Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 [29] 30 31 32 33
421
Bona demando kaj bona respondo / 14. Iom da diroj de la Budho
« on: April 15, 2013, 10:54:40 PM »
14. Iom da diroj de la Budho
  
  Saĝo estas purigita de virto kaj virto estas purigita de saĝo. Kie ekzistas unu el ili, ekzistas ĉiam la alia. Virta homo havas saĝon kaj saĝa homo havas virton. La kombinado de ambaŭ estas nomata la plej supera afero en la mondo. D.I,84
  
  La menso iras antaŭ ĉiuj aferoj, la menso regas ilin, kaj ili ĉiuj estas faritaj de la menso. Se homo parolas aŭ kondutas kun pura menso, feliĉo sekvos lin kiel ombro, kiu neniam forlasas. Dp. 2
  
  Oni rajtas nek kulpigi alian nek malestimi iun ajn ie ajn pro io ajn. Ne deziru suferon al la alia pro via kolero aŭ rivaleco. Sn.149
  
Same kiel granda oceano havas nur unu guston, kiu estas la gusto de salo, ankaŭ la Darmo havas nur unu guston, kiu estas la gusto de libereco. Ud.56

  Estas facile vidi la mankojn de aliaj homoj, sed malfacile vidi la proprajn mankojn. Kiam ni ventumas alies mankojn kiel grajnan ŝelon, ni kaŝas nian propran mankon kiel ĉasisto sin kaŝas en ŝirmejo. Incitiĝas nur tiuj, kiuj rigardas al alies mankoj. Iliaj negativecoj kreskas kaj fariĝas malfacile detrueblaj. Dp.252-3
  
  Oni povas fari multajn florkronojn el amaso da floroj. Same, naskiĝinta homo povas fari multe da bonaj kondutoj. Dp.53
  
  Kiam vi parolas al aliaj, vi povas paroli je tempo ĝusta aŭ malĝusta, laŭ la faktoj aŭ ne, ĝentile aŭ krude, al la punkto aŭ ne, kun menso plena de malamo aŭ amo. Vi devas trejni vin mem kiel tio: "Nia menso ne estos perversa, ni ne faros malbonan parolon, ni parolos kun bonkoreco kaj kompatemo, ni vivos kun menso libera de malamo sed plena de amo. Ni unue plenigos homon per amo kaj per li ekplenigos la tutan mondon per vasta, penetra kaj nemezurebla amo tute sen kolero kaj malamo." Jen kiel vi devas trejni vin. M.I,126
  
  Fojfoje ne okazas tio, kion oni pensas okazi, kaj okazas tio, kion oni ne pensas neniam okazi. La feliĉo de homoj ne dependas de iliaj atendoj. Ja.VI,43
  
  Oni povas rekoni saĝulon per tri aferoj. Kiuj tri? Li vidas sian proprajn kulpojn kiel ili estas. Vidinte ilin, li klopodas korekti ilin. Kiam la aliaj agnoskas siajn kulpojn, li pardonas ilin. A.I,103
  
  Ĉesu fari malbonon, lernu fari bonon kaj purigu la menson. Tio estas la instruo de Budhoj. Dp. 183
  
  Lernu tion de akvo. En montaj fendoj kaj abismoj laŭte ŝprucas rojoj. Sed grandaj riveroj fluas silente. Malplenaj objektoj faras bruon dum la plenaj objekoj ĉiam sin tenas kvietaj. La malsaĝulo similas al duonplena poto dum la saĝulo similas al profunda kvieta lageto.
Sn.720-1
 
  Se via menso estus plena de malamo eĉ se malica krimulo detranĉus viajn membrojn per dutenila segilo, vi ne estus praktikanto de mia instruo. M. I,126
  
  Se iu kultivas, plifortigas, ĉiam praktikas la mensan liberecon estigitan de amo, faris ĝin sian veturilon kaj bazon, faris ĝin pli forta kaj pli fortika, kaj funkciigas ĝin konvene, tiu ricevas benon en dek unu manieroj.Li dormas feliĉe, vekiĝas feliĉe, ne havas malbonajn sonĝojn, intimas al homoj, intimas al malhomoj, plaĉas al dioj kaj estas protektita for de fajro, veneno kaj armiloj. Li facile koncentriĝas, havas serenan mienon, mortas pace kaj renaskiĝas almenaŭ en ĉielo post morto. A.N, 342
  
  Se bonuloj kverelas, ili rapide repaciĝas kaj formas longdaŭran intimecon. Kiel senutila fendiĝinta aŭ rompiĝinta poto, nur malsaĝuloj ne serĉas repaciĝon. Kiu komprenas tion kaj konsideras tiun instruon, tiu faras laboron malfacilan kaj estas fidinda frato. Tiu, Kiu eltenas la mistraktadon de aliaj, tiu konvenas esti konsilanto. Ja. 111. 38
  
  Oni povas manĝi ĉion faritan kun amo, ĉu la manĝaĵo estas bongusta aŭ sengusta kaj multa aŭ malmulta. Fakte amo estas la plej supera gusto. Ja. 111, 145
  
  Se iu estas ĵaluza, egoisma aŭ malhonesta, tiu ne plaĉas al aliaj malgraŭ siaj elokventeco kaj bona aspekto. Sed la homo, kiuj jam forigis tiajn aferojn kaj liberiĝis de malamo, estas vere bela. Dp.262-3
  
  Homo, kiu ne sin bridis, disciplinis kaj kontentigis, ne kapablas bridi, disciplini kaj kontentigi aliajn. Sed tiu, kiu sin bridas, disciplinas kaj kontentigas, povas helpi aliajn fariĝi tiaj. M.I,45
  
  Kontenteco estas la plej granda riĉaĵo. Dp.227
  
  Se aliaj homoj kritikas min, la Darmon kaj la Samgon, vi ne rajtas koleriĝi kaj indigniĝi, ĉar tio nebuligos vian juĝon kaj vi ne scios la pravecon kaj malpravecon de ilia diro. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili, kiel erara estas ilia kritikado, dirante, "Ĉi tio ne estas prava. Tio ne estas ĝusta. Tio ne estas nia konduto. Tio ne estas nia maniero." Same, se iu laŭdas min, la Darmon aŭ la Samgon, vi devas vin deteni de fiereco kaj aroganteco ĉar tio nebuligos vian juĝon, kaj vi ne scios ĉu ili diras prave aŭ ne. Se aliaj tion faras, ekspliku al ili dirante, "Ĉi tio estas prava. Tio estas ĝusta. Ĉi tio estas nia konduto. Tion vi trovos en ni." D.I,3
  
  Se vortoj havas la kvin ecojn, ili estas ne malbone parolitaj, sed bone parolitaj kaj laŭdindaj por la saĝuloj. Kiuj kvin? Ili estas parolitaj je ĝusta tempo; ili estas veraj; ili estas parolitaj kun ĝentileco; ili trafas la punkton kaj ili estas parolitaj kun amo. A,III,243
  

  Kiel profunda lago estas klara kaj kvieta, la saĝuloj fariĝas tute pacaj kiam ili aŭdas la instruojn. Dp. 82
  
  Ne iru pro revelacio, pro tradicio, pro onidiro, pro la diro de verkoj, pro logika rezonado, pro indukto, pro supozita aŭtoritato de la instruisto aŭ pro la penso "Li estas mia instruisto." Sed kam vi mem scias, ke la afero estas bona, admirinda, laŭdita de la saĝuloj, kaj se la promeso kaj praktiko de la afero kondukas al vi profiton kaj feliĉon, tiam vi devas praktiki ĝin. A.1, 190
  
  Foje, la Budho diris al kelkaj monaĥoj, kiuj kverelas: Se bestoj povas esti afablaj, ĝentilaj kaj respektemaj unu al aliaj, vi devas esti tiaj. Vin. 11,162
  
  Estas iomete grave perdi ion kiel riĉaĵon, sed estas terura afero perdi saĝon. Estas iomete grave gajni ion kiel riĉaĵon, sed estas mirinda afero gajni saĝon. A.I,15
  
  Se distriĝemulo recitas la sanktajn tekstojn sed ne praktikas tion, kion ili diras, ili similas al paŝtisto kalkulanta nur alies bovojn kaj ne ĝuos la profiton de la sankta vivo. Dp.19
  
  Ĝuste kiel patrino protektas sian solinfanon eĉ malgraŭ la risko de sia propra vivo, oni devas havi senliman amon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Sn. 149
  
  Homo, kiu volas admoni alian, devas tiel pensi unue: "Ĉu mi estas tiu, kiu tute praktikas purigadon en la korpo kaj parolo? Ĉu mi havas tiujn kvalitojn en mi nun?" Se li ne havas tiujn kvalitojn, sendube iuj diras: "Lasu! Kial vi ne tute praktikas purigadon en korpo kaj parolo unue?" Tiu, kiu volas admoni alian, devas tiel pensi unue: "Ĉu mi mem liberiĝis de malbona volo kaj disvolvis mian amon al aliaj? Ĉu mi havas tiun kvaliton en mi nun?" Se li ne havas tiun kvaliton, sendube iuj diras, "Lasu! Kial vi ne praktikas amon per vi mem?" A. V,79
  La Darmo protektas tiujn, kiuj praktikas ĝin, kiel granda ombrelo protektas en pluvo. Ja.IV,55
  
  Kiu ajn praktikas justecon matene, tagmeze aŭ nokte, li havos feliĉajn matenon, tagmezon kaj nokton. A.I,294
  
  Se iu insultas vin, batas vin, ĵetas ŝtonojn al vi aŭ trafas vin per bastono aŭ glavo, vi devas pensi rezigninte ĉiujn mondajn dezirojn kaj konsiderojn, "Mia koro ne incitiĝos. Mi ne parolos malicajn vortojn. Mi ne sentos koleron, sed tenos bonkorecon kaj kompatemon por ĉiuj vivestaĵoj." Vi devas tiel pensi. M.I,126
  
  Irigaciistoj kondukas akvon; sagfaristoj kurbigas sagstangojn; lignaĵistoj formigas lignaĵon, sed la saĝuloj muldas sin mem. Dp. 80
  
  La Budho demandis Anurudon, kiel li povas vivi harmonie kun siaj kamaradoj. Li respondis: 'Mi ĉiam konsideras, kia feliĉo estas kaj kiel vera feliĉo estas, ke mi vivas kun tiaj kamaradoj en la spirita vivo. Mi pensas, parolas kaj kondutas al ili kun amo ambaŭ publike kaj private. Mi ĉiam konsideras, ke mi devas rezigni miajn proprajn dezirojn kaj konsenti, kion ili volas, kaj poste mi faros tion. Tiel ni estas multaj korpe sed unu en menso.' M111,156
  
Rigardu konflikton kiel danĝeron kaj harmonion kiel pacon, restu en unueco kaj bonkoreco. Tio estas la instruo de la Budhoj. Cp.3,15,13

  En batalo oni belonas heroon por doni klaran instruon kaj bezonas amikon por dividi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Sed en vera bezono ili volas la konsilon de la saĝulo. Ja.1,387
  
  Ekzistas kvar specaj homoj en la mondo. Kiuj kvar? Tiuj, kiuj zorgas nek pri sia bonfarto nek pri alies bonfarto; tiuj, kiuj zorgas pri alies bonfarto sed ne pri sia propra bonfarto; tiuj, kiuj zorgas pri sia propra bonfarto sed ne pri alies bonfarto, kaj tiuj, kiuj zorgas ambaŭ pri sia propra bonfarto kaj pri alies bonfarto... El tiuj kvar specaj homoj la plej bonaj, ĉefaj kaj alte superaj estas tiuj, kiuj zorgas pri sia propra bonfarto kaj ankaŭ pri alies bonfarto. A.II,94
  
  Kiam iu fariĝas monaĥo (aŭ disĉiplo) pro kredo je mi, ili prenas min kiel sian estron, helpanton kaj gvidenton. Kaj tiuj homoj sekvas mian ekzemplon. M.1,16
  
  Se vi rifuĝas en la Budho, la Darmo kaj la Samgo, vi liberiĝos de timo kaj tremado. S.I, 220
  
  Estas bone fariĝi kapabla domposedanto, dividi sian manĝaĵon, esti modesta pri sia riĉeco kaj ne esti malĝoja se la afero malprosperas. Ja.111,466
  
  Konkeru malamon per amo, malbonon per bono, avarecon per malavaro kaj mensogojn per vero. Dp. 223
  
  Estas ses aferoj, kiuj stimulas amon kaj respekton, helpon kaj konsenton, harmonion kaj unuecon. Kiuj ses? Kiam iu kondutas kun amo al siaj kamaradoj en la spirita vivo ambaŭ publike kaj private; kiam iu parolas kun amo al ili ambaŭ publike aŭ private; kiam iu pensas kun amo pri ili ambaŭ publike aŭ private; kiam iu dividas senretene kun ili kion ajn ĵus akiritan, eĉ se estas nur manĝaĵo en la bovlo; kiam iu posedas virtojn, kiuj estas perfektaj, nerompigintaj kaj donas liberecon, laŭditaj de la saĝuloj kaj kondutas al koncentriĝo; kiam iu posedas kun siaj kamaradoj en la sankta vivo ambaŭ publike kaj private la komprenon, kiu estas nobla, gvidas al libereco kaj kondukas al tuta detruo de suferado; tiam estos amo kaj respekto, helpo kaj konsento, harmonio kaj unueco. M. 1,322
  
  Kiuj amas la noblan Darmon, kaj sin tenas puraj en parolo, penso kaj konduto, tiuj estas ĉiam pacaj, ĝentilaj, koncentritaj kaj trankvilaj. Ili dece iras tra la mondo. Ja. 111,442
  
  Homoj, kies pensoj, paroloj kaj kondutoj estas bonaj, estas siaj propraj amikoj. Eĉ se ili diras, "Ni ne zorgas pri ni mem." Ili ankoraŭ estas siaj propraj amikoj. Kial? Ĉar ili faras por si tion, kion amiko faras por ili. S.i, 71
  
  Ne subtaksu bonecon dirante, "Mi ne povas esti tia." Konstantaj akvogutoj povas plenigi poton kaj la saĝo same iom kaj iom plenigas ilin per boneco. Dp. 122
  
  Iam iu monaĥo suferis de disenterio kaj kuŝis tie, kie li falis en sian ekskrementon. La Sinjoro kaj Anando vizitis la loĝejojn kaj venis al la loko, kie estis la malsana monaĥo. La Sinjoro demandis lin: "Monaĥo, kio okazis al vi?"
  "Mi suferas de disenterio, Sinjoro."
  "Ĉu neniu prizorgas vin?"
  "Neniu, Sinjoro."
  "Kial aliaj monaĥoj ne prizorgas vin?"
  "Ĉar mi ne helpas al ili."
  Tiam la Sinjoro diris al Anando: "Iru kaj alportu akvon. Ni lavos tiun ĉi monaĥon." Do Anando alportis akvon, kaj la Sinjoro verŝis akvon dum Anando lavis la tutan korpon de la monaĥo. Poste la Sinjoro kaj Anando tenis la kapon kaj piedojn de la monaĥo kaj portis lin sur la liton. Fine la Sinjoro kunvenigis la monaĥojn kaj demandis ilin: "Kial vi ne prizorgas la malsanan monaĥon?"
  "Ĉar li estas senutila al ni."
  "Monaĥoj, vi havas nek patron nek patrinon por prizorgi vin. Se vi ne reciproke prizorgas unu la aliajn, kiu prizorgas vin? Kiu volas flegi min, flegu la malsanulon." Vin. IV,301
  
  Tiu, kiu volontas rezigni riĉaĵon por savi membron kaj dediĉi membron por savi vivon, devas esti preta por rezigni riĉaĵon, membron, vivon kaj ĉion por la Vero. Ja. V,500
  
  Oni eltenas krudajn vortojn de fortuloj pro timo kaj eltenas tiajn vortojn de samrangulo por eviti argumentojn. Sed pacience elteni krudecon de subulo estas vera pacienco. Do diru la bonon. Sed kiel oni distingu laŭ ekstera formo, kiu estas pli alta, pli malalta ol li aŭ egala al li? Fakte iam malplaĉo sin kaŝas malantaŭ boneco. Do estu pacienca al ĉiu ajn, kiu parolas. Ja. V,141-2
  La donaco de vero superas ĉiujn aliajn donacojn. Dp. 354

  Oni estu plezura kaj ĝoja pro gajno de aliaj kiel ili plezuras kaj ĝojas pro gajno de aliaj. S. 11,198
  
  Mi jam proklamis la Darmon sen ajna ideo de kaŝa aŭ malkaŝa instruo. Mi ne havas fermitan pugnon de instruisto, kiu tenas ion post si. D. 11,100
  
  La Darmo kaj disciplino estu via instruisto post mia forpaso. D.11,154
  
  Mi ne traktos vin kiel potisto traktas malsekan koton. Ripete detenante, mi parolos al vi senĉese admonante. La forta koro eltenos la provon. M.111,118
  
  Estas bone pensi de tempo al tempo pri via propraj mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies mankoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri viaj propraj virtoj. Estas bone pensi de tempo al tempo pri alies virtoj. A.V, 159

  Kun respekto kaj zorgemo la ĉagrenulon helpas La saĝulo, kiu estas dankema kaj dankoplena, aminda amiko kun firma dediĉemo. Tia ago estas ĝuste nomata "bono”. Ja. V,146
  
  Tiuj, kiuj faras bonon, ĝojas nun kaj poste, ili ĝojas ambaŭ nun kaj poste. Ili ĝojas kaj feliĉas kiam ili pensas pri siaj propraj bonaj kondutoj. Dp. 16
  
  Rezignu eraron. Tio estas farebla. Mi ne postulus vin tiel agi se tio estus ne farebla. Sed tio estas farebla, do mi diras, "Rezignu eraron." Mi ne postulus vin tiel agi se rezigni eraron kondukus al vi perdon aŭ malĝojon. Sed tio estos bono kaj feliĉo por vi, do mi diras, "Rezignu eraron." Nutru la bonon. Tio estas farebla. Mi ne postulus vin tiel agi se tio estus ne farebla. Sed tio estas farebla do mi diras, "Nutru la bonon." Se nutri la bonon kondukus al vi perdon aŭ malĝojon, mi ne postulus vin tiel agi. Sed tio pliigos viajn bonon kaj feliĉon, do mi diras, "Nutru la bonon." A.I,58
  
  Ĉiuj tremas je puno kaj vivo estas kara al ĉiuj. Do starigu vin en la pozicioj de aliaj, nek mortigu nek lasu mortigon. Dp. 130
  
  Oni ne rajtas rompi branĉon de la arbo, en kies ombro li sidas aŭ kuŝas, ĉar li estus faranto de malbono kaj perfidulo de amiko se li tion farus. Pv.21,5
  
  Menso estas brila sed makulita de malpuraĵo veninta el nenio. Seninstruitaj ordinaraj homoj ne komprenas tion, do ne estas mensa disvolviĝo por ili. Menso estas brila kaj la malpuraĵo veninta el nenio povas puriĝi. Kleritaj sanktaj disĉiploj komprenas tion kaj estas mensa disvolviĝo por ili. A. 1,10
  
  La ĉielo kaj la tero estas tre malproksimaj kaj tiu ĉi bordo de oceano estas tre malproksima de la alia. Sed oni diras, ke la Darmo de bono estas eĉ pli malproksimaj de la darmo de malbono. Ja.V,483
  
  La bono brilas de malproksimo kiel la Himalajoj. La malbono estas malluma kiel sago pafita en la nokton. Dp. 304
  
  La Sinjoro diris: "Kiel vi pensas pri tio? Kio estas la celo de spegulo?"
  "Ĝi estas por celo de reflekto," respondis Rahulo.
  Tiam la Sinjoro diris: "Tiel, konduto devas esti farita per korpo, parolo aŭ menso nur post zorgema konsidero." M.I, 415
  
  Fleksiĝu kiel pafarko kaj estu fleksebla kiel bambuo, tiam vi malakordos al neniu. Ja. VI,295
  
  Same kiel Rivero Gango fluas, inklinas kaj celas al la oriento, tiu, kiu praktikas kaj disvolvas la Noblan Okeran Vojon fluas, inklinas, kaj celas al Nirvano. S.V. 40
  
Vere, bonulo estas dankema kaj dankoplena. Vin. IV,55
  
  Tiuj, kiuj senĉese pensas, "Li insultis min!" "Li batis min!" "Li subpremis min!" "Li prirabis min!", neniam forigas sian malamon. Sed la rezigninto de tiaj pensoj povas fari tion. En tiu ĉi mondo malamo neniam estas forigebla per pli da malamo. Estas amo, kiu forigas malamon. Tio estas eterna vero. Dp. 3-5
  
  Por virtaj homoj ĉiu tago estas speciala kaj ĉiu tago estas sankta. M.1,39
  
  Eĉ se bone ornamita, se iu estas paca, sindetena, persista al la sankta vivo kaj nemalutila al ĉiuj vivestaĵoj, li estas vera asketo, vera pastro kaj vera monaĥo. Dhp.142
  
  Ne estu juĝanto de aliaj, ne juĝu aliajn. Kiu ajn juĝanta aliajn fosas kavon por si mem. A. 111,350
    
  La hurlo de ŝakalo kaj kantoj de birdoj estas facile kompreneblaj. Sed estas vere malfacile interpreti kion homoj diras. Eble vi pensas, "Li estas mia parenco, mia amiko, mia vera kararado" ĉar antaŭe li faris vin feliĉa, sed nun eble li estas malamiko. Kiam ni amas iujn, ili estas ĉiam proksimaj, dum tiuj, kiuj amas nin, ne ĉiam estas en malproksimo. La fidelaj amikoj restas ankoraŭ fidelaj malgraŭ ke vin apartigis oceanoj. La homo kun malvirta koro estas ankoraŭ malvirta kvankam li jam trapasis la maron. Ja. IV,218
  
  Estu insulo al vi mem, estu via propra rifuĝo, prenu neniun alian kiel vian rifuĝon, prenu Darmon kiel viajn insulon kaj rifuĝon. D.1,100
  
  'Nun monaĥoj, mi diras al vi, ĉiuj aferoj estiĝintaj laŭ kondiĉoj estas efemeraj. Strebu kun konscio.' Tio estas la lastaj vortoj de la Budho.D. 11,156

422
Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi'an

Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.


423
 Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang

  Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj de monaĥejo Tiefosi gastis ĉe  gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang dum du tagoj de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana GAYET. Sinjoro Johano Ludoviko donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj, por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Ĉongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.

424
Esperanta novaĵo / Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an
« on: April 11, 2013, 11:54:02 AM »
Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio
Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013
Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

Programoj:
    Kursaro pri ABC,  gramatiko,  vortfarado,  traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj,
  Sesio de Esperantologio.

Kotizo:
  ¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.
  Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.
   
Loĝado kaj Manĝado: 
  2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo):   ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj.   

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo:
   Trajne: ĉe Xi’an-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 103 ĝis Okcidenta Transporta Stacio kaj ŝanĝi rapidegan buson, elbusiĝi ĉe la haltejo “Qian Xian Yŭua Hotelo” kaj preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
  Aviadile: de Xi’an-a flughaveno al la Monaĥejon Tiefo oni povas preni la flughavenan aŭtobuson ĉe la elirejo al la gubernio Qian Xian kaj poste preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
  Ĉe alveno kaj foriro, Xi’ana Esperanto-Asocio proponos pagan transporton inter la flughaveno aŭ Xi’an-a stacidomo kaj Monaĥejo Tiefo: ¥160/ses-seĝa buso. Kunprenantoj dividos la sumon.

Kontakto:
    Arko : arko.gong@qq.com;
  Miaohui miaohui@ebudhano.cn

425
  Mi kaj kursanoj ekvojaĝos al Urbo Zhenjiang por intervidiĝi kun kelkaj samideanoj cxinaj ka francaj, poste mi vojaĝos al Monaĥejo Duobaosi en Provinco Zhejiang. Mi revenos al Monaĥejo Tiefosi kaj daŭrigos nian laboron post du semajnoj. Por teni la elsendojn de Retradio BRE konstantaj, mi anticipe faris du elsendojn kaj agordis, ke la programaro publikigu ilin sinsekve akurate je ĝusta tempo.

La elsendlisto de la 14-a elsendo en la 7-a de aprilo:
Budhisma scio:
  Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
  Budhisma muziko:
  Muziko el Ĝengo, 25 korda muzikinstrumento
  Budhisma rakonto:
  Du patrinoj

La elsendlisto de la 15-a elsendo en la 14-a de aprilo:
  Budhisma scio: Ĉapitro 12. Historio kaj disvolviĝo
  Budhisma muziko: Muziko de Ĝengo
  Budhisma rakonto: Reĝido kvinarmilo kaj Monstro Glŭaro

La adreso por la aŭskultado kaj elŝutado estas: http://www.budhano.cn/podkasto
Bonan aŭdeblecon al ĉiuj samideanoj!

426
Forumo pri vortoj / Vorto: bikŝuo
« on: April 02, 2013, 08:02:41 AM »
Bikŝuo (比丘 “biqiu” en ĉina lingvo) estas plenkvalifika budhisma monaĥo, trapasis tre rigoran trejnadon kaj observas 250 maksimojn. Virina bikŝuo estas bikŝuino.

Se iu volas fariĝi budhisma monaĥo en Ĉinio, unue li loĝas en la monaĥejon por ricevi trejnadon dum almenaŭ unu jaro por fariĝi ŝramanero (沙弥  “shami”), monaĥa novulo,  kiu observas dek maksimojn. Post tio, kiam li atingis dudek jarojn, li ricevos pli rigoran trejnadon pri scio kaj konduto por fariĝi bikŝuo. Se ĉiuj bikŝuoj en la monaĥejo opinias, ke li taŭgas por fariĝi bikŝuon, li partoprenas en ceremonio por bikŝuiĝo kaj ricevis pli intencan instruadon dum monato. Poste, trapasinte la ordinan ceremonion, li fariĝis plenkvalifika monaĥo observanta 250 maksimojn kaj havanta ateston de Ĉina Budhisma-asocio.

Antaŭe ĉinaj bikŝuoj kaj bikŝuinoj kutime havas surverte cikatrojn bruligitajn per incensbatonetoj. Tio havas nenian rilaton kun tradicia budhismo, devenis de antikva Ĉinio por distingi verecon de monaĥo. Tiu kutimo jam eksvalidiĝis.

427
Forumo pri vortoj / vorto "ĝengo"
« on: April 02, 2013, 07:37:44 AM »
En niaj baldaŭaj elsedoj estas muziko el plukinstrumento "ĝengo", kiu estas cina muzikilo tre antikva.
ĝengo “筝”: Laŭ “Granda vortaro Ĉina-Esperanta (汉语世界语大词典)”: 13-,16-,21- aŭ 25-korda plukinstrumento iom simila al la citro.

428
Bona demando kaj bona respondo / 13. Fariĝi Budhano
« on: April 01, 2013, 08:47:20 AM »
13. Fariĝi Budhano
  
  Demando: Kion vi diris ĝis nun tre interesas min. Kiel mi povas fariĝi budhano?
  Respondo: Iam budhaj instruoj inpresis viron nomatan Upali kaj li decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris al li:
  "Faru konvenan esploradon unue, Upali.
  Konvena esplorado estas bona por homo konata kiel vi mem." M.II379
  En Budhismo komprenemo estas la plej grava afero kaj komprenado bezonas tempon. Tio estas la fina produkto de procezo. Do ne facilanime hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝis pri multeco de siaj disĉiploj. Li pli zorgis, ke homoj sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atenta esplorado kaj konsideradon pri faktoj.
   
  Demando: Se mi jam tion faris kaj mi trovis la budhajn instruojn akcepteblaj, kion mi devas fari se mi volas fariĝi budhano?
  Respondo: Plej bone vizitu bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subtenu ilin, akceptu ilian subtenon kaj daŭre lernu pli multe pri budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi povas oficiale fariĝi budhano prenante Tri Rifuĝojn.
  
  Demando: Kio estas la Tri Rifuĝoj?
  Respondo: Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon aŭ protekton. Estas multspecaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malfeliĉaj, ili rifuĝas ĉe siaj geamikoj. La Budho diris:
  "Rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Samgo kaj vidu kun vera kompreno la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas suferado, la kaŭzo de suferado, la transpaso de suferado, kaj la Nobla Okera Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la suferoj. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, per kiu oni liberiĝas el ĉiuj suferoj." Dp 189-192
  Rifuĝi en la Budho estas memfida akcepto al la fakto, ke oni povas plene iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝi en la Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazi la vivon sur la Nobla Okera Vojo. Rifuĝi en la Samgo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Nobla Okera Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel ekpaŝas sur la vojon al la Nirvano.
  
  Demando: Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi unue ricevis la Tri Rifuĝojn?
  Respondo: Kiel sennombre milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj bone komprenigas malfacilan mondon. Ili donis signifon al tio, kio estas sensignifa vivo. Ili jam donis al mi humanajn kaj kompatemajn etikojn per kiuj ili gvidas mian vivon. Kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en la sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho.
  "Iri al li por rifuĝo, laŭdi lin, honori lin kaj resti en lia Darmo estas konduto kun kompreno."
  Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.
  
  Demando: Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi ne vere interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas forlasi min. Kion mi povas fari?
  Respondo: La unua afero, kiun vi devas kompreni, estas, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko respektas viajn dezirojn kaj akceptas vin malgraŭ kia vi estas. Mi suspektas, ke tiu ĉi homo sin pretendas kiel vian amikon nur por konverti vin. Kiam iuj klopodas trudi sian volon al vi, ili certe ne estas geamikoj.
 
  Demando: Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.
  Respondo: Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj trudado. Se mi havas pomon, mi donas duonon al vi kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi dividas ĝin kun vi. Sed se vi diras al mi: "Dankon, sed mi jam manĝis." kaj se mi daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homoj kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la nomo "divido", "amo" aŭ "malavareco", sed kiel ajn li nomas ĝin, lia konduto restas kruda, malsincera kaj egoisma.
  
  Demando: Do kiel mi povas haltigi lin?
  Respondo: Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li al vi faras demandojn kiel "Kio estas via kredo pri tio?" aŭ "Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?", klare, ĝentile kaj persiste ripetu vian unuan diron. "Dankon pro la invito, sed mi ne preferas iri."
  "Kial ne?"
  "Tio estas mia propra afero. Mi ne preferas iri."
  "Sed tie estos multaj interesaj homoj."
  "Mi certas, ke jes, sed mi ne preferas iri."
  "Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi."
  "Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi ne preferas iri."
  Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vian deziron kaj rifuzas al li impliki vin en tian diskuton, li eble cedos. Estas honto, ke vi devas tion fari, sed estas tre grave por homoj lerni, ke ili ne rajtas trudi siajn kredojn aŭ deziroj al aliuloj.
  
  Demando: Ĉu budhanoj devas peni por dividi la Darmon kun aliaj?
  Respondo: Jes, ili devas. Se oni demandas vin pri Budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de la Budho sen ilia demando. Sed se ili per siaj vortoj aŭ agoj informas vin, ke ili ne havas intereson, akceptu tion kaj respektu iliajn dezirojn. Estas ankaŭ grave memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Ĉiam prezentu al ili la Darmon per pensemo, afableco, toleremo, justeco kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, konas perfekte la Darmon, plene praktikas ĝin kaj malavare dividas ĝin kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.

429
Esperanta novaĵo / Ekdisaŭdiĝis la dektria elsendo de Retradio BRE
« on: March 30, 2013, 09:33:57 AM »
Saluton, karaj amikoj!

Nun jam ekdisaŭdiĝis la dektria elsendo de Retradio BRE. Jen la listo de la elsendo:

Aktualaĵoj:
Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
Kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio:
Ĉapitro 10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj
Budhisma muziko:
Omaĝo al Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj:
Maliculino kaj Buterlakta Saĝulo
La saĝo de Reĝino Mildakoro

La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
 La temo de la elsendo estas: Retradio: 2013-03-31

Bonan aŭdeblecon al vi ĉiuj!

430
Forumo pri Budhismo / La ses-silaba mantro de Avalokiteŝvaro
« on: March 29, 2013, 07:47:55 PM »
La ses-silaba mantro de Avalokiteŝvaro

  “Om mani padme hum” estas la ses-silaba mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Oni ankaŭ nomas ĝin kora mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Ĝi signifas, ke mi rifuĝas al la Mani-perlo sur la lotusfloro kaj mi atingos purecon kiel lotusfloro kaj meriton kiel Mani-perlo.
  La ses-silaban mantron budhanoj ĉantas por renaskiĝi en la purajn landojn de budhoj kaj fariĝi budhoj kun celo helpi ĉiujn aliajn vivestaĵojn. Budhanoj kredas, ke Avalokiteŝvaro bonvenigos la praktikantojn per lotusfloroj al la pura lando post kiam ili atingas la finon de la vivo se ili volas renaskiĝi en la pura lando de la budho Amitabo, kaj tie ili lernos kaj praktikos budhismon ĝis ili fariĝos bodisatvoj kaj budhoj por plej efike helpi al ĉiuj vivestaĵoj. Ĉiuj budhanoj monaĥaj kaj laikaj en Tibeto kutime ĉantas la mantron, kaj multaj el ili gajnis grandan atingon.
  Laŭdire en la kvara jarcento, la unua reĝo de Tibeto akiris kvar valoraĵojn sanktaĵojn falintajn el la ĉielo, inter kiuj estis la ses-silaba mantro. Oni simbolas la mantron kiel fonton de saĝo, liberiĝo, favoro kaj feliĉo. Se oni ĉantas la ses silabojn sinsekve, ili liberiĝos de la metempsikozo inter ses ekzistecoj: ĉielo, asuro, homo, besto, malsata spirito kaj infero.
  Ĉiu silabo el la mantro simbolas apartan koloron: blanka, blua, flava, verda, ruĝa kaj nigra, kiu signifas ses formojn de vivestaĵoj. “Om” simbolas ĉielojn. Se oni recitas silabon“Om”, lia renaskiĝo en la ĉieloj estos malebligita; “Ma” simbolas asuron. Se oni recitas silabon “Ma”, lia renaskiĝo en la stato de asuro estas malebligita. “Ni” simbolas homon; Se oni recitas silabon “Ni”, lia renaskiĝo en la homa mondo estas malebligita. “Bej” simbolas la beston. Se oni recitas silabon “Bej”, lia renaskiĝo en la stato de besto estas malebligita; “Mej” simbolas staton de malsata spirito. Se oni recitas silabon “Mej”, lia renaskiĝo en la stato de malsata spirito estas malebligita. “Hum” silabon simbolas la infero. Se oni recitas  silabon “Hum”, lia renaskiĝo en la infero estas malebligita.
  Per la sankta kaj valora mantro oni ankaŭ povas kompensi la antaŭajn malbonajn kondutojn kaj karmojn, forigi la malhelpon kaj malfacilecon, gajni la liberiĝon el la sufero de metempsikozo, kaj atingi la sukceson de budhiĝo. Do se oni foje aŭskultis la mantron per respekto kaj pura menso, ili neniam retiriĝos el la praktiko de budhismo, kaj sin kulturos persiste ĝis la plej alta atingo. Se iu ajn besto aŭ insekto aŭdas la mantron antaŭ la morto, ĝi liberiĝos el la tri malbonaj ekzistecoj post la morto kaj sin lernigos kaj kulturos per budhismo en la nova vivo. Se oni pensas pri la ses-silaba mantro, ili povos kompensi ĉian kulpon, solvi malfacilon, kaj renaskiĝi en la pura lando. Se oni tuŝos la vorton de la mantro, ili ricevos la benon de sennombraj budhoj kaj bodhisatvoj.
  Grandan meriton ni havigas al ni ne nur per la metodo reciti la mantron. Se oni portas la skribaĵon de la mantro sur la korpo, tenas ĝin en la mano aŭ adoras ĝin en la hejmo, ni estos kondukitaj al la liberiĝo el ĉiaj suferoj. Do en Tibeto la mantro kutime skribiĝas sur longa tuko, aŭ metiĝinta en sutra rado nomata “Darma Rado”. Kutime la darma rado estas turnebla per mano, vento aŭ akvo. Oni nomas tion turnado de la darma rado. Oni ankaŭ gravuris ĝin sur steleon aŭ skribis ĝin sur standardon flirtantan en la aero. Ĉiuj vidaitoj, aŭdintoj kaj tuŝintoj de la mantro kaj eĉ tuŝitoj de la vento preterpasinta la mantron atingos la estontan liberiĝon.
  La alia funkcio de la mantro estas: subigi demonon, resanigi malsanulon, mildigi katastrofon, akiri sukceson, forigi malagrablaĵon kaj atingi iluminiĝon. Kvankam la mantro havas nur ses silabojn, tamen la funkcio estas vere granda, do ĝi furoras en budhisma kampo.
  Ankaŭ mi esperas, ke ĉiuj amikoj sperti la avantaĝon de la mantro per via efektiva praktikado.

431
    Kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi
    
    En la komenco de ĵus kurinta semajno esperanta kurseto por progresintoj ekokazis en Monaĥejo Tiefosi. En la kurso Miaohui instruis al tri kursaninoj en la monaĥejo tekstlibron “Paŝoj al plena posedo” kompilitan de sinjoro William Aŭld. Ni lernas ĉiutage kaj faros multajn ekzercojn parolajn, tradukajn kaj verkajn dum a lernado.

432
Esperanta novaĵo / Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi
« on: March 28, 2013, 02:23:03 AM »
Svisa geedza paro gastis en Monaĥejo Tiefosi

  Dum la dudek-kvina kaj dudek-sesa de marto, paro da svisaj geedzoj gastis en Monaĥejo Teifosi. Ili estas esperantaj vojaĝantoj, kaj atingis Ĉinion travojaĝinte multajn landojn. Post la vojaĝo en Ĉinio ili ankaŭ vojaĝos en Vietnamio, Kamboĝo, Tajlando kaj aliaj landoj. Ili eklernis Esperanton ĉe instrua retejo “lernu.net” antaŭ ne tre longe, kaj Esperanto donis al ili grandajn facilecon kaj oportunecon dum sia vojaĝo en diversaj landoj.
  Dum ilia restado en la monaĥejo, ni interkomunikis pri ĉinaj religioj, precipe pri Ĉina Budhismo kun tri ĉefaj tradicioj, Hana Budhismo, Tibeta Budhismo kaj Teravada Budhismo. Krome ili ankaŭ faris viziton en kaj ekster la monaĥejo. Ili vizitis la restadejon de la antikva monaĥejo kaj la tipajn kavernajn loĝejojn, kaj ankaŭ gastis en familioj de lokanoj en la vilaĝo.
  Ĉe ilia forlaso ni ankaŭ donacis al ili iom da diskoj de esperantaj tradukaĵoj faritaj de Miaohui kaj voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio internacia, por ke ili aŭskultu kaj ankaŭ disdonacu al aliaj samideanoj, kiujn ili renkontas dum la vojaĝo.
  Kiel praktika kaj facila lingvo, Esperanto montras sian avantaĝon dum onia praktikado en diversaj manieroj.

433
Esperanta novaĵo / Ekaŭdiĝis la dekdua elsendo de Retradio BRE
« on: March 24, 2013, 12:42:12 AM »
Saluton, karaj amikoj!

Nun ekaŭdiĝis la dekdua elsendo de Retradio BRE. Jen la elsendlisto:

Budhisma scio

Ĉapitro 9. Fortuno kaj sorto

Vera rakonto en vera vivo: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco.

Budhisma rakonto: Malbeno de Mitavindo


La adreso por aŭskulti kaj elŝuti la dokumenton estas:  http://www.budhano.cn/podkasto

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj

434
Bona demando kaj bona respondo / 12. Historio kaj Disvolviĝo
« on: March 24, 2013, 12:36:57 AM »
  12. Historio kaj Disvolviĝo
  
  Demando: Nun Budhismo estas religio kun granda nombro da sekvantoj en multaj diversaj landoj. Kiel tio okazis?
  Respondo: Dum 150 jaroj post la forpaso de la Budho lia instruado jam disvastiĝis tre vaste tra la norda Hindio. Poste en ĉirkaŭ 262 a.K. Asoko Maŭrija, la tiama reĝo de Hindio, konvertiĝis al Budhismo kaj propagandis la Darmon tra sia tuta regno. Multaj homoj absorbiĝis de la altaj etikaj standardoj de Budhismo kaj precipe de ĝia oponado al hindia klasa sistemo. Asoko ankaŭ okazigis grandan konsilion kaj sendis misiajn monaĥojn al najbaraj landoj kaj eĉ ĝis Eŭropo. La plej sukcesa el la misioj estis tiu, kiu iris al Srilanko. La insulo fariĝis budhisma kaj eĉ daŭras ĝis nun. Aliaj misioj disvastigis Budhismon al suda kaj okcidenta Hindio, Kaŝmiro kaj la regiono, kie nun estas suda Birmo kaj Duoninsula Tajlando. Post jarcento aŭ pli Afganio kaj montaraj regionoj de norda Hindio fariĝis budhismaj, kaj de tie monaĥoj kaj komercistoj iom post iom kondukis la religion al centra Azio kaj fine al Ĉinio, de kie ĝi iris en Koreion kaj Japanion. Estas tre interese por scii, ke Budhismo fakte estas la nura eksterlanda pens-sistemo radikiĝinta en Ĉinio. En ĉirkaŭ la 12a jarcento Budhismo fariĝis ĉefa religio en Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo ĉefe pro la klopodoj de srilankaj monaĥoj.
  
  Demando: Kiel kaj kiam Tibeto fariĝis budhisma regiono?
  Respondo: En ĉirkaŭ la 8-a jarcento la reĝo de Tibeto sendis ambasadoron al Hindio por inviti monaĥojn kaj budhismajn verkojn al sia lando. Budhismo ekdisvastiĝis, tamen ne fariĝis la ĉefa religio parte pro la kontraŭstaro farita de la pastroj de indiĝena Bon-religio. Fine en la 11-a jarcento granda nombro da hindiaj monaĥoj kaj instruistoj venis al Tibeto kaj la religio firme establiĝis. Ekde tiam Tibeto fariĝis unu el la regionoj plej prosperaj je Budhismo.
  
  Demando: Do Budhismo disvastiĝis tre vaste.
  Respondo: Krom tio estas tre malmultaj ekzemploj, ke Budhismo persekutis la renkontitajn religiojn aŭ disvastigis la religion per konkeraj armeoj dum sia disvastiĝo. Budhismo ĉiam havas ĝentilan manieron de vivo, kaj la budhanoj antipatiis la ideon konduki kredon per forto aŭ premo.
  
  Demando: Kian influon Budhismo donis al la landoj, en kiujn ĝi iris?
  Respondo: Kiam misiaj monaĥoj iris al diversaj landoj ili kutime portis kun si pli multe ol nur budhajn instruojn. Ili ankaŭ portis iom el la plej bonaj aspektoj de hindia civilizacio. Iam monaĥoj lertis pri medicino kaj enkondukis novan medicinan ideon al la regiono, kie ĝi ankoraŭ ne ekzistis. Nek Srilanko, nek Tibeto, nek kelkaj regionoj de centra Azio havis skribon ĝis kiam monaĥoj enkondukis ĝin, kaj certe, novaj scioj kaj ideoj venis kun la skribo. Antaŭ la alveno de Budhismo la tibetanoj kaj mongoloj estis sovaĝaj kaj krudaj homoj, kaj Budhismo ilin ĝentiligis kaj civilizis. Eĉ en Hindio bestoferado senfuroriĝis pro Budhismo kaj la klasa sistemo mildiĝis almenaŭ por iom da tempo. Eĉ hodiaŭ kiam Budhismo disvastiĝas en Eŭropo kaj Ameriko, iom el ĝiaj enrigardoj en homan menson ekinfluis modernan okcidentan psikologion.
  
  Demando: Kial Budhismo malaperis en Hindio?
  Respondo: Neniu donis kontentan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke Budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingebla de Hinduismo. Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio apartigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, en la 8-a aŭ 9-a jarcento hindia Budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum ĥaoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.
  Demando: Sed ankoraŭ estas iom da budhanoj en Hindio, ĉu ne?
  Respondo: Jes. Fakte ekde la mezo de la 20-a jarcento Budhismo denove aperis en Hindio. En 1956 la gvidanto de hindiaj parioj konvertiĝis al Budhismo ĉar li kaj liaj popolanoj suferis tiel mizere sub la klasa sistemo de Hindio. Ekde tiam ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj fariĝis budhanoj kaj la nombro daŭre kreskas nun.
  
  Demando: Kiam Budhismo unue venis en la okcidenton?
  Respondo: La unuaj budhaniĝintaj okcidentanoj eble estis grekoj, kiuj migris en Hindion post la invado de Aleksandro la Granda en la 3-a jarcento a.K. Unu el la plej gravaj antikvaj budhismaj libroj, la Milindapanha, konsistis el dialogo inter la hindia monaĥo Nagasena kaj la indo-greka reĝo Milinda. Sed en nuna tempo Budhismo vekis la admiradon kaj respekton en la okcidento je la fino de la 19-a jarcento kiam kleruloj ektradukis budhismajn sutrojn kaj verkis pri Budhismo. En la frua 1900 jaroj kelkaj okcidentanoj sin nomis budhanoj kaj unu aŭ du el ili fariĝis monaĥoj. Ekde 1960 la nombro de okcidentaj budhanoj kreskis stabile kaj hodiaŭ ili fariĝis malgranda sed signifoplena minoritato en plej multaj okcidentaj landoj.
  
  Demando: Ĉu vi povas diri ion pri malsamaj specoj de Budhismo?
  Respondo: En la tempo de sia prospero Budhismo disvastiĝis de Mongolio al Maldivo, de Balko al Bali-insulo kaj tiel ĝi allogis homojn el multaj malsamaj kulturoj. Poste en multaj jarcentoj ĝi estis adoptita kaj adaptita laŭ la disvolviĝo de homaj sociaj kaj intelektaj vivoj. Sekve de tio, ĝia ekstera formo ŝanĝiĝis multe dum la esenco de la Darmo restas sama. Hodiaŭ estas tri ĉefaj specoj de Budhismo. Ili estas Teravado, Mahajano kaj Vaĝrajano.
  
  Demando: Kio estas Teravado?
  Respondo: La nomo Teravado signifas la Instruojn de Prestiĝuloj kaj baziĝis ĉefe sur palilingva Tripitako, la plej antikva kaj plej kompleta noto de la budhaj instruoj. Teravado estas pli konservativa kaj monaĥej-centra formo de Budhismo, kaj ĝi emfazas la bazon de la Darmo kaj retenas simplan kaj rigoran praktikan metodon. Nun Teravadon oni praktikas ĉefe en Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.
  
  Demando: Kio estas Mahajana Budhismo?
  Respondo: En ĉirkaŭ la 1-a jarcento a.K. oni esploris iujn signifojn de la budhaj instruoj pli profunde. Krome, socio evoluis kaj tio bezonis pli novan kaj konvenan eksplikadon de budhaj instruoj. Multaj skoloj estiĝintaj el tiuj novaj evoluadoj komune nomiĝas Mahajano, signifanta la grandan vojon, ĉar ili asertis, ke ili estas pli konvenaj al ĉiuj, ne nur al monaĥoj kaj monaĥinoj, kiuj jam rezignis la mondon. Mahajano fine fariĝis ĉefa speco de Budhismo en Hindio, kaj nun praktikiĝas en Ĉinio, Koreio, Taiwan, Vjetnamio kaj Japanio. Iuj teravadanoj diras, ke Mahajano estas distordo de la budhaj instruoj. Tamen mahajananoj montris, ke la Budho akceptis ŝanĝon kiel unu el la plej fundamentaj el ĉiuj veroj kaj ke ilia interpretado de Budhismo estas ne pli distorda de Budhismo ol tio, ke kverkarbo estas distordo de glano.
  
  Demando: Mi ofte vidis la terminon Hinajano. Kion signifas la termino?
  Respondo: Kiam disvolviĝis Mahajano, ĝi volis distingi sin mem de fruaj budhismaj skoloj, do ĝi sin nomis Mahajano, la Granda Vojo, kaj kromnomis la fruajn skolojn Hinajano, signifanta Malgrandan Vojon. Do Hinajano estas iom sekta nomo donita de mahajananoj al teravadanoj.
  
  Demando: Kio estas Vaĝrajano?
  Respondo: Tiu speco de Budhismo ekestiĝis en Hindio dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K. kiam Hinduismo travivis grandan reprosperiĝon en Hindio. Responde al tio iuj budhanoj influiĝis de aspektoj de Hinduismo precipe pri la adoro al dioj kaj uzado de komplikaj ritoj. En la 11-a jarcento Vaĝrajano bone establiĝis en Tibeto, kie ĝi disvolviĝis plue. La vorto Vaĝrajano signifas Diamantan Vojon, kaj aludas la supozeble nerompeblan logikon, kiun vaĝrajananoj kutime uzas por pravigi kaj defendi iujn el siaj ideoj. Vaĝrajananoj pli dependas de speco de literaturo nomata tantro ol de tradiciaj budhismaj skriboj kaj do iam ĝi ankaŭ konatiĝas kiel Tantrajano. Vaĝrajano nun furoras en Mogolio, Tibeto, Ladako, Nepalo, Butano, kaj inter la tibetanoj vivantaj en Hindio.

  Demando: Ĉio el tio estas tre konfuza. Kiel mi povas scii, kiun specon mi elektu se mi volas praktiki Budhismon?
  Respondo: Eble ni povus kompari ĝin kun rivero. Se vi iras al la fonto de rivero kaj poste al ĝia buŝo, ili probable vidiĝas malsame. Sed se vi sekvus la riveron de ĝia fonto kiam ĝi ekzigzagas tra la montoj kaj valoj, super akvofaloj, preter multaj malgrandaj rojoj, kiuj fluas en ĝin, vi fine atingus ĝian buŝon kaj komprenus kial ĝi ŝajnas tiel malsama de la fonto. Se vi volas lerni Budhismon, komencu je la plej fruaj bazaj instruoj, kiuj estas la Kvar Noblaj Veroj, la Nobla Okera Vojo, kaj la vivo de la historia Budho kaj aliaj. Post tio lernu kiel kaj kial tiuj instruoj kaj ideoj evoluis, kaj poste koncentriĝu al la budhisma metodo, kiu plej plaĉas al vi. Tiam estos ne eble por vi diri, ke fonto de rivero estas malpli supera ol la buŝo, aŭ la buŝo estas distordo de la fonto.

435
Feliĉa homa vivo / Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco
« on: March 22, 2013, 11:19:46 AM »
  Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco

  Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto.
  Foje, post sia laboro, li suferis de laco kaj soifo sub la fajra suno dum sia vojaĝo reveni hejmen. Li vidis domon ĉe la vojo kaj tuj eniris por peti akvon. Enirinte li vidis maljunulinon sidante foriganta branon el senŝeligita milio per grenventumilo. Salutinte ŝin, la geomanciisto vidis puton, do li tuj prenis sitelon da freŝa akvo kaj ektrinkegis per bovlo. Nenion dirinte, la maljunulino subite metis manplenon da brano en la bovlon. Tio ege furiozigis la trinkanton, sed li povis fari nenion alian ol deteni sian koleron kaj trinketi la akvon blovante la branon sur la akvo. Trinkinte ĝiskontente, li elpensis metodon por sin venĝi kontraŭ la “malica” maljunulino. Li jam rimarkis tre malbenan lokon, kiu povas detruigi la familion, se oni konstruos tombejon tie. Li deziris, ke forpereu la tuta familio de la maljunulino, do li afekteme proponis al ŝi: “Mi estas lerta geomanciisto. Mi trovis, ke ne malproksime de via domo estas loko tre fortuna por esti tombejo. Se vi translokigos la tombejon de via familio al tiu loko, vi kaj viaj idoj prosperiĝos neimageble. Mi tiel proponas nur por rekompenci vian bonkoron regali min per akvo.” La maljunulino opiniis tion vera, kaj vere faris la lokon kiel tombejon de sia familio tuj post la foriro de la geomanciisto.
  Pasis ĉirkaŭ dek jaroj. La geomanciisto denove iris en montaron trapasinte la regionon de la maljunulino. Rememorinte la okazaĵon antaŭ dek jaroj, li speciale iris al la malbena tombejo por vidi, ĉu ankoraŭ restis iu en la familio de la maljunulino. Proksimiĝinte, li trovis eksteratende, ke anstataŭ malbena loko, ĝi fariĝis tre fortuna, kiu garantiis prosperon kaj gloron al la posedanto de la tombejo. Li ege surpriziĝis de tio, ĉar li estis sperta geomanciisto kaj neniam malsukcesis distingi lokon bonan aŭ malbonan. Li iris en la domon de la estinta maljunulino kun granda dubo. Enirinte li trovis la saman maljunulinon, kiu estis pli sana kvankam pli aĝa. Vidinte lin, la maljunulino tuj rekonis lin kaj dankis lin por la favora loko. Ŝi diris, ke post kiam ŝi translokis la familian tombejon laŭ lia propono, vere prosperiĝis ŝia familio. Ŝiaj du filoj trapasis la palacan ekzamenon kaj fariĝis kortegaj oficistoj. Ili vivis riĉe kaj feliĉe. La geomanciisto ege miris pri tio, li do demandis, pro kio la maljunulino metis branon en la akvon kiam li mildigis sian soifegon antaŭ dek jaroj. La maljunulino respondis: “Tiutage estis varmege, kaj vi estis en ŝvitego. Se vi englutegis freŝan akvon ĵus elputiĝintan, vin trafos malsano ne kuracebla. Per brano mi malhelpis vin de la trinkego por ke vi evitu la suferon.”
  Aŭdinte tion, la geomanciisto respekte riverencis al ŝi kaj esprimis sian elkoran dankon: “Dankon por la leciono al mi. Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco!”

Pages: 1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 [29] 30 31 32 33