Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Fadenoj - Miaohui

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 [15] 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 33
211
Forumo pri vortoj / upasako
« je: marto 19, 2014, 03:27:03 ptm »
upasak-o


 difino: Laika budhano kiu kondutas laŭ la kvin laikaj maksimoj de budho. sanskrite: upāsaka, palie: upāsaka, angle: Laity, lay adherent, lay follower, france: fidèle laïque, ĉine: 優娑塞, japane: ubasoku, sinsi
ekzemploj: "La kvar aroj de budhanoj estas: upasako, upasakino, bikŝuo, kaj bikŝuino."
observoj: MEV: "Laika budhisto... upāsaka <servisto, adepto> de upās <honori, sin doni al>".


212
Trezorejo de Vero / 3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito
« je: marto 16, 2014, 04:14:04 ptm »
  Trejnita menso povas rompi la katenon de Morto

  3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito

  Kiu retenas la menson,

  Drivantan malproksimen, sole perditan,

  Senforman kaj kuŝantan en la kaverno,

  Tiu liberiĝos el la ligoj de Marao.


  Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la nevo de monaĥo Sangarakito.

  Iam en Sravastio vivis prestiĝa monaĥo nomata Sangarakito. Post kiam lia fratino naskis filon, ŝi nomis la infanon laŭ la nomo de la monaĥo, kaj la infano ricevis la nomon Sangarakito Baginejo. Post nelonge la nevo Sangarakito aniĝis al monaĥa komunumo. Dum la juna monaĥo restis en iu vilaĝa monaĥejo, oni oferis al li du robojn. Li intencis oferi unu el ili al sia onklo, la monaĥo Sangarakito. li do iris al la monaĥo en la fino de la pluva sezono por esprimi sian estimon kaj oferi la robon. Sed la monaĥo rifuzis akcepti la robon, dirante, ke li jam havas sufiĉajn. Kvankam la nevo ripetis la peton, tamen lia onklo ankoraŭ ne volis akcepti ĝin. La juna monaĥo deprimiĝis kaj pensis, ke estus pli bone por li forlasi la komunumon kaj pasigi la vivon de laika homo se lia onklo ne volis dividi la vivbezonaĵon de li. 

  Ekde tiam lia menso vagis kun serio da sinsekvaj pensoj. Li imagis, ke forlasinte la monaĥan komunumon, li elvendas la robojn kaj aĉetas kaprinon. La kaprino naskas tre rapide kaj baldaŭ li havas sufiĉan monon por edziĝi. Lia edzino naskas filon. Li veturigas siajn edzinon kaj infanon per malgranda ĉarumo por viziti sian onklon en la monaĥejo. Sur la vojo li diras, ke li portos la infanon. La edzino diris al li, ke li nur zorgu pri la veturigado anstataŭ pri la infano. Li insistas kaj rabas la infanon de ŝi. Pro ilia malatento, la infano falas sur la vojon kaj la ĉaruma rado hazarde pasas sur lin. Li estas furioza kontraŭ la edzino kaj batas ŝin per bastono.

  Ĝuste tiam li ventumis maljunan monaĥon per palma ventumilo kaj pro lia absorbiteco ĝi trafis la kapon de la monaĥo. Sciante la pensojn de la juna monaĥo, la maljunulo diris: "Vi eĉ ne povus bati vian edzinon, sed kial vi batis maljunan monaĥon, kia mi?" La juna monaĥo surpriziĝis kaj embarasiĝis pro la vortoj de la maljunulo, do li tuj forkuris pro timo. Junaj monaĥoj kaj novicoj de la monaĥejo senprokraste lin postkuris, atingis kaj kondukis antaŭ la Budhon.

  Aŭdinte pri la okazaĵo, la Budho diris, ke la menso kapablas pensi pri io eĉ malproksima, kaj oni devas pene labori por sin liberigi de ĉiuj pasiaj ligoj, malbona volo kaj senscio. Post kiam la Budho recitis la stancon ĉe la fino de la instruo, la juna monaĥo atingis frukton de sotapato.

  La menso kapablas vojaĝi malproksimen supren aŭ malsupren, norden aŭ suden, orienten aŭ okcidenten en ĉiujn direktojn. Ĝi ne havas percepteblan formon. Se iu tute bridas sian menson, tiu liberiĝas el la ligoj de morto.


213
Esperanta novaĵo / La 63-a elsendo de Retradio BRE
« je: marto 13, 2014, 02:00:41 ptm »
Retradio 63 /2014-03-16

Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 63-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1628
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto
  Novaĵo
  Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
  Budhisma sutro
  19. Perdo de ora bovlo
  20. Parolado pri la krueleco de la reĝo
  Budhismaj rakonto
  3-2. La rakonto de iu monaĥo
  Budhisma muzko
  Mantro de Avalokiteŝvaro
  Budisma scio
  Demandoj 15-19 de ĉapitro 1
  Traduka praktikado
  La saĝo de Zen-majstro

Bonan aŭdeblecon al vi!

214
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 20-26
« je: marto 09, 2014, 08:02:06 atm »
  20. D: Kio estas rifuĝo?

  R: Rifuĝo signifas konvertiĝi kaj rifuĝi en la Tri Juveloj kun la tutaj koro kaj animo. La rifuĝintoj en la Tri Juveloj estas budhanoj.

  21. D: Ĉu multaj homoj venis kaj sekvis la Budhon en lia vivperiodo?

  R: Jes, multaj homoj konvertiĝis laŭ la instruo de la Budho sur la vojo de Sarnato al Magadho post lia unua predikado. Inter ili estis tri bramanaj fratoj nomataj Kasapo. Ili jam estis Zoroastrianoj, sed konvertiĝis kaj kondukis pli ol mil sekvantojn al la Budho por konvertiĝi. Post kiam la Budho atingis Raĝagahon, la ĉefurbon de Magadho, konvertiĝis pli multaj homoj, inkluzive de iuj, kiuj fariĝis elstaraj disĉiploj de la Budho, kiel Sariputo, Mahamogalano kaj Mahakasapo. Poste, kiam la Budho revenis al sia hejmlando, multaj el siaj parencoj fariĝis liaj monaĥaj disĉiploj: Kiel ekzemple, lia plijuna duonfrato Nando, liaj kuzoj Anando kaj Devadato, kaj lia filo Rahulo. Inter ili estis razisto nomata Upalio, kiu servis en la reĝa familio kaj poste fariĝis fama majstro de budhismaj disciplinoj (Vinaya Bhanaka). Lia onklino Praĝapati ankaŭ sekvis lin kaj fariĝis lia unua monaĥina disĉiplino. Krome, pli multaj kredantoj rifuĝis en la religio sen rezigni sian homan vivon. Do la budhaj disĉiploj konsistis el bikŝuoj (monaĥoj) kaj bikŝuinoj (monaĥinoj), kiuj formis la monaĥan komunumon; kaj upasakoj kaj upasakinoj, kiuj estis viraj kaj inaj laikaj sekvantoj. Ili kune estis konataj kiel la kvar grupoj de la budhaj disĉiploj.

  

  22. D: Kie Ŝakjamunio vojaĝis kaj predikis dum sia vivperiodo?

  R: Laŭ historiaj notoj kaj eltrovaĵoj, la piedsignoj de la Budho ĉefe kovris Centran Hindion. Liaj disĉiploj disiris pli malproksimen en ĉiujn partojn. Estis legendoj en Srilanko kaj Birmo, ke la Budho faris vizitojn kaj piedsignojn tie. Dum sia vivperiodo la Budho loĝis plej parte en Raĝagaho de Ŝtato Magadho kaj Sravastio de Ŝtato Kosalo. Ekster Raĝagaho troviĝis bambua bosko donacita de Reĝo Bimbisaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La bambua bosko poste famiĝis kiel la Bambuara Monaĥejo (Veluvanaramaya). En Sravastio estis ĝardeno donaita de riĉa komercisto Sudato kaj kosala Reĝido Ĝeto al la Budho. Poste, tiu ĝardeno estis konata kiel la Ĝetavana Monaĥejo (Jetavanaramaya aŭ Jetavana Anathapindikassa-arama). Ĉar la Budho kutime vojaĝis inter ambaŭ lokoj, ili fariĝis gravaj sanktejoj por organizi budhismajn disciplinojn. Giĝakuta Monto situanta sude de Raĝagaho estis alia loko frekventita de la Budho kaj liaj disĉiploj por predikado. Antaŭ sia forpaso, la Budho iris norden de Raĝahago al Vesalio (Bihara Pradeŝo en moderna Hindio). Poste li sin turnis nordokcidenten, kaj fine atingis Kusinaron (nun Kasio en Utara Pradeŝo, Hindio), kie li forpasis nirvane (Parinibbana). Per fosado en la nuna tempo oni jam eltrovis la lokon de lia kremaciejo, kaj el ŝtono gravuritan bildon de lia nirvano kaj aliajn relikvojn. Por la celebrado de la 2500-a datreveno de la budha nirvano (S. Nirvana), la registaro de Hindio faris iom da bazaj riparado kaj konstruado en la sankta loko.

  

  23. D: Kio estas "Nirvano"?

  R: Ni eksplikos tion poste. Ĉi tie ni povas simple interpreti ĝin kiel morton.

  

  24. D: Kio estis la okazo tuj antaŭ kaj post la budha nirvano?

  R: La Budho suferis de grava malsano en Vesalio. Post la pluvsezona retiriĝo (Vessa) en Vesalio li iris kun siaj disĉiploj al la nordoriento. Sur la vojo li prenis la manĝaĵon oferitan de forĝisto Cundo kaj lia malsano des pli graviĝis. Fine li atingis la bordon de rivero en Kusinaro. Sin baninte, li kuŝiĝis dekstraflanke kun la kapo sur la dekstra mano sur pendlito inter kvar paroj da Sala-arboj. Sekve de tio, la statuoj de la kuŝanta budho aŭ la budha nirvano fariĝis en tiu ĉi pozo. La Budho informis siajn disĉiplojn pri la proksimiĝo de sia nirvano kaj ĉiuj disĉiploj venis vidi lin. En la nokto bramana klerulo nomata Subado venis vidi la Budhon. Kiam Anando provis haltigi lin, la Budho venigis Subadon al sia lito kaj instruis la lastan lecionon al li. Do Subado fariĝis la lasta disĉiplo de la Budho. Sur la vojo ekde kiam la Budho forlasis Vesalion, li predikis al siaj disĉiploj multfoje kaj en la noktmezo kiam li estis mortanta, li diris al ili lastafoje, "Ne opiniu, ke vi ne plu havos instruiston. Sed vi devas rigardi la instruojn (Dhamm) kiel vian instruiston. Estu diligentaj en strebado por liberiĝo. Neniam estu maldiligentaj."

  Post la forpaso de la Budho, lia korpo kremaciiĝis. La restaĵoj estis dividitaj en ok porciojn per Magadho, Sakjao kaj aliaj ŝtatoj kaj konserviĝis en ŝtupoj konstruitaj en la ok ŝtatoj. En la tria jarcento a. K., Reĝo Aŝoko elpenis porcion el la budhaj relikvoj konservitaj en Bodgajo de Magadho kaj dividis ilin en multajn porciojn por konservi en malsamaj lokoj. En 1898 arkeologoj trovis relikvan ŝtupon sur la norda bordo de Nepalo kiam ili fosis antikvan lokon de Kapilavasto. En la ŝtupo ili trovis ŝtonajn vazojn, urnojn kaj aliajn objektojn. Unu el la vazoj konserviĝis en urno farita el fero kaj kristalo. En la vazo estis ora floro kun budhaj ostoj sur ĝi. La skulptaĵo sur la urno montris, ke tio estas la budhaj relikvoj konservitaj de la Sakja ŝtato.

  25. D: Kio estas "relikvo" (sariro)?

  R: "Relikvo" signifas restaĵon de mortinto, sed tiu ĉi termino ĝenerale nur signifas la restaĵon de la Budho kaj aliaj eminentaj monaĥoj.

  26. D: Kio estas la funkcio de ŝtupo?

  R: Ŝtupo estas interpretita en la ĉina lingvo kiel "Ta", "Tabo" aŭ "Sudubo", signifanta "pagodon" aŭ "tombon". Oni kutime konstruis ŝtupon por konservi relikvojn kvankam iuj ŝtupoj konstruiĝis nur por celo de memorado.

215
Sutro de cent paraboloj / 25. Rakonto pri akvo kaj fajro
« je: marto 08, 2014, 05:53:42 atm »
  25. Rakonto pri akvo kaj fajro

  Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon. Li do estigis fajron kaj metis pelvon kun malvarma akvo super la fajron.

  Poste, kiam li bezonis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li bezonis malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

  La homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili monaĥiĝas por praktiki budhismon. Sed monahiĝinte, ili ankoraŭ sopiras al la edzino, filoj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdas fajron de merito kaj akvon de disciplinoj. Avidaj homoj ankaŭ kondutas same.

216
Sutro de cent paraboloj / 24. Semi rostitan sezamon
« je: marto 08, 2014, 05:49:41 atm »
  24. Semi rostitan sezamon

  Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj opiniis, ke ĝi ne gustas bone. Poste li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: "Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste."

  Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo ne plu povis ĝermi.

  Iuj en la mondo kondutas same. Ili ne volas fari praktikadon longan kaj malfacilan por fariĝi bodisatvo, sed pensis: "Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide." Poste ili deziras atingi budhecon, sed ne povas sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.

217
Sutro de cent paraboloj / 23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko
« je: marto 08, 2014, 05:42:45 atm »
  23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko

  Iam ŝtelisto sin trudis en la domon de riĉulo kaj ŝtelis silkon. Li pakis malnovajn vestaĵojn kaj havaĵojn per la ŝtelita silko. Saĝuloj mokridis lin pro tio.

  Iuj malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas similaj. Ili kredas je Budhismo kaj intencas praktiki bonon kaj akumuli meriton, tamen detruas siajn purajn kondutojn kaj ĉiujn meritojn pro sia avido al profito. Pro tio ili estas same mokitaj de aliaj homoj.

218
Sutro de cent paraboloj / 22. Komerco per kalambako
« je: marto 06, 2014, 09:27:35 ptm »
  22. Komerco per kalambako

  Antaŭe filo de prestiĝulo iris al la maro por kolekti kalambakon. Li havigis al si ĉaron da kalambako post kelkaj jaroj kaj portis ĝin hejmen por vendi en bazaro.

  Neniu aĉetis ĝin pro la alta prezo. Post multaj tagoj, li vendis neniom, kaj ege ĉagreniĝis pro tio.

  Vidinte, ke lignokarbo havas debiton, li pensis: "Mi preferas fari ĝin en lignokarbon por elvendi rapide."

  Li tuj bruligis la kalambakon en lignokarbon kaj vendis ĝin en bazaro kontraŭ enspezo de duonĉaro da lignokarbo.

  La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ kondutis same. Ili laboris diligente per diversaj metodoj por fariĝi budho, sed poste rezignis la klopodon pro malfacileco, kaj ekdeziris arahantiĝi por atingi nirvanon laŭeble plej frue.

   

219
Sutro de cent paraboloj / 21. Metodo por havi plian filon
« je: marto 06, 2014, 09:18:31 ptm »
  21. Metodo por havi plian filon

  Iam antaŭe, iu virino havis filon kaj deziris plian. Ŝi demandis al aliaj virinoj: "Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?"

  Maljunulino diris al ŝi: "Mi povas realigi vian deziron, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio."

  La virino demandis al la maljunulino: "Per kio mi devas oferi al la dio?"

  La maljunulino diris: "Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski plian filon."

  La virino ekvolis mortigi sian filon laŭ la instruo de la maljunulino.

  Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: "Kiel malsaĝa vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi povos naski plian filon, tamen vi eĉ pretas mortigi la nunan."

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj. Kun deziro al estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj torturas per diversaj metodoj por renaskiĝi en la ĉielo.

220
Esperanta novaĵo / La 62-a elsendo de Retradio BRE
« je: marto 06, 2014, 04:07:47 ptm »
Retradio 62 /2014-03-09

Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 62-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1624
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto
  Novaĵo
  Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an
  Budhisma sutro
  17. Ŝuldo de duonmonero
  18. Proksimiĝi al akrigilo
  Budhismaj rakonto
  3-1. La rakonto de Estimata Meghijo
  Budhisma muzko
  Kompatema mantro
  Budisma scio
  Demandoj 9-14 de ĉapitro 1
  Traduka praktikado
  Aroganta azeno

Bonan aŭdeblecon al vi!

221
Novaĵo
  Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an

  Ni okazigos someran lernejon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ekde la 13-a de julio ĝis 23-a de aŭgusto en la kuranta jaro, kunlabore kun Xi’ an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI. La instruado konsistos el du sinsekvaj kursoj baza kaj mezgrada. La dusemajna baza kurso okazos por tiuj, kiuj deziras lerni Esperanton en mallonga tempo, kaj la kvarmsemajna mezgrada kurso okazos sinsekve por la kursanoj, kiuj jam finis la bazan kurson aŭ havas bazan scion de Esperanto. La kursanoj povos partopreni en iu ajn aŭ tutajn kursojn libere. En la lasta semajno de la mezgrada kurso ni havos semajnan seminarion de Esperanto, en kiu la kursanoj povos partopreni senpage kiel sian efektivan praktikadon de Esperanta aplikado. Se vi havas intereson pri la somera lernejo, bonvolu kontakti Miaohui por la detala informo. La retadreso de Miaohui estas miaohui@budhano.cn.
  En la periodo de la deksesa de aŭgusto ĝis la dudek tria de aŭgusto okazos en Urbo Xi’an la Orienta Esperanto-Seminario. En la semajna seminario oni prelegos kaj diskutos pri esperantaj disvastigado, lernado kaj aplikado, kaj multaj aliaj interesaj temoj. La kotizo por la seminario estas 40 dolaroj. La partoprenantoj mem pagos por siaj loĝo kaj manĝo laŭ respektivaj kondiĉoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj al la seminario, kaj la prelegontoj kaj partoprenontoj bonvolas kontakti kun sinjoro Trezoro je la retadreso trezoro@uea.org

222
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 15-19
« je: marto 06, 2014, 09:08:27 atm »
  15. D: Ĉu ekzistas ruino de la loko, kie Ŝakjamunio fariĝis budho?

  R: La loko, kie Ŝakjamunio budhiĝis, estas konata kiel la loko de iluminiĝo aŭ Bodgajo. La Pipala arbo tie kaj aliaj sampecaj arboj famiĝis kiel bodiarboj. Bodio signifas iluminiĝon. Bodgajo situas en la suda antaŭĉefurbo de Urbo Gajo en Bihara Pradeŝo de la nuna Hindio. En pli ol dudek jarcentoj, la Bodiarbo estis hakfaligita dufoje kaj bruligita unufoje, sed ĝi ĝermis ĉiufoje poste. La nuna bodiarbo estas pranepo de la originala. En la loko, kie la Budho sidis sub la arbo, troviĝas diamanta sidejo (Vajrasana) gravurita el ŝtono. En la oriento de la arbo estas majesta Ŝtupa Monaĥejo famkonata kiel Mahabodi-monaĥejo kun historio de pli ol 18 jarcentoj, kaj proksime troviĝas la budhaj piedsignoj kaj antikvaj gravuritaj ŝtonoj kaj konstruaĵoj. En 1959, la registaro de Bihara Pradeŝo starigis internacian konsilantejon por administri kaj konstrui la sanktejon. Ĉina budhismo-asocio sendis du delegitojn al la konsilantejo laŭ la invito.

  16. D: Ĉu vi bonvolas koncize paroli pri la vivo de Ŝakjamunio post lia iluminiĝo?

  R: Troviĝas malsamaj diroj pri la aĝo de Ŝakjamunio kiam li atingis iluminiĝon. Iuj citis tion kiel tridek jarojn, dum aliaj kiel tridek kvin jarojn. En kvindek aŭ kvardek kvin jaroj post sia iluminiĝo, li vojaĝis multe por prediki la veron, kiun li eltrovis. En la komenco li iris al Benareso (P. Baranasl), trovis siajn kvin forlasintajn sekvantojn kaj instruis la veron al ili. La unua predikado farita de la Budho nomiĝas "la ekturnado de la darmrado" (S. Dhamacakra pravartana, P. Dhammacakkappavattana) en Budhismo.

  17. D: Kion signifas "la turnado de la darmrado"?

  R: La darmrado estis radosimila armilo uzata en militoj de antikva Hindio. En Hindio estas antikva legendo, ke la reĝo (raja) konkerinta la mondon fariĝis la reĝo de la darmrado (Rajacakkavattin). En la tempo de lia naskiĝo, radosimila armilo aperis en la ĉielo, profetante, ke li estos nevenkebla en la estonteco. En Budhismo, la darmrado estas metaforo de la darmo predikita de la Budho. Tuj kiam la darmrado de la Budho aperis, eraraj kaj malbonaj aferoj detruiĝis kaj pereis. Do la predikado de darmo estas nomata turnado de darmrado (Dhammacakkappavattana). La Budho ekturnis darmradon en la Cerva Parko (Sarnath Mrgadava) , kiu estas la nuna Benareso. Pere de la ekspluado en la lasta tempo oni eltrovis iom da valoraj relikvoj en Sarnato. Oni ankaŭ trovis la ŝtonan kolonon starigitan de la Reĝo Aŝoko, ŝtonajn desegnojn de budha darmrada turnado faritajn en la kvara jarcento p. K. Oni eĉ elfosis la ruinojn de la antikva Ŝtupa Monaĥejo. La nunaj budhismaj monaĥejoj, muzeoj kaj biblioteko starantaj tie estis rekonstruitaj en la lastaj jardekoj. Oni prenas la kvar lokojn kiel sanktejojn de Budhismo:

  (1) Sarnato, kie la Budho komencis turni la darmradon.

  (2) Lumbinia ĝardeno, kie la Budho naskiĝis.

  (3) Bodgajo, kie la Budho atingis iluminiĝon.

  (4) Kusinaro, kie la Budho forpasis.

  Estas menciinde, ke la modernaj kleruloj retrovis kaj riparis la santejojn kaj aliajn historiajn lokojn ĉefe laŭ la notoj de la antikvaj pilgrimantoj kiel Faxian (Fa Hsien) kaj Xuanzang (Hsuan Tsang) de Ĉinio.

  18. D: Kial la loko de la unua predikado fare de la Budho estas pli grava ol tiuj de liaj aliaj predikadoj?

  R: la ekturnado de la darmrado fare de la Budho en Sarnato estis grava afero en Budhismo. En tiu okazo, budhismo establiĝis, kaj ankaŭ la Tri Juveloj (Tiratana) estiĝis.

  19. D: Kio estas la Tri Juveloj (Tiratana)?

  R: La Tri Juveloj estas la juvelo de la Budho, kiu estas la iluminiĝinto; la juvelo de la darmo, kiu estas la instruoj faritaj de la Budho, kaj la juvelo de la samgo, kiu estas la komunumo de budhismaj monaĥoj. La tri nomiĝas juveloj (ratana) ĉar ili povas gvidi homojn ĉesigi malbonan faradon kaj plenumi bonfaron, sin liberigi el suferoj kaj akiri feliĉon. La titolo de "la Tri juveloj" ankaŭ montras ĝian grandan valoron. Kiam la Budho komencis turni la darmradon, Kondano kaj aliaj el la kvin disĉiploj sekvis la Budhon, rezignis la laikan vivon, fariĝis budhaj disĉiploj kaj kune formis la monaĥan komunumon. Do la Tri Juveloj daŭras ekde tiam.

223
Trezorejo de Vero / 3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo
« je: marto 01, 2014, 08:48:27 ptm »
  Bridita menso gvidas al feliĉo

  3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo

  Estante subtila kaj malfacile videbla,

  La menso falas sur sian deziraĵon.

  Saĝulo devas bridi la menson.

  Bridita menso alportas feliĉon.

  Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al malkontenta juna monaĥo, kiu estis filo de bankisto.

  Kiam la Budho loĝis en Sravastio, filo de iu bankisto iris al prestiĝa monaĥo, kiu ofte iris al lia hejmo por almozpeto, kaj diris: "Sinjoro, mi volas akiri liberiĝon el la suferoj. Instruu al mi metodojn per kiuj mi povos liberiĝi el la suferoj." La monaĥo respondis: "Pacon al vi, frato. Se vi deziras liberiĝi el la suferoj, almozdonu manĝaĵon, oferu manĝaĵon por du semajnoj, provizu loĝejon dum la pluva sezono kaj donacu bovlojn, robojn kaj aliajn vivbezonaĵojn. Dividu vian havaĵon en tri porciojn: faru komercon per unu porcio, vivtenu viajn edzinon kaj filon per la alia kaj uzu la trian porcion por almozdono en la religio de la Budho."

  "Bonege, sinjoro," respondis la filo de bankisto, kaj li faris ĉion laŭ la instruo. Tion farinte, li revenis al la monaĥo kaj demandis: "Sinjoro, ĉu mi devas fari ion alian?" "Frato, ricevu la tri rifuĝojn kaj observu la kvin preceptojn." La filo de la bankisto tion faris, kaj poste denove demandis, ĉiu li devas fari ion plian. "Jes," respondis la prestiĝulo: "Observu la dek preceptojn." "Tre bone, sinjoro," diris la filo de la bankisto kaj li ricevis la dek preceptojn. Ĉar la filo de la bankisto faris meriton per tiu ĉi maniero, li akiris atingojn unu post alia. Li denove demandis al la prestiĝulo: "Sinjoro, ĉu mi devas fari ion plian?" La monaĥo respondis: "Jes, fariĝu monaĥo." La filo de bankisto tuj rezignis la mondan vivon kaj fariĝis monaĥo.

  Li havis instruiston lertan je Abidarmo kaj preceptiston lertan je Vinajo. Post lia bikŝuiĝo, kiam ajn li iris al sia instruisto, la instruisto ripetis la demandojn trovitajn el Abidarmo: "Estas dece fari ĉi tion, sed estas maldece fari tion en la religio de la Budho." Kaj kiam ajn li iris al sia preceptisto, la preceptisto ripetis la demandojn trovitajn el Vinajo, "En la religio de la Budho estas dece fari ĉi tion, kaj estas maldece fari tion; ĉi tio estas ĝusta, kaj tio ne estas ĝusta." Post iom da tempo li pensis: "Kiel enuiga afero jen estas! Mi fariĝis monaĥo por atingi liberiĝon el la suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas libera spaco por mi etendi miajn manojn. Eĉ se homo vivas en la familio, li probable povas atingi liberiĝon el la suferoj. Mi refoje fariĝos dommastro."

  La Budho demandis: "Monaĥo, ĉu vi estas malkontenta?" "Jes, Sinjoro, mi fariĝis monaĥo por akiri liberiĝon el la suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas libera spaco por mi etendi la manojn. Eble kiel dommastro mi ankaŭ povos atingi liberecon el la suferoj." La Budho diris: "Monaĥo, se vi povas gardi unu aferon, vi ne plu bezonas gardi la aliajn." "Kio estas tio, Sinjoro?" "Ĉu vi povas gardi viajn pensojn?" "Jes, mi povas, sinjoro." "Do nur gardu viajn pensojn."

  La menso movas tiel rapide, ke estas malfacile tute kapti ĝin. Ĝi estas rapida. Ĝi havas kutimon koncentriĝi sur ion, kion ĝi ŝatas. Estas bono kaj granda avantaĝo trejni la menson. La trejnita menso alportas feliĉon.

224
Esperanta novaĵo / Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto
« je: marto 01, 2014, 04:17:36 ptm »
Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto

 

Dua  informo  2014-03-01                 Bonvolu diskonigi !

 

Invito iros de shtato al chiuj shtatoj de la mondo. Car en Svislando niaj kantonoj estas shtatoj, mi iris al la kantona registaro de Neuchâtel kaj petis, ke la kantono invitu. Kaj la registaro konsentis per decido je la 20a de novembro 2013. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Ĉaŭ-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo. (En la franca : Conférence, en Esperanto Kolokvo, char ILEI okazigas chiun jaron Konferencon) La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015, (Ĵaude la 14an de majo estas kristana festo kaj feritago) do en la fama jubilea jaro UNESKO-Montevideo 60. La kantona registaro ofertos la luon de la universitata aŭlo kaj la aperitivon de la malferma ceremonio. La aùlo en Neuchâtel kaj la chambroj en la urba biblioteko en La Ĉaŭ-de-Fonds estas formale rezervitaj.

 

La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua en Prago en 1927. Estos la tria.

 

La registaro de la kantono do konsentas inviti chiujn registarojn de la mondo sendi iun delegacion al tiu kolokvo.  Tio signifas, ke en chiu shtato de la mondo venos al la registaro la invitletero (en marto-aprilo 2014). Do la registaro devos esplori, informighi, chu Esperanto estas instruata sur ghia teritorio. Tio estas la pozitiva afero en tiu kolokvo, fakte eble pli ol la konferenco mem.

 

ILEI estas la organizanto. Ĉe ILEI okazis estrara voĉdonado, la okazigo de tiu evento estis aprobita. Kompreneble ekos kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo SES, kies kun-prezidanto mi estas. UEA dece devus kontribui.

 

Lingva aspekto : Ni laboros kiel ILEI faris en Kopenhago en 2011 : se la prelego estos en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperos en eo kaj inverse. Ni akceptu tamen kontribuojn en jenaj lingvoj : germana (de), itala (it) kaj angla (en), kaj antaŭvidos interpretadon. La germana kaj itala lingvoj estas oficialaj lingvoj en Svislando.

 

Celoj

 

Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni.
Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.
Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (lernhelpa efiko)
Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo)
Interŝanĝo de spertoj
Renkontiĝo kun lokaj fakuloj
 

 

 

Programskizo

 

Ankoraŭ kun multaj demandosignoj… Kelkaj unuaj kontaktoj okazis…   Nenio konfirmita…

 

Peter Balaz : lerni per la Reto

François Grin : loko de Eo, ebloj de Eo

François Grosjean : denaskuloj, akiro de lingvo

Mireille Grosjean : lernhelpa efiko de Eo

Mireille Grosjean : kiel ne eŭropanoj lernas Eon

Andres Kristol : bazaj konsideroj pri lingvoj kaj dialektoj

Zsofia Korody : Eo Centroj, partneradoj, …

Ilona Koutny : eo en universitatoj

Katalin Kovats pri edu net

Marinette Matthey : eble, pri iu temo ŝia

Monika Molnar : pri spertoj en La Granda Ursino

Angela Tellier : pri springboard to languages

Diversaj raportoj pri diversaj landoj, metodoj.

Diversaj debatoj pri diversaj problemoj

 

Grin, Grosjean, Kristol, Matthey, estas lokaj altnivelaj fakuloj, kiujn mi konas.

Mi taksas oportuna ilian inviton, ĉar ili loĝas surloke kaj altiros esperantistojn. Povos okazi interesaj ideointershanghoj. Plie ilia partopreno altigos la prestiĝon de la Kolokvo.

 

Buĝetoskizo

Ni devas antaŭvidi jenajn kostojn :

Luo de interpreta materialo

Repago de kongreskotizo kaj vojaĝkostoj de la prelegantoj

Repago de kongreskotizo kaj vojaĝkostoj de la interpretistoj

Printado kaj preparado de informmaterialo, afiŝoj, banderoloj

Printado de Konferenca Libro

Rekompenso de lokaj aktivuloj laborantaj en KOKo

Manĝoj por KOKo, prelegantoj, interpretistoj

Busveturado al La Ĉaŭ-de-Fonds sabate

 

Ni devos esplori pri subvencioj, sponsoroj kaj Honora Komitato.

 

Oficialaj dokumentoj estas je dispono, ili estas en la franca.

 

Mireille Grosjean

Prez de ILEI

Les Brenets, 2014-03-01

 

Iras al ILEI estraro plus

Iras al SES

Iras al KOKo

Iras al ĉiuj prelegantoj

Iras al ĉiuj  interpretistoj

Iras al estraro de UEA tra Stefan MacGill (kun danko de Mirejo)

Iras al Osmo Buller UEA CO cele al gazetara komuniko

Iras al esperantistaj amaskomunikiloj


--
Mireille Grosjean
Grand-Rue 9
cp 9
CH-2416 Les Brenets
+41 79 69 709 66
+41 32 932 18 88
http://mirejo3.blogspot.com

Plus de gens possèdent un téléphone portable en comparaison avec les gens qui ont accès à des toilettes..... Notre monde est bizarre....
Pli da homoj posedas porteblan telefonaparaton kompare kun tiuj, kiuj povas uzi necesejon.... stranga mondo....
PNUD

225
Fundamento de Budhismo / Ĉapitro 1. 9-14
« je: marto 01, 2014, 01:52:03 ptm »
  9. D: Kio estas la konciza historio pri la vivo de Ŝakjamunio?

  R: Ŝakjamunio vivis ĉirkaŭ la sesa jarcento a. K., en la sama tempo de la ĉina periodo de Printempo kaj Aŭtuno, kiam vivis Konfuceo. Li estis la pliaĝa filo de la reĝo de Kapilavasto. Lia patro nomiĝis Sudodano kaj lia patrino nomiĝis Maja. Reĝino Maja naskis reĝidon Sidarto sur la vojo al siaj gepatroj dum ŝi ripozis sub arbo en lumbinia ĝardeno, ĉar laŭ hinda kutimo en tiu tempo, virinoj devis reveni al la gepatra domo por naski bebon.

  10. D: Ĉu la ruino de lumbinia ĝardeno ankoraŭ restas nun?

  R: Dum la sepa jarcento p. K., tripitaka majstro Xuan Zang el Ĉinio vizitis lumbinian ĝardenon. Laŭ lia noto, li vidis la ŝtonan kolonon starigitan tie de Reĝo Aŝoko antaŭ ĉirkaŭ okcent jaroj por marki la naskiĝlokon de la Budho. Tamen la loko estis en stato de dezerteco, la kolono estis trafita de tondro, kaj ĝia supra parto falis sur la teron. Tiam oni ignoris la naskiĝlokon de la Budho ĉar neniu povis legi la vortojn sur la kolono. Nur en 1897 kiam oni trovis la kolonon starigitan de Aŝoko, arkeologoj malĉifris la skulptaĵojn, kaj malkovris la ruinon de lumbinia ĝardeno. Ili ankaŭ malkovris kelkajn kvartalojn de antikvaj loĝejoj proksime de la regiono, parto de kiu apartenis al la malnova urbo de Kapilavasto. La nepala registaro jam prenis ĝin kiel sanktejon kaj provizis necesajn rekonstruadon kaj protektadon.

  11. D: Kiel Ŝakjamunio ricevis sian edukadon en la infaneco?

  R: Reĝino Maja mortis nelonge post la nasko. Juna Ŝakjamunio estis vartita de sia onklino (patrina fratino) Reĝino Praĝapati. Ekde la infaneco li lernis literaturon, filozofion, aritmetikon kaj aliajn studobjektojn de bramanaj instruistoj kaj posedis vastan kaj profundan scion. Li ankaŭ lernis luktartojn de militistoj kaj fariĝis spertulo de rajdado, pafado kaj skermado. Pro liaj granda inteligenteco kaj impona vizaĝo, lia patro esperis, ke li fariĝu universala reganto (Raja Cakkavattin, reĝo, kiu povas unuigi la tutan mondon) kaj plenumu laŭdindajn servojn post sia heredo de la trono.

  12. D: Kial li ne heredis la tronon poste?

  R: Reĝido Sidarto kutime meditis en sia infaneco. Lin forte kortuŝis kaj enpensigis multaj fenomenoj, kiujn li observis, kiel ekzemple, malsataj, soifaj kaj lacaj kamparanoj laborantaj sub la arda suno, ŝvitantaj kaj spiregantaj bovoj batataj dum sia plugado, luktoj inter serpentoj, insektoj, birdoj kaj bestoj sub la leĝo de ĝangalo, malbela kaj senforta maljunulo, ĝemanta kaj suferanta malsanulo, kaj mortinto en la funebra ceremonio kun familianoj kaj amikoj plorantaj malantaŭe. Ĉiuj tiuj aferoj pensigis al li pri la problemo, kiel liberiĝi el la mondaj suferoj. Li ne kapablis solvi la problemon per la vedo, kiun li lernis, nek per la scio, kiun li jam akiris, nek per siaj estontaj trono kaj potenco. Do li ekvolis forlasi la mondan vivon en siaj antaŭaj tagoj, kaj finfine rezignis sian tronon.

  13. D: Kiel lia patro povis konsenti pri lia monaĥiĝo?

  R: Trovinte liajn penson kaj decidon, Reĝo Sudodano aplikis multajn metodojn por deteni lin, kaj precipe ĉirkaŭis lin per mondaj plezuroj. Kiam Sidarto atingis siajn 16 jarojn, Reĝo Sudodano aranĝis por li geedziĝon kun Reĝidino Jasodara el najbara regno. Jasodara naskis al li filon nomatan Rahulo. Sed ĉio el la klopodoj de la reĝo estis vana. Sidarto finfine sekrete foriris el la ĉefurbo en kvieta nokto. Li iris en arbaron, demetis siajn reĝidajn kostumojn, tranĉis al si la harojn kaj barbon, kaj fariĝis vaganta ermito. Troviĝas du malsamaj diroj pri lia aĝo, kiam li fariĝis ermito. Unu el ili diris, ke li ermitiĝis en siaj dek naŭ jaroj, dum la alia diris, ke li tion faris en siaj dudek naŭ jaroj.

  14. D: Kia estis lia vivo post kiam li forlasis la mondan vivon?

  R: Malsukcesinte persvadi lin reveni hejmen, lia patro elektis kvin virojn el sia klano por akompani lin. Ili estis Kaundinjo, Badriko Vaspo, Mahanamo, kaj Aŝvaĝito ( (P. Kondanfia, Bhaddiya, Vappa, Mahanama, Assaji). Reĝido Sidarto kaj liaj sekvantoj sukcese faris vizitojn al tri famaj kleruloj kaj lernis de ili, sed neniu el la kleruloj povis kontentigi lian bezonon. Kiam li konsciis, ke ne estas eble trovi veran liberiĝan metodon per filozofia scio de tiu periodo, li forlasis ilin kaj iris al la arbaro sur la bordo de Neranĝara rivero, la nuna Lilaiano, kaj vivis tie kun aliaj asketoj. En sia serĉado de liberiĝo, li eltenis suferojn kaj dolorojn dum ses jaroj. Sed poste lia sperto pruvis al li, ke li atingis nenian frukton, do li tuj komprenis, ke la asketeco estas senutila. Li sin banis en la Neranĝara rivero, forigis ĉiujn malpuraĵojn de ses jaroj. Post kiam li manĝis laktan kaĉon oferitan de paŝtistino, lia forto reaperis en li. Kiam liaj kvin sekvantoj vidis tion, ili pensis, ke li jam rezignis siajn kredon kaj spiritan klopodon, do ili forlasis lin kaj iris al Urbo Benareso (P. Baranasl) por daŭrigi la praktikadon de asketeco. La reĝido iris sola al Pipala arbo kaj faris sidejon per fortuna herbo (kusa) sub la arbo. Sidante kun krucitaj kruroj kaj vizaĝo al la oriento, li ĵuris: "Nun se mi ne sukcesos atingi la plej superan iluminiĝon, mi preferas lasi mian korpon putri ol forlasi la sidejon." En tiu ĉi maniero li meditis pri liberiĝo, kaj finfine, li venkis la mensan afliktiĝon kaj maraajn tentojn (Kleŝo kaj Marao) en iu nokto, atingis perfektan iluminiĝon kaj fariĝis Budho.

Paĝoj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 [15] 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 33