Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 [19] 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33
271
Sutro de cent paraboloj / 3. Malsaĝulo vundita pro la piroj
« on: January 10, 2014, 10:36:46 AM »
  3. Malsaĝulo vundita pro la piroj

  Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese ĵetis pirojn sur lian kapon kaj vundis lin. La malsaĝulo eltenis tion silente anstataŭ forkuri.

  Vidinte tion, alia homo diris al li: "Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis via vundiĝo?"

  La malsaĝulo respondis: "La malsaĝa batanto havas nur forton anstataŭ saĝon. Vidinte, ke mia kapo estas senhara, li prenis ĝin kiel ŝtonon. Li batadis mian kapon per piroj kaj vundis ĝin."

  La homo diris: "Vi mem estas malsaĝa, kial vi opinias, ke la alia estas tia? Se vi ne estus malsaĝa, kial vi ne scias forkuri anstataŭ esti senĉese batita ĝis via kapvundiĝo."

  Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ praktiki meditadon, observi regulojn kaj lerni instruon, ili nur atentas pri la ekstera majesteco por allogi profiton. Ili agas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiga batado sed opinias, ke la alia estas malsaĝa.

272
Trezorejo de Vero / 2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
« on: January 10, 2014, 09:53:38 AM »
  2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako

  Se iu sin tenas diligenta kaj singardema

  En sia faro de pura karmo,

  Kaj vivas atente, modere, kaj sindeteneme laŭ darmo,

  Disvastiĝas la honoro de tiu homo.

  Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en Urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro la pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni suspektos, ke la juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu okazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj tenita en malliberejo. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devas trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, kaj estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.

  Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi pri homoj laŭ ties voĉo, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun fari esploron. Ŝi raportis, ke la junulo estas nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris esploron denove kun la sama rezulto. La servistino opiniis tion tre stranga, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi esplori tion persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn, kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti.  Oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. La patrino kaj filino sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo ordonis, ke oni okazigu ceremonion ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas kontribui per mono. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Li povis fari nenion alian ol preni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.

  En la palaco, la reĝo promesis al Kumbagosako, ke nenio malbona okazos al li en la kazo, kaj postulis, ke diru pri la vero. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li mem. Li diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho kaj liaj gepatroj mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li ankaŭ malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis la tutan elterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris Kumbagosakon bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li fariĝis bankisto.

 Se oni estas firmvola, atentema kaj racia, se liaj fizikaj kaj spiritaj agoj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo, lia famo plivastiĝas.

273
Sutro de cent paraboloj / 2. Malsaĝulo melkas bovinon
« on: January 07, 2014, 08:50:48 PM »
  2. Malsaĝulo melkas bovinon

  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj ekkolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos. Mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Estas plibone lasi la bovinon konservi lakton en la stomako. Mi prenos la lakton nur ĉe la festeno.

  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.

  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpreparis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, sed la bovino ne plu donis lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.

  Iuj ankaŭ estis tiel malsaĝaj. Ili volis havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos.” Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj pro akvo kaj incendio, aŭ ili perdis la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.

274
Sutro de cent paraboloj / 1. Malaĝulo manĝas salon
« on: January 07, 2014, 08:36:05 PM »
  1. Malsaĝulo manĝas salon

  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en la manĝaĵon.

  Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, la malsaĝulo pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne farus la manĝaĵon des pli bongusta?”

  La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro sia malsaĝo. Tio damaĝis lian gustosenton kaj suferigis lin.

  Tio signifas, ke iuj praktikantoj de aliaj religioj sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj kiam ili aŭdis, ke oni povas atingi sukceson en sia religia praktikado per abstinado de manĝo, sed ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similis al la malsaĝulo, kiu manĝis nur salon, opiniante, ke ĝi estas bongusta, sed fine suferis pro tio.

275
Trezorejo de Vero / 2-1. La rakonto de Samavati
« on: January 07, 2014, 07:17:06 PM »
  2-1. La rakonto de Samavati

  Atentemo estas senmorta vojo,

  Malatentemo estas vojo al morto.

  Atentemuloj ne mortas,

  Malatentemuloj similas al mortintoj.

  Saĝuloj konas tion

  Kiel distingon de atentemo.

  Ili plezuras pri la stato de sanktuloj

  En ĝojo de atentemo.

  Ili meditas persiste

  kaj praktikas konstante.

  Strebante al la atingo de nirvano

  Ili estas sekuraj kaj liberaj de ligoj.

  Dum sia restado en Gosita Monaĥejo ĉe Kosambio, la Budho parolis tiujn versojn rilate al Samavati, unu el la ĉefaj reĝinoj de Udeno, la reĝo de Kosambio.

  En la urbo de Badavatio vivis trezorejestro nomata Badavatijo. Li estis amiko de trezorejestro Gosako kvankam Gosako neniam vidis lin. Informiĝinte de komercistoj venintaj el urbo Badavatio pri la riĉeco kaj aĝo de la trezorejestro Badavatijo, Gosako deziris amikiĝi kun li kaj sendis al li donacon. Tiel, kvankam ili ambaŭ neniam intervidiĝis, ili vivis kiel bonaj amikoj. Post iom da tempo, intesta malsano okazis en la domo de la trezorejestro Badavatijo. Kiam okazis la malsano, unue mortis muŝoj; poste, mortis laŭorde insektoj, musoj, dombirdoj, cignoj, bovoj, sklavoj viraj kaj inaj, kaj fine, membroj de la familio. Nur tiuj, kiuj rompis la muron kaj forfuĝis, sin savis de la morto. Tiam la trezorejestro Badavatijo ankaŭ fuĝis tiamaniere kun siaj edzino kaj filino. Ili ekvojaĝis al Kosambio kun intenco iri al la trezorejestro Gosako. Kiam ili ankoraŭ estis sur la vojo, forkonsumiĝis iliaj vivbezonaĵoj por la vojaĝo, kaj iliaj korpoj elĉerpiĝis de la vento, suno, malsato kaj soifo. Atinginte Kosambion kun granda malfacilo, ili sinbanis en lageto de plezura loko kaj poste eniris iun malplenan domon ĉe la pordo de la urbo.

  Poste la trezorejestro diris al sia edzino: "Edzino, tiuj kunvojaĝantoj sur la vojo ne tiel ĝentilas eĉ al patrino, kiu jam naskis bebon. Nun mi havas amikon, kiu laŭdire elspezas mil monerojn ĉiutage almozdoni al blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj. Ni sendu nian filinon tien preni manĝaĵon por ni. Ni restu ĉi tie por unu aŭ du tagoj, refreŝigu niajn korpojn kaj poste iru vidi mian amikon." "Bonege, edzo," ŝi respondis, kaj ili ekloĝis en la malplena domo.

  En la sekvinta tago, kiam oni anoncis la tempon por manĝo, la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeruloj iris preni manĝaĵon. La gepatroj sendis sian filinon dirante: "Filino, iru alporti manĝaĵon." Do la filino el la riĉa familio kun memfiero venkita de misfortuno, kaŝis sian hontemon, prenis bovlon kaj iris en la amason de malriĉuloj por peti manĝaĵon. "Kiom da porcioj vi bezonas?" oni demandis al ŝi. Ŝi respondis: "Tri." Do oni donis al ŝi tri porciojn. Ŝi portis la manĝaĵon al siaj gepatroj, kaj la tri sidiĝis por manĝi kune. La patrino kaj filino diris al la trezorejestro: "Mastro, misfortuno venas eĉ al eminentaj familioj. Estu trankvila kaj manĝu senzorge pri ni." Per multe da vortoj ili admonis lin manĝi. Sed li ne povis digesti sian manĝaĵon post la manĝado, kaj perdis la vivon je la tagiĝo. La patrino kaj filino malĝojis, ploris kaj lamentis.

  En la sekva tago la filino iris por la manĝaĵo duafoje. "Kiom da porcioj vi bezonas?" "Du." Ŝi portis la manĝaĵon al sia patrino, kaj admonis ŝin manĝi post multe da vortoj. La patrino cedis al ŝia admono kaj konsentis manĝi, sed mortis tiutage post la manĝo. Restante sola, la juna knabino malĝojis, ploris kaj lamentis pri la fatalaĵo. En la sekva tago malsato forte turmentis ŝin, ŝi do iris plorante en la amaso de almozuloj por havi manĝaĵon. "Kiom da porcioj vi bezonas, Knabino?" "Unu," ŝi respondis.

  La domadministranto nomata Mitao memoris, ke ŝi petis manĝaĵon tri tagojn, do li diris al ŝi: "Pereu, abomeninda virino. Finfine vi scias la spacon de via stomako hodiaŭ." La filino el la respektinda familio estis modesta kaj timema, tamen ŝi sentis kvazaŭ spado pikus en ŝian bruston aŭ sala akvo ŝutus sur ŝian vundon. Ŝi tuj respondis: "Kion vi celas, sinjoro?" "En la tago antaŭ hieraŭ vi prenis tri porciojn, hieraŭ vi prenis du porciojn kaj hodiaŭ vi prenos nur unu. Do vi scias la spacon de via stomako nur hodiaŭ." "Sinjoro, ne supozu, ke mi prenis manĝaĵon por mi mem." "Do kial vi prenis la manĝaĵon?" "Sinjoro, antaŭ hieraŭ ni estis tri, hieraŭ ni estis du, kaj hodiaŭ mi restas sola." "Kio okazis al vi?" li demandis.

  Ŝi do diris al li la tutan okazaĵon ekde la komenco. Aŭdinte ŝian travivaĵon, li ne plu povis regi siajn larmojn, kaj estis venkita de la forta doloro estiĝinta en li. Fine, li diris al ŝi: "Mia kara knabino, ne maltrankviliĝu pri la okazo. Ĝis nun vi estis la filino de trezorejestro Badavatijo, sed ekde hodiaŭ vi estos mia propra filino." Li kisis ŝin je la kapo, kondukis ŝin en sian propran domon kaj adoptis ŝin kiel sian propran pliaĝan filinon.

  Iutage la knabino aŭdis laŭtajn kaj pikajn kriegojn el la manĝejo, kaj diris al sia adopta patro: "Patro, kial vi ne kvietigas tiujn homojn kiam vi disdonas almozon?" "Estas neeble tion fari, kara filino." "Patro, tio estas farebla." "Kiel vi faros tion, kara filino?" "Patro, starigu barilon ĉirkaŭ la manĝejo, kaj instalu du pordojn, per kiuj homoj povas eniri kaj eliri. Poste direktu la homojn eniri tra unu pordo kaj eliri tra la alia. Se vi tion faros, ili ricevos sian porcion pace kaj kviete." Aŭdinte tion, la administranto laŭdis: "Bonega metodo, kara filino!" Li tuj agis laŭ la propono. Ĝis tiam ŝia nomo estis Sama, sed pro konstruado de la barilo ŝi ricevis la nomon Samavati. Tumulto ne plu okazis en la manĝejo ekde tiam.

  La trezorejestro Gosako jam kutimiĝis pri la bruo el la manĝejo kaj ŝatis aŭdi tion, ĉar la bruo ĉiam pensigis lin: "Tio estas la bruo el mia manĝejo." Ne plu aŭdinte la bruon dum du aŭ tri tagoj, li demandis al Mitao, kiu venis iutage por servi al li: "Ĉu vi donis almozon al la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj?" "Jes, sinjoro." "Kial dum du aŭ tri tagoj mi aŭdis neniom da bruo?" "Mi aranĝis la aferojn por ke homoj ricevu almozon senbrue." "Kial vi ne faris tion antaŭe?" "Antaŭe mi ne sciis kiel fari, sinjoro." "Kiel vi subite trovis la metodon?" "Mia filino diris al mi kiel agi, sinjoro." "Ĉu vi havas filinon, kiun mi neniam vidis?" La domadministranto do sciigis al li la tutan travivaĵon de la trezorejestro Badavatijo, komence de la pesto kaj fine ĝis la adopto de la knabino kiel sia propra pliaĝa filino.

  Poste la trezorejestro diris al li: "Kial vi ne diris al mi pri la okazo plifrue? La filino de mia amiko similas al la mia." Do li sendis por Samavati kaj demandis ŝin: "Kara knabino, ĉu vi estas la filino de la trezorejestro?" "Jes, sinjoro, mi estas lia filino." "Bone, ne maltrankviliĝu. Vi estas mia propra filino." Sekve li kisis ŝin sur la kapon, donis al ŝi kvincent virinojn kiel ŝian servistinaron kaj adoptis ŝin kiel sian pliaĝan filinon.

  Iutage oni celebris festivalon en la urbo. En la festivalo filinoj de la nobelaj familioj, kiuj kutime ne eliris, piediris ĉirkaŭe kaj sin banis en la rivero kun sia propra sekvantaro. En tiu tago, Samavati ankaŭ iris tra la palaca korto al la rivero akompanate de kvincent virinoj por sin bani. Reĝo Udeno vidis ŝin kiam li staris ĉe sia fenestro. "Kies ludemaj knabinoj ili estas?" Li demandis. "Nenies ludemaj knabinoj ili estas, Via Reĝa Moŝto." "Do kies filinoj ili estas?" "Via Reĝa Moŝto, tiu estas la filino de la trezorejestro Badavatijo, kaj ŝia nomo estas Samavati." La reĝo kondukis Samavati kaj ŝian sekvantaron al la reĝa palaco kaj donis al ŝi honoron de reĝino.

  Alia knabino ankaŭ akiris honoron de reĝino. Ŝi estis Magandija, kiun iam refuzis la Budho kiam ŝia patro elektis lin kiel ŝian edzon. Post kiam ŝi fariĝis ĉefreĝino, ŝi trovis, ke alia reĝino Samavati estas pia sekvantino de la Budho. Ŝi planis sin venĝi kontraŭ la Budho kaj pereigi Samavati kaj ŝiajn servistinojn.

  Magandija diris al la reĝo, ke Samavati kaj ŝiaj servistinoj faris truojn en la muroj de siaj loĝejoj kaj sin tenas malfidelaj al li. Reĝo Udeno rigardis la truojn en la muroj, sed ne koleriĝis post kiam oni eksplikis la aferon al li.

  Magandija senĉese klopodis kredigi al la reĝo, ke Samavati klopodas mortigi lin. Foje, ŝi metis serpenton en liuton kaj kovris ties truon per fasko da floroj. La serpento eliris siblante. La reĝo furioziĝis. Li ordonis Samavati stari kun ĉiuj siaj servistinoj en vico post si . Poste li metis venenitan sagon sur sian arkon kaj elpafis ĝin. Sed Samavati kaj ŝiaj servistinoj tute ne havis malbonan volon kontraŭ la reĝo, kaj pro la potenco de ilia bonvolo, la sago ne trafis la celon. La reĝo konsciis pri la senkulpeco de Samavati kaj donis al ŝi permeson inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la palaco por almozo kaj instruo.

  Trovinte, ke neniu el ŝiaj planoj realiĝis, Magandija faris planon ne malsukcesan. Ŝi sendis mesaĝon al sia onklo kun detala ordono iri al la palaco de Samavati kaj bruligi la konstruaĵon kun ĉiuj virinoj ene. Samavati kaj ŝiaj servistinoj jam havis spiritan atingon kaj daŭre meditadis malgraŭ la danĝero. Ĉio pereis en la fajro.

  La reĝo suspektis, ke tion oni faris laŭ la intrigo de Magandija, sed li ne montris sian suspekton. Anstataŭe, li pretendis sin plezura kun ŝi kaj diris, ke li promesos grandajn favoron kaj honoron al ĉiuj ŝiaj parencoj. Ĉiuj ŝiaj parencoj alvenis ĝojplene pro tio. Atinginte la palacon, ĉiuj el ili, inkluzive de Magandija, estis kaptitaj kaj ekzekutitaj en la palaca korto.

  Kiam la Budho informiĝis pri tiuj du akcidentoj, li diris, ke tiuj atentemaj ne mortas, sed tiuj kapricaj similas al mortintoj eĉ kiam ili vivas.

  Ekspliko:

  La vojo al senmorteco estas eterna konscio de sperto. La senmorteco ne signifas la fizikan staton, en kiu la korpo ne mortas. Kiam iu tute konscias la procezon de spertado, li sin liberigas el daŭreco de sperto. Tiuj sen tia konscio similas al mortinto eĉ se ili vivas fizike.

  Tiuj vere saĝaj homoj ĉiam konscias pri la graveco de atentemo. Ili ŝatas atemtemon. Ili plezuras en strebo al atemtemo ĉar ĝi estas stato superi normalecon.

  Tiuj vere saĝaj persiste praktikas meditadon kaj povas atingi nivelon de komprenado, kiu kondukas ilin al sperto de nirvano. Tiuj saĝuloj, kiuj senĉese daŭrigas sian meditadon firman kaj stabilan, spertas nirvanon, kiu estas la plej supera liberiĝo el ĉiuj ligoj. 

276
Mi ricevis mesaĝon de samideano Trezoro, kiu afiŝis:

Esperanto-Centro Dungas Oficiston E-parolantan

Esperanto-Centro (preparanta nuntempe en urbeto de nordokcidenta Ĉinio) deziras dungi Esperanto-parolanton(ĉinan au alilandan).

 

Tasko de la oficisto

La oficisto plenumos subajn taskojn de la Esperanto-Centro:

Organizi Esperanto-Kurson;

Organizi Retan Esperanto-Kurson;

Organizi anglan lingvan kurson por lokaj interesantoj(se li kapablus);

Redakti kaj eldoni retan gazeton;

Administri membrojn de E-organizo;

Administri E-retejon;

Gastigi vizitantojn;

Iniciati E-agadon en Ĉinio;

Propagandi Esperanton en diversaj retejoj kaj eldonaĵoj;

Flanke iomete prizorgi alian komercadon de la centro, kiun zorgos ĉefe la direktoro de la centro.

Purigi kaj ordigi ĉambrojn de la centro.

 

Kondiĉo por la oficisto

Viro,  senfuma,  flua E-parolanto.

Deziras labori profesie por Esperanto. Kapablas uzi komputilon. Kapablas bone verki en Esperanto kaj en nacia lingvo. Bone edukita (simile kiel diplomiĝinto el altlernejo).  Estas laborema kaj serioza. Povas labori en la centro minimume 6 monatojn.

La centro liveros al la oficisto simplan loĝan ĉambron ene de la centra oficejo,  litaĵojn,  salaĵon kiu sufiĉas vivi laŭ loka vivnivelo.

La oficisto laboros 8 horojn tage, ricevos du-tagan ferion semajne, kaj oficialajn feriojn lau ĉina leĝo.

 La oficisto mem prizorgos kuiradon, sanon, kuracon, veturadon kaj vizpeton.

Alilanda kandidato laboros minume 6 monatojn laŭ kontrakto. Ĉina kandidato estos oficiale dungonta post provlaboro dum 3 monatoj. 




Kontakto

Kandidatoj bonvole sendu sian biografion kaj planon Per:

Kaj poste skajpe au telefone interparolu Kun:

 

S-ro Trezoro Huang Yinbao

Konsiliano de UEA, Ĉina Peranto de UEA,

trezoro@uea.org,    skype: hungyinbao,

poŝtel. +86+18893316800,  QQ: 552319856

(国内应聘者年薪叁万)



--

Trezoro Huang Yinbao
Esperanto Mailbox 168#
Jingĉuan-Xian, Pingliang
Gansu, CN-744300,Ĉinio
poŝtelefono:+(86)18893316800
skajpo:huangyinbao;QQ:552319856
trezoro@uea.com, agrikulturo@126.com
http://www.ipernity.com/home/huangyinbao
https://www.facebook.com/trezoro.huangyinbao

277
Forumo pri vortoj / Kasajo
« on: January 04, 2014, 08:32:58 PM »
Laŭ la Granda Ĉina-esperanta vortaro:
袈裟:Kasajo*(longa robo portata de bonzo)
la signifo de la supra vortaro ne estas tre preciza. Laŭ Teravada budhismo kaj tibeta budhismo, la supra kostumo por budhismaj monaĥoj estas longa kaj vasta tuko, per kiu monaĥoj kovras la supran parton de la korpo. Tia kostumo estas tipa "kasajo". En ĉina budhismo monaĥoj kutime surportas robon, kiu ne estas kasajo.  En budhismaj ceremonioj moanĥoj de ĉina budhismo ankaŭ surportas tukosimilan kasajon.
En la unua bildo estas monaĥo de Teravada budhismo. Lia supra vestaĵo estas kasajo.
En la dua bildo estas monaĥo de Ĉina budhismo. La ruĝa tuko estas kasajo.
En la tria bildo estas bonzo de japana monaĥo. La bendo ĉirkaŭ lia kolo estas kasajo.


278
Esperanta novaĵo / La 53-a elsendo de Retradio BRE
« on: January 04, 2014, 07:18:39 PM »
Retradio 2014-01-07

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 53-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1579

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto
 Novaĵo
 Bondezira aktivado en la novjaro
 Sutro de cent paraboloj
 Antaŭskribo
 Rakonto de Sutro damapado
 1-14. La rakontoj de Du Amikoj
 Budhisma muziko
 Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
 Budhismaj rakontoj
 92. Feliĉa Homo
 93. Vojaĝo al la Ĉielo

Bonan aŭdeblecon al vi!

279
  Novfara Bondezira aktivado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi
  En la tago de la novjara festo ni sukcese okazigis bondeziran aktivadon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi. En la aktivado partoprenis samideanoj el Urbo Xi’an kaj Svislando. Dum la ceremonioj ni recitis la salutvortojn kaj bondezirojn en ambaŭ lingvoj de Esperanto kaj la Ĉina lingvo. Poste ni okazigis kunsidon, en kiu sinjoroj Ĉielismo, Stalino kaj aliaj samideanoj parolis pri utileco de Esperanto kaj pri sia sperto en aplikado de Esperanto, Mioahui parolis pri facileco de Esperanto kaj du svisaj samideaninoj parolis pri sia sperto de esperanta lernado kaj esprimis sian novjaran bondeziron.
  Post la tiu ĉi aktivado ni ekpreparas por la kursoj de Esperanto kaj la orienta forumo, kiuj okazos en somero. Ni publikigos la detalaĵojn pri tio iom poste.

280
Budhismo kaj Esperanto / Nia unua datreveno de Retradio BRE
« on: January 04, 2014, 05:19:41 AM »
Hodiaŭ estas la unua datreveno de nia Retradio BRE. Ni lanĉis la elsendon en la pasinta jaro kaj daŭrigis la elsendadon malgraŭ malfacilo kaj okupiteco. Ni speciale tradukis kaj elsendis esperantajn tradukojn "Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj", "La vivo de la Budho" en la pasintaj elsendoj, kaj komencis nian novan tradukadon kaj elsendadon de "Trezorejo de Vero", kies tradukado kaj elsendo daŭras kvin jaroj laŭ nia plano.

En la nova elsendo ni daŭrigos la elsendon de "Trezorejo de Vero" kaj aldonos novan programeron "Sutro de Cent Paraboloj". Krome, se eble, ni ankaŭ aldonos aliajn programerojn pri budhisma historio kaj scio.

La adreso de nia elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto kaj ĉiuj aŭskultoj kaj opinioj pri tio estas bonvenaj.

281
Trezorejo de Vero / 1-14. La rakontoj de Du Amikoj
« on: December 30, 2013, 10:44:35 AM »
  1-14. La rakontoj de Du Amikoj

  Se iu ĉantas multajn sanktajn tekstojn

  sed ne praktikas laŭ la instruoj,

  La senatenta homo ne ĝuas frukton de la sankta vivo,

  Kiel paŝtisto nur kalkulas alies bovojn.

  Se iu praktikas en la Darmo

  kvankam li ĉantas malmultajn sanktajn tekstojn

  Post liberiĝo el siaj iluzio, volupto kaj malamo,

  Li havas perfektan saĝon kaj liberan koron.

  Restante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al du monaĥoj, kiuj estis bonaj amikoj.

  En Sravastio vivis du intimaj amikoj el nobelaj familioj. Foje, ili iris al monaĥejo, aŭdis predikadon de la Instruisto, ekkredis je la religio de la Budho, rezignis la mondajn plezurojn kaj fariĝis monaĥoj. Pasiginte kvin jarojn ĉe la preceptistoj kaj instruistoj, ili iris al la Instruisto kaj demandis pri la devoj en sia religio. Aŭdinte la detalan priskribon pri la devoj de meditado kaj lernado, la pli aĝa el ili diris: "Sinjoro, ĉar mi monaĥiĝis en granda aĝo, mi ne povas plenumi la devon de lernado, sed mi povas plenumi la devon de meditado." Do li petis la Instruiston instrui al li la devon de meditado por fariĝi arahanto, kaj fine atingis arahanton kun supernaturaj povoj post siaj strebado kaj klopodado. Sed la malpliaĝa monaĥo diris: "Mi plenumos la devon de lernado." Atinginte gradon de la Tri Pitakoj, kiuj estas la vortoj de la Budho, li predikis la darmon kaj recitis ĝin, kien ajn li iris. Li iris de loko al loko, recitante la darmon al kvincent monaĥoj kaj fariĝis preceptisto de dek ok grandaj monaĥaj komunumoj.

  Grupo da monaĥoj iris al la loĝejo de la pliaĝa monaĥo, lerninte de la Instruisto la principon de meditado. Atinginte arahanton per fidoplena observo al liaj admonoj, ili tuj esprimis sian dankon al la honorulo kaj diris: "Ni deziras vidi la Instruiston." La honorulo diris: "Iru, fratoj. Salutu la Budhon en mia nomo kaj same salutu al la okdek ĉefaj honoruloj kaj miaj pliaĝuloj dirante, 'Nia instruisto salutas vin.'" Do la monaĥoj iris al la monaĥejo kaj salutis la Budhon kaj liajn ĉefajn disĉiplojn, dirante: "Estimataj, nia instruisto salutas vin." Kiam ili salutis la amikon de sia instruisto, li demamdis: "Kiu li estas?" La monaĥoj respondis: "Li estas neniu alia ol via amiko, Honorulo."

  La malpli aĝa monaĥo demandis: "Sed kion vi lernis de li? Ĉu vi lernis eĉ unu Nikajon el Diga Nikajo kaj aliaj Nikajoj? Ĉu vi lernis unu el la Tri Pitakoj?" Li pensis en si: "Tiu ĉi monaĥo ne scias eĉ unu verson el kvar versaĵoj. Li nur prenis rubaĵojn el rubujo, iris en arbaron kaj alvenigis multajn lernantojn tuj post sia monaĥiĝo. Mi starigos al li kelkajn demandojn kiam li revenos." Post iom da tempo la pliaĝa monaĥo venis viziti la Budhon. Lasinte siajn bovlon kaj robojn ĉe sia amiko, li iris saluti la Budhon kaj ties okdek ĉefajn disĉiplojn. Poste, li revenis al la loĝejo de sia amiko. La plijuna monaĥo faris al li kutiman atentigon, provizis al li sidejon samgrandan kiel la sian kaj ekpensis sidiĝinte: "Mi faros demandon al li."

  Ĝuste tiam la Budho pensis: "Se tiu monaĥo ĉagrenus mian filon, li renaskiĝus en infero." Do pro sia kompatemo, li sin ŝajnigis promeni ĉirkaŭ la monaĥejo. Irinte al la du monaĥoj, la Budho sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Kie ajn monaĥoj volis sidiĝi, ili unue pretigis la sidejon de la Budho laŭ kutimo, kaj poste sin sidigis.

  Sidante sur la sidejo, la Budho faris demandon unuafoje al la monaĥo, kiu plenumis sian devon de lernado. Kiam la malpliaĝa monaĥo donis ĝustan respondon, la Instruisto duafoje starigis al li demandojn pri la Ok Atingoj kaj pri la Formaj kaj Senformaj mondoj. Li respondis ĉion ĝuste. Poste la Instruisto demandis al li pri la vojo de konvertiĝo. Li ne povis respondi ĝin. Do la Budho demandis la arahantiĝintan monaĥon, kaj la lasta tuj prezentis la ĝustan respondon.

  "Bone, bonege vi faris, Monaĥo!" diris la Instruisto kun granda plezuro. La Instruisto demandis pri la restaj vojoj laŭvice. La monaĥo jam plenuminta la devon de lernado ne povis fari eĉ unu respondon, dum la monaĥo atinginta arahanton respondis ĉiujn demandojn. Je ĉiu respondo el la kvar demandoj la Budho aplaŭdis lian sukceson. Aŭdinte tion, hurais kaj aplaŭdis ĉiuj dioj de la tero ĝis bramana ĉielo, inkluzive de drakoj kaj Garudoj.

  Aŭdinte la aplaŭdadon, la lernantoj kaj kunloĝantoj de la malpliaĝa monaĥo ofendiĝis pro la Budho kaj diris: "Kial la Budho tion faris? Li aplaŭdis je ĉiu el la kvar respondoj de la maljuna monaĥo, kiu nenion scias. Sed li tute ne laŭdis nian propran instruiston, kiu scias ĉiujn sanktajn vortojn per sia koro kaj estas la ĉefo de kvincent monaĥoj." La Instruisto demandis al ili: "Monaĥoj, pri kio vi babilas?" Post kiam ili respondis al li, li diris: "Via propra instruisto en mia religio similas al viro, kiu paŝtas bovojn dungite. Sed mia filo similas al la mastro, kiu laŭplaĉe ĝuas la kvin produktaĵojn el siaj bovoj."

  Iuj homoj eble scias abunde da budhaj vortoj kaj povas ripeti ilin, sed ili tute ignoras la budhajn instruojn en sia vivo. Pro tio ili atingas neniom da religia sukceso kaj ne povas ĝui la frukton de sankta vivo. Tio vere similas al la vivmaniero de bovisto, kiu paŝtas bovojn de alia homo. La bovisto elkondukas bovojn por paŝti ilin matene, kaj revenigas ilin al la domo de la posedanto vespere. Li nur gajnas enspezon per tio.

  Eble vera serĉanto de vero parolas nur iom el la budhaj vortoj, kaj ankaŭ ne povas reciti multe da religiaj tektoj, sed li diligente praktikas la instruon de la Budho, vivas konforme al la instruo de la Budho, forigas sian pasion, malbonan volon kaj iluzion. Li jam havas bonan sperton kaj ĝuas la liberan vivon, foriginte sian alkroĉiĝon al la mondaj aferoj.

282
Sutro de cent paraboloj / Antaŭskribo
« on: December 30, 2013, 09:36:38 AM »
  Antaŭskribo

  Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la Bambueja Monaĥejo de Sravastio kune kun homamaso el tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj patronoj.

  En la kunsidejo estis kvincent kleruloj kaj bramanoj. Ili stariĝis el sia sidejo kaj diris al la Budho: "Ni aŭdis, ke budhismo havas senkompareble profundan scion, do ni venis por peti instruon. Bonvolu instrui nin."

  La Budho respondis: "Bonege!"

  Demando: "Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?"

  Respondo: "Ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."

  Demando: "Se la mondo ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ne ekzistas? Se la mondo ne ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ekzistas?"

  Respondo: "Ĝi ekzistas por la vivantoj kaj ne ekzistas por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."

  Demando: "De kie estiĝis homo?"

  Respondo: "Homo estiĝis de greno."

  Demando: "De kie estiĝis kvin specaj grenoj?"

  Respondo: "Kvin specaj grenoj estiĝis de la kvar elementoj kiaj fajro, vento kaj aliaj."

  Demando: "De kie estiĝis la fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj?"

  Respondo: "La fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj estiĝis de la senenteco."

  Demando: "De kie estiĝis la senenteco?"

  Respondo: "De la Nenio."

  Demando: "De kie estiĝis la Nenio?"

  Respondo: "De la Naturo."

  Demando: "De kie estiĝis la Naturo?"

  Respondo: "De la Nirvano."

  Demando: "De kie estiĝis la Nirvano?"

  La Budho demandis: "Kial vi demandas tiel profunde hodiaŭ? Nirvano estas la afero ekster la naskiĝo kaj morto."

  Demando: "Ĉu la Budho nirvaniĝis?"

  Respondo: "Mi ne nirvaniĝis."

  "Se vi ne nirvaniĝis, kiel vi scias, ke regas eterna feliĉo en la nirvano?"

  La Budho diris: "Mi demandas vin, ĉu la vivestaĵoj en la mondo estas feliĉaj aŭ suferaj?"

  Respondo: "La vivestaĵoj estas suferegaj."

  La Budho demandis: "Kiel vi diras, ke la vivestaĵoj estas suferaj?"

  Demando: "Mi vidis, ke vivestaĵoj suferas netolereble kiam ili mortas, do mi scias pri la morta sufero."

  La Budho diris: "Kvankam vi ne mortis, tamen vi scias la suferon de morto; Mi vidis, ke la Budhoj el la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias, ke eterna feliĉo regas en nirvano."

  La kvincent kleruloj kaj bramanoj tuj komprenis pri tio. Ili petis kvin preceptojn de la Budho kaj atingis la frukton de Konvertiĝo. Post tio, ili denove sidiĝis.

  La Budho diris: "Bone aŭskultu, mi predikos al vi per paraboloj."

283
Esperanta novaĵo / La 52-a elsendo de Retradio BRE
« on: December 28, 2013, 01:07:29 PM »
Retradio 2013-12-29
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 52-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:
http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1576
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Elsendlisto
Budhisma scio
1-12. La rakonto de Devadato
1-13. La rakonto de Sumanadevi
Rakonto pri homa vivo
Penso pri homa sufero
Budhisma muziko
Budho Amitabo
Budhismaj rakontoj
90. Morto de Jiu la Kvardek-sesa
91. Avideco
Bonan aŭdeblecon al vi!
[audio]http://www.budhano.cn/pod/retradio/2013-12-29.mp3[/audio]

284
Forumo pri vortoj / Atmo
« on: December 21, 2013, 09:00:56 PM »
Atmo
El Viki-BRE

PIVa difino: koncepto de persona memo en la hinda filozofio, pritraktata de la Upaniŝadoj. Atmano = atmo.

Publikigita de Petro en Vikio BRE

285
 Dum 2013 la Retejo de El Popola Ĉinio en la rubriko Konkurso de Verkado, EPĈ-2013 aperigis 14 novelojn, 7 prozaĵojn kaj 13 poemojn. Evidente, la rikolto estas mizera. Kial? Eble nia propagando ne estis potenca; eble niaj redaktoroj ne havas alvokivon; eble niaj premioj ne altiris okulojn... Kial ajn, al ni mankas spertoj kaj kapabloj.
  Relative,en la esprimado de la arto kaj en la uzado de la lingvo, tiuj noveloj atingis iagradan nivelon. La temoj, kiujn ili tuŝas, estas vastaj – pri la privata vivo, pri interhomaj rilatoj, pri gento, socio, religio... kaj la metodoj de priskribado aŭ rakontado estas buntaj – per moderna fabelo, per realismo, per magiofantasto ktp. Bedaŭrinde tamen, pluraj noveloj necesigis korektadon de vortoj kaj gramatiko.
  Pri prozoj, unu el la juĝantoj s-ro Ŝi Ĉengtai klarigis: "La difino de prozo laŭ NPIV estas: ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. Se ni prenas tiun ĉi difinon kiel la kriterion de la juĝado pri tiuj 7 pecoj, la difino estas tro abstrakta. Do ni devas utiligi nian legantan sperton, unue rigardas la prozon la artformo en la literaturo, ĝi parolas pri la siatempa kariero, momenta pensado, fragmento de travivaĵo, notoj de turismo, iuj vivkutimoj, moroj, rememoraĵoj de la aŭtoroj ktp...
  "Kiel ĝenro el la literaturaj verkoj, la proza lingvo devas esti flua, klara kaj esprimriĉa parolo, t.e. la lingvaĵo uzata de aŭtoro estas la beletra, sed ne frivola eĉ kun gramatikaj eraroj.
  "La enhavo de prozo, diference de novelo aŭ romano, ne estas fikciaĵo, sed vera, okazinta en la reala vivo. La enhavo de prozo ankaŭ devas esti interesa, kleriga al legantoj."
  Kompare kun la noveloj, iuj prozoj delokiĝis de la normala direkto. Verŝajne nia difino mem konfuzis verkistojn ekster Ĉinio.
  En la branĉo poezio, ne kiel la aliaj branĉoj, en kiuj ni publikigis ĉiujn kontribuaĵojn, ni ne aperigis ĉiujn pecojn ricevitajn, ĉar iuj estas sentaktaj kiel prozaĵoj kaj iuj, enhave nur sloganoj. Certe, niaj redaktoroj kaj juĝantoj preferas poemojn kun ritmo (almenaŭ ĉiu verso havu sian takton) kaj enhavo remaĉinda.
  Resuminte la opiniojn de la kvar juĝantoj Mao Zifu, Zhu Mingyi,Ŝi Ĉengtai kaj Hu Guopeng, kiuj tralegis ĉiujn publikitajn kontribuaĵon, ni donis la subajn rezultojn:
  Novelo:
  Unua premio:
  La hospitala salono de Lenke Szász el Romanio
  Dua premio:
  Burleskulo de Jakvo Schram el Belgio
  Kiam mi estis knabineto de Catherine Hel el Francio
  Tria premio:
  Aventuroj de kverko de Kees Ruig el Nederlando
  Viva rememoro de Jindřiška Drahotová el Ĉeĥio
  Danĝera lingvo de Berta Darkin el Pollando
  Prozo:
  Unua premio: ne aljuĝita
  Dua premio:
  La knabino de kataj okuloj de Viktoro Sole el Katalunio
  Paseo en Moskvo de Minosun el Ĉinio
  Tria premio:
  Pasigi Printenpan Feston de Nie Guobin el Ĉinio
  Filozofie: Lingvo kiel domo de Valentin Melnikov el Rusio
  Eraro bonkora de Fortego el Ĉinio
  Poemo:
  Unua premio: ne aljuĝita
  Dua premio:
  La patro, la filo, la azeno de Vizi László el Hungario
  La tero de Cindy Moon McKee el Usono
  Tria premio:
  Satano-Humuro de Ruben Feldman-Gonzalez el Usono
  La vojo de Dimitrije Diso Janičić el Serbujo
  Tagpenso de Catherine Hel el Francio
  Ĉi-jare El Popola Ĉinio preparas belajn librojn kiel premiojn, jen:
      Unua premio -- trivoluma romano Pilgrimado al la Okcidento,dua premio -- duvoluma romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kaj tria premio -- ĉina klasika filozofia libro Dao De Jing de Laŭz.

La originalo:http://www.espero.com.cn/2013-12/19/content_30946178.htm

Pages: 1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 [19] 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33