Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 [30] 31 32 33
436
Bona demando kaj bona respondo / 11. La Budhismaj Verkoj
« on: March 19, 2013, 07:51:28 PM »
11. La Budhismaj Verkoj
  
  Demando: Preskaŭ ĉiuj religioj havas ian sanktan skribon aŭ Biblion. Kio estas la sankta libro de Budhismo?
  Respondo: La sankta libro de Budhismo nomiĝas Tripitako. Ĝi estas skribita en la palia lingvo, antikva hindia lingvo, kiu tre similas al la lingvo parolita de la Budho. La Tripitako estas tre granda verko. Ĝia angla traduko havas proksimume 40 volumojn.
  
  Demando: Kion signifas la nomo Tripitako?
  Respondo: La vorto Tripitako konsistas el du partoj, Tri signifas "tri" kaj Pitako signifas "korbojn". La unua parto de la nomo venis de la fakto, ke la budhismaj verkoj konsistas el tri partoj. La unua parto, nomata Sutra Pitako, entenas ĉiujn instruojn de la Budho kaj iom da instruoj de liaj iluminiĝintaj disĉiploj. La stiloj de la materialoj en la Sutra Pitako estas diversaj, kaj permesas al la Budho prediki sian instruon al diversaj homoj. Multaj instruoj de la Budho estas predikoj, dum aliaj estas dialogoj. Aliaj partoj kiel la Damapado prezentas la budhan instruon per versaroj. La Jatakoj, kiel alia ekzemplo, konsistas el amuzaj rakontoj, en kiuj la ĉefaj roloj ofte estas bestoj. La dua parto de la Tripitako estas la Vinaja Pitako. Ĝi konsistas el reguloj kaj procedoj por monaĥoj kaj monaĥinoj, konsiloj pri monaĥejaj administrado kaj procedo, kaj ankaŭ el la frua historio de monaĥa komunumo. La lasta parto nomiĝas Abidarma Pitako. Ĝi estas kompleksa kaj profunda por analizi kaj klasifiki ĉiujn elementojn, el kiuj konsistas la individuo. Kvankam Abidarmo estis iom pli malfrua ol la unuaj du partoj de la Tripitako, tamen ĝi entenas nenion kontraŭ ili.
  Nun ni ekspliku la vorton "Pitako". En antikva Hindio konstruistoj kutime transportis konstruajn materialojn de unu loko al alia per korboj. Kun korbo sur la kapo, iu iris iom da distanco al la sekva laboranto, pasigis ĝin al li, kaj denove ripetis la procezon. En la tempo de la Budho, skribo estis konata, tamen kiel medio malpli fidinda ol la homa memoro laŭ la opinio de ordinaraj homoj. Libroj povas putri en musona malsekiĝo aŭ esti morditaj de blankaj formikoj, sed homa memoro povas daŭri tiom longe kiom oni vivas. Do monaĥoj kaj monaĥinoj tenis la budhajn instruojn en sia memoro kaj pasigis ilin al aliaj kiel konstruistoj transportis teron kaj brikojn unu al aliaj per korboj. Jen kial tri partoj de la budhismaj verkoj nomiĝas korboj. Tiel konservinte la Tripitakon por centoj da jaroj, oni finfine skribis ĝin ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. en Srilanko kvankam ili eble estis skribitaj en Hindio antaŭe.
  
  Demando: Se la verkoj konserviĝis en onia memoro dum tiel longa tempo, ili eble fariĝis tre malfidindaj. Multaj budhaj instruoj perdiĝis aŭ ŝanĝiĝis.
  Respondo: Konservado de verkoj estas komuna klopodo de monaĥaj komunumoj. Ili kunvenis je regulaj tempoj kaj recitis partojn aŭ tuton de la Tripitako. Tio fakte neebligis la aldonon aŭ ŝanĝon al ĝi. Imagu, kio okazas se grupo de cent homoj memoras kanton en la koro, kaj kiam ili ĉiuj kantas, iu erare kantas verson aŭ provas enmeti novan verson. La tuta grupo de tiuj, kiuj ĝuste konas la kanton, malhelpas tiun fari ŝanĝon. Estas grave rememori, ke en tiuj tagoj ne troviĝis televidoj, ĵurnaloj kaj afiŝoj por delogi kaj konfuzi la menson. La fakto de la meditado fare de monaĥoj kaj monaĥinoj signifas, ke ili havis ekstreme bonajn memorojn. Eĉ hodiaŭ, longan tempon post kiam oni komencis presi kaj uzi la librojn, ankoraŭ troviĝas monaĥoj kapablaj reciti la tutan Tripitakon parkere. La monaĥo Mengong Sayadaw de Birmo kapablas tion fari kaj li estas menciita en la Ginis-libro de Mondrekordoj kiel homo kun la plej bona memoro en la mondo.
  
  Demando: Vi menciis la palian lingvon. Kio ĝi estas?
  Respondo: Palio estas la nomo de la lingvo, en kiu la plej malnovaj budhismaj verkoj estas skribitaj. Neniu certas, en kiu lingvo la Budho parolis, sed oni tradicie kredas, ke la lingvo estas Palio. Se li ne parolis tiun lingvon, eble li parolis ion tre proksiman al ĝi. Fakte, ĉar la Budho vojaĝis kaj instruis tre vaste, ŝajnas, ke li parolis kelkajn lingvojn komunajn en norda Hindio dum tiu periodo.
  
  Demando: Kiom gravaj estas la sutroj por budhanoj?
  Respondo: Budhanoj ne opinias, ke Tripitako estas sankta kaj senerara revelacio de dio, kies vortojn ili devas kredi. Anstataŭe, ĝi estas instruo de la granda viro, kiu prezentis siajn eksplikon, admonon, gvidon kaj kuraĝigon, do Tripitakon oni devas legi penseme kaj respekte. Nia celo devas esti kompreni kion Tripitako instruas anstataŭ nur ĝin kredi. Do ni devas ĉiam esplori la diron de la Budho laŭ nia sperto. Vi povus diri, ke la komprenema sinteno de budhanoj al la instruoj de la Budho tre similas al tiu de sciencistoj esplorantaj raportaĵon en scienca ĵurnalo. Sciencisto faras eksperimenton kaj publikigas siajn trovaĵon kaj konkludon en ĵurnalo. Aliaj sciencistoj legos la paperon kaj traktos ĝin kun respekto, sed ili ne konsideros ĝin valida kaj aŭtoritata ĝis kiam ili faros la saman eksperimenton kaj gajnos la saman rezulton.
  
  Demando: Antaŭe vi menciis Damapadon. Kio ĝi estas?
  Respondo: Damapado estas unu el la plej malgrandaj sutroj en la unua parto de Tripitako. La nomo povas tradukiĝi kiel "La Vojo de la Vero" Aŭ "Versoj de la Vero". Ĝi konsistas el 423 versoj. El ili iuj estas koncizaj, iuj profundaj, iuj kun amuzaj ridindaĵoj dum aliaj en multe da beleco. Ĉio el ili estis parolita de la Budho. Do Damapado estas la plej populara verko de budhisma literaturo. Ĝi jam tradukiĝis en plej grandajn lingvojn kaj oni rigardas ĝin kiel majstran verkon de la monda religia literaturo.
  
  Demando: Iuj diris al mi, ke oni ne rajtas meti kopion de sutroj sur plankon aŭ sub sian brakon, sed devas meti ĝin en altan lokon. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ĝis nun en budhismaj landoj kiel tiuj en Mez-Eŭropo, libroj estas raraj kaj valoraj objektoj. Do la sutroj estas ĉiam tenataj kun granda respekto, kaj la kutimo ĵus menciita de vi estas ekzemplo de tio. Sed malgraŭ la ĝustaj kutimoj kaj tradicioj, multaj homoj en la nuna tempo ankoraŭ konsentas, ke la plej bona metodo respekti budhismajn sutrojn estas praktiki la instruon, kiun la sutroj entenas.
  
  Demando: Mi trovis, ke estas malfacile legi budhismajn sutrojn. Ili estas longaj, ripetemaj kaj enuigaj.
  Respondo: Kiam ni malfermas religian sutron, ni esperas legi vortojn de ĝojo, plezuro aŭ laŭdo, kiuj progresigas kaj inspiras nin. Pro tio iom malesperiĝas iuj legantoj de budhismaj sutroj. Iuj el la budhismaj sutroj havas grandajn ĉarmecon kaj belecon, dum multaj sutroj similas al filozofiaj temoj kun difinoj de terminoj, zorgeme rezonigitaj argumentoj, detalaj admonoj pri konduto aŭ meditado kaj precize montritaj veroj. Ili intencas pli allogi inteligenton ol emociojn. Kiam ni ĉesas kompari budhismajn sutrojn kun tiuj de aliaj religioj, ni vidos, ke ili havas sian propran belecon, kiu estas la beleco de klareco, profundeco kaj saĝo.
  
  Demando: Mi legis, ke budhismajn sutrojn oni origine skribis sur folioj de palmarboj. Kial oni faris tion?
  Respondo: En la tempo kiam oni skribis la sutrojn ankoraŭ ne troviĝis papero en Hindio aŭ Srilanko. Oni skribis ordinarajn dokumentojn kiel leterojn, kontraktojn, notojn kaj kondutojn sur bestaj feloj, maldikaj metalaj ladoj aŭ palmfolioj. Budhanoj ne volis uzi bestajn felojn, kaj skribi sutrojn sur metalaj ladoj estis tro multekoste kaj peze, do ili uzis palmfoliojn. Post kiam ili speciale pretigis la foliojn, ili kunligis la foliojn per ŝnureto kaj metis ilin inter du lignaj kovriloj por fari ilin konvenaj kaj longdaŭraj kiel modernaj libroj. Post kiam Budhismo venis en Ĉinion, oni kopiis la sutrojn sur silko aŭ papero. Post ĉirkaŭ 500 jaroj oni inventis presarton pro la bezono produkti ekzemplerojn de sutroj. La plej frua presita libro en la mondo estas ĉina traduko de unu el la budhaj instruoj publikigitaj en la jaro 828.

437
Saluton, karaj amikoj!

Jam ekdisaŭdiĝis la dekunua elsendo de Retradio BRE. Jen la elsendlisto:

Aktualaĵoj

Barata samideano Adinarajana vojaĝis al Provinco Gansu laŭ invito

Finiĝis la unua internacia kunsido esperanta pri budhismo en Monaĥejo Tiefosi

Budhisma scio

Ĉapitro 8. Vegetarismo

Budhismaj rakontoj:  Kvaropo sur lignoŝtipo

                                  Venĝo de mortinta hundo

Ĉina budhismo: Vegetarismo kaj Ĉina Budhismo

La adreso por aŭskulti kaj elŝuti la dokumenton estas: http://www.budhano.cn/podkasto

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.

438
Forumo pri Budhismo / Vegetarismo kaj Ĉina Budhismo
« on: March 18, 2013, 05:17:56 PM »
    Vegetarismo kaj Ĉina Budhismo
    
  Estas fakto, ke la Budho kaj liaj disĉiploj ne estis vegetaranoj. La monaĥoj ne kuiris per si mem, kaj sin vivtenis per almozpeto laŭ regulo, ke ili devas fari tion laŭvice sendistinge. Ili ne rajtis mendi manĝaĵon aŭ selekti domon por peti manĝaĵon, kaj ili kutime manĝis ĉion, kion oni donacis ili. Do estis ne eble por ili sin teni vegetaranaj.
  Ne ĉiuj ĉinaj budhanoj estis vegetaranoj ĵus post kiam Budhismo enkondukiĝis en la landon. Sed pro influo de ĉinaj filozofio kaj ankaŭ kutimo pri bonkoreco kaj kompatemo al suferantaj bestoj, multaj ĉinoj manĝas vegetare en iuj ceremonioj kaj festoj. Do pro tio iuj budhanoj sin tenis vegetaranaj pro kompato al bestoj. Tio daŭris ĝis la kvina jarcento dum regado de Imperiestro Wudi en Dinastio Liang.
  Kiam Imperiestro Wudi regis la landon, Ĉina Budhismo prosperiĝis, kaj aperis diversaj budhismaj skoloj. La imperiestro estis erudicia, kaj havis fortan kredon je Budhismo. Li praktikis kiel pia budhano kaj observis maksimojn por bodisatvo. Krom subtenado al Budhismo, li ankaŭ klopodis disvastigi vegetarecon laŭ instruo de mahajana Budhismo. Fakte en sutroj de mahajana Budhismo, la Budho multfoje parolis pri la avantaĝo de vegetareco. Pro klopodo de la imperiestro, ĉinaj monaĥoj kaj iuj laikaj budhanoj ekvivis vegetarane. La kutimo daŭras ĝis nun en regiono de Ĉina Budhismo.
  En Ĉina Budhismo estis historia noto. Imperiestro Wudi havis sanktiĝintan instruiston nomatan Baozi. Foje, la  ĉefkonsilanto de la imperiestro okazigis edziĝan ceremonion por sia nevo kaj invitis Majstron Baozi al la festeno. Tuj irinte en la domon por la festeno, Majstro Baozi ĉantis versaĵojn:
  Okazis granda strangaĵo.
  La nevo edziĝis al la avino.
  Porkoj kaj ŝafoj sidas sur la lito
  Dum parencoj suferas en la kuirpoto
  La knabino manĝas viandon de la patrino
  Dum la filo frapas tamburon el felo de la patro
  Ĉiuj venas gratuli por la feliĉo
  Sed mi suspiras pri ilia sufero.
  La versaĵoj aludas, ke la avino de la novedzo amegis sian nevon en la antaŭa vivo kaj fariĝis lia edzino por akompani lin en tiu ĉi vivo. Ĉiuj parencoj kaj amikoj de la novedzo ĝojplene ĝuis bongustaĵon sur la lito, sed ili estis porkoj kaj ŝafoj en la antaŭaj vivoj. Per kuirpoto oni kuiris viandon de porkoj kaj ŝafoj, kiuj hazarde estis antaŭaj parencoj kaj amikoj de la familio. Knabino sidanta sur la sojlo manĝis viandon de porko, kiu estis ŝia antaŭa patrino. Dum ludado de muziko junulo frapegis tamburon faritan el felo de bovo, kiu estis lia patro en la antaŭa vivo. Do la sankta monaĥo travidis tion kaj suspiris pro ilia sufero.
  Estis alia noto pri Ĉina Budhismo. Tuj kiam budhanoj sciis, ke ili devas sin teni vegetaranaj por protekti bestojn, ili havis dubon, ĉu ili rajtas manĝi ovojn. Multaj monaĥoj diskutis kaj eĉ debatis pri tio laŭ sia scio pri Budhismo. Okazis debato pri manĝado de ovo inter du monaĥoj, kiuj estis instruisto kaj lernanto. Bedaŭrinde, mi forgesis pri la nomoj de ili.
  La instruisto ne estis parolema, sed li insistis, ke en ovo estas vivo kaj oni ne rajtas manĝi ovon, dum la elokventa lernanto insistis, ke manĝado de ovo ne kaŭzas mortigon. Post longa debato la instruisto cedis kaj la lernanto opiniis, ke li venkis la debaton.
  La lernanto revenis en la ĉambron fiere kaj enlitiĝis ĝojplene. Post nelonge li vidis en sonĝo, ke la instruisto venis kun du ovoj en la mano. Enĉambriĝinte senvorte, li iris al la lernanto, apartigis la ovon antaŭ li kaj el la ovo iris kokido. Li apartigis la alian ovon kaj alia kokido iris el la ovo. La lernanto tuj vekiĝis kaj ekkonsciis, ke ovon oni ne rajtas manĝi, ĉar en ĝi estas vivo. Do en Ĉinio, la monaĥoj de Ĉina budhismo ankaŭ ne manĝas ovojn.
    Ĉiuj vivestaĵoj amas sian vivon kaj havas rajton vivi sekure en la mondo. Neniu estis destinita kiel manĝaĵo de aliaj. Do ni devas laŭeble teni nin de mortigo al bestoj pro nia frandemo. Tamen eĉ se ni ne povas nin teni vegeteranaj, ni povas manĝi “puran viandon”, kiu estas preta viando de besto mortigita ne de ni kaj rekte pro ni, kaj la mortigon al kiu ni ne vidis nek aŭdis. krome ni devas respekti kaj protekti ilin laŭeble. Se ni ĉiuj respektas kaj protektas unu al aliaj, ni ĝuos pli grandan pacon kaj harmonion. Ni klopodu por forigi la nunan suferon kaj krei estontan feliĉon per la ĝusta metodo!

439
     La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi
     
     La unua internacia esperanta kunsido pri budhismo okazis en Monaĥejo Tiefosi en la deksesa kaj deksepa de marto. Samideanoj el Ĉinio, Barato kaj Brazilo partoprenis en la kunsido kaj rekte en Esperanto interkomunikis pri barata budhismo, ĉina budhismo, brazila budhismo kaj korea ubunlismo. Majstro Ŝouyang, abato de Monaĥejo Tiefosi, speciale faris instruadon pri meditado laŭ Zena budhismo kaj Miaohui prezidis budhisman kurson.
     Ni ankaŭ okazigis kunsidon pri esperanta instruado kaj sinjorino Arko, prezentino de Ĉina ILEI, parolis pri la aktivado de ILEI. En la kunsido pri esperanta instruado ni ankaŭ interkonsentis pri la estonta kunlaboro de esperanta instruado en Monaĥejo Tiefosi.
     Krome ĉiuj partoprenantoj de la kunsido ankaŭ vizitis parton de la antikva silka vojo. Niaj kunsidoj pri Budhismo kaj esperanta instruado donis bonan fundamenton por nia estonta aktivado.

440
     Barata samideano Adinarajana forlasis Monaĥejon Tiefosi
     
     Barata samideano Adinarajana el Barato forlasis Monaĥejon Tiefosi kaj atingis Provincon Gansu laŭ invito de samideano Trezoro por okazigi ekspozicion de la pentraĵoj. Dum la restado en la monaĥejo, li kontaktiĝis kun multaj lokaj artistoj, faris ekspozicion kaj interkomunikadon pri belarto kaj interŝanĝis siajn pentraĵojn kaj kaligrafiaĵojn. Tio vekis atenton de lokaj artistoj kaj oni ekklopodis por speciale inviti lin al ĉinio kaj okazigi ekspozicion post kelkaj monatoj. Krome, li ankaŭ partoprenis la unuan internacian esperantan kunsidon pri budhismo okazigitan en Monaĥejo Tiefosi, kaj kontaktis kun multaj samideanoj.
     La lingvo por lia aktivado estas Esperanto, kaj tio bone montris la utilecon de Esperanto kaj vekis intereson de multaj homoj pri la lingvo. Kiel vojaĝanto kaj profesoro en universitato, li ekmemlernis Esperanton antaŭ du jaroj per interreto, kaj jam vojaĝis en tri landoj inkluzive de Ĉinio. Lia Esperanto ankaŭ donis al li grandan oportunecon en la vojaĝo kaj interkomunikado kun samideanoj ekster Barato.

441
Bona demando kaj bona respondo / 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
« on: March 16, 2013, 05:18:57 AM »
10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
  
  Demando: Monaĥa institucio estas grava organizo en Budhismo. Kio estas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?
  Respondo: La Budho fondis samgon de monaĥoj kaj monaĥinoj kun celo provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La komunumo de laikaj budhanoj provizas al gemonaĥoj bazajn bezonaĵojn de manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo, por ke la gemonaĥoj elspezu sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo kondukas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke gemonaĥoj dividu kion ili scias kun la samgo, kaj estu ekzemploj, kiel bonaj budhanoj devas vivi. En aktuala praktikado la baza misio iom post iom pli malproksimiĝas de la origina intenco de la Budho, kaj hodiaŭ gemonaĥoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ politikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni tiajn rolojn se tio helpas disvastigi Budhismon. Aliaj montras, ke per tia ago gemonaĥoj tre facile envolviĝas en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili fariĝis gemonaĥoj.
  
  Demando: Kia homo fariĝas monaĥo aŭ monaĥino?
  Respondo: Multaj homoj havas en sia vivo diversajn interesojn, kiuj estas familio, profesio, hobio, politiko, religio kaj aliaj. Unu el tiuj interesoj estos baza, kutime famlio aŭ profesio, dum la aliaj estos malpli gravaj al ili. Kiam la lernado kaj praktikado de budhaj instruoj fariĝas la plej grava afero en ies vivo, kiam tiu afero okupas lokon pli superan ol aliaj aferoj, tiu homo eble ekinteresiĝos pri monaĥiĝo aŭ monaĥiniĝo.
  
  Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por atingi iluminiĝon?
  Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis sekularaj. Iuj el ili spirite dissvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥojn. En Budhismo la nivelo de kompreno estas pli grava kaj havas neniun rilaton kun tio, ĉu oni portas flavan robon aŭ bluan pantalonon, ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ hejmo. Iuj opinias, ke monaĥejo kun ĉiuj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por spirita disvolviĝo. Aliuloj opinias, ke hejmo kun ĉiuj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu havas sian preferon.
  
  Demando: Kial budhismaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavajn robojn?
  Respondo: Kiam antikvaj hindoj rigardis en la arbaron, ili ĉiam povis eltrovi, kiuj folioj falos de la arbo, ĉar la falontaj folioj estas flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝis koloro de rezigneco. Roboj de gemonaĥoj estas flavaj, kaj tio povas atentigi ilin pri la graveco de rezignado kaj senkroĉiĝo.
  
  Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?
  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona hararanĝo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn, monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por pli gravaj aferoj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto. 
  
  Demando: Estas tre bone fariĝi monaĥo, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus monaĥo?
  Respondo: Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiuj profesioj. "Estas tre bone fariĝi dentisto, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus dentisto? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksioj." "Estas tre bone fariĝi instruisto, sed kio okazus se ĉiu fariĝus instruisto? Estus ne plu dentistoj, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiu homo devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estas homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentistoj kaj instruistoj ili ankaŭ havas specialajn spertojn kaj sciojn, per kiuj ili povas helpi al la komunumo, en kiu ili vivas.

  Demando: Eble tio similas al tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kiel servas monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?
  Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantajn monaĥojn, kies bezonoj estas tre malmultaj, ĉar oni esperas, ke ili atingos saĝon kaj iluminiĝon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se tio neniam okazas, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi la aliajn. En iuj modernaj societoj "la vivstilo de riĉuloj kaj famuloj" kun troa konsumado kaj sin-indulgeco fariĝis la ideo, kiun oni sekvas aŭ almenaŭ envias. La ekzemplo de meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas riĉecon por esti kontentaj. Tio montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.

  Demando: Mi aŭdis, ke ne plu troviĝas budhismaj monaĥinoj. Ĉu vere?
  Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥinoj kiam li vivis, kaj en kvin aŭ ses cent jaroj poste monaĥinoj ludis gravan rolon en propagando kaj disvastigo de Budhismo. Sed pro iom da ne bone konataj kaŭzoj monaĥinoj ne plu ordiniĝis, nek ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj la monaĥina samgo pereis en Hindio kaj Sudorienta Azio. Sed la samgo de monaĥinoj daŭre prosperas en Taiwan, Koreio kaj Japanio. Hodiaŭ en Srilanko oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj el Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por teni la originan intencon de la Budho, virinoj rajtas havi monaĥejan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.

442
Bona demando kaj bona respondo / 9. Fortuno kaj Sorto
« on: March 13, 2013, 05:50:29 AM »
9. Fortuno kaj Sorto
  
  Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
  Respondo: La Budho opiniis, ke la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn estas senutilaj superstiĉoj. Kaj li publike malpermesis al siaj disĉiploj praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiajn aferojn "malhonoraj artoj".
  "Kvankam iuj religianoj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenas per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesis tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn." D.I, 9–I2

  Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
  Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.
  
  Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
  Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante sorĉajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li garantias, ke vi povos eldiveni gajnajn numerojn por loterio. Sed se lia aserto estas vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcias, kial li ne gajnas loterion semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.

  Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?
  Respondo: La vortaro difinas sorton kiel "kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna." La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektivoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kio estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efektivo, kio estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesiĝantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi nian koron kaj mensojn. Li diris:
  "Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi bonajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti senkulpa en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta drinkado, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto." Sn. 261–6

443
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la deka elsendo de Retradio BRE
« on: March 11, 2013, 01:20:52 AM »
  Ekdisaŭdiĝis la deka elsendo de Retradio BRE. La elsendo daŭras ĉirkaŭ 45minutojn.

Elsendlisto:
  Aktualaĵo: Ekspozicio de hindiaj pentraĵoj okazas en Monaĥejo Tiefosi
                      Internacia kunsido esperanta pri budhismo okazos en Monaĥejo Tiefosi en la 16-a kaj 17-a de marto.
  Budhisma scio: Ĉapitro 7. Saĝo kaj Kompato
  Budhismaj rakonto: Du malsaĝaj infanoj
  Budhisma muziko: Mantro de Bodisatvo Avalikiteŝvaro
  Leterkesto: Iom pri meditado de budhanoj en Ĉinio
  Budhisma rakonto: Reĝido kun bona plano


La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto

444
Forumo pri Budhismo / Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« on: March 04, 2013, 05:23:31 PM »
  Samideano Olivier sendis mesaĝon al mi per Blogo de Ipernity:
  "Saluton kara Miaohui,
  Mi aŭskultis ĉi nokte vian interesan elsendon dediĉitan precipe pri metidado.
  Ĝi donas al mi multe da respondoj al miaj demandoj...eĉ se dediĉi 45mn tage je meditado estas malfacila afero en nia moderna vivo en kiu oni ne sukcesas trovi sufiĉe da tempo por fari ĉion kion oni dezirus fari.
  Mi legis en gazeto la intervjuon de franca fakulo pri budhismo kiu diris ke en aziaj landoj, en la tradiciaj teritorioj de budhismo, la laikuloj ne meditas plu, estas nur la religiuloj kiuj faras tion nun. Ĉu vi konfirmas tiun aserton?
  Gratulon pro via laboro kiu "miksas" budhismon kaj esperanton
  Tute amike,
  Olivier"

445
En iuj religioj, oni opinias, ke virinoj estas malpuraj en la periodo de monataĵo kaj gravedeco, kaj malpermesis ilin partopreni en religian aktivadon. Sed en budhismo ne estas tiu vidpunkto. Do virinoj rajtas partopreni en diversaj aktivadoj de budhismo en monaĥejoj kaj siaj hejmoj kiel ordinare kiam ili pasigas sian periodon de menstruo kaj gravedeco nur se iliaj saneco kaj bonfarteco permesas.

446
Forumo pri Budhismo / Virinaj rajto kaj pozicio en budhismo
« on: March 04, 2013, 06:05:31 AM »
Samideano demandis, ĉu virinoj havas samajn rajtojn kaj poziciojn en budhismo.

La respondo estas jes. Virinoj ne estas pli malsuperaj o viroj en la lernado kaj praktikado de budhismo. Per diligenta laborado ili atingos same altan atingon en budismo.

447
Esperanta novaĵo / Disaŭdiĝis la naŭa elsendo de Retradio BRE
« on: March 03, 2013, 10:56:42 PM »
Disaŭdiĝis la naŭa elsendo de Retradio BRE. La elsendo daŭras ĉirkaŭ 40 minutoj.

Sendlisto de la naŭa elsendo:
Aktualaĵo: Samideanoj el Barato kaj Brazilo gastas en monaĥejon Tiefosi

Budhisma scio: Ĉapitro 6. Meditado
Budhismaj rakontoj: La feliĉa monaĥo
                                La ventcervo kaj miela herbo
Budhisma muziko: Enrigardu vian menson

La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto

448
Bona demando kaj bona respondo / 8. Vegetarismo
« on: March 01, 2013, 05:24:00 PM »
8. Vegetarismo

  Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?
  Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis al siaj disĉiploj esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj:
  "Iun malpura faras krudeco, senkompatemo, kalumniemo, malutilo al la amikoj, senkoreco, aroganteco kaj avideco, sed ne manĝado de viando.
  Iun malpura faras malmorala konduto, rifuzo de pago al ŝuldo, trompado en komercoj, disigo inter homoj, sed ne manĝado de viando."
Sn.246–7
  
  Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?
  Respondo: Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed estas same kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi, kaj por miloj da aliaj produktoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.
  
  Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.
  Respondo: Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.
  Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.
  Respondo: Se estus vegetarano, kiu estas rigora, sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano sed estas zorgema pri aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, kiu el ili estus pli bona budhano?
  
  Demando: La persono kiu estas honesta kaj bonkora.
  Respondo: Pro kio?
  
  Demando: Ĉar tiu homo evidente havas bonan koron.
  Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj strebas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesteco, krueleco kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila afero por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, malgraŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.
  
  Demando: Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu pli bona estas la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?
  Respondo: Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj ne trudi sin en krudecon de moderna indurstria farmado, li aŭ ŝi jam difinitive disvolvis siajn kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.
  
  Demando: Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putra porko. Ĉu tio estas vera?
  Respondo: Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto sukara signifas porkon, do ĝi koncernus al preprarado de porkaĵo kvankam ĝi facile koncernas al speco de vagetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kio ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo lasis homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jara kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La fakto estas, ke li mortis pro maljuneco.
  

449
Bona demando kaj bona respondo / 7. Saĝo kaj Kompatemo
« on: March 01, 2013, 05:21:23 PM »
7. Saĝo kaj Kompatemo

  Demando: Mi ofte aŭdis budhanajn parolojn pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?
  Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ amo tre simila al tio estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesas atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝas bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstataŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj elspezas siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti individuo vere ekvilibra kaj perfekta.

  Demando: Do kio estas saĝo laŭ Budhismo?
  Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al grandaj sekureco kaj feliĉo, kio nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. La saĝo sur tiu ĉi nivelo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝema; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Facila estas la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.

  Demando: Mi opinias, ke malmultaj estas la homoj, kiuj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?
  Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, eble ili estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.
  
  Demando: Ĉu la kredo je Budhismo ludas iun ajn rolon?
  Respondo: Laŭ iuj religioj, oni estas savitaj per kredo. Tio estas, ke oni akceptas la verecon de certaj teologiaj ideoj, tio plaĉas al la supernatura estaĵo kaj kreas rilaton inter ili, kaj li respondis per savo al la homoj. En Budhismo oni komprenas kredon malsame.
  Se mi estas malsana. Mi mencias tion al mia amiko kaj li rekomendas sian kuracistinon al mi. Mi ne scias, ĉu tiu kuracistino estas bona aŭ ne, sed mi kredas la juĝon de mia amiko. Mi aranĝas rendevuon, iras al la kliniko de la kuracistino kaj dum mi restas en la atendejo, mi pririgardas la atestojn sur la muro. Mi vidas, ke tiu kuracistino akiris medicinan gradon en loka universitato kaj poste iris al Londono por plua studado. Estas ebleco, ke tiuj atestoj estas falsaj, sed mi kredas, ke ili estas veraj. Mi kredas, ke la departemento pri sano kaj medicina asocio grantias la pratikadon de vere kvalifikaj kuracistoj.
  Fine mi vidas la kuracistinon. Mi trovas, ke ŝi estas klerita, plaĉa kaj atentema, kaj la priskribita medicinaĵo tuj sanigas min. Antaŭe mi ne sciis, ĉu la kuracistino estas bona aŭ ne, nun mia sperto donas al mi konfidencon en ŝi. Sekve mi konsultas ŝin aliajn du fojojn kiam mi estas malsana kaj trovas, ke ŝi estas tre bona. Nun mi ne plu havas konfidencon, ke ŝi estas bona kuracisto. Mi scias bone, ke ŝi estas tia. Sed mi neniam sciis pri tio se mi havis neniom da kredo al la konsilo de mia amiko, al la vereco de kvalifikoj kaj al la reguloj de la medicinaj organizoj. Jen kiel Budhismo rigardas kredon kiel malfermecon al ebleco kaj volontecon por provi ion. Iuj kredoj en la budhaj instruoj kuraĝigas vin praktiki ilin kaj persisti ĝis venas la rezulto. Tiam vi ne bezonos kredon, ĝi estos anstataŭita de scio.
  
  Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?
  Respondo: Same kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "com" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj bonoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel oferemo, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al tiu mem. Ni povas vere kompreni la aliulojn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliuloj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliulojn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn klopodante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.
  
  Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?
  Respondo: Ni kutime opinias, ke altruisto prizorgas aliulojn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, egoisto prizorgas sin mem antaŭ ol la aliulojn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas kaj disvolviĝas en prizorgadon al aliuloj kiam ni vidas, ke aliuloj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.

  Demando: Vi diris antaŭe, ke kompatemo kaj amo estas similaj. Kiel oni povas distingi ilin?
  Respono: Eble estas plibone diri, ke ili havas rilaton. Oni povas uzi la vorton "Amo” por priskribi vastan variecon de sentoj. Ni povas ami niajn infanojn, niajn gepatron, niajn plej bonajn amikojn kaj najbarojn. Kompreneble, ĉiuj tiuj specaj sentoj havas certajn diferencojn, sed ili havas sufiĉe da komunaj elementoj, kiuj permesas nin uzi vorton "amo” por ĉiuj el ili. Kio estas tiuj komunaj elementoj? Kiam ni amas iun, ni intimiĝas kun ili, ni trovas ilin interesaj kaj ni zorgas pri iliaj fartoj. Iliaj kutimoj aŭ trajtoj ne ĝenas nin kvankam la aliaj trovas ilin ĝenindaj. Ni ne bezonas konscie klopodi por zorgi pri ili, sed tio venas el ni nature.
  Amo estas vorto por kontaktado, bonkoreco, prizorgo kaj konsidero al alia. Kutime ni sentas tion al tiuj, kiuj rekte rilatas al ni. La Budho diris, ke ni devas klopodi senti tion al ĉiuj. Li diris:
  "Kiel patrino protektas sian ununuran infanon eĉ spite sian vivon, tiel oni eĉ devas kultivi sian nemezureblan amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mndo” Sn. 149
  En Budhismo tiu "nemezurebla amo" estas nomata "metta".
  Kiam ni renkontas iun suferanta aŭ ĉagrenita, la zorga elemento de amo fariĝas la ĉefa sento kaj sin montras kiel kompatemon. Tiel kompatemo estas la  menso de amo al tiuj, kiuj suferas.
  
  Demando: Mi opinias, ke oni povas molesti vin kiam vi estas bonkora kaj ĝentila.
  Respondo: Tio estas ebla. Sed tio okazas eĉ se mi estas egoisma kaj agresema ĉar ĉiam estas homo, kiu estas eĉ pli malagrabla ol mi. Ne estas garantiaĵo. Eĉ dum iuj vere povas sin profitigi de mia boneco, plej multaj homoj aprecos min kaj kontaktos min kun respekto. Mi havos pli da amikoj kaj helpantoj ol ekspluantojn. Krome, kial mi devus permesi min fariĝi tia homo, kian mi ne ŝatas?

450
Saluton, karaj amikoj, precipe tiuj, kiuj interesiĝas pri meditado. Estos ĉapitro pri meditado en la programero pri budhisma scio de la sekva elsendo disaŭdigota en la 3-a de marto. Mi esperas, ke samideanoj interesiĝantaj pri meditado atentas pri la elsendo. La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
Ĉion bonan al vi!

Pages: 1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 [30] 31 32 33