Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 [20] 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33
286
Trezorejo de Vero / 1-13. La rakonto de Sumanadevi
« on: December 21, 2013, 03:10:20 PM »
1-13. La rakonto de Sumanadevi

  Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,

  En ambaŭ statoj feliĉas farinto de bono.

  "Bonon mi faris" li feliĉas kun la penso,

  Kaj krome, li estos feliĉa naskiĝinte en feliĉa stato.

  Restante en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun verson rilate al Sumanadevi, la plej juna filino de Anatapindiko.

  Ĉiutage du mil monaĥoj havis manĝon en la domo de Anatapindiko de Sravastio, kaj preskaŭ tiom da monaĥoj manĝis en la domo de la eminenta laika disĉiplino Visaka. Anatapindiko ordonis al sia plej aĝa filino prizorgi la monaĥojn laŭ kutimo. La plej aĝa filino aŭskultis la Darmon kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo. Post kiam ŝi edziniĝis kaj ekvivis en la familio de sia edzo, la dua filino Cula Subada sekvis la ekzemplon de sia plejaĝa fratino kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo. Poste la dua filino edziniĝis kaj vivis ĉe la edzo. Fine Anatapindiko konfidis la laboron al sia plej juna filino Sumana. Sumana atingis la Frukton de la Dua Grado, sed restis needziniĝinta. Iutage, Anatapindiko restis en la manĝejo kiam li ricevis mesaĝon de sia plej juna filino, do li tuj iris al ŝi kaj demandis: "Kio okazas, kara filino Sumana?" Sumana diris al li: "Kion vi diras, kara plej juna frato?" "Vi parolas nekompreneble, kara filino." "Mi ne parolas nekompreneble, plej juna frato." "Ĉu vi timas, kara filino?" "Mi ne timas, plej juna frato." Ŝi ne plu diris, sed tuj forpasis.

  Kvankam la riĉulo jam atingis la Frukton de Konvertiĝo, li ne povis sin deteni de la malĝojo en sia koro. Li iris al la Budho plorante post la funebra ceremonio de sia filino. La Budho demandis: "Dommastro, kial vi iris al mi malĝoje kaj plorante kun larmoj en viaj okuloj?" "Sinjoro, mortis mia filino Sumana." "Bone, sed kial vi ploras? Ĉu la morto ne estas certa por ni ĉiuj?" "Mi scias, Sinjoro. Sed mia filino estis modesta kaj konscienca. Min tiel malĝojigas la penso, ke ŝi ne estis en siaj ĝustaj konscioj kiam ŝi mortis."

  "Sed kion via plej juna filino diris, granda riĉulo?" "Sinjoro, mi nomis ŝin kiel 'karan Sumanan' kaj ŝi respondis, 'Kion vi diras, kara plej juna frato?" Poste mi diris al ŝi, 'Vi parolas nekompreneble, kara filino.' 'Mi ne parolas nekompreneble, plej juna frato.' 'Ĉu vi timas, kara filino?' 'Mi ne timas, plej juna frato.' Ŝi ne plu diris, sed tuj mortis." La Budho diris al Anatapindiko: "Riĉulo, via filino ne parolis nekompreneble." "Sed kial ŝi tiel diris?" "Nur pro tio, ke vi estas ŝia plej juna frato, Riĉulo. Via filino estis pli aĝa en la vojoj kaj fruktoj ĉar vi nur atingis la frukton de Konvertiĝo, dum via filino jam atingis vojojn kaj fruktojn, do ŝi tiel parolis." "Ĉu jes, Sinjoro?" "Jes, jen la kaŭzo, Dommastro."

  "Kie ŝi renaskiĝis, Sinjoro?" "En la mondo de Tusitaj dioj, Dommastro." "Sinjoro, mia filino estis feliĉa dum ŝi vivis ĉi tie inter siaj familianoj, kaj post la forpaso ŝi renaskiĝis en la dia mondo." Poste la Budho diris al li: "Eĉ pli, riĉulo. Ĉu ili estas laikuloj aŭ religiuloj, ili estas atentemaj kaj feliĉaj en ambaŭ tiun ĉi mondo kaj la posta vivo."

  Homo, kiu faris bonajn kaj meritplenajn kondutojn, ĝojas en tiu ĉi mondo. Li estos pli ĝoja naskiĝinte en la plezura ekzisteco post la morto. En tiu ĉi maniero li ĝojas en tiu ĉi mondo kaj la sekva vivo. En ambaŭ vivoj li ĝojas konsciante, ke li jam faris meritplenajn kondutojn.


287
Trezorejo de Vero / 1-12. La rakonto de Devadato
« on: December 21, 2013, 05:10:07 AM »
  1-12. La rakonto de Devadato

  Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,

  En ambaŭ statoj suferas farinto de malbono.

  "Malbonon mi faris" li suferas pentplene,

  Kaj krome, li suferos naskiĝinte en mizera stato.

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al Devadato.

  Devadato iam restis kun la Budho en Kosambio. Restante tie, li sciis bone, ke la Budho ricevis ne nur multe da respekto kaj honoro, sed ankaŭ multe da oferaĵoj. Li ĵaluzis kontraŭ la Budho pri tio kaj deziris fariĝi estro de la monaĥoj. Iutage, dum la Budho predikis en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, li iris al la Budho kaj sugestis, ke tiu konfidu la monaĥan komunumon al li pro sia maljuneco. La Budho rifuzis lian proponon kaj refutis lin, ke li ne taŭgas transpreni la respondecon. Sekve la Budho petis la Samgon diskonigi la aserton pri Devadato.

   Devadato sentis grandan humiliĝon kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho. Li klopodis mortigi la Budhon trifoje, unue dunginte plurajn arkpafistojn, due faliginte grandan rokon de sur alta Giĝakuta Monto al la Budho, kaj trie, kaŭzinte al elefanto Nalgiri ataki la Budhon. La dungitaj pafistoj fariĝis disĉiploj de la Budho anstataŭ mortigi lin; la granda ŝtono ruliĝinta de la montsupro nur iom vundis dikan fingron de la Budho, kaj la elefanto Nalgiri estis mildigita de la Budho kiam ĝi sin trudis al li. Malsukcesinte en la mortigoj al la Budho, Devadato daŭrigis sian klopodon per alia metodo. Li klopodis disigi la monaĥan komunumon kondukinte iom da novaj monaĥoj al Gajasiso, sed multaj el la forkondukitaj monaĥoj revenis al la Budho pro admono de Ĉefaj Disĉiploj Sariputo kaj Mogalano. 

  Devadato malsaniĝis, kaj lia malsano daŭris naŭ monatojn. Fine, kun forta deziro revidi la Budhon, li diris al siaj propraj disĉiploj: "Mi deziras vidi la Budhon. Ebligu al mi vidi lin." La disĉiploj respondis: "Kiam vi ĝuis vian bonan farton, vi agis malame kontraŭ la Budho. Ni ne portos vin al li." Devadato diris: "Ne pereigu min. Mi vere kovis malamon kontraŭ la Budho, sed la Budho eĉ ne havis malamon tiel malgrandan kiel harpinton." Vere, la Budho ne havis malbonan temperamenton al murdinto Devadato, prirabisto Angulimalo, Danapalo, Rahulo kaj ĉiuj aliaj. Fine Devadato ankoraŭ deziris viziti la Budhon. Sed kiam oni sidigis lin el la lito, liaj piedoj dronis en la teron. Tiel li estis englutita de la tero kaj falis en la plej suferigan inferon.

  Tiuj, kiuj faras malbonon kaj sin dediĉas al eraraj kondutoj, estas mense turmentitaj en ambaŭ nuna kaj estontaj vivoj. Naskiĝinte en la malbona stato post la morto, la farinto de malbono des pli forte sin turmentas per la penso "Mi faris malbonajn kondutojn."

   Rimarkigo: Pri la estonta ekzisteco de Devadato oni starigis multajn demandojn. Tradicia komentario tiel asertis: Estas tradicio, ke la Budho ordinis Devadaton kiel monaĥon ĉar li vidis la aferon pli malproksiman. Li tion faris ĉar li sciis la sekvajn okazojn: "Se Devadato restus laikulo kaj ne akceptiĝus en la monaha komunumo, kiam li estus en grava krimo, estus neeble por li deziri la estontan ekzistecon kun konfido. Sed se li fariĝis monaĥo, kiel ajn gravan krimon li faris, estis ebleco por li deziri sian estontan ekzistecon kun konfido." En la malproksima estonteco li fariĝos ermita budho (Paceka Budha) nomata Atisaro.

288
Esperanta novaĵo / La 51-a elsendo de Retradio BRE
« on: December 18, 2013, 10:01:45 AM »
Retradio 2013-12-22

 

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 51-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1569

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto

Budhisma scio

1-10. La rakonto de Cundosukariko

1-11. La rakonto de laika budhano Damiko

Rakonto pri homa vivo

Kapro, kiu ploras kaj ridas

Budhisma muziko

Budhismaj rakontoj

88. Feliĉaj Kraboj

89. Kiso de Abelo

 

Bonan aŭdeblecon al vi!

289
Esperanta novaĵo / La 50-a elsendo de Retradio BRE
« on: December 13, 2013, 04:48:22 AM »
Retradio 2013-12-15
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 50-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1563

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

budhisma scio
1-9. La rakonto de Monaĥo Nando
Rakonto el homa vivo
Homa vivo similas al argilo
Budhisma muziko
Naturo
Budhismaj rakontoj
86. Zhao Qun kaj Rivera Testudo
87. La Genuoj de Maljuna Xu

Bonan aŭdeblecon al vi!

290
Trezorejo de Vero / 1-11. La rakonto de laika budhano Damiko
« on: December 12, 2013, 06:53:39 AM »
  1-11. La rakonto de laika budhano Damiko

  En la nuno kaj estonteco

  Same feliĉas faranto de merito.

  Li estas ĝoja kaj feliĉa

  Vidinte sian puran karmon.

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al laika budhano Damiko.

  Iam en Sravastio vivis laika budhano nomata Damiko. Estante virta kaj oferema, li malavare oferis manĝajon kaj aliajn bezonaĵojn al monaĥoj regule kaj ankaŭ en specialaj okazoj. Fakte, li estis estro de kvincent virtaj laikaj budhanoj vivantaj en Sravastio. Damiko havis sep filojn kaj sep filinojn, kaj ili ĉiuj estis same virtaj kaj oferemaj kiel sia patro. Kiam Damiko grave malsaniĝis kaj kuŝis sur la morta lito, li petis la Samgon veni al lia lito kaj reciti sanktajn tekstojn. Kiam la monaĥoj recitis la Mahasatipatanan Sutron, ses ornamitaj ĉaroj venis el ses ĉielaj mondoj por bonvenigi lin al respektivaj mondoj. Damiko proponis al ili atendi momenton por ne ĝeni la sutrorecitadon, tamen la monaĥoj miskomprenis, ke li petis ilin halti, do ili ĉesigis sian recitadon kaj forlasis lian domon.

  Momenton poste, Damiko diris al siaj infanoj pri la ses ornamitaj ĉaroj lin atendantaj. Li decideme elektis la ĉaron el Tusita Mondo kaj petis iun el siaj infanoj ĵeti florkronon al ĝi. La florkrono hokiĝis de la ĉara jugo kaj pendis en la aero. Anstataŭ la ĉaron, la homamaso nur vidis la florkronon pendantan en la ĉielo. Damiko demandis: "Ĉu vi vidas la florkronon?" "Jes, ni vidas ĝin." "La florkrono pendas sur la ĉaro veninta el Tusita Mondo. Mi iros al la ĉiela mondo Tusito. Do ne malĝoju pri mi. Se vi deziras renaskiĝi kun mi, faru meritplenajn laborojn kiel mi mem." Poste li forpasis kaj renaskiĝis en Tusita Mondo. La virtulo vivis tiel feliĉe en tiu ĉi mondo kiel en la sekva. Post kiam la monaĥoj revenis en la monaĥejon, la Budho demandis ilin, "Monaĥoj, ĉu la laika disĉiplo aŭskultis la Darmon?" "Jes, Sinjoro, sed dum la recitado li ĉesigis nin per diro 'Haltu! Haltu!'  Poste liaj filoj kaj filinoj ekploris, do ni forlasis lin." "Monaĥoj, li parolis ne al vi. Ses feoj en ses ĉielaj ĉaroj venis el ses mondoj de dioj. Ili proponis, ke la laika disĉiplo iru kun ili, sed la laika disĉiplo ne volis ĝeni la recitadon de sutro, do li parolis al ili." "Ĉu vere, Sinjoro?" "Jes, vere, monaĥoj." "Sinjoro, kie li renaskiĝis nun?" "En la ĉiela mondo Tusito, monaĥoj."

  "Sinjoro, lastatempe li vivis inter siaj familianoj ĝojplene.Nun li denove iris al loko de feliĉo kaj renaskiĝis tie." "Jes, monaĥoj. La atentemuloj vivas same feliĉaj en ambaŭ nuna kaj estonta vivoj malgraŭ ili estas laikuloj aŭ monaĥoj."

  Saĝa homo faras bonajn kondutojn. Farinte tiujn bonajn kondutojn li vivas feliĉe en la nuna mondo. Li same feliĉas en la posta vivo. Li ĝojas vidinte la purecon de siaj meritplenaj kondutoj. Li estas tute ĝojplena vidinte la bonecon de siaj kondutoj.

291
Trezorejo de Vero / 1-10 La rakonto de Cundosukariko
« on: December 12, 2013, 05:50:31 AM »
  1-10. La rakonto de Cundosukariko

  En la nuno kaj estonteco

  Same suferas faranto de malbono.

  Li suferas kaj afliktiĝas

  Vidinte sian malbonan karmon.

  Restante en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, la Budho parolis tiun verson rilate al Cundo, la porkobuĉisto.

  Kvankam la Budho loĝis en najbara monaĥejo, Cundo eĉ nek faris oferon tiel malgrandan kiel manplenon da floroj aŭ kuleron da rizo, nek malgrandan laboron de merito nur unufoje.

  Iutage, lin atakis frenezeco, kaj dum li ankoraŭ vivis en la mondo, la fajro de sufera stato estiĝis antaŭ li.

  Kiam la torturo de la sufera stato aperis antaŭ la porkobuĉisto Cundo, lia konduta maniero tute ŝanĝiĝis konforme al liaj estintaj agoj. Kvankam li restis en sia domo, li komencis grunti kiel porko kaj rampi per siaj kvar membroj, unue al la antaŭo de la domo kaj poste al la malantaŭo. La viroj de lia domo regis lin kaj ŝtopis lian buŝon. Ili faris ĉion, kion ili povis, tamen neniu el ili kapablis preventi la maturiĝon de lia estinta fiago. Do li daŭre rampis tien kaj reen, senĉese gruntante kaj blekante kiel porko.

  Neniu povis dormi en la sep domoj proksime. La membroj de lia propra domo morte timiĝis sed povis fari nenion alian ol bari ĉiujn pordojn de la domo por malhelpi lin eliri. Post la suferado dum sep tagoj, li finfine mortis kaj renaskiĝis en stato de suferado.

  Iuj monaĥoj diris al la Budho: "Sinjoro, la pordo de Porkobuĉisto Cundo restis fermita dum sep tagoj kaj la mortigo daŭris senĉese sep tagojn. Sendube li volas regali gastojn. Ni neniam vidis la aferon tiel kruelan kaj sovaĝan antaŭe."

  La Budho diris: "Monaĥoj, li ne mortigis porkojn dum la lastaj sep tagoj. Lin subigis la konsekvenco de liaj estintaj kondutoj. Eĉ kiam li ankoraŭ vivis, lin atakis turmento de suferado. Pro la turmentiĝo li rampis tien kaj reen en la domo dum sep tagoj gruntante kaj blekante kiel porko. Hodiaŭ li mortis kaj renaskiĝis en infero." Aŭdinde tion, la monaĥoj diris: "Estimata Sinjoro, tiel suferinte en la mondo, li denove iris al sufera regno kaj renaskiĝis tie."

  La rakonto de Cundo konfirmas la signifon de la unua verso en la Sutro Damapado, ke faranto de malbono rikoltas nenion krom malbono per maniero de konsekvenco. Krome, iuj efektoj de malbonaj kondutoj suferigas eĉ en la nuna vivo.

  Komentario:

  Homoj, kiuj faras malbonajn agojn, ne scias la konsekvencojn dum sia aktivado, tamen ili kutime pentas, vidinte la konsekvencojn de sia ago. Tio kreas bedaŭron, tamen, la okazo ne signifas, ke homo devas ĉiam suferi la konsekvencon de siaj kondutoj senespere. Se tio estus vera, por homoj estus nek profito havi religian vivon, nek oportuneco por atingi la liberiĝon.

  En la paro da versoj la Budho ankaŭ montris la suferon kaj feliĉon en la sekva mondo. Budhanoj ne kredas, ke la nuna vivo en la mondo estas la ununura kaj homo estas la unika estaĵo. Formoj de ekzisteco estas multaj kaj vivestaĵoj ankaŭ estas sennombraj. Post morto oni eble renaskiĝas kiel homoj, en malsupera stato aŭ en ĉiela stato tute laŭ siaj estintaj kondutoj. La tiel nomata estaĵo en la sekva vivo nek similas al la antaŭa pro la ŝanĝiĝo, nek estas absolute malsama, ĉar ĝi estas la sama fluo de la vivo. Budhismo oponas la samecon de estaĵo, sed asertas la samecon de procezo.

292
Esperanta novaĵo / La 32-a Komuna Seminario de orient-aziaj junularoj
« on: December 08, 2013, 04:29:56 AM »
La 32-a Komuna Seminario de orient-aziaj junularoj

 
  Komuna Seminario (KS) estas renkontiĝo de orient-aziaj (ĈJKV) junularoj, kiu unuafoje okazis en la jaro 1982 kaj poste laŭvice okazis kaj okazos en Koreio, Japanio, Ĉinio kaj Vjetnamio. Ĉi-jare ĝi okazos en Ĉinio de la 20-a ĝis la 22-a de decembro.
  La seminariejo estos la sidejo de la Ĉina Internacia Eldona kaj Distribua Administracio, al kiu apartenas El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La partoprenantoj loĝos en proksima hotelo. Ĝi estas en okcidenta parto de la centra Pekino.
  Kaj komencantoj kaj progresintoj ĉiuj estas bonvenaj. Ni elkore atendas vin en Ĉinio!
  ●Dato: 20-22a de decembro, 2013
  ●Loko: Ĉina Esperanto-Ligo, Pekino
  ●Temo de la seminario:
  “Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio”
  ●Organizanto: Ĉina Junulara Esperanta Asocio
  ●Kunorganizantoj:
  Japana Esperanto-Junularo (JEJ)
  Korea Esperanto-Junularo (KEJ)
  Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO)
  ●Kontaktiĝu kun:
  Ŝi Guang
  Retpoŝto: simon_sg@163.com
  Telefono: 0086-10-68326682
  ●Kotizo: La kotizo kovras koston por 2 tranoktojn kaj 5 manĝojn.
  850 juanoj por aliĝinto de Ĉino, Japano kaj Koreo
  750 juanoj por aliĝinto de aliaj aziaj landanoj
  ●Programo (provizora):
  20-a ven. 21-a sab. 22-a dim.
Antaŭtagmeze   Diskuto pri la temo Ferma Soleno
Posttagmeze Akcepto Prelegoj Postseminaria ekskurso
Vespere Interkona Vespero Amuza Vespero

  ●Postkongresa ekskurso:
  1150 juanoj por Ĉino, Japano kaj Koreo
  1050 juanoj por aliaj aziaj landanoj
  Inkluzivo: biletoj de la vindindaĵoj, trafikoj, 2 tranoktojn kaj 6 manĝojn.
  Por neplena partopreno la diferenco estas repagota surloke.
  22-a dim. 23-a lun. 24-a mar.
Antaŭtagmeze Ferma soleno La Granda Muro La Somera Palaco
Posttagmeze La Imperiestra Palaco kaj
La Ĉiela Altato La Dektri Maŭzoleoj de Ming-dinastio   

  (se oni volas ekskursi al aliaj vindindaĵoj aŭ urboj, bv. kontaktiĝi kun LKK anticipe)
  ●Kiel aliĝi
  (1) Plenigu la aliĝilon kaj sendu retpoŝte al: simon_sg@163.com
  (2) Aliĝintoj pagu kotizon surloke aŭ sendu al la suba poŝtoĝirkonto:
  Nomo: SHI GUANG
  Kontonumero: 4563 5101 0088 0094 655
  Adreso: BANK OF CHINA BEIJING BRANCH BAI WAN ZHUANG SUB-BRANCH
  SWIFT CODE: BKCHCNBJ110
  ●Atentigo: LKK ne povas zorgi pri via vizo por viziti Ĉinion.


293
Esperanta novaĵo / La 49-a elsendo de Retradio BRE
« on: December 07, 2013, 02:33:21 PM »
Retradio 2013-12-07
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 49-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1560

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Budhisma scio
 1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo
 Rakonto pri homa vivo
 Darmo
 Budhisma muziko
 La matena suno
 Budhismaj rakontoj
 83. Kaŭzo de Mortigita Koko
 84. Ruĝaj Ŝnuroj
 85. Konscienco de Ĉasisto

Bonan aŭdeblecon al vi!

294
Trezorejo de Vero / 1-9. La rakonto de Monaĥo Nanda
« on: December 03, 2013, 09:19:51 PM »
  1-9. La rakonto de Monaĥo Nando

  Kiel Pluvo penetras

  la domon malbone tegmentitan,

  Voluptemo same penetras

  la menson malbone kulturitan.

  Kiel pluvo ne penetras

  la domon bone tegmentitan,

  Voluptemo neniam penetras

  la menson bone kulturitan.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al sia kuzo Monaĥo Nando. Konsciinte, ke estas ĝusta tempo por la Budho viziti sian patron, Estimata Kaludaji priskribis la belecon de la vojaĝo kaj kondukis la Budhon kaj lian sekvantaron de multaj arahantoj al Kapilavasto. Tie la Budho donis darman pluvon pri la Vesantara Jatako akompanate de siaj familianoj. En la sekvinta tago li eniris la urbon por almozpeti. Lia patro atingis la frukton de Konvertiĝo aŭdinte lian versaĵon "Homo devas peni kaj ne rajtas havi malatentan vivon." Poste, Maha Paĝapati atingis frukton de konvertiĝo kaj lia patro atingis frukton de la dua grado aŭdinte lian versaĵon "Homo devas vivi honeste".

  En la sekva tago, dum la asperga, festena kaj geedziĝa ceremonioj de Reĝido Nando, la Budho eniris por peti almozon. Li metis sian bovlon en la manojn de Reĝido Nando kaj benis lin. Poste, li stariĝis de sia sidejo kaj forlasis sen preni la bovlon el la manoj de la reĝido. Pro estimo al la Budho, Reĝido Nando ne kuraĝis diri: "Prenu vian bovlon, Sinjoro!" Anstataŭe, li pensis, ke la Budho prenos ĝin ĉe la supro de la ŝtuparo. Sed la Budho ne prenis ĝin. Nando pensis: "Li prenos sian bovlon ĉe la malsupro de la ŝtuparo." La Budho ne zorgis pri sia bovlo tie. Nando pensis: "Li prenos sian bovlon en la palaca korto." Sed eĉ tie la Budho ankoraŭ ne agis laŭ la deziro de Nando. Kun dezirego reveni al sia novedzino, Reĝido Nando sekvis la Budhon kontraŭvole. Lia estimo al la Budho estis tiel granda, ke li ne kuraĝis diri: "Ricevu vian bovlon," sed anstataŭe, li daŭre sekvis la Budhon kun la penso, ke li prenos sian bovlon ĉi tie, ke li prenos sian bovlon tie kaj ke li prenos sian bovlon en alia loko.

  Tiam oni informis lian novedzinon Ĝanapadakaljani, ĉarmulino de la tuta lando: "Sinjorino, la Honorulo forkondukis Reĝidon Nando. Li intencas rabi lin de vi." Do Ĝanapadakaljani tuj postkuris Reĝidon Nando laŭeble plej rapide kun larmoj fluantaj sur la vizaĝo kaj haroj duonkombitaj. Ŝi laŭte vokadis al li: "Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!" Ŝiaj vokoj tremigis la koron de Nando, sed la Budho tute ne zorgis pri tio. Li kondukis Nandon en la monaĥejon kaj diris al li: "Nando, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?" La estimo de Reĝido Nando al la Budho estis tiel granda, ke li sin detenis de la diro: "Mi ne volas fariĝi monaĥo," sed li respondis anstataŭe: "Jes, mi volas fariĝi monaĥo." La Budho diris: "Bone, faru Nandon kiel monaĥon". Tiel okazis, ke li monaĥigis Nandon en la tria tago post sia reveno al Kapilavasto.

  Kiam la Budho loĝis en Ĝetavano, Nando malkontentiĝis kaj diris al aliaj monaĥoj pri sia problemo. Li diris: "Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj."

  Informiĝinte pri tio, La Budho sendis alvenigi Nandon kaj diris al li: "Nando, ĉu vere vi diris al multaj monaĥoj, 'Fratoj, mi malkontentiĝis. Nun mi havas religian vivon, sed mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj.'" "Jes, vere, sinjoro." "Sed Nando, kial vi malkontentiĝis pri via nuna religia vivo? Kial vi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj?" "Sinjoro, kiam mi forlasis mian domon, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani kun haroj duonkombitaj adiaŭis min, dirante, 'Bonvolu tuj reveni, Nobla sinjoro!' Sinjoro, ĉar mi daŭre sopiras al ŝi, mi malkontentiĝis pri mia nuna religia vivo, do mi ne plu toleras vivi religie. Mi intencas rezigni la superajn preceptojn kaj reveni al la malsupera vivo de laikuloj." Poste la Budho prenis Nandon je la brako kaj kondukis lin al Ĉiela Mondo Tridektri per sia eksterordinara povo. Sur la vojo la Budho montris al Nando avidan simiinon sidantan sur arbostumpo lasita post fajro en iu bruligita loko. La simiino perdis orelojn, nazon kaj voston en la fajro.

  Kiam ili atingis Ĉielon Tridektri, li montris kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, kiuj venis por servi al Sakao, la Reĝo de dioj. Montrinte tiujn vidaĵojn al Nando, la Budho demandis: "Nando, kiu laŭ vi estas pli bela kaj ĉarma, via nobla edzino Ĝanapadakaljani, aŭ tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj?"

  "Sinjoro," respondis Nando, "kompare kun tiuj kvincent rozpiedaj ĉielaj nimfoj, mia nobla edzino Ĝanapadakaljani estas eĉ malpli bela ol la avida simiino, kiu perdis siajn orelojn, nazon kaj voston."

  "Ĝoju, Nando!" respondis la Budho, "Mi garantias, ke vi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn." Nando respondis: "Se la Honorulo garantias, ke mi gajnos tiujn kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn, estos plezuro por mi teni la sanktan vivon de religiano."

  Ekde tiam Nando sole praktikis atente, fervore kaj decideme, retiriĝinte de la mondo malgraŭ la malestimo de aliaj monaĥoj pro tio, ke li strebas nur por akiri ĉielajn nimfojn. Post nelonge, li atingis la plej altan celon de la religia praktikado eĉ en tiu ĉi vivo. Tiam li eksciis: "Mi jam finis la renaskiĝon, pasigis la sanktan vivon kaj plenumis la devon. Mi ne plu renaskiĝos en tiu ĉi mondo." kaj li fariĝis alia honorulo inter Arahantoj.

  En la nokto Nando proksimiĝis al la Budho kaj raportis jene: "Mi rezignas la garantion faritan de la Budho, ke mi gajnos kvincent rozpiedajn ĉielajn nimfojn." La Budho respondis: "Nando, mi mem kaptis vian menson per la mia." La monaĥoj diris: "Antaŭe li kutime diris, 'Mi malkontentiĝis.' sed nun li diras 'Mi estis malsaĝa korinklinante al la vivo de laikuloj.'" Kaj ili senprokraste iris raporti la aferon al la Budho.

  Estas necese, ke domo havas bone kovritan tegmenton. Se la tegmento estas malbona, pluvo trairas en la domon. Kiel malbone kovrita tegmento enlasas pluvakvon, ne kulturita temperamento ankaŭ estas malferma al pasioj. La temperamento ne kulturita estas entrudebla facile por pasio.

  Kiam la domo estas protektita de bona tegmento, neniu suferas de pluvo, ĉar pluvakvo ne povas trairi. En la sama maniero, bone kulturita temperamento ankaŭ ne permesas pasion trapasi. Do bone kulturita temperamento ne povas esti penetrita de pasioj.

295
Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo

  Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la kondiĉo por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas grandan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingva problemo fariĝis malfacile transigebla baro. La naciaj lingvoj kutime estas ege malfacile lerneblaj por alilandanoj. Mi donas ekzemplon pri ĉina edukado. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernas la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj krome, preskaŭ en ĉiuj budhismaj kolegioj aŭ universitatoj de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri Budhismo angle. Do la klopodo por ilia lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por transpasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La plej efika solvo estas apliki Esperanton por propagandi kaj disvastigi Budhismon.

  Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.

  Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.

  Facileco: Kvankam oni devas elspezi sufiĉe longan tempon kaj grandan energion por ellerni naciajn lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon da tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Per intensiva metodo oni eĉ povas atingi mezan nivelon nur en unu monato.

  Vasta aplikebleco: Kvankam la sumo de esperantaj uzantoj estas ne komparebla kun tiu de grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas uzata preskaŭ en ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.

  Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto. Tio pliefike evitas la miskomprenon dum la komunikado. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado kaj precipe tradukado pri Budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi ilin en siajn proprajn lingvojn. Tio estas multe pli efika ol la metodo, ke ni ellernas diversajn naciajn lingvojn por la tradukado.

  Sama idealo: Veraj esperantistoj estas pacamantoj kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Ili havas pli intiman rilaton kun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas per siaj energio kaj fervoro. Do ĝuste pro tio, multaj esperantistoj volontas doni helpon dum nia budhisma laboro per Esperanto.

  Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.

  Nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj en la mondo. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista, http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista, http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/Budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, Esperante: http://www.budhano.cn Ĉine: http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esperantisto, Monaĥo Miaohui ekpraktikis Esperanton en budhisma rondo nelonge post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. La eldonitaj libroj kaj diskoj distribuiĝas en pli ol dudek landoj. Menciinde estas, ke dum lia laboro multaj esperantistoj el Ĉinio kaj eksterlandoj oferis grandan helpon en korektado kaj modifo de la tradukoj, kaj iuj esperantistoj eĉ elesperantigis la tradukojn de Miaohui en siajn proprajn lingvojn. Krome, aliaj membroj el BLE kaj JBLE ankaŭ faris multajn laborojn en esperantigado de budhismaj verkoj.

  Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an estas unika ĉina budhisma monaĥejo, kie estas esperanta etoso kaj oni povas lerni Esperanton kaj Budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de Budhismo. Ĉiuj esperantaj samideanoj ankaŭ estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ekde antaŭ tri jaroj dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis, lernis kaj interkomunikis pri Budhismo kaj Esperanto en la monaĥejo. Ekde la pasinta jaro en la monaĥejo okazas internaciaj novjara esperanta aktivado kaj somera lernejo de Esperanto per kunlaboro kun esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas pri Esperanto, sed ne povos trovi ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi, kaj se bezone, ekster la monaĥejo. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri Budhismo. Nia plano estas, ke la lernantoj el diversaj landoj unue partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste ili lernos Budhismon rekte en Esperanto dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj por tio estas bonvenaj.

  Krom la supremenciitaj ekzemploj, Esperanto ankaŭ estas plivaste aplikata en aliaj religioj. En la esperantaj konferencoj landaj kaj internaciaj oni kutime okazigas esperantajn kunsidojn pri diversaj religioj. Tio donas al esperantistoj tre bonajn kondiĉojn por koni kaj lerni religiojn pere de Esperanto. Ĝuste pro tio mi sincere proponas, ke budhanoj kaj precipe budhismaj organizoj kaj kolegioj el diversaj landoj ekatentu pri Esperanto kaj kreu bonan kondiĉon apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron el Budhismo pere de Esperanto.

  Verkinto: Miaohui

  Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn

  Skype: Komencanto

296
Esperanta novaĵo / La 48-a Retradio BRE
« on: November 29, 2013, 09:04:55 PM »
Retradio 2013-12-01
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 48-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:
http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1556
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
 
Novaĵo
Okazis la 14-a Budhisma Seminario inter Ĉinio kaj Japanio
Budhisma scio
1-7. La rakonto de Devadato
Budhisma muziko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj
81. Tria Vulpeto
82. Foko en Rivero


Bonan aŭdeblecon al vi!

297
Verkado kaj tradukado / Gantoj
« on: November 29, 2013, 08:01:45 PM »
  Gantoj

Verkita de Hori Yasuo

  (1)

  Fine de novembro 2003 mi ricevis poŝtkarton de ges-roj Kinoŝita, kiu informis min, ke ili ne sendos novjaran karton, ĉar ili estas en funebro. Mi ofte ricevis similajn poŝtkartojn en la jarfino, ĉar multaj miaj amikoj, jam pli ol 60-jaraj, havis maljunajn gepatrojn. Sed mi ne memoris tiujn ges-rojn Kinoŝita. Do mi komencis legi la enhavon:

  “Mia filino Satomi forpasis la 30an de septembro en la aĝo de 23-jaroj. Kiam ŝi estis en universitato, vi bone zorgis pri ŝi. Mi dankas vin”.

  Mi estis surprizita. En marto en la sama jaro, antaŭ 7 monatoj, Satomi finis la kurson de la fakultato de publika bonfarto de la universitato kaj eklaboris. Kio okazis al ŝi?

  Mi tuj telefonis al ili, kaj demandis s-inon Kinoŝita, sed ŝi ne volis respondi klare, nur balbutante kun larmoj, do mi ne komprenis precize, sed konstatis, ke io neordinara afero okazis al Satomi.

  Fine ŝi demandis min: “Via poŝtkarto estis transsendita al ni. Sur ĝi vi skribis pri gantoj. Pri kio temas?”

  (2)

  Mi renkontis 18-jaran Satomi-on en aprilo 1999. Mi estis instruisto de la angla, kaj ŝi estis en mia klaso. Miaj instrutemo kaj maniero estis tre originalaj, tute ne similaj al tiuj de aliaj instruistoj. La temo estis “Japanoj en Havajo”.

  Japanoj komencis enmigri en Havajon jam ekde la japana moderniĝo kaj laboregis en kampoj de sukerkanoj, tamen en 1924 la usona registaro malpermesis japanojn enmigri en Havajon kaj Usonon, pretekstante, ke japanoj rabas de usonanoj laboron, ĉar ili laboras tro diligente kun malmulta salajro. Tiu malpermeso estis la unua bato por japanoj, kaj la dua bato venis, kiam la japana armeo surprizatakis Havajon en 1941. Subite ili fariĝis “malamikoj” de Usono kaj estis senditaj al koncentrejoj en dezerto, perdinte ĉion….

  Studentoj malmulte sciis pri la historio de japanoj en Havajo, do mia leciono estis tre interesa al ili. Ĉiuj studentoj estis tre diligentaj. En tiu klaso Satomi ĉiam sidis en la sama seĝo, tuj antaŭ mi. Ŝi ĉiam rekte rigardis min. Ŝi estis tre ĉarma kun brilo en la okuloj, do des pli mi ŝatis instrui en tiu klaso.

  Dum la lasta leciono mi donis tempon al miaj studentoj por skribi impresojn kaj rimarkojn pri mia leciono. Ŝi skribis jene la 11an de januaro 2000:

  “Via leciono estis tre interesa kaj valora kun diversaj raraj materialoj. Mi ne havis malmulte da scio pri Havajo, do ĉiun semajnon mi sentis, kvazaŭ mi vojaĝus en Havajo kun vi. Vi instruis ankaŭ kantojn de Havajo, kiujn mi nun povas bone kanti. Mi volus lerni en via klaso eĉ en la venonta jaro, se eblus”.

  En marto 2002 mi akompanis 4 studentojn al Nepalo. Ĉiun duan jaron Nepala Esperanto-Asocio organizas Himalajan Renkontiĝon. Mi jam partoprenis en la renkontiĝo dufoje, do mi bone sciis, ke Nepalo kaj la montvojaĝo estas tre interesaj, do mi invitis studentojn veni kun mi. Komence Satomi intencis partopreni, sed fine ŝi rezignis tion pro familia problemo. Tiu vojaĝo estis treege amuza, paŝante ĝis la alteco de 4000 metroj en la montaro Annapurna. Kiam ni vizitis la sanktejon Muktinath tie, la sunleviĝo inter la altaj, neĝaj montoj estis grandioza, kaj ni eĉ ploris pro granda emocio. Miaj studentoj multe lernis el tiu vojaĝo. Aŭskultante tiujn spertojn poste, Satomi tre bedaŭris la rezignadon de la vojaĝo.

  En decembro 2002, kiam Satomi estis en la lasta lernojaro, mi regalis ŝin kun ŝiaj amikoj en la manĝejo najbare de la stacidomo. Kiam ni ĝisrevidis, ŝi diris al mi, rigardante miajn gantojn:

  “Kiel originalaj estas viaj gantoj!”

  Iliaj fingroj estis duone tranĉitaj, sed anstataŭe ili havis kovrilon por gardi la pintojn de la fingroj, kiam estas malvarme.

  “Mi aĉetis ilin en Nepalo. Se ili plaĉas al vi, ni interŝanĝu niajn gantojn”.

  “Jes, volonte, sed miaj gantoj estas banalaj kaj ne multekostaj. Ĉu bone? Mi ŝatas trikadon, sed lastatempe mi ne havas tempon por tio, do tiujn mi aĉetis”. Ŝi iom honteme ridetis.

  Vere ŝiaj gantoj estis banalaj, sed mi estis feliĉa, ke mi povas doni al ŝi ion kiel memoraĵon de nia amikeco. Tiamaniere ŝiaj gantoj fariĝis la miaj, kaj la miaj, la ŝiaj. Kaj dum tiu vintro miaj manoj estis ĉiam varme gardataj de ŝiaj gantoj.

  En aprilo 2003 ŝi eklaboris en la gubernio Gifu en iu oficejo rilata al bonfarto. Ni foje interŝanĝis mesaĝojn rete. Tiutempe unu el miaj hobioj estis skizi bildetojn sur poŝtkartoj. Kiam proksimiĝis vintro, mi sendis al ŝi poŝtkarton kun la bildo de ŝiaj eksaj gantoj, skribante: “Komenciĝis malvarma vintro. Mi ekuzis viajn gantojn. Ĉu ankaŭ vi uzas la miajn?” Tamen tiun poŝtkarton ŝi ne povis ricevi, ĉar ŝi jam ekvojaĝis al la ĉielo. Ŝiaj gantoj fariĝis por mi karaj memoraĵoj de ŝi.

  Mi esploris ŝian tragedion, kaj trovis malgrandan artikolon en la loka ĵurnalo. Tie jene estis skribite:

  “La 30an de septembro N, kiu apartenis al la sama klubo en la universitato kun ŝi, vizitis ŝin en ŝia apartamento, kaj postulis de ŝi reamikiĝon, sed tion ŝi rifuzis. Pro tio N freneziĝis kaj sufokis ŝin, premegante al ŝi la kolon. Li forkuris, sed poste mem aperis al la policejo. Oni trovis s-inon Kinoŝita morta ĉe la vestiblo de la apartamento”.

  Ŝia morto estis granda ŝoko por mi. Mi estis malĝojega kaj ofte demandis min, kial ŝi devis morti. Mi elserĉis ŝian foton kaj metis ĝin en mian taglibron. Mi ofte preĝis por ŝi pacon. Ŝiaj gantoj kuŝadis sur la breto de mia ĉambro, ĉar mi nek volis uzi ilin, nek volis ilin forĵeti. Ili restadis en la sama loko dum la pasintaj 10 jaroj.

  (3)

  La 11an de marto 2011 okazis granda cunamo en la regiono Toohoku kaj serioza akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Dum mi vidis kaj legis pri la tragedio en televido kaj ĵurnaloj, mia pensmaniero ŝanĝiĝis. En la katastrofo multaj homoj abrupte mortis. Infanoj, geknaboj kaj gejunuloj mortis, ne plenumante siajn revon kaj esperon. Nun mi vivas sane, sed homoj povas morti iam ajn sen antaŭsupozo. Mi jam estis 70-jara, do mia vivo ne estos longa. Mi ekopiniis, ke mi devas vivi plej bone por la bono de la mondo.

  Mi rememoris Satomi-on, kiu ankaŭ mortis juna. Post ŝia morto, mi unuan fojon prenis ŝiajn gantojn el la breto kaj surmetis. Aperis ŝiaj vizaĝo kaj mieno en mia kapo, kaj miaj okuloj fariĝis malsekaj. Ekde tiu tago, mi komencis surporti ilin. Kiam mi biciklis kun ili, mi alparolis al Satomi: “Satomi, kiel vi fartas en la ĉielo? Ankaŭ hodiaŭ mi iros kun vi. Gardu min!”

  (4)

  En marto 2012 okazis Himalaja Renkontiĝo. Mi decidis partopreni en ĝi kun ŝiaj gantoj, ĉar ŝi ne povis veni al Nepalo en 2002. Mi volis, ke ŝi plenumu sian revon vidi himalajajn neĝajn montojn.

  La renkontiĝo okazis ĉefe en la orienta parto de Nepalo, kie troviĝas la montego Kangĉenĵunga 8586 metrojn alta. Nia celo estis renkonti tiun montegon situantan profunde en la montaro ĉe la landlimo inter Nepalo kaj Ĉinio. Ni ekiris de Kathmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, al la orienta urbo Itahari, kaj de tie komence buse ni veturis kaj poste piede ni paŝadis 5 tagojn, kaj ni fine atingis la vilaĝeton Pathivar Fedi. Tranoktinte en la mizera loĝejo, je la 4a venontmatene ni startis al la hinduisma sanktejo Pathivara 3900 metrojn alta. En la mallumo ni sekvis la serpentuman, krutan montaran vojon, kaj post du horoj, ni atingis la sanktejon. De tie ni iom paŝis alten kaj jen la neĝkovrita pinto.

  

  Jam la ĉielo eklumiĝis, kaj post ne longe komenciĝis la matena krepusko kun ruĝeta koloro. La suno radiis, kaj ĉiuj montoj klare montris sin kontraŭ la nebule ruĝeta ĉielo. Antaŭ ni majeste staris la neĝa montego Kangĉenĵunga ĉirkaŭata de tri ĉefaj pintoj pli ol 8000 metrojn altaj. En la ŝanĝiĝantaj koloroj kaj lumoj, mi rimarkis, ke la montego Kangĉenĵunga similas al la sidanta Budho, kaj ĝi rigardis min. Nu, estis la tempo! Mi etendis al ĝi miajn manojn kovritajn de la gantoj de Satomi, kaj laŭte alparolis: “Satomi, vi venis al la himalajaj montoj. Budho rigardas vin!”

  El miaj okuloj falis larmoj. Finfine mi sukcesis akompani ŝin al la belaj nepalaj montoj, kaj hazarde la monto Kangĉenĵunga similis al Budho! Eĉ post sia morto, certe ŝi havis kordoloron kaj bedaŭron, mortinte tiel juna. Ŝi povus havis belan estontecon, helpante malfortajn homojn. Ŝi povus havi feliĉan vivon, havante infanojn. Alfrontante la montegon, mi elkore deziris, ke ŝi estu liberigita de tiaj angoroj kaj restu pace en la paradizo.

  (5)

  Ekde la japana katastrofo mi komencis raporti la aferojn al la mondo. Ĉiun tagon mi detale legis diversajn ĵurnalojn kaj librojn por scii, kio okazas. Mi mem ofte vizitis cuname damaĝitajn urbojn. Mi kolektis diversajn aĵojn postlasitajn sur sendomaj terenoj. Troviĝas tasoj, pupoj, horloĝoj, fotoj, tekoj, ŝuoj, ludiloj, nome ĉio uzata en la vivo. Ili estis, en efektiveco, rubaĵoj, sed ili kriis al mi: “Mi estas viva! Mi ests viva!”

  Post kiam mi revenis de Nepalo, mi rimarkis strangajn aferojn. Ofte aperis nomo Satomi en ĵurnaloj. Iun tagon junulino kun la nomo Satomi aperis en rifuĝejo kaj helpis maljunajn rifuĝintojn. Alian tagon denove Satomi aperis kaj gvidis kurson pri trikado en alia rifuĝejo. Iun tagon Satomi ludis kun infanoj en infanĝardeno. Ofte la artikoloj estis akompanataj de foto, sed tiu estis tiel malgranda kaj neklara, ke mi ne povis rekoni ŝin. Iun tagon mi kuraĝe telefonis al tiuj rifuĝejoj pri ŝi, sed la respondoj estis ĉiam samaj: “Jes, en tiu tago tiu junulino venis kaj helpis nin. Ŝi estis tre afabla junulino, sed dum ni ne rimarkis, ŝi malaperis. Ŝia antaŭnomo estis Satomi, sed ŝian familian nomon ni ne scias”. Tre stranga fenomeno.

  En la universitato, kie mi laboris, estis malmultaj studentoj el la regiono Toohoku, ĉar ĝi situas en la meza parto de Japanio. Mi rememoris, ke Satomi estis unu el tiuj malmultaj studentoj. Ŝi devenis de la urbo Oocuĉi en la gubernio Iŭate. Tiu urbo situas laŭ la marbordo de la Pacifika Oceano. Do la cunamo rekte atakis la urbon kaj senkompate detruis ĝin.

  Kiam mi vizitis la urbon en junio 2012, interne de la difektita urbodomo ankoraŭ restis multaj rubaĵoj. Tie en tiu fatala tago multaj urbaj funkciuloj mortis. La cunamo atingis la malantaŭan monteton kaj tie faligis ĉiujn tomboŝtonojn. La tero sinkis, kaj tie kaj ĉi tie fontis akvo kiel larmoj. Jam estis malfacile al la loĝantoj trovi la lokon de sia eksa domo, ĉar ĉie kreskis altaj herbaĉoj sur la vasta ebenaĵo. Tre proksime vidiĝis kontraŭcunama digo laŭ la maro kaj la temploj laŭ la piedoj de la montetoj. Nenie troviĝis loĝantoj, kaj nur malmultaj “turistoj” vizitis la urbon, mirante pro la grandega forto de la cunamo. Kie estis la stacidomo, tie nenio restis krom la kajoj. Jam malaperis eĉ la fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi, kaj sube, kiel kutime en aŭtuno, salmoj naĝis supren, ne konsciante la malaperintan urbon.

  (6)

  En decembro 2012 mi vizitis la urbon Kamaiŝi najbaran de Oocuĉi, ĉar tie ni finance helpis lernantojn, kies gepatroj perdis siajn domon kaj laboron. Post kiam ni transdonis mondonacon al ili, ni veturis al la distrikto Unosumai en la sama urbo kaj tie tranoktis en la hotelo Hoorai-kan apud la plaĝo Nehama. La 11an de marto 2011 ankaŭ la hotelo estis inundita ĝis la 3a etaĝo kaj la geservistoj devis forkuri preskaŭ nudpiede en la apudan monteton. En marto estis ankoraŭ malvarme kaj post la cunamo eĉ neĝis, do estis froste malvarme al ili.

  Tuj sude de Unosumai situas Oocuĉi. Ŝajne la malgranda golfo antaŭ la hotelo estas preskaŭ fermita, sed ne. Post la cunamo oni ofte trovis sur la bordo de Unosumai mortintojn dronintajn en Oocuĉi, kaj ankaŭ la malo okazis. Certe troviĝas kaŝitaj tajdofluoj en la maro.

  Frumatene mi vekiĝis. Mi ellitiĝis kaj ekpromenis laŭ la marborda vojo. La maro estis belega, kaj tie pinarboj ne estis perditaj kaj estis verdaj same kiel antaŭe. Ankoraŭ restis kliniĝintaj betonaj konstruaĵoj kaj detruitaj pontetoj.

  Kiam mi subeniris al la plaĝo, mi rimarkis ion sur la sablo. Mi proksimiĝis kaj trovis, ke ĝi estas malgranda foto de junulino, eble uzota por pasporto. Mi etendis mian manon al ĝi, sed subite venis vento kaj forflugigis ĝin al la maro.

  “Ĉu vi ne estas Satomi!” mi kriis. Mi eniris en la maron por kapti ĝin, ne zorgante pri malsekiĝo de mia pantalono, sed ien malaperis la foto. Ĉu tio estis mia iluzio? Ĉu vere troviĝis la foto? Ĉu vere ŝi estis Satomi? Starante sur la plaĝo, mi rigardadis la maron. Sur la surfaco aperis ombro, kiu similis al la vizaĝo de Satomi. Mi aŭdis la voĉon el ĝi:

  “Estimata s-ro Hori, mi estas feliĉa renkonti vin”.

  “Aĥ, Satomi! Ankaŭ mi!”

  “Dankon pro tio, ke vi akompanis min al la monto Kangĉenĵunga. Mi renkontis Budhon, kaj tio multe trankviligis min”.

  “Aĥ, mi estas ĝoja, aŭdante tion”.

  “La cunamo detruis domon de miaj gepatroj en Oocuĉi kaj ….”

  “Ĉu viaj gepartoj fartas bone?”

  “Jes, dank’ al Dio ili forkuris de la ondegoj. Ili nun loĝas en provizora domo en la monteto. Kaj la foto, kiun mi preparis por mia vojaĝo al Nepalo antaŭ 10 jaroj, flosis al tiu ĉi plaĝo”.

  “Ha, tiamaniere vi venis ĉi tien! Mi komprenis. En ĵurnaloj, mi ofte vidis la nomon Satomi. Ĉu tiuj Satomi-oj estas vi?”

  “Eble jes, eble ne. Troviĝas multaj bonkoraj Satomi-oj en Japanio”. Ŝi ridetis.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de malantaŭe, kaj mi turnis min al ĝi. Mia edzino staris tie:

  “Kion vi faras kun la malseka pantalono? Vi certe malvarmumiĝos! Jam matenmanĝo estas preta. Revenu al la hotelo!”

  “Ne ĝenu min!”

  Mi diris al ŝi kaj rerigardis la marsurfacon, sed jam nenio vidiĝis. Tie nur radiis la matena suno.

  Subite mi sentis min tre malvarma pro la malsekiĝinta pantalono. Ankaŭ miaj manoj malvarmiĝis. Mi serĉis gantojn en la poŝo, kaj mi miris. La gantoj, kiujn Satomi donis al mi, malaperis, kaj anstataŭe en mia poŝo troviĝis tiuj, kiujn mi donis al ŝi.

  Tiam aŭdiĝis voĉo de Satomi.

  “Kara s-ro Hori, mi atendas vin en la paradizo. Ĝis revido”.

  “Bone, baldaŭ mi iros tien. Ĝis tiam”.

  La maro estis kvieta kaj la matena suno pace brilis. Mi rigardis la ĉielon, kaj tie mi vidis malgrandan blankan nubon malaperanta.             (Fino)

  

298
Trezorejo de Vero / 1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo
« on: November 27, 2013, 06:00:04 AM »
1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo

  Kiu prenas la veran kiel malveran

  kaj la malveran kiel veran,

  Tiu neniam atingos la verecon

  Vagante en la kampo de misformita penso

  Kiu scias la veran kiel veran

  Kaj la malveran kiel malveran

  Tiu atingos la verecon

  Irante en la kampo de bone formita penso

  Restante en Veluvano, la Bambueja Monaĥejo en Raĝagaho, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Sanĝajo, la antaŭa instruisto de la Ĉefaj Disĉiploj, la Estimataj Sariputo kaj Moganano, kiuj estis antaŭaj Upatiso kaj Kolito.

  Antaŭ la naskiĝo de la Budho, ne malproksime de Raĝagaho estis du bramanaj vilaĝoj nomataj Upatiso kaj Kolito. Iutage la bramana edzino Rupasari loĝanta en Upatisa Vilaĝo gravediĝis, kaj en la sama tago, alia bramana edzino Mogali loĝanta en Kolita Vilaĝo same gravediĝis. Oni diris, ke por sep generacioj tiuj du familioj havis firman amikan rilaton inter si. Ili ekprotektis la gravediĝon de la estontaj patrinoj en la sama tago. Atendite dum dek monatoj laŭ luna kalendaro ĉiu el ambaŭ virinoj naskis filon.

  En la tago doni nomon al la infanoj, la filo de bramana virino Sari estis nomita Upatiso ĉar li estis la filo de genta familio en Upatisa vilaĝo; Oni nomis la alian infanon Kolito, ĉar li estis la filo de genta familio en Kolita Vilaĝo. Kreskinte, ambaŭ knaboj lertis pri ĉiuj artoj kaj scioj. Kiam la juna Upatiso iris al la rivero aŭ ĝardeno por sin amuzi, lin akompanis kvincent orkoloraj portseĝoj. Junan Koliton akompanis kvincent ĉaroj tirataj de bestoj. Ambaŭ junuloj respektive havis sekvantaron de kvincent knaboj.

  Tiam en Raĝagaho okazis ĉiujara celebrado nomata Montpinta Festivalo. Oni aranĝis du sidejojn en la sama loko, kaj ambaŭ junuloj spektis la ludon sidante kune. Ili ridis kiam okazis rido; ili ploris kiam okazis ploro kaj ili donis almozon kiam estis tempo por doni almozon. Tiel ili rigardis la ludon dum kelkaj tagoj. Sed iutage, kiam ili fariĝis pli saĝaj, ili ridis kiam ne okazis rido kiel en antaŭaj tagoj, ploris kiam ne okazis ploro kaj donis almozon kiam ne okazis almozdono.

  Oni rakontis, ke la sekva penso venis al la du junuloj: "Kial ni devas rigardi tion? Ĉiuj tiuj homoj jam mortis antaŭ cent jaroj kaj ne plu vidiĝos. Ni devas serĉi metodon de liberiĝo.” Ili sidis kun tiu penso en la menso. Poste Kolito diris al Upatiso: "Amiko Upatiso, ŝajne vi nek plezuras nek ĝojas kiel antaŭe. Krome, vi afliktiĝis melankolie. Kion vi tenas en via menso?” "Amiko Kolito, mi sidas pensante, 'Ne estas daŭra kontenteco en rigardo al tiuj homoj. Tio ne estas profita.'  Mi preferas serĉi la metodon liberigi min mem. Sed kial vi estas melankolia?” Kolito diris pri la sama afero. Kiam Upatiso trovis, ke la pensoj de Kolito estis samaj kiel la liaj, li diris: "Ni ambaŭ same pensas pri feliĉo. Do ni devas kune serĉi metodon por niaj liberiĝo kaj forlaso de la monda vivo. Sub kia instruisto ni forlasu la mondan vivon?”

  Ĝuste tiam vaganta asketo nomata Sanĝajo iris en la urbon Raĝagaho, akompanate de granda sekvantaro el vagantaj asketoj. "Ni forlasu la mondan vivon kaj fariĝu monaĥoj sub Sanĝajo,” diris Upatiso kaj Kolito. Do ili disigis kvincent sekvantojn kaj diris al ili: "Iru kun la portseĝoj kaj ĉaroj.” Kune kun la restaj kvincent sekvantoj ili forlasis la mondon kaj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo. Ekde la tago, kiam tiuj du junuloj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo, Sanĝajo atingis la pinton de profito kaj prestiĝo. Sed en nur kelkaj tagoj la du junuloj jam pasis la instruan limon de Sanĝajo. Do ili demandis lin: "Instruisto, ĉu vi scias la tutan veron de ĉiuj religioj aŭ ie estas iom plia krom tio? " "Ĉi tie estas la tuta scio, do vi scias ĉion.”

  La demandojn faritajn de Upatiso kaj Kolito neniu el la aliaj homoj povis respondi; sed Upatiso kaj Kolito respondis ĉiun demandon faritan de aliaj homoj. Tiel ili vojaĝis tra la tuta lando de Rozpomo; kaj poste ili retroiris kaj revenis al siaj propraj domoj denove. Antaŭ ol ili disiĝis, Upatiso diris al Kolito: "Amiko Kolito, kiu ajn el ni atingos la senmortecon unue, tiu tuj informu la alian." Interkonsentite, ili adiaŭis unu la alian.

  Iutage, la vaganta asketo Upatiso vidis Monaĥon Asaĝio. Upatiso diris al li: "Frato, la organoj de via senso estas trankvilaj kaj serenaj; la brilo de via korpo estas pura kaj klara. Do pro kiu vi forlasis la mondon, frato? Kiu estas via instruisto? Kaj kies doktrinon vi lernas?” "Frato, mi nur estas novulo. Mi monaĥiĝis antaŭ nelonge. Sed nun mi proksimiĝis al la doktrino kaj disciplino de la Budho.” La asketo diris: "Mi estas Upatiso. Diru ion al mi pli aŭ malpli laŭ via kapablo. Mi komprenos la signifon en cent aŭ mil manieroj.” Upatiso fariĝis pli eksterordinara je la diro de Monaĥo Asaĝio. Upatiso tuj vizitis sian amikon Kolito kaj informis lin pri sia atingo de senmorteco. Li transdiris la saman versaĵon, kiun recitis Asaĝio. Je tio Kolito atingis la frukton de Konvertiĝo. Ili decidis iri al la Budho kaj opiniis, ke li devas peti sian antaŭan instruiston Sanĝajo kune iri. "Vi povas iri, sed mi ne iros.” respondis Sanĝajo, "Antaŭe mi estis honora instruisto de amasego da homoj. Estas absurdaĵo por mi fariĝi lernanto denove.”

  "Ne tiel agu, instruisto,” diris Upatiso, "Instruisto, homoj adoras la Budho ekde kiam li aperis en la mondo. Ni ankaŭ iru tien. Kion vi intencas fari nun?” Sanĝajo respondis: "Amikoj, kiuj el la malsaĝuloj kaj saĝuloj estas pli multaj en la mondo?" "Instruisto, la malsaĝuloj estas multaj, kaj la saĝuloj estas malmultaj.” Sanĝajo diris: "Do bone, amikoj, lasu la saĝulojn iri al la saĝa monaĥo Gotamo kaj malsaĝulojn veni al mi, la malsaĝulo.” Upatiso kaj Kolito forlasis. Ĉirkaŭ ducent kvindek vagantaj asketoj el la sekvantaro de Sanĝajo ankaŭ sekvis la ambaŭ amikojn.

  Poste Kolito kaj Upatiso venis al la Budho kaj fariĝis liaj ĉefaj disĉiploj. Upatiso fariĝis Sariputo kaj Kolito fariĝis Mogalano. Ili raportis al la Budho, kiel Sanĝajo ne volis veni al li.

  Homo interesiĝanta pri spirita progreso devas scii la spiritan valoron. Estas vere, ke materialaj aferoj ankaŭ estas necesaj. Sed ili ne valoras penadon post la spirita progreso. Se oni atentas pri materiala valoro, ili ne povos atingi la spiritan progreson.

  Komentario:

  La paro de versaĵoj akcentas pri la graveco de propra senso pri valoro, kiu estas bazo por praktikado de spirita vojo. Nia senso de valoro estas gvido al nia vivo. La pureco kaj riĉeco de niaj vivoj dependas de nia senso de valoroj. Fakte, nia juĝo pri supereco kaj malsupereco, kaj nia feliĉo kaj la senso de nia atingo ankaŭ dependas de tiu senso de valoroj.

  Tiuj, kiuj havas malĝustan komprenon pri valoro, havas malĝustan aspiron kaj ili neniam atingos la veran riĉaĵon de vivo.

299
Trezorejo de Vero / 1-7. La rakonto de Devadato
« on: November 25, 2013, 06:03:48 AM »
1-7. La rakonto de Devadato

  Kiu surportas sanktan robon,

  Sed ne estas libera de malbono,

  Kaj ne havas sindetenadon kaj kredon,

  Tiu ne konformas al la sankta robo.

  Kiu estas libera de malbono,

  Sin tenas en firma morala konduto,

  Kaj havas sindetenadon kaj plenan kredon,

  Tiu konformas al la sankta robo.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Devadato. Foje la du Ĉefaj Disĉiploj forlasis la Budhon kaj iris de Ĝetavano al Raĝagaho. Ĉiu el ili havis sekvantaron de kvincent monaĥoj. La loĝantoj de Raĝagaho duope, triope aŭ grupe donis almozon laŭ sia kutimo al la vizitantoj. Foje en sia danka parolado Sariputo diris: "Laikaj fratoj, se oni donas almozon sed ne proponas al alia tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos nur benon de riĉeco sed ne de la propono. Se aliulo proponas al sia najbaro almozdoni sed li mem ne faras tion, en la estontaj vivoj li ricevos la benon de la propono sed ne de la almozdono. Se alia homo nek donas almozon per si mem nek proponas al aliaj tion fari, en la estontaj vivoj li ricevos eĉ ne stomakoplenan putran kaĉon kaj havos vivon mizeran kaj izolitan. Se alia homo ambaŭ donas almozon per si mem kaj proponas al sia najbaro tion fari, en la estontaj vivoj li renaskiĝos en posedo de cent, mil, aŭ cent mil ŝtatoj. Li ricevos ambaŭ benon de la riĉeco kaj propono." Tiel Sariputo predikis la darmon.

  Iu invitis la Honorulon al manĝo, dirante: "Honorulo, bonvole akceptu mian gastigemon morgaŭ." Alia homo donis tukon valoran je cent mil moneroj kiel almozon al la okaziginto de la almozdona ceremonio kaj proponis, ke tiu disponu ĝin se estas manko de la fonduso, aŭ oferu ĝin al monaĥo bezonanta laŭ ilia supozo se ne mankas al la fonduso. Hazarde nenio mankis, do la tuko estis donacota al monaĥo. Ĉar la du Ĉefaj Disĉiploj nur vizitis Raĝagahon de tempo al tempo, do oni donis la tukon al Devadato, kiu ĉiam loĝis en Raĝagaho.

  Jen la okazaĵo. Iuj diris: "Ni oferu ĝin al Estimata Sariputo." Aliaj diris: "Estimata Sariputo ofte venas kaj iras. Sed Devadato ĉiam restas kun ni en la tagoj ambaŭ festaj kaj ordinaraj, kaj li estas ĉiam preta por ni kiel akvujo. Al li ni faru la oferon." Post longa diskutado oni decidis laŭ la plej granda nombro, ke ili oferu la robon al Devadato. Do ili tiel agis.

  Devadato tondis la tukon en du pecojn kaj tinkturis ilin. Li faris pecon da tuko en subveston kaj la alian en supran veston. Poste li eliris en la novaj vestoj. Kiam oni vidis lin sin vestinta en la nova robo, ili diris: "La robo ne konformas al Devadato, sed ĝi konformas al Sariputo. Devadato uzis la tukon kiel suban kaj supran vestojn, kiuj ne konformas al li." La Budho diris: "Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per malkonformaj roboj. En antaŭa vivo li ankaŭ sin vestis per roboj, kiuj ne apartenis al li." Dirinte, li rakontis jenan historion.

  Iam antaŭe, kiam Brahmadato regis en Benareso, tie loĝis elefantĉasisto, kiu sin vivtenis per mortigo al elefantoj. Miloj da elefantoj sin paŝtis en iu arbaro. Iutage, kiam ili iris en la arbaro, ili vidis kelkajn monaĥojn. Ekde tiam, ili ĉiam sin klinis genue antaŭ la monaĥoj por esprimi sian estimon kaj poste preteriris.

  Iutage la ĉasisto de elefantoj vidis tion. Li pensis: "Mi devas tuj trovi flavan robon." Do li iris al la lageto uzata de iu monaĥo. Dum la monaĥo sin banis, lasante siajn robojn sur la bordo, li forŝtelis la robojn. Poste kun lanco en la mano kaj robo sur la kapo kaj korpo li sidiĝis ĉe la vojo, sur kiu venis kaj iris la elefantoj. Vidinte lin, la elefantoj prenis lin kiel monaĥon. Ili esprimis sian estimon al li kaj poste daŭrigis la vojon. Per la lanco li mortigis la elefanton irantan malantaŭe. Depreninte la dentegojn kaj aliajn valorajn korpopartojn, li enterigis la restajn partojn de la morta besto kaj foriris.

  Poste, la estonta Budho, kiu iam renaskiĝis kiel elefanto, fariĝis estro de la elefanta grego. Tiam la ĉasisto ankaŭ aplikis la saman artifikon kiel antaŭe. La Budho trovis la malpliiĝon de siaj sekvantoj kaj demandis: "Kien tiuj elefantoj iris, tiel ke nia grego fariĝis tiel malgranda?" "Ni ne scias pri tio, mastro." La Budho pensis: "Kien ajn ili povis iri, sed ili ne rajtis agi sen mia permeso." Do venis al li suspekto en la menso: "La okazon nepre kaŭzis tiu, kiu sidis ĉe la vojo kun flava robo sur sia tuta korpo. Li estas suspektinda."

  Do la estro de la grego sendis aliajn elefantojn, ke ili iru malrapide en la antaŭo kaj li mem sekvis la elefantojn malantaŭe. Kiam la aliaj elefantoj faris adorkliniĝon kaj preterpasis, la ĉasisto trovis la Budhon alproksimiĝanta. Do li prenis la robon de sur sia korpo kaj elĵetis la lancon. La Budho estis singardema dum la paŝado kaj evitis la lancon per rapida retrosalto. "Tiu viro mortigis miajn elefantojn!" pensis la Budho kaj li sin ĵetis antaŭen por kapti la ĉasiston. La ĉasisto saltis malantaŭ arbon kaj kaŭriĝis. La Budho pensis: "Mi ĉirkaŭprenos la ĉasiston kaj arbon per mia rostro. Mi lin kaptos kaj ĵetos sur la teron!" Ĝuste tiam la ĉasisto elprenis la flavan robon kaj montris ĝin al la elefanto. Vidinte tion, la grandulo pensis: "Se mi ofendos tiun viron, perdiĝos la merito de mia estimo al centoj da budhoj, bodisatvoj, arahantoj kaj monaĥoj." Do li sin pacigis. Poste li demandis al la ĉasisto: "Kial vi agis tiel malice? Vi vin kovris per roboj de tiuj, kiuj liberiĝis de pasioj, sed vi ne estas konforma al la roboj. Tiel agante, vi faris grandan kulpon." Dirinte li kulpigis lin lastafoje: "Tute malĝuste vi agis!"

  Kiam la Budho finis tiun ĉi lecionon, li konigis la rolojn en la sutro Jatako: "En tiu tempo, la elefantĉasisto estis Devadato, kaj la Nobla elefanto, kiu lin kulpigis, estis mi mem. Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo, ke Devadato sin vestas per robo malkonforma al li."

  Monaĥo eble makuliĝus per malbono, perdus memregadon kaj atenton al la realeco. Kvankam tia monaĥo surhavas monaĥan robon, li ne konformas al la sanka robo.

  Kiu ajn surportas la monaĥan robon, sin detenas de malbono, bone kondutas kun trankvila menso, regas siajn emociojn kaj atentas pri la realeco, li estas konforma al la sankta robo.

  Komentario

  Monaĥa robo estas simbolo de pureco por monaĥoj. Monaĥo tenas la speciale pretigitan robon kiel sanktaĵon kaj honoraĵon. La budhanoj riverencas estime al la portanto de tiu robo. La robo signifas Samgon, kiu estas parto de la sankta triopo el Budho, Darmo kaj Samgo.

  Kiam iu ordiniĝas kiel budhisma monaĥo, li eksentas, ke li jam forlasis la ordinarecon kaj fariĝis sanktulo. Tiu sento fortiĝas kiam laikaj homoj riverencas al li. La nova "figuro" helpas al la nove ordinita monaĥo komenci la novan vivon de sankteco. La laikaj homoj ankaŭ gajnas inspiron, vizitante kaj adorante la surhavanton de la robo. Do la respekto al la robo estas grava parto de budhana praktikado.

  Jen kial homo kulpa pri sia profano ne konformas al la valoro de la flava robo. Estas profano al la sankta robo, ke ĝin surportas tiu, kiu sin tenas malpura.

300
Esperanta novaĵo / La 47-a elsendo de Retradio BRE
« on: November 23, 2013, 09:51:38 AM »
Retradio 2013-11-24

 

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 47-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1549

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

 

Budhisma scio

1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo

Budhisma muziko

Budhismaj rakontoj

79. La Vizaĝo de Buĉisto  80. Tipa Akcidento en Ĉasado

 

Bonan aŭdeblecon al vi!



Pages: 1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 [20] 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33