13. MONTARA CERVO KAJ VILAĜA CERVINO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 [Fanatika Enamiĝo]

  Iam antaŭe en norda Hindio estis aro da vilaĝaj cervoj. Ili kutime vivis ĉe vilaĝoj, kie ili naskiĝis. Ili sciis bone, ke ili devas esti singardemaj kontraŭ homoj. Tio estis precipe grava ĉe la rikolta tempo, kiam la plantoj estis altaj kaj la vilaĝanoj ĉiam klopodis kapti kaj mortigi cervojn proksimiĝintajn.

   Je la rikolta tempo la vilaĝaj cervoj restis en la arbaro dum tutaj tagoj. Ili nur proksimiĝis al la vilaĝo en nokta mallumo. Unu el ili estis bela cervino. Ŝi havis hararon molan kaj ruĝe brunan, voston blankan kaj vilan, kaj okulojn grandajn kaj brilajn.

  Tiam juna montara cervo ankaŭ restis en la sama arbaro. Iutage li vidis la belan cervinon, kaj eksentis korinklinon al ŝi. Li sciis nenion pri ŝi, sed li imagis, ke li profunde amas ŝin nur pro ŝiaj hararo ruĝe bruna, vosto vila kaj blanka, kaj okuloj grandaj kaj brilaj. Li eĉ sonĝis pri ŝi, kvankam ŝi eĉ ne sciis pri lia ĉeesto.
  

   Kelkajn tagojn poste, la juna montara cervo decidis sin prezenti al ŝi. Kiam li iris en la senarban lokon, kie ŝi estis manĝanta herbojn, li estis altirita de ŝia beleco kaj neniel povis turni sian rigardon for de ŝi. Li ekparolis: "Ho, mia dolĉa belulino, tiel aminda kiel stelo kaj tiel brila kiel la suno, mi konfesos al vi, ke mi profunde..." Ĝuste tiam lia piedo trafis stumpon de arboradiko, li stumblis kaj falis teren, kaj lia vizaĝo plaŭdis en koto! La bela vilaĝa cervino ridetis pro la flato, sed pensis en si, ke tiu montara cervo estas vere stulta.

   Samtempe la cervoj ne sciis, ke pluraj arbofeoj vivas en tiu parto de la arbaro. Ili vidis la montan cervon, dum tiu ĉi sekrete fiksrigardis la vilaĝan cervinon. Kiam li iris en la senarban lokon, komencis sian paroladon kaj falis en koton, la feoj ridadis pro tio. "Kiel stultaj estas la bestoj!" Ili kriis. Sed iu el ili ne ridis. Li diris: "Mi timas, ke tio aŭguras danĝeron al tiu ĉi juna cervo!"

   La juna cervo embarasiĝis, sed li ne perceptis la malbonan antaŭsignon. Ekde tiam, li sekvis la cervinon kien ajn ŝi iris. Li senĉese rakontis al ŝi kiel bela ŝi estas kaj kiel arde li amegas ŝin. Tamen ŝi neniel direktis sian atenton al tio.

   Noktiĝis, kaj estis tempo por la cervino reveni al la vilaĝo. La homoj loĝantaj ĉe la vojo sciis bone, ke la cervoj preterpasas dumnokte. Do ili instalis kaptilojn por kapti ilin. Tiun nokton atendis ĉasisto sin kaŝinte malantaŭ arbusto.

   La vilaĝa cervino ekiris atenteme. La montara cervo ankoraŭ sekvis ŝin kaj ĵetadis laŭdojn al ŝi.
Opiniante ke la cervo estas stulta, ŝi haltis kaj diris al li: "Mia kara cervo, vi estas sensperta por resti ĉe vilaĝoj. Vi tute ne scias kiel danĝeraj estas homoj. La vilaĝo kaj la vojo povas kaŭzi morton al ni cervoj eĉ dum la nokto. Estante tiel juna kaj sensperta, vi ne devas iri al la vilaĝo kun mi. Vi devas resti sekure en la arbaro."

   La arbaj feoj aplaŭdis je la atentigo. Sed kompreneble, la cervoj ne aŭdis ilin.
La juna cervo tute ne zorgis pri la atentigo de la cervino. Daŭre sekvante ŝin, li nur diris: "Kiel amindaj estas viaj okuloj en la lunlumo!" Ŝi diris: "Se vi ne obeas min, almenaŭ tenu vian buŝon fermita". Li tiel ebriiĝis de ŝia beleco, ke li tute ne povis sin regi. Sed fine li sukcesis fermi sian buŝon.

   Post iom da tempo, ambaŭ cervoj proksimiĝis al la loko, kie la ĉasisto sin kaŝis malantaŭ arbusto. La feoj, kiuj rigardis ilin, maltrankviliĝis kaj teruriĝis pro ilia sekureco. Ili flugis nervoze ĉirkaǔ la arbobranĉoj, sed povis fari nenion kontraŭ tio ol nur rigardi.

   La cervino flarsentis la kaŝitan homon. Ŝi timis pri la kaptilo. Por sin protekti kontraŭ la eventuala danĝero, ŝi lasis la cervon iri antaŭen dum ŝi sekvis iom poste.
Kiam la ĉasisto vidis la senskrupulan montaran cervon, li pafis sagon kaj mortigis lin senprokraste. Vidinte tion, la timigita cervino tuj sin turnis kaj forkuris en densejon de la arbaro kiel eble plej rapide.

   La ĉasisto proklamis la mortigon. Li bruligis fajron, senfeligis la cervon, kuiris iom da cervaĵo kaj manĝis ĝissate. Poste, li ĵetis la ĉasaĵon sur sian ŝultron kaj portis ĝin hejmen por vivteni sian familion.

   Kiam la feoj vidis la okazaĵon, kelkaj el ili eĉ ekploris. Iuj el ili sentis naŭzon, rigardante la ĉasiston distranĉi la ŝajne noblan cervon dum la aliaj insultis la singardeman cervinon, ke ŝi kondukis la cervon al la buĉisto.

   Sed la saĝa feo, kiu donis atentigon unue, diris: "La malsaĝa cervo perdis sian vivon nur pro sia propra fanatikeco de enamiĝo. Tiaj blindaj deziroj povas okazigi falsan feliĉon unue, sed doloron kaj suferon finfine."

  La moralinstruo estas: Fanatika enamiĝo kondukas al detruiĝo.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com