Cigno havis belan orkoloran filinon. Kiam ŝi estis ankoraŭ tre juna, li promesis al ŝi unu deziron. Ŝi deziris, ke ŝi povu elekti la edzon per si mem kiam ŝi plenaĝiĝos."

  Kiam la reĝidino plenkreskis, Reĝo Ora Cigno venigis ĉiujn virbirdojn vivantajn en la vasta Himalaja Montaro de centra Azio, por ke lia filino elektu taŭgan edzon. La birdoj venis de malproksime, kaj eĉ el alta Tibeto. Alvenis anseroj, cignoj, agloj, paseroj, kolibroj, kukoloj, strigoj, kaj multaj aliaj birdoj.

  La kunveno okazis sur alta kaj larĝa ŝtonplato en bela verda lando de Nepalo. Reĝo Ora Cigno diris al sia aminda filino, ke ŝi rajtas elekti iun ajn birdon laŭ sia deziro.
Ŝi pririgardis tiel multajn birdojn. Ŝiaj okuloj allogiĝis de smeralda pavo kun longa kolo kaj belegaj vostplumoj.

  Informiĝinte, ke la pavo estas la plej bonŝanca, ĉiuj aliaj birdoj proksimiĝis al li por esprimi sian gratulon. Ili diris: "Vin elektis la ora cigna reĝidino eĉ el tiel multaj belaj birdoj. Ni gratulas vin por via fortuno."

  La pavo ekzaltiĝis pro fiero, kaj komencis montri siajn belajn plumojn en mirige parada danco. Li ventumadis siajn ĉarmajn vostplumojn kaj dancadis en cirklo por vidigi sian voston. Tro memfida, li levis la kapon al la ĉielo kaj forgesis modestecon, do pro tio li elvidigis siajn plej privatajn partojn al la publiko.

  Subridis aliaj birdoj, precipe la junaj. Sed Reĝo Ora Cigno sentis nenian amuziĝon. Li embarasiĝis vidinte, ke la elektito de lia filino tiel kondutas senhonte. Li pensis: "Tiu ĉi pavo havas nek internan hontemon por agi modeste nek eksteran timon por eviti maldecan konduton. Kiel mia filino povus esti humiligita de tiel senhonta kunulo?"

  Starante en mezo de la birdoj, la reĝo diris: "Sinjoro Pavo, via voĉo dolĉas, viaj plumoj belas, via kolo smeralde brilas, kaj via vosto similas al bela ventumilo, sed vi dancas kiel tiu, kiu ne havas siajn proprajn timon kaj hontemon. Mi ne permesas mian naivan filinon edziniĝi al tia malsaĝulo kia vi!"

  Reĝo Ora Cigno edzinigis sian oran filinon al reĝa nevo. La malsaĝa pavo forflugis, perdinte la belan edzinon.

  La moralinstruo estas: Se vi fieras en la koro, vi montriĝos kiel malsaĝulo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com