社区应用 最新帖子 精华区 社区服务 会员列表 统计排行 Blogo Amika rondo
主题 : Tiefosi Monaĥejo
Per kunlaboro de Budhismo kiaj Esperanto, paco estas semita en la tuta mondo.
级别: Administranto
UID: 1
精华: 0
发帖: 38
威望:
金钱: 380 RMB
贡献值: 0 点
在线时间: 23(时)
注册时间: 2008-10-06
最后登录: 2010-05-01
0  发表于: 2009-03-28

Tiefosi Monaĥejo

Tiefosi Monaĥejo

  Tiefosi Monaĥejo havas longan historion. Laŭ historiaj rekordoj, Malvermeta Monaĥejo konstruiĝis sur Malvermeta Monto dum la lasta periodo de Sui Dinastio. En Ming Dinastio en la monaĥejo prezidis Monaĥoj Ljaŭkun, Ljaŭĉan, Ljaŭŝji kaj Ljaŭĉe, kies pentraĵoj estas vivecaj kaj restas ĝis nun. Tiam la monaĥejo estis prospera kaj en ĝi loĝis mil monaĥoj kaj multaj upasakoj. Dum la regperiodo de Reĝo Wanli en Ming Dinastio, incendio okazis en la monaĥejo, kaj ĉio forbruliĝis krom nur fera budha statuo alta de 2.2 metroj. Oni movis la feran statuon ĉe la montpiedon, kie estis rujno de malnova stacio ĉe la Silka Vojo. Nova monaĥejo konstruiĝis en la nomo Tiefosi (Fera Budho) pro la fera statuo. Poste fuĝantoj kaj vagantoj ekkonstruis dometojn kaj fiksloĝiĝis ĉe la monaĥejo, kaj kaj de tio iom post iom estiĝis granda vilaĝo, kies nomo estas ankaŭ Tiefosi.

  En la periodo de la Ĉina Respubliko multaj haloj en la monaĥejo malkonstruiĝis por fondi lernejon, kaj restis nur malnova halo ĝis la fondiĝo de la nova Ĉinio. Poste oni detruis ankaŭ la malnovan halon kaj fandis la feran statuon de la budho por produkti ŝtalon. En la monaĥejo restas nur tukaj pentraĵoj de tri budhoj kaj de ceremonio por elliberigi terajn kaj marajn vivestaĵojn. Oni konservis la ilin aparte en la Kultura Domo de la Gubernio kaj Muzeo de Qianlin kiel historiajn restaĵojn. Post la efektiviĝo de registara politiko pri religioj, ke oni havas rajton kaj liberecon en sia kredo, la lokaj budhanoj invitis Majstron Ĝenŭen (Zhenwen) por refondi la monaĥejon. Majstro Ĝenŭen monaĥiĝis en 1941, ordiniĝis kiel bikŝuo en Gŭanĝi (Guangji) monaĥejo de Pekino, kaj iam estis estroj en diversaj monaĥejoj en Pekino, Sicŭan (Sicuan) kaj aliaj lokoj sinsekve.

  En 1985 Majsro Ĝenŭen decidis fondi la monaĥejon en la loko de la antaŭa monaĥejo post la interkonsiliĝo kun lokaj registaroj kaj gvitantoj, kaj komencis la konstruadon. Li muldigis feran budhan statuon altan je du metroj en 1991, kaj konstruigis halon por ĝi. Tiel la monaĥejo konformiĝis kun sia nomo.

  Nun en la monaĥejo estas tri pordoj, pordaj haloj, turoj por tamburo kaj sonorilo, halo de Ĉielaj Reĝoj, Halo por la Budho, Halo por Fera Budho, Etaĝdomo por Budhismaj Sutroj, Halo por Predikado, Halo por Patrono, Halo por Pramajstroj, Manĝejo, Abatejo, Liberejo kaj duetaĝaj loĝdomoj. La konstruaĵoj kovras areon de 16000 kvadrataj metroj. Kun kompakta aranĝo kaj fajnaj strukturoj de konstruaĵoj, Tiefosi fariĝis fama monaĥejo por lerni kaj praktiki budhismon. Nun en la monaĥejo estas du ekzempleroj da Tripitakaj Verkoj de Budhismo. La sonoj de matena sonorilado, vespera tamburado kaj la recitado de sutroj aŭdiĝas eĉ malproksime. Sennombraj homoj budhaniĝis en la monaĥejo.

  Post la forpaso de Majstro Ĝenŭen en 2000, Majstro Ŝoŭjan (Shouyang), lia disĉiplo, transprenis la respondecon administri la monaĥejon laŭ lia volo. Majstro Ŝoŭjan kolektis monkontribuon kaj konstruigis halojn por Budhisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Ksitigarbo kune kun apartaj statuoj en la monaĥejo, kaj konstruigis pagodon kaj pagodan korton sur la Malvarmeta Monto. Krom tio, li ankaŭ gvidis budhanojn de la monaĥejo planti arbojn kaj florojn, kaj tiel faris la monaĥejon pli bela kaj kvieta.

  Nun la konstruado de la monaĥejo jam atingis la antaŭan celon, kaj konstruaĵoj jam havas deziritan skalon. Do oni elkore bonvenigas budhanojn el diversaj budhismaj skoloj kaj diversaj landoj, kaj eklaboras por eduki budhanojn. Nun ni jam fondis apartajn kursojn por budhismo kaj Esperanto, por provizi pli favorajn kondiĉon kaj medion por budhismaj praktikado, lernado, disvastigo, kaj ankaŭ diversaj aktivadoj pri budhismo kaj Esperanto.
Per kunlaboro de Budhismo kiaj Esperanto, paco estas semita en la tuta mondo.
级别: Administranto
UID: 1
精华: 0
发帖: 38
威望:
金钱: 380 RMB
贡献值: 0 点
在线时间: 23(时)
注册时间: 2008-10-06
最后登录: 2010-05-01
1  发表于: 2009-03-28



Per kunlaboro de Budhismo kiaj Esperanto, paco estas semita en la tuta mondo.
级别: Administranto
UID: 1
精华: 0
发帖: 38
威望:
金钱: 380 RMB
贡献值: 0 点
在线时间: 23(时)
注册时间: 2008-10-06
最后登录: 2010-05-01
2  发表于: 2009-03-28



快速发帖 顶端
内容
HTML 代码不可用
使用签名
Wind Code自动转换
匿名帖
隐藏此帖
隐藏附件
出售
加密
限 100 字节
限 50000 字节
按 Ctrl+Enter 直接提交