Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 ... 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 [26] 27 28 29 30 31 32 33
376
Esperanta novaĵo / La 25-a elsendo de Retradio BRE
« on: June 22, 2013, 01:15:52 PM »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 25-an Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1436
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto:
Budhisma scio
Ĉapitro 1-25. La rakonto de Reĝido Rahula
Ĉapitro 1-26. Du ĉefaj disĉiploj
Ĉapitro 1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
Budhisma muziko
Ses-silaba mantro
Budhismaj rakontoj
25. Majstro Huinen
26 . Kadavroj de Bestoj
27. La Lango de Kapro
Farmisto kaj Tri demonoj

Bonan aŭdeblecon al vi!

377
La vivo de la Budho / 1-32. La Budho kaj la malsana monaĥo
« on: June 21, 2013, 07:51:27 PM »
  32. La Budho kaj malsana monaĥo

  Iutage, la Budho vizitis monaĥejon. Li preterpasis ĉelon, en kiu kuŝis monaĥo suferanta de terura malsano. Kvankam en la monaĥejo loĝis aliaj monaĥoj, tamen neniu el ili zorgis pri sia malsana frato. Vidinte la bedaŭrindan situacion, la Budho ekprizorgis la suferanton. Li alvenigis Anandan kaj ili kune banis la monaĥon, ŝanĝis lian malpuran litaĵon kaj mildigis lian doloron.

  Poste la Budho deadmonis la monaĥojn de ilia senhelpemo kaj kuraĝigis ilin prizorgi la malsanulojn kaj suferantojn. Li konkludis per diro: “Kiu ajn servas al malsanuloj kaj suferantoj, tiu servas simile al mi.”

378
La vivo de la Budho / 1-31. Sunita, la purigisto
« on: June 21, 2013, 07:41:06 PM »
  31. La purigisto Sunita

  En Savati vivis purigisto Sunita. Li laboris diligente, sed lia enspezo sufiĉis nur por plenigi lian stomakon. Li devis dormi ĉe la vojo pro manko de loĝejo. Li ofte vidis aliajn homojn amuziĝantaj, sed ne rajtis sin miksi en ilin, ĉar tiuj homoj nomis lin forĵetito. Kiam iuj el superaj klasoj iris sur la vojo, Sunita devis forkuri kaj sin kaŝi, por ke lia ombro ne tuŝu ilin. Se li ne forlasis sufiĉe rapide, li ricevis riproĉon kaj eĉ baton. Kompatinda Sunita havis ege mizeran vivon.

  Iutage, kiam Sunita okupiĝis pri purigado de malpurega vojo, li vidis, ke la Budho alvenas kun miloj da sekvantoj. Li tuj pleniĝis de ĝojo kaj timo, sed povis trovi neniun lokon por sin kaŝi. Li do nur staris respektoplene kun siaj manplatoj kunmetitaj ĉe la brusto. La Budho haltis kaj diris al la kompatinda Sunita per dolĉa kaj ĝentila voĉo: “Mia kara amiko, ĉu vi volontas forlasi la laboron kaj sekvi min?”

  Antaŭe, neniu parolis tiel amike al Sunita. Lia koro tuj pleniĝis de ĝojo kaj liaj okuloj malsekiĝis de larmoj. Li diris: “Plej honora Sinjoro! Mi ĉiam ricevis ordonojn, sed neniam afablajn vortojn. Se vi akceptos malpuran kaj mizeran purigiston kia mi estas, mi sekvos vin.”

  Do la Budho ordinis Sunitan kaj la lasta ricevis budhajn instruojn kune kun aliaj monaĥoj. Ekde tiam, neniu sciis, el kiu kasto devenis Sunita, kaj neniu traktis lin kun malŝato kaj krueleco. Lin respektis ĉiuj homoj, eĉ reĝoj, ministroj kaj generaloj.

379
Esperanta novaĵo / La 24-a Elsendo de Retradio BRE
« on: June 15, 2013, 09:45:58 AM »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 24-an Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1432
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Aktualaĵo:
Esperantaj kunsidoj en Monaĥejo Tiefosi
Budhisma scio
1-22. Hejmenreveno
1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
22. Generalo Maŭ kaj la Testudo
23. Abeloj kaj Miskondamnito
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
La steloj kaj luno ne forpreneblaj

Bonan aŭdeblecon al vi!

380
Esperanta novaĵo / Esperantaj kunsidoj okazis en Monaĥejo Tiefosi
« on: June 15, 2013, 07:11:04 AM »
  En la deka kaj dekunua de junio, kelkaj samideanoj en- kaj eksterlandaj gastis en Monaĥejo Tiefosi profite de la feriotempo de tradicia “Boata festo”. Ni okazigis kelkajn kunsidojn laŭ la iniciato de Xi’an-a Esperanto-Asocio. Ĉielismo, estro de Xi’an-a Esperanto-Asocio prezidis kunsidon de Esperanto, en kiu ni interkomunikis pri vivo de Zamenhof, estiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto kaj aliaj. Miaohui prezidis du kunsidojn pri traduko kaj budhisma vidpunkto pri media protektado. Ĉiuj kunsidoj okazis tute en Esperanto. Nun en monaĥejo Tiefosi ni havas bonajn medion kaj kondiĉon por diversaj esperantaj aktivadoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.

381
La vivo de la Budho / 1-30. Ŭakali kaj la Budho
« on: June 14, 2013, 08:20:21 PM »
  30. Ŭakali kaj la Budho

  En Savati vivis junulo Ŭakali, kiu ege admiris la belecon de la Budho. Iutage li pensis: “Vivante hejme, mi ne povas vidi la Budhon, sed se mi fariĝos monaĥo, mi povos tion fari ĉiutage.” Do li iris al monaĥejo kaj ordiniĝis ĉe la Budho.

  Ekde tiam, li havis oportunecon por ĉiam admiri la Budhon. Li faris nenion ĉiutage krom nur sekvi la Budhon kiel ombro. La Budho atendis la maturiĝon de lia saĝo, kaj diris nenion pri tio. Anstataŭ legi, lerni kaj mediti ĉiutage, Ŭakali nur admiris la Budhon. La Budho pensis: “Tiu monaĥo neniam atingos sian komprenon se li ne spertos afliktiĝon.”

  Do iutage la Budho akceptis inviton kaj forlasis Ŭakali por retiriĝi en Raĝagaha dum tri pluvaj monatoj.

  Ŭakali tristiĝis kaj ekpensis: “Tri monatoj estas tempo tro longa. Kiel mizeran tempon mi devas pasigi. Kian utilecon mi havas vivante pli longe? Mi min ĵetos de la Vultura Montpinto.”

  Restante en Raĝagaha, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke Ŭakali decidis sin ĵeti de Vultura montpinto. “Sen miaj helpo kaj konsolo, tiu monaĥo memmortigos,” li pensis. La Budho tuj aperigis sian transformiĝon sur la rando de la Vultura Montpinto, kaj la malĝojo de Ŭakali tuj malaperis kiam li vidis la Budhon antaŭ si. La menso de Ŭakali pleniĝis de ĝojo kaj li pensis, “La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho pleniĝos de ĝojo kaj kontenteco. La homo, kiu havas plenan fidon en la Budho atingos staton de paco kaj feliĉo.”

382
La vivo de la Budho / 1-29. Angumala, la bandito
« on: June 14, 2013, 07:54:59 PM »
  29. La bandito Angumala

  La reĝo de Kosalo havis konsilanton nomatan Bagaŭa. Bagaŭa vivis kun la edzino Mantani kaj filo Ahinsaka.

  Kiam Ahinsaka naskiĝis, ĉiuj armiloj de la lando glimbrilis. La reĝo maltrankviliĝis pri tio, kaj tuj venigis sian konsilanton sekvamatene por trovi la kaŭzon, kial la armiloj glimbrilis. La konsilanto respondis: “Mia edzino naskis filon, Via Reĝa Moŝto.”

  “Sed kial la armiloj tiel glimis?” demandis la reĝo.

  “Via Reĝa Moŝto, mia filo fariĝos bandito.”

  “Ĉu li prirabos sole aŭ kun bando?” demandis la reĝo.

  “Li agos sole, Via Reĝa Moŝto.”

  “Ni devas mortigi lin nun,” diris la reĝo.

  “Ne!” respondis Bagaŭa, “kiam li estos sola, ni povos kapti lin facile.”

  Kiam Ahinsaka sufiĉe kreskis, lia patro sendis lin al lernejo en Takasila. Ahinsaka estis la knabo plej forta, saĝa kaj obeema en la tuta lernejo. Aliaj infanoj enviis lin, kaj kaŭzis malamon de la instruisto al li. Tiel, kiam li finis sian lernadon, la insruisto diris: “Nun vi devas pagi kotizon por mia instruado.”

  “Kiom mi devas pagi, sinjoro?” demandis Ahinsaka.

  “Anstataŭ monon, mi volas mil homajn fingrojn de la dekstra mano. Sed memoru, ke vi ne prenu pli ol unu fingron de la sama homo.”

  Kvankam tio estas la plej malfacila afero por fari, Ahinsaka promesis tion al sia instruisto. Portante glavon, li iris ĝis Kosalo.

  Kaŝiĝinte ĉe ĝangala vojo, li atendis preterpasantajn pasaĝerojn. Li kutime elkuris je oportuna ŝanco, mortigis ilin, tranĉis fingron de iliaj dekstraj manoj kaj pendigis la kadavrojn sur arbojn por bredi vulturojn kaj korvojn. Li faris girlandon el fingraj ostoj kaj baldaŭ famiĝis kiel “Agulimala”, kiu signifas girlandon de fingroj.

  Angulimala iris al alia regno kaj denove komencis la mortigon. La reĝo de Kosalo decidis gvidi sian fortan armeon por kapti lin ĉar li forrabis tre multajn homvivojn. Kiam Mantani aŭdis tion, ŝi iris al sia edzo, por ke li savu la filon.

  “Mia kara, li estas tre feroca nun,” diris Bagaŭa, “Eble li povus tute ŝanĝiĝi. Kaj krome, se mi iros tien, li eĉ mortigos min.” Sed la patrino estis tre bonkora kaj amis sian filon pli ol sin mem. Ŝi pensis: “Mi devas iri al la ĝangalo por savi lin.”

  Nun Angulimala jam mortigis 999 homojn. Li pasigis monaton post monato en la ĝangalo sen konvenaj manĝaĵo, dormo kaj konsolo, do li deziregis likvidi la ŝuldon kaj ekhavi decan vivon laŭeble plej frue. Li pensis: “Hodiaŭ mi mortigus eĉ mian patrinon kaj tranĉus ŝian fingron por plenumi la taskon se ŝi venus al mi.”

  Tiutage, kiam la Budho rigardis tra la tuta mondo por vidi, ĉu iu bezonas helpon, li vidis Angulimalan kaj lian patrinon. “Mi devas savi ilin,” li pensis kiam li ekiris al la ĝangalo.

  Ekvidinte la Budhon, la vilaĝanoj tuj kriis: “Sinjoro, ne iru laŭ tiu vojo. Danĝerege! Tuj reiru hejmen!” Ili atentigis trifoje, sed la Budho daŭrigis la vojon pensante pri sia farinda afero.

  Nun la patrino de Angulimala jam iris en la ĝangalon. Vidinte ŝian alvenon, Angulimala pensis: “Kompatinda virino. Ŝi venas sola. Mi kompatas ŝin, tamen tio ne helpas. Mi devas teni mian promeson kaj mortigi ŝin.” Tiam la Budho subite aperis inter ili. Angulimala tuj pensis: “Bonege! Tiu ĉi monaĥo venas antaŭ mia patrino. Kiel mi rajtas mortigi ŝin? Mi forlasu ŝin sola kaj mortigu la fremdulon.” Do li ekkuris al la Budho kun sia glavo. La Budho iris malrapide antaŭ li, pensante: “Lasu la junulon vidi min kuradi.” Do Angulimala kuregis al la Budho, sed li neniel povis atingi lin. Li kriis al la Budho: “Haltu! Staru senmove.”

  “Mi staras senmove, Angulimala! Ĉu vi ankaŭ staras senmove?” diris la Budho.

  Angulimala ne povis kompreni, kion aludas la Budho, li do demandis: “Kiel vi povas diri, ke vi staras senmove, dum vi kuras pli rapide ol mi?”

  “Mi ĉiam staras senmove, Angulimala, ĉar mi estas kompatema al ĉiuj vivestaĵoj. Sed vi estas kruela al ili. Do mi staras senmove sed vi ne.”

  Angulimala ege plezuriĝis pro la diro de la Budho kaj tuj genuiĝis antaŭ li forĵetinte sian glavon. La Budho benis lin kaj kondukis lin al la monaĥejo, kie li fariĝis monaĥo.

  Samtempe, la reĝo atendis kun sia armeo en la palaco por ricevi benon de la Budho antaŭ la ekiro al la ĝangalo. Ĉar la Budho ne venis, li iris al la monaĥejo kun kvincent soldatoj kaj ĉevaloj. La Budho demandis lin: “Kio okazas al vi, majesta Reĝo?”

  “Aperis la plej feroca hombuĉisto nomata Angulimala, kaj ni iros kapti lin.”

  “Sed, majesta Reĝo, kion vi faros al Angulimala se vi vidos, ke li jam havas razitan kapon kaj flavan robon?”

  “Mi adoros al li,” respondis la reĝo.

  La Budho venigis Angulimalan, kaj la soldatoj tuj diskuris pro timo. Sed la Budho haltigis ilin, kaj instruis la Darmon al ĉiuj el ili.

383
La vivo de la Budho / 1-28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara
« on: June 14, 2013, 09:41:44 AM »
28. La rakonto de Sinjorino Pataĉara

  Dum la vivperiodo de la Budho, estis riĉulo, kiu havis ĉarman filinon Pataĉara. Ŝiaj gepatroj tiel amis ŝin, ke ili tenis ŝin en la sepa etaĝo de la domo kaj ne permesis ŝin eliri.

  Kiam Pataĉara estis deksesjara, ŝiaj gepatroj volis, ke ŝi edziniĝu al filo de alia riĉulo. Sed ŝi enamiĝis al sia servanto kaj deziris vivi kun li.

  Do antaŭ la geedza ceremonio Pataĉara vestis al si kiel servanto kaj fuĝis el la etaĝdomo frumatene. Ŝi renkontis sian amaton en certa loko kaj ili forkuris kune.

  La paro iris al malproksima loko kaj geedziĝis. Post iom da tempo Pataĉara estis preta por naski bebon. "Ĉi tie neniu helpos min," Ŝi diris al sia kara edzo, "sed gepatroj ĉiam havas molan lokon en la koro por sia infano. Bonvolu konduki min al la hejmo de miaj gepatroj, por ke mi nasku nian infanon."

  Sed ŝia edzo diris: "Kion vi diras, mia kara? Se viaj gepatroj vidos min, ili torturos min ĝismorte. Estas neeble por mi iri." Ŝi petegis lin multfoje, sed li rifuzis ĉiufoje.

  Iutage, dum la foresto de la edzo, Pataĉara iris al siaj najbaroj kaj diris al ili: "Se mia edzo demandos al vi, kien mi iris, bonvolu informi lin, ke mi jam iris al miaj gepatroj." Kiam la edzo revenis hejmen, li trovis, ke la edzino jam foriris. Li ŝin kuratingis kaj petis reveni hejmen, sed ŝi rifuzis. Ĝuste tiam okazis ŝiaj naskdoloroj kaj ŝi baldaŭ naskis filon. Ŝi pensis: "Nun ne plu necesas iri al miaj gepatroj," do ŝi revenis hejmen kun la edzo.

  Post iom da tempo ŝi estis naskonta la duan bebon. Ŝi forlasis la hejmon kaj ekiris al siaj gepatroj refoje dum la edzo laboris ekstere. La edzo kuratingis ŝin kaj petegis kiel antaŭe, ke ŝi revenu kun li, sed ŝi rifuzis.

  Subite okazis terura ŝtormo. Pataĉara diris al la edzo: "Mi ekhavis naskdolorojn ne elteneblajn, mia kara. Bonvolu trovi lokon por ŝirmi nin kontraŭ la pluvego."

  La edzo iris tien kaj reen kun hakilo en la pluvego, serĉante branĉojn kaj foliojn por fari kabanon. Vidinte arbuston kreskantan sur formikejo, li tuj aliris por haki ĝin. Ĝuste tiam elrampis venena serpento, kaj mordis lin je la mano. Li tuj perdis la vivon.

  Dum Pataĉara atendis la edzon, ŝiaj doloroj pli kaj pli intensiĝis, kaj ŝi baldaŭ naskis alian filon. Estante senforta, malvarma kaj malseka, ŝi povis fari nenion pli ol teni sian infanon en la sino kaj tranokti laŭeble sintiriĝante sur la tero por sin ŝirmi kontraŭ la pluvego kaj ege maltrankviliĝante pri la edzo.

  Kun la novnaskita bebo sur la dorso kaj la alia infano en la mano, Pataĉara ekiris frumatene laŭ la vojo, kiun prenis ŝia edzo, kaj eksteratende trovis lin morta. "Mia edzo mortis sur la vojo nur pro mi!" ŝi ekploregis.

  Poste ŝi daŭrigis la iradon laŭ la vojo ĝis rivero Aciraŭati, kiu estis akvofluo de la ŝtormo. Ĉar ŝi malfortiĝis pro la nokta okazaĵo, ŝi ne havis sufiĉan forton por porti du infanojn kune. Ŝi do restigis la pli grandan infanon sur la bordo kaj portis la pli junan tra la rivero. Poste, ŝi metis la bebon sur foliojn kaj revenis por la pli granda infano.

  Apenaŭ ŝi atingis la rivermezon kiam aglo subite plonĝis de la ĉielo kaj forprenis la novnaskitan bebon. Vidinte tion, Pataĉara ekkriis plengorĝe: "Ŝu! Ŝu!" Kiam la pligranda infano aŭdis ŝian krion trans la rivero, ĝi pensis: "Panjo vokas min."  Por proksimiĝi al ŝi, ĝi glitis de la bordo kaj fordrivis pro la torento.

  Nun Pataĉara ege malĝojiĝis kaj senĉese ploregis dirante, "Unu el miaj filoj estis forportita de aglo, la alia dronis en la rivero, kaj ĉe la vojo mortis mia edzo." Ŝia ploro daŭris ĝis ŝi renkontis viron kaj demandis lin: "Sinjoro, kie vi vivas?"

  "En Savasto," li respondis.

  "Vivas ia familio en ia strato de la urbo Savasto familio. Ĉu vi konas ilin, sinjoro?"

  "Jes, sinjorino, sed ne demandu min pri tiu familio. Demandu min pri alia laŭ via scio."

  "Bonkora sinjoro, mi nur konas tiun familion. Bonvolu informi min pri ili," ŝi petis.

  "Se vi insistas, mi ne plu povas kaŝi la veron," respondis la viro, "En forta pluvo lastanokte, falis la domo de la familio kaj ĉiuj en la domo mortis pro la fatalaĵo."

  "Ne!" ekkriis Pataĉara.

  "Jes, ĉu vi povas vidi la fajron tie?" li demandis, montrante iom da flamo, "Jen ilia funebra fajro."

  Tuj kiam Pataĉara aŭdis tion, ŝi falis sur la teron kaj sin rulis tien kaj reen pro malĝojo. Kelkaj vilaĝanoj alvenis kaj portis ŝin al Ĝetovana Monaĥejo, kie la Budho estis instruanta. La Budho petis kelkajn virinojn lavi, vesti, manĝigi kaj poste konsoli al ŝi en plej dolĉaj kaj orelplaĉaj vortoj. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi atingis rememoron pri siaj antaŭaj vivoj. Ŝi petis al Budho ordini ŝin, kaj tiel ŝi fariĝis monaĥino.

384
La vivo de la Budho / 1-27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka
« on: June 10, 2013, 01:12:25 PM »
  27. La rakonto de malriĉa Ŝopaka

  Iam en tre malriĉa familio naskiĝis knabo nomata Ŝopaka. Kiam li estis sepjara, lia patro mortis kaj lia patrino edziniĝis al alia viro, kiu estis tre malica kaj kruela. La nova duonpatro ĉiam batis kaj insultis malgrandan Ŝopakan, kiu estis tre bonkora, senkulpa kaj bona.

  La duonpatro pensis: “Tiu ĉi knabaĉo estas abomeninda sentaŭgulo, sed mi povas fari nenion kontraŭ li ĉar lia patrino tre amas lin. Kion mi faru kontraŭ li?”

  Iuvespere li diris: “Kara filo, ni iom promenu.”

  La knabo surpriziĝis kaj pensis: “La duonpatro neniam tiel bonkore parolis al mi. Eble mia patrino petis lin esti bonkora al mi.” Do li ĝojplene eliris kun la duonpatro.

  Ili iris al tombejo, kie estis multaj putraj kadavroj. La duonpatro ligis Ŝopakan al unu el ili, lasante lin sola kaj ploranta.

  Ju pli mallumiĝis, des pli timiĝis Ŝopaka. Li restis sola en la tombejo kaj tiel teruriĝis, ke liaj haroj stariĝis kaj ŝvitoj fluis de lia korpo. La bruo de ŝakaloj, tigroj, leopardoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj faris lin despli terurigitaj. Kiam li preskaŭ paraliziĝis pro timo, li vidis, ke homo kun nobla mieno kaj brila lumo iris al li kaj diris: “Ne ploru, Ŝopaka. Mi venis por helpi vin, do ne timu.” Tiam Ŝopaka rompis sian ligilon kaj trovis sin staranta antaŭ la Budho en Ĝetavana Monaĥejo. La Budho banis lin, donis al li manĝaĵon kaj veston, komfortigis kaj konsolis lin.

  Samtempe, reveninte hejmen, la malica duonpatro ricevis demandon de la edzino. “Kie estas mia filo?” Ŝi demandis. “Mi ne scias,” li respondis, “li revenis hejmen antaŭ mi.” La patrino ne povis endormiĝi tutan nokton pro maltrankvileco pri sia filo.

  Frue en la sekva tago ŝi iris peti helpon de la Budho. “Kial vi ploras, Fratino?” demandis la Budho.

  “Sinjoro,” respondis la virino, “Mi havas solan filon, kaj li perdiĝis en la lasta nokto. Mia edzo promenis kun Ŝopaka kaj la malgranda knabo neniam revenis hejmen.”

  “Ne maltrankviliĝu, Fratino. Via filo estas sekura. Jen li estas.” Dirante, la Budho montris al ŝi Ŝopakan, kiu jam fariĝis monaĥo. La patrino ĝojegis denove vidinte sian karan filon. Aŭdinte la instruon de la Budho, ankaŭ ŝi fariĝis lia sekvantino.

385
La vivo de la Budho / 1-26. Du ĉefaj disĉiploj
« on: June 10, 2013, 01:11:47 PM »
  26. Du ĉefaj disĉiploj

  Proksime al Raĝagaha troviĝis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de tiuj du vilaĝoj ankaŭ konatiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.

  Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.

  Kreskinte, ambaŭ la knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Giraga Samapuĝa, kiu signifas la Festan Monton, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj.

  Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas malkontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigos la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al Vero de vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tuj informu la alian.

  Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li iris de domo al domo kun modesta kaj trankvila mieno. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: “Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?”

  “Mi tuj diros al vi pri tio, frato,” respondis Asaĝi, “Estas granda asketo de Ŝakja raso, kiu forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto kaj mi sekvas kaj praktikas lian instruon.”

  “Bonvolu informi min pli.”

  “Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho,” respondis la asketo modeste, “Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize.”

  “Tion mi volas, frato,” diris Ŝariputa rapide, “Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!”

  “Bonege,” respondis la asketo, “Aŭskultu! La Budho instruas, ke troviĝas kaŭzo por ĉiuj aferoj, kaj tiel ankaŭ por malestiĝo de aferoj.”

  Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon pro sia saĝeco. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas malestiĝi. Li diris: “Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero, kaj plenan de paco kaj feliĉo.” Dankinte al Asaĝi, Ŝariputa tuj trovis sian amikon Mogalana por informi lin pri la grava novaĵo.

  Antaŭ ol li ekparolis, Mogalana kriis, “Ha, frato! Kiel klara kaj brila via vizaĝo estas! Ĉu finfine vi trovis tion, kion ni serĉas?”

  “Jes, frato, vi pravas,” respondis Ŝariputa ĝojplene. Li tuj eksplikis al li la instruon de la Budho.

  Tiel Ŝariputa kaj Mogalana aliĝis al la Budho kaj nur en mallonga tempo fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj. Ŝariputa famiĝis pro sia saĝo kaj Mogalana pro la magia povo.

386
La vivo de la Budho / 1-25. La rakonto de Reĝido Rahula
« on: June 10, 2013, 01:09:57 PM »
  25. La rakonto de Reĝido Rahula

  En la sepa tago post la hejmenreveno de la Budho, Reĝidino Jasodara vestis la junan Rahulan. La filo de la Budho vartiĝis de siaj patrino kaj avo, kaj jam aĝis sep jarojn. Ŝi montris al la Budho kaj diris: “Jen estas via patro, Rahula. Iru kaj petu de li vian heredaĵon.”

  Naiva Rahula iris al la Budho, kaj rigardante lian vizaĝon, diris al li la vortojn de sia patrino, kaj aldonis: “Patro, eĉ ankaŭ via ombro plaĉas al mi.”

  Kiam la Budho forlasis la palacon, Rahula sekvis lin dirante, “Donu al mi mian heredaĵon.” Irante al la parko, la Budho pensis: “Li deziras la valoraĵon de la patro, sed tio nur akompanas la homan vivon, kaj estas plena de malfacilo kaj suferado. Anstataŭe mi heredigos al li tion, kion mi scias, kaj tiel mi donos al li bonegan heredaĵon.” La Budho petis sian disĉiplon Ŝariputa, ke li ordinu Rahulan.

  Reĝo Sudodana ege ĉagreniĝis informiĝinte, ke lia aminda nepo fariĝis monaĥo. Li diris al la Budho: “Kiam vi forlasis hejmon, mi tristiĝis. Kiam Nanda forlasis hejmon, mia koro doloris. Mi koncentris mian amon al mia nepo, kaj ankaŭ mia nura trezoro forlasis min. Bonvolu ne plu ordini junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.” La Budho konsentis pri tio kaj ekde tiam ne plu ordinis junulojn sen konsento de iliaj gepatroj.

387
Esperanta novaĵo / La 23-a elsendo de Retradio BRE
« on: June 07, 2013, 05:42:07 PM »
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 23-an Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1427
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

La listo por elsendo estas:

Budhisma scio:
1-19. La unuaj kvin monaĥoj
1-20. La unua instruado de la Budho
1-21. Serpenta Reĝo
Budhisma muziko
Muziko komponita de Majstro Hongyi
Budhismaj rakontoj
19. Aliformiĝinta Fiŝo
20. La Deka kaj la Unua
21. Entombigo Farita de Birdoj
21.ARBO KAJ ĈASISTO

Bonan aŭdeblecon al vi!


388
La vivo de la Budho / 1-24. La rakonto de Reĝido Nanda
« on: June 04, 2013, 07:25:05 PM »
  24. La rakonto de Reĝido Nanda

  En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.

  Nanda pensis: “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Kiam Nanda iris en la monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”

  “Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.

  Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis monaĥoj.

  “Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”

  La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.

  Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”

  “Jes,” respondis Nanda.

  “Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?”

  “Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”

  “Bone, Nanda, kion vi faros poste?”

  “Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”

  “Per plenumo de monaĥa devo.”

  “Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.

389
La vivo de la Budho / 1-23. La rakonto de Reĝidino Jasodara
« on: June 04, 2013, 06:58:44 PM »
  23. La rakonto de Reĝidino Jasodara

  Kiam la Budho prenis vespermanĝon tiutage, ĉiuj, kiuj rekonis lin kiel Reĝidon Sidarto, venis vidi lin, krom Jasodara. Ĉiuj el ili surpriziĝis sed sentis ĝojon revidi sian reĝidon sinvestantan kiel monaĥon.

  Jasodara restis en sia ĉambro, pensante: “Reĝido Sidarto jam iluminiĝis kaj fariĝis la Budho nun. Li apartenas al la linio de Budhoj. Ĉu estas prave por mi iri al li? Li ne bezonas min, kaj ankaŭ ne povas bezoni min. Mi opinias, ke estas pli bone resti kaj vidi.”

  Post momento, la Budho demandis: “Kie estas Jasodara?”

  “Ŝi estas en sia ĉambro,” diris lia patro. “Mi iros tien,” diris la Budho, kaj doninte sian bovlon al la reĝo, li iris al ŝia ĉambro. Kiam li eniris, li diris al la reĝo: “Lasu ŝin esprimi sian respekton al mi laŭ sia plaĉo. Nenion diru.”

  Apenaŭ la Budho iris en la ĉambron, Jasodara hastis al li eĉ antaŭ ol li sidiĝis. Ŝi falis sur la plankon, prenis liajn piedojn, metis sian kapon ĉe liajn maleolojn kaj ploradis ĝis liaj piedfingroj malsekiĝis. La Budho restis kviete kaj neniu haltigis ŝin ĝis ŝi laciĝis de plorado. Tiam Reĝo Sudodana diris: “Sinjoro, kiam mia bofilino aŭdis, ke vi portas flavan robon, ŝi ankaŭ ekvestis sin per la flava. Kiam ŝi aŭdis, ke vi manĝas nur unu fojon ĉiutage, ŝi ankaŭ tiel ekfaris. Kiam ŝi aŭdis, ke vi jam rezignis altegan liton, ŝi ekdormis sur malalta lito, kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi rezignis florkronojn kaj parfumojn, ŝi ankaŭ rezignis ilin. Kiel virta estas mia bofilino!”

  La Budho kapjesis kaj diris: “Ne nur en tiu ĉi lasta naskiĝo, Reĝo, sed en antaŭa naskiĝo, Jasodara ankaŭ estis pia kaj fidela al mi.”

390
La vivo de la Budho / 1-22. Hejmenreveno
« on: June 04, 2013, 06:36:24 PM »
  22. Hejmenreveno

  Kiam Reĝo Sudodana eksciis, ke la Budho instruas en Raĝagaha, li sendis naŭ subulojn sinsekve por inviti lin al Kapilavatu. Tamen ĉiuj senditoj fariĝis monaĥoj. Ili aŭskultis la instruon de la Budho kaj estis tiel allogitaj, ke ili forgesis la ordonon de la reĝo.

  La reĝo volis, ke la Budho restu en parko nomata Nigroda. Sed ĉar la Budho ankoraŭ ne venis, la reĝo sendis Kaludaji, deinfaneca amiko de la Budho, por inviti lin reveni al Kapilavatu.

  Kiam homoj de Kapilavatu trovis, ke la Budho jam venis al ilia urbo, ili svarmis por vidi lin. Ankaŭ la parencoj de Reĝido Sidarto venis kaj diris: “Li estas nia plijuna frato, nia nevo, nia nepo.”

  Tiam la Budho konsciis, ke eĉ en tiu tempo iuj homoj ankoraŭ ne komprenas, ke li jam iluminiĝis, sed opinias, ke ili estas liaj pliaĝuloj. Li montris al ili miraklon nomatan “Ĝemelan miraklon”. Vidinte tion, eĉ la reĝo adoris lin.

  En la sekva tago la Budho portis sian almozbovlon kaj petis manĝaĵon de domo al domo. Vidinte tion, la reĝo ege ĉagreniĝis. “Kial vi malhonorigas min, mia filo? Kial vi tiel ruinigas min? Kial vi ne prenas manĝon en la palaco? Ĉu estas dece por vi peti manĝaĵon en tiu ĉi urbo, kie vi kutime veturis en orita portseĝo? Kial vi humiligas min, mia kara filo?”

  “Mi ne humiligas vin, Granda Reĝo. Tio estas nia kutimo,” respondis la Budho trankvile.

  “Kiel vi povas tiel agi? Neniu en nia familio tiel almozpetis. Kiel vi povas diri, ke tio estas via kutimo?” demandis la konfuzita reĝo. 

  “Granda Reĝo, tio ne estas la kutimo de la reĝa familio, sed de la budhoj. Ĉiuj antaŭaj budhoj sin vivitenis per akceptado de manĝaĵoj en tiu ĉi maniero.”

  Sed kiam la reĝo petis la Budhon manĝi en la palaco, la Budho akceptis la peton bonkore.

Pages: 1 ... 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 [26] 27 28 29 30 31 32 33