20. SIMIA REĜO KAJ AKVA DEMONO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Singardemo]

   Iam antaŭ longa tempo en malproksima kaj profunda arbaro estis regno de 80000 simioj. Ili havis reĝon tiel grandan kiel cervidon. Li estis granda ne nur korpe, sed ankaŭ anime. Fakte, li estis Bodisatvo, la iluminiĝinto.

  Iutage li avertis siajn regnanojn, dirante: "Miaj popolanoj, estas venenaj fruktoj en tiu ĉi profunda arbaro, kaj ankaŭ lagetoj posedataj de demonoj. Se vi vidos neordinaran frukton aŭ ne konatan lageton, ne manĝu aŭ trinku sen demandi min unue." Estante atentaj al sia saĝa reĝo, la simioj konsentis obei la ordonon.
Poste ili venis al nekonata lageto. Neniu el ili volis trinki akvon antaŭ ol demandi la reĝon, kvankam ili suferis de grandaj laceco kaj soifo pro serĉado de manĝaĵo. Do ili nur sidis sur arboj kaj sur la tero ĉirkaŭ la lageto.

  Veninte al siaj popolanoj, la reĝo demandis: "Ĉu iu el vi trinkis la akvon?" Ili respondis: "Ne, Via Reĝa Moŝto. Ni obeis vian ordonon." Li diris: "Bonege."

  Poste li paŝis laŭ la bordo ĉirkaŭ la lageto. Li ekzamenis la piedsignojn de bestoj irintaj en la akvon, sed vidis neniun piedsignon revenintan el la akvo! Do li konsciis, ke la lageton posedas akva demono. Li diris al la 80000 simioj: "La lageton posedas akva demono. Neniu eniru."

  Post nelonge, la akva demono vidis, ke neniu el la simioj iris en la akvon por trinki. Do en formo de timiga monstro li sin montris el la mezo de la lageto. Li havis grandan bluan ventron, ruĝajn ungegojn kaj piedojn, kaj blankan vizaĝon kun elstaraj verdaj okuloj. Li diris: "Kial vi nur sidas ĉirkaŭe? Tuj venu en la lageton kaj trinku akvon."

  La simia reĝo demandis al la terura monstro: "Ĉu vi estas la akva demono posedanta la lageton?" Li respondis: "Jes. Mi estas." La simia reĝo demandis: "Ĉu vi manĝas ĉiujn, kiuj iris en la akvon?" Li respondis: "Jes. Prave, inkluzive de birdoj. Mi manĝas ilin ĉiujn. Kaj kiam via soifego pelos vin en la lageton por trinki, mi des pli ĝuoplene manĝos vin, la plej grandan simion el ĉiuj." Li grimacis kaj salivo gutadis de lia harplena mentono.

  Sed la reĝo restis trankvila kun bone trejnita menso. Li diris: "Mi ne lasos vin manĝi min aŭ eĉ unu el miaj sekvantoj. Kaj krome, ni trinkos akvon laŭplaĉe!" La akva demono gruntis: "Tute ne eble! Kiel vi povus tion fari?" La simia reĝo respondis: "Ĉiu el ni 80000 simioj trinkos per bambueto kiel suĉtubo. Kaj vi neniel kapablos atingi nin." 

  Kompreneble, ĉiuj, kiuj vidis bambuon, scias bone, ke estas malfacile trinki per bambueto. Bambuoj kreskas ŝalmo-post-ŝalme kaj inter du ŝalmoj estas nodo. Se simioj uzas unu ŝalmon por trinki akvon, la tubo estas tiel mallonga, ke la demono povas kapti ilin, treni ilin sub la akvon kaj engluti ilin. Sed pro la nodoj, estas neeble suĉi akvon tra pli ol unu ŝalmo.

  La simia reĝo estis eksterordinara. Jen la kaŭzo, kial tiel multaj simioj sekvis lin. En la pasinteco li faris bonon kaj trejnis sian menson kun tiel grandaj peno kaj atentemo, ke li disvolvis sian mensan kvaliton tre bone, kaj tial oni diris, ke li havas "grandan menson", sed ne simple tiel, ke li havas "grandan cerbon".

  La Iluminiĝinto kapablis teni la bonan kvaliton en sia menso, kaj faris eksterordinaran miraklon. Unue, li prenis freŝan bambueton, trablovis por sennodigi ĝin, kaj suĉis akvon per ĝi el la lageto. Poste, eble estis pli mirinde, ke li svingis sian manon kaj ĉiuj bambuoj kreskantaj ĉirkaŭ la lageto perdis siajn nodojn. Ili fariĝis novspeca bambuo.
Poste, ĉiu el liaj 80000 sekvantoj prenis bambueton kaj tute facile trinkis akvon ĝiskontente. La akva demono tute ne povis kredi siajn okulojn. Grumblante, li enmerĝiĝis lasante gluglantajn vezikojn malantaŭ si.

  La moralinstruo estas: Esploru antaŭ ol salti en akvon.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com