7. MALGRANDA REĜIDO SENPATRULO

 

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

  [La Forto de la Vero]

  Iam antaŭe, la reĝo de Benareso partoprenis en pikniko okazigita en arbaro. Li estis absorbita de la belaj floroj, arboj kaj fruktoj. Aprecante la belan pejzaĝon, li malrapide iris pli kaj pli profunden en la arbaron. Post nelonge, li ekkonsciis, ke li estas sola for de la akompanantoj.

  Tiam li aŭdis dolĉan kanton de juna virino, kiu kantante kolektis brullignon. Por forpeli la timon de soleco, la reĝo sekvis la belan kanton. Kiam li proksimiĝis al la virino, li trovis, ke ŝi estas ĉarma kaj juna, kaj tuj enamiĝis al ŝi. Ili fariĝis geamantoj, kaj la reĝo gravedigis la junulinon.
Poste li eksplikis, ke li perdiĝis en la arbaro, kaj konvinkis ŝin, ke li fakte estas la reĝo de Benareso.

  Ŝi montris al li la direkton por ke li reiru al la palaco. La reĝo donis al ŝi ringon sigelitan kaj valoran, dirante: "Se vi naskos knabinon, vendu la valoran ringon kaj vartu ŝin per la mono. Se nia infano estos knabo, prenu lin al mi kune kun tiu ĉi ringo kiel atesto." Tion dirinte, li revenis al Benareso.

  Je ĝusta tempo la junulino naskis amindan knabon. Kiel simpla kaj hontema virino, ŝi ne kuraĝis konduki sian filon al la kortego tute ne imagebla por ŝi, sed nur tenis ĉe si la sigelitan ringon de la reĝo.

  Post kelkaj jaroj, la infano fariĝis knabeto. Kiam li ludis kun aliaj infanoj en la vilaĝo, ili insultis, molestis lin, kaj eĉ batis lin. Ĉar lia patrino ne edziniĝis, la aliaj infanoj humiligadis lin. Ili kriis al li: "Senpatrulo! Senpatrulo! Via nomo estu Senpatrulo!"

  Kompreneble la knabeto sentis honton, doloron kaj malĝojon pro tio. Li ofte kuris hejmen kaj ploris ĉe sia patrino. Iutage, li rakontis al ŝi, kiel aliaj infanoj kriis al li: "Senpatrulo! Senpatrulo! Via nomo estu Senpatrulo!" Lia patrino respondis: "Ne hontu, mia kara. Vi ne estas ordinara knabo. Via patro estas la reĝo de Benareso!"

  La knabeto surpriziĝis. Li demandis la patrinon: "Ĉu vi havas ateston por tio?" Ŝi do rakontis al li pri lia patro, kiu donis al ŝi sigelitan ringon kaj volis ke ŝi konduku la infanon al li kun la ringo kiel atesto se la infano estos knabo. La knabeto proponis: "Ni iru al li." Pro la okazaĵo, ŝi konsentis kaj ili ekvojaĝis al Benareso en la sekva tago.

  Post kiam ili atingis la palacon, la pordisto informis al la reĝo, ke virino kun sia malgranda knabo volas viziti lin. Ili iris en la kortegan halon plenan de reĝaj ministroj kaj konsilantoj. La virino atentigis la reĝon pri ilia kuniĝo en la arbaro. Poste ŝi diris: "Via Reĝa Moŝto, jen via propra filo."

  La reĝo eksentis honton antaŭ ĉiuj gesinjoroj en la halo. Kvankam li sciis bone, ke la virino diris la veron, li respondis: "Li ne estas mia filo!" La patrino de la knabeto montris la sigelitan ringon kiel ateston. La reĝo denove rifuzis agnoski la veron pro honto. Li diris: "Ĝi ne estas mia ringo!"

  Tiam la kompatinda virino pensis: "Mi havas nek atestanton nek ateston por pruvi, kion mi diris. Mi havas nur kredon al forto de la vero. Ŝi do diris al la reĝo: "Mi ĵetu la knabeton en la aeron. Se li vere estas via filo, li restus en la aero senfale. Se li ne estus via filo, li falus sur la plankon kaj mortus!"

  Ŝi subite kaptis la knabeton je la piedoj kaj ĵetis lin en la aeron. Ho! La knabo sidis kun kruroj krucitaj antaŭ si kaj pendis en la aero senfale. Neniu povis diri eĉ vorton pro surpriziĝo. Sidante supre en la aero, la malgranda knabo diris al la majesta reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi vere estas via filo. Vi prizorgas multajn homojn, kiuj havas nenian rilaton kun vi. Vi eĉ prizorgas sennombrajn elefantojn, ĉevalojn kaj aliajn bestojn, sed vi ne volas prizorgi kaj varti min, vian propran filon. Bonvolu prizorgi min kaj mian patrinon!"

  Aŭdinte tion, la reĝo sobriĝis el sia vanta digno. Li estis humiligita de vero pri la knabeto. Li etendis siajn brakojn kaj diris: "Venu al mi, mia kara filo. Mi prizorgos vin."
Mirigite de la eksterordinara afero, ĉiuj en la halo etendis siajn brakojn. Ili ankaŭ petis la pendantan knabeton veni al ili, sed li rekte sin ĵetis en la sinon de sia patro. Kun la filo sidanta sur la genuo, la reĝo anoncis, ke li kronos la knabeton kiel reĝidon kaj lian patrinon kiel unuan reĝinon.

  Tiel la reĝo kaj ĉiuj korteganoj eksciis pri forto de la vero. Benareso famiĝis kiel la regno de paco, honesteco kaj justeco. Kiam la reĝo forpasis, la plenaĝa reĝido volis montri al la popolo, ke ĉiuj estas respektindaj, do li donis al si mem oficialan nomon "Reĝo Senpatrulo". Li regis la regnon juste kaj indulgeme.

  La moralinstruo estas: La vero ĉiam estas pli forta ol mensogo.

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo
 Posta
 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com