Show Posts

This section allows you to view all posts made by this member. Note that you can only see posts made in areas you currently have access to.


Topics - Miaohui

Pages: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 [17] 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33
241
Esperanta novaĵo / La 59-a elsendo de Retradio BRE
« on: February 14, 2014, 12:45:59 AM »
Retradio 59/2014-02-16
 Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 58-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1610
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto
Sutro de cent paraboloj
 11. Antaŭvido de la Bramano
 12. Kuiri brunan sukeron
Rakonto de sutro Damapado
 2-6. La rakonto de monaĥaj amikoj
 2-7. La rakonto de Magho
Budhisma muziko
Ĉanto de Budha nomo "Amitabo"
Amo inter homo kaj besto
 Blindulo kaj hundo
Bonan aŭdeblecon al vi!

242
Protekto al bestoj / Blindulo kaj Hundo
« on: February 11, 2014, 03:02:27 PM »
Blindulo kaj Hundo


Esperantigis Arris
Poluris Miaohui, Petro

  Iutage kiam blindulo trairis straton kun sia gvida hundo, granda kamiono rekte kuris al ili pro perdo de kontrolo. La blindulo tuj mortis trafite, kaj lia hundo ankaŭ mizere perdis la vivon sub la rado kiam ĝi provis protekti sian mastron.

  La blindulo kaj hundo kune venis al la pordo de paradizo.

  Anĝelo haltigis ilin kaj intence kaŭzis al ili malfacilaĵon: “Pardonon, nun restas nur unu loko en paradizo, unu el vi ambaŭ devas iri al infero.”

  Aŭdinte tion la mastro tuj demandis: “Mia hundo ne scias, kia estas paradizo kaj kia estas infero, ĉu mi rajtas decidi, kiu iros al la paradizo?”

  La anĝelo ĵetis malestiman rigardon al la mastro kaj kunŝovis siajn brovojn. Li diris post momento: “Pardonon, sinjoro, ĉiu animo estas egala, vi devas konkursi por decidi, kiu rajtos iri al la paradizo.”

  La mastro malespere demandis: “Ve! kiel konkursi?”

  La anĝelo respondis: “Tio estas tre facila, nome kurkonkurso. Kuru de ĉi tie ĝis la pordo de la paradizo. Kiu unue atingos la cellokon, tiu povos iri al la paradizo. Sed, ne maltrankviliĝu! Ĉar vi jam mortis, kaj vi ne plu estas blindulo. La rapideco de la animo estas senrilata kun la karna korpo, kaj estaĵo kun plisimpla animo kaj plibona koro certe kuras pli rapide.”

  Pensinte pri tio, la mastro konsentis.

  Tuj kiam ili estis pretaj, la anĝelo ordonis, ke ili ekkuru. Li opiniis, ke la mastro certe klopodos kuri antaŭen per sia tuta forto por iri en la paradizon. Sed fakte la mastro antaŭen iris trankvile kaj malrapide. Estis pli mirinde, ke la hundo ankaŭ ne hastis. Ĝi malrapide sekvis lin apude laŭ la rapideco de la mastro, kaj eĉ ne volis forlasi lin je unu paŝo. La anĝelo tuj komprenis: "Fakte, ekde antaŭ multaj jaroj la hundo jam alkutimiĝis pri la agado kune kun la mastro, kaj protektis lin de antaŭe. Ĝuste pro tio la abomeninda mastro sin tenas tiel aplomba. Li sukcesos nur se li ordonos la hundon halti antaŭ la pordo de la paradizo."

  Rigardante tiun fidelan hundon, la anĝelo malĝojis kaj laŭte kriis: “Vi jam dediĉis vian tutan vivon, kaj nun via mastro ne plu estas blindulo, do vi ne bezonas gvidi la vojon por li. Kuregu en la paradizon!"

  Sed, ŝajne neniu el ili ambaŭ aŭdis la krion de la anĝelo, kaj ili ankoraŭ malrapide paŝis antaŭen kvazaŭ promenantaj sur la strato.

  Vere, kiam ili estis antaŭ la paradizo je kelkpaŝoj, la mastro faris ordonon, kaj la hundo obeeme sidiĝis. La anĝelo malestime fiksrigardis la mastron.

  Tiam la mastro ridis. Li sin turnis kaj diris al la anĝelo: “Mi finfine sendis mian hundon al la paradizo. Mi ege maltrankviliĝas, ke efektive ĝi tute ne volas iri al la paradizo sole, sed preferas resti kune kun mi. Do mi intence faris decidon anstataŭ ĝi. Bonvolu bone prizorgi ĝin.”

  La anĝelo stuporis.

  La mastro ameme rigardis sian hundon kaj daŭrigis: “Estas bonege uzi la metodon de konkurso por decidi tion! Mi nur ordonos ĝin antaŭeniri kelkajn paŝojn, tiel ĝi atingos la paradizon. Ĝi akompanis min dum tiom da jaroj, nur nun mi povas propraokule vidi ĝin unuafoje, do mi intence malrapidigis mian paŝon por rigardi ĝin pli longe. Se mi povus, mi vere dezirus daŭre rigardi ĝin piedirante eterne. Sed la paradizo jam estas antaŭ ni, kaj tio estas la celloko, kien ĝi devas iri. Bonvolu prizorgi ĝin sufiĉe bone.”

  Dirinte, la mastro faris ordonon de antaŭeniro. Apenaŭ la hundo atingis la pordon de la paradizo, la mastro falis al la infero kiel plumo. Vidinte tion, lia hundo haste sin turnis kaj tuj postkuris lin freneze. La anĝelo plena de bedaŭro senprokraste etendis siajn flugilojn por atingi la hundon. Sed la hundo havas plej kristalan kaj bonkoran animon en la mondo, do ĝi kuris pli rapide ol ĉiuj anĝeloj en la paradizo.

  Fine la hundo denove restis kune kun sia mastro, kaj eĉ en infero la hundo ĉiam akompanas sian mastron.

  La anĝelo staris tie dum longa tempo kaj murmuris al si mem: “Mi eraris! Mi eraris ekde la komenco! Ĉi tiuj du animoj estas el unuo, ili ne povas disiĝi…”

  En fino de la rakonto, mi volas diri:

  La vero estas unika en la mondo, sed diversaj homoj ĉiam havas diversajn vidpunktojn pri ĝi. Kial? La kaŭzo estas tre simpla. Ĉar anstataŭ fari juĝon laŭ la ĝusta vidpunkto, oni kutime tion faras laŭ siaj propraj sperto kaj antaŭjuĝo. La rezulto bone montras, ke ni nur vidas la ŝajnon.

243
Forumo pri vortoj / Vorto: Bodio
« on: February 11, 2014, 04:27:14 AM »
Laŭ reta PIV: bodi/o ☸ Mensa stato de perfekta mondkompreno sama kun tiu de Budho.
bodiarbo. Sankta arbo, sub kiu la Budho atingis la bodion. ☞ nirvano.

244
Forumo pri vortoj / Vorto: Kleŝo
« on: February 10, 2014, 10:30:06 AM »
kleŝ/o ☸ Kaŭzo de malbona tendenco de la homa koro k obstaklo por atingi bodion

245
  Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”

  Miaohui

  Mi ekmemlernis Esperanton kune kun aliaj lingvoj antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, sed poste ĉesigis la lingvajn lernadojn por ĉefe okupiĝi pri la lernado de budhismo. Nur antaŭ ĉirkaŭ jaroj mi denove eklernis ĝin post kiam mi hazarde trovis, ke jam estas sufiĉe bona kondiĉo por lerni kaj praktiki Esperanton en la nuna tempo. Nelonge post mia refoja lernado, mi denove decidis esperantigi budhisman literaturaĵon plej plaĉan al mi.

  Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de "Amo al Vivoj", kiu estas la rakontaro pri protekto al la bestoj en la antikva Ĉinio. Kiam mi vivis en Monaĥejo de Provinco Zhejiang (Ĝeĝjan) en la suda parto de Ĉinio, mi unuafoje iris kun miaj samideanoj al bazaro de marbestoj por aĉeti elliberigotajn vivestaĵojn. Tian aktivadon subtenis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ iliaj deziroj. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel dolore suferas tiel multaj maraj bestoj. Onia kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Min kuraĝiginte, mi iris al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post alia per mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj apatie senhaŭtigas la bestojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la pelvego.

  Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis la vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro dolore sangas same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi revenis al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj amasiĝis grandaj kaĝoj plenaj de serpentoj longaj kaj dikaj, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn pretigitajn de ni. Multaj vendistoj el aliaj vendejoj kaj standoj ankaŭ kolektiĝis por helpi nin transpreni la serpentojn volontuale. Mi miris pro la afero, ke la serpentoj venenaj kaj ferocaj estis tiel obeemaj en iliaj manoj. Ili povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. Oni eĉ instigis min kapti la serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur mense recitadis mantron por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu renaskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento ŝi povas enspezi pli multe. La aliaj atentigis ŝin, ke ŝi devas vendi ĝin al ni, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan serpenton en la kaĝo postulante pli da mono. Oni riproĉis ŝin pro la malhonesteco, kaj finfine, ŝi povis fari nenion alian ol devigite elpreni la serpenton. En la komenco la serpento restis pacienca kaj obeema en ŝia mano. Post longa momento ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Tuj ekpreminte la vundon per la alia mano, ŝi sukcese enkaĝigis la ribeleman serpenton. Multaj vidantoj kompatis la estaĵon, kaj insultis ŝin pri tio. Ŝi do povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Sed anstataŭ tuj meti ĝin en nian sakon, ŝi tenis ĝin senmove eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Longa tempo pasis ĝis la serpento malpacienciĝis kaj denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis ĝin en la sakon. Feliĉe la kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.

  Kvankam la okazaĵo daŭris nelonge, tamen ĝi ĉiam aperadis en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj humoron same kiel ni mem, sed nur ne kapablas sin esprimi al ni libere en homaj lingvoj. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli bone? Laŭ budhisma scio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli kaj savos pli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis esperantigi la rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en la antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko "Amo al la vivoj".

   Post la tradukado de tiu ĉi rakontaro, mi publikigis ĝin en la intereton. Multaj samideanoj en kaj ekster Ĉinio fervore helpis min en la tralegado kaj korektado. Ili estas samideanoj Wen Jingen el Ĉinio, Ĝan Ŭesli Starlin (membro de BLE) el Usono, Michel Fontaine el Francio, Augusto Casquero el Hispanio kaj aliaj samideanoj konataj kaj ne konataj. Iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj eĉ donacis monon al mi por eldoni la tradukon kiel senpagan legaĵon. Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia afable voĉlegis kaj sonregistris la tekston de la traduko por fari ĝin en diskon. Poste ni eldonis tri mil librojn kaj dekmil diskojn kaj senpage distribuis ilin en pli ol dudek landojn. Do ni elkore dankas ĉiujn helpantojn lingvajn kaj ekonomiajn por la eldono de tiu ĉi traduko kaj esprimas mian sinceran bondeziron al ili. Kaj krome, ni petas de vi pluan helpon kaj subtenon en nia posta laboro.
  Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

246
Forumo pri vortoj / Samsaro
« on: February 09, 2014, 11:01:03 PM »
Samsaro

247
Trezorejo de Vero / 2-8. La rakonto de iu monaĥo
« on: February 08, 2014, 02:24:22 PM »
  La progreso de atentemo

  2-8. La rakonto de iu monaĥo

  La bikŝuo, kiu estas atentema,

  opinias malatentemon timinda.

  Li progresas kiel incendio

  detruante katenojn grandajn kaj malgrandajn.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.

  La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam la monaĥo strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi sukceson. Li pensis: "Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono." Li forlasis sian loĝejon kaj ekiris al la Budho. Sur la vojo li renkontis arbaran incendion grandan kaj furiozan, do li grimpis sur senarban montsupron kaj sidiĝis tie. Rigardante la fajron bruligantan la arbaron, li koncentris sian menson sur la penson: "Kiel tiu ĉi fajro antaŭeniras bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio pri la nobla vojo."

  Kvankam la Budho sidis en sia parfumita ĉambro, li sciis la detalan penson de la monaĥo, kaj diris jene: "Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn grandajn kaj malgrandajn, necesas bruligi kaj detrui per la fajro de saĝo ĉiujn alkroĉiĝojn grandajn kaj malgrandajn, kiuj estiĝis en tiuj vivestaĵoj ." Radiinte brilan bildon de si mem kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, la Budho recitis stancon.

  Tuj post kiam finiĝis la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn siajn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj kvankam li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aeron kaj flugis al la Budho, laŭdante kaj honorante lian oran korpon. Post kiam li faris omaĝon, li forlasis la Budhon.

  Kiel serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li sciis bone, ke homoj estos katenitaj en eternaj suferoj de samsaro se tiuj sin tenas malatentemaj. Do li paŝis antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn en la vivcirklo.

248
Trezorejo de Vero / 2-7. La rakonto de Magho
« on: February 08, 2014, 05:47:37 AM »
  Fariĝi reganto de dioj pro atentemo

  2-7. La rakonto de Magho

  Oni ĉiam laŭdas atentemon

  kaj kulpigas malatentemon.

  Per sia atentemo Magho

  Fariĝis reganto de dioj.

  Loĝante en Kutagara Monaĥejo ĉe Vesalio, la Budho parolis tiun verson rilate al Sakao, reĝo de dioj. Aŭdinte de la Budho sutron titolitan "demando de Sakao", liĉavia reĝido Mahalio loĝanta en Vesalio pensis: "La Plejsupera Iluminiĝinto parolis pri la granda gloro de Sakao. Ĉu la Budho vidis Sakaon? Aŭ ĉu li ne vidis Sakaon? Ĉu la Budho konas Sakaon? Aŭ ĉu li ne konas Sakaon? Mi demandos lin." Do li veturis al la loĝejo de la Honorulo. Irinte al la Honorulo, li esprimis sian saluton kaj sidiĝis ĉe flanko. Poste li demandis al la Honorulo: "Estimata Sinjoro, ĉu vi vidis Sakaon, la reĝon de dioj?" "Jes, Mahalio, mi vere vidis Sakaon, reĝon de dioj." "Sinjoro, tio certe estas ŝajnigita Sakao, ĉar estas malfacila afero por vidi Sakaon, reĝon de dioj." "Tamen, Mahalio, mi scias Sakaon. Mi ankaŭ scias, kiaj kvalitoj faris lin Sakao kaj per la kultivado de kiaj kvalitoj Sakao atingis Sakaecon."

  "Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao, reĝo de dioj, estis  reĝido Magho, do li nomiĝis Maghavo. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu faris donacon en antaŭa vivo, do li nomiĝis Purindado. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu donis almozon malavare, do oni nomis lin Sakao. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu almozdonis loĝejon, do oni nomis lin Vasavo. Mahalio, en antaŭa stato de ekzisteco Sakao estis homo, kiu povis tuj pensi pri mil aferoj, do oni nomis lin Sahasako. Mahalio, Sakao prenis aŝuran fraŭlinon nomatan Ŝuĝata kiel sian edzinon, do li nomiĝis Ŝuĝampatio. Mahalio, Sakao regis kiel estro kaj mastro super dioj de Ĉielo Tridektri, do oni nomis lin Reĝo de dioj. Mahalio, Sakao aktive plenumis sep ĵurpromesojn en antaŭa vivo kiel homo. Sakao atingis Sakaecon ĉar li plenumis tiujn sep ĵurpromesojn."

  "Do kio estas la sep ĵurpromesoj? ‘Dum mia tuta vivo mi vivtenas miajn gepatrojn. Dum mia tuta vivo mi honoras miajn pliaĝulojn. Dum mia tuta vivo mi parolas ĝentile. Dum mia tuta vivo mi neniam klaĉas. Dum mia tuta vivo mi vivas kiel dommastro kun koro libera de avareco, malavare rezignas mian posedaĵon kun etenditaj manoj ĝuante liberecon kaj tenas min atentema al petoj ĝuante la almozdonemon. Dum mia tuta vivo mi parolas honeste. Dum mia tuta vivo mi estas libera de kolero. Se kolero ekestis en mi, mi rapide subigas ĝin.’ Mahalio, Sakao aktive plenumis tiujn sep ĵurpromesojn. Pro tio Sakao atingis Sakaecon." La Budho daŭrigis: "En antaŭa naskiĝo Sakao enkarniĝis kiel Magho. Dum tiu vivo, li konstruis vojojn kaj ripozejojn kun tridek kunuloj por profitigi homojn. La konstanta klopodo kondukis lin en altan pozicion de dia reĝo, kaj li recitis tiun stancon."

  Juna bramana junulo Magho naskiĝis kiel reĝo de dioj per sia atentemo. Do atentemo estas ĉiam laŭdita, dum maldiligenteco kaj malatentemo estas ĉiam kondamnitaj.

249
Esperanta novaĵo / La 58-a elsendo de Retradio BLE
« on: February 07, 2014, 09:40:54 AM »
  Retradio 2014-02-09
  Saluton, karaj amikoj!
 Nun ni ekdisaŭdigis la 58-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1601
  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
  
  Elsendlisto
  Novaĵo
  Raporto el Koreio
  Sutro de cent paraboloj
  9. Laŭdo pri la merito de la patro
  10. Konstruado de trietaĝa domo
  Rakonto de sutro Damapado
  2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo
  Budhisma muziko
  Amo al la vivoj
  Postskribo-2
  
  Bonan aŭdeblecon al vi!

250
Esperanta novaĵo / Informo el Koreio
« on: February 06, 2014, 07:12:01 AM »
  Vizito al Busan - Hongbeobsa (홍법사)

  Verkinto Oh Gisook (Granda)

  Post la 9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazigita de Ŭonbulismo en Urbo Iksan inter la 17-a kaj la 20-a de januaro, kelkaj esperantistoj vizitis Urbon Busan. Ili estas Majstro Miaohui el Ĉinio, Leandro el Brazilo, Ĉen Ya Wen kaj Ceng Ŝian-Fan el Taiwan kaj Kristalo el Urbo Habĉeon. Ili gastis en Monaĥejo Hongbeobsa la 20-an de Januaro. Post la matenmanĝo en la sekva tago ni havis tekunsidon kun Majstro Ĵaŭon. Li estis scivola pri Esperanto kaj fine adiaŭis nin per "Ĝis revido!" en Esperanto.

  Monaĥejo Hongbeobsa estas eksterordinara pro siaj speciala formo kaj grandega budha statuo sur la tegmento. En la budha statuo eĉ estas preĝa halo. La statuo de Budho Amitabo estas la plej granda statuo en Koreio. Ĉar jam troviĝas budha statuo sur la domego, en la halo estas nur tri lanternoj, sur kiuj estas desegno de budha figuro kun duonfermitaj okuloj, fermitaj buŝo kaj oreloj.

  Ekstere, 24 ŝtonaj kolonoj ĉirkaŭas la ĉefan halon kvazaŭ protekti ĝin. Ili simbolas la 24 sunperiodojn de la jaro kaj samtempe 24 horojn de la tago. Tio signifas, ke ni devas nin dediĉi al Darma instruo de Budho ĉiutage. En la halo staras 8 ŝtonaj kolonoj, kiuj simbolas la Noblan Okoblan Vojon, name la ok ĝustaj vojoj por atingi iluminiĝon, La Nobla Okobla Vojo apartenas al la unua instruo de Budho en la unua predikado: Ĝusta kompreno (正見), Ĝusta sinteno(正思惟), Ĝusta Parolado (正言), Ĝusta Agado (正業),  Ĝusta Vivado (正命), Ĝusta Penado (正精進),  Ĝusta atento (正念) Ĝusta Koncentrado (正定).

  Kvankam la budhaj figuroj havas modernan stilon, tamen la strukturoj de la monaĥejo estas en tradicia stilo. La halo estas ornamita per budhismaj pentraĵoj signifoplenaj.

  Ŝtuparo el 108 ŝtupoj kuŝas de la enirejo ĝis la supro. En Budhismo, ni diras, ke homoj havas 108 specajn kleŝojn estiĝintajn el mondaj pasioj. Oni devas klopodi por forigi la suferojn laŭ la ŝtuparo. < fino >

Transpublikita de Teranido

Redaktita de Miaohui


251
Sutro de cent paraboloj / 12. Kuiri brunan sukeron
« on: February 05, 2014, 11:57:09 AM »
  12. Kuiri brunan sukeron

  Iam antaŭe, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.

  Oni diris al li: "Kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro!" Ĉiuj homoj mokridis lin.                                                                                                                                         

  Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarmetan kaj trankvilan. Ili klopodas vane, kaj estas mokitaj de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis la estonteco.

252
Sutro de cent paraboloj / 11. Antaŭvido de la Bramano
« on: February 05, 2014, 09:38:14 AM »
  11. Antaŭvido de la Bramano

  Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.

  Vidinte tion, oni demandis al li: "Pro kio vi ploras?"

  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."

  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?"

  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."

  Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.

  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."

  Ili ekkredis kaj estimis lin.

  Por akiri famon kaj profiton, iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke ili jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj eĉ murdis homojn por sin ŝajnigi bonkoraj, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.

253
Trezorejo de Vero / 2-6. La rakonto de du kunulaj monaĥoj
« on: February 05, 2014, 06:47:54 AM »
  La atentema homo estas antaŭ aliaj

  2-6. La rakonto de monaĥaj amikoj

  Diligenta homo inter la maldiligentaj

  Vekiĝinta homo inter la dormantaj

  Akiras saĝon kiel rapida ĉevalo

  Antaŭkuranta la kadukan ĉevalon.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al du monaĥoj, kiuj estis bonaj amikoj.

  Tiuj du monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho kaj revenis al la arbara ermitejo. Frue en la mateno unu el ili alprenis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua dŭora periodo sidis babilante kun provantoj kaj novuloj. La alia monaĥo estis diligenta kaj okupiĝis en meditado. Li admonis sian amikon: "Frato, ne tiel agu. Por maldiligenta monaĥo la kvar statoj de suferado staras firme kiel lia propra domo. La favoro de la Budho ne estos havebla per distriteco." Sed la malatentema monaĥo ne atentis pri lia admono, do la fervora monaĥo diris: "La monaĥo ne volas akcepti admonon." Malsukcesinte diligentigi sian amikon, la fervora monaĥo diligente daŭrigis sian meditadon.

  Sin varmiginte dum la unua dŭoro, la malatentema monaĥo iris en la monaĥejon ĵus kiam lia amiko finis sian piediradon kaj revenis al la loĝejo. La malatentema monaĥo diris al la fervora: "Malatentemulo, vi iris en la arbaron por kuŝi kaj dormi. Akirinte meditan metodon de la Budho, ĉu vi ne devas ellitiĝi kaj vin dediĉi al la praktiko de meditado?" Dirinte, li iris en sian loĝejon, kuŝiĝis kaj endormiĝis. Sed lia amiko, kiu jam piediris dum la unua periodo kaj ripozis en la dua periodo, ellitiĝis en la lasta periodo kaj sin okupis pri meditado. Vivante kun atentemo, li atingis arahantecon kun supernaturaj povoj post nelonge. Sed la alia monaĥo pasigis sian tempon tute en distriteco.

  Kiam la du monaĥoj finis sian retiriĝon, ili iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis respektoplene ĉe unu flanko. La Budho interŝanĝis amikajn salutojn kun ili kaj diris: "Mi kredas, ke vi havis vivon de atentemo kaj vin okupis honeste pri meditado. Mi kredas, ke vi jam atingis la celon de religia praktikado." La malatentema monaĥo respondis: "Sinjoro, kiel vi povas diri, ke tiu monaĥo estas atentema? Ekde kiam li forlasis vin, li faris nenion krom kuŝi kaj dormi." "Kaj vi, monaĥo?" "Sinjoro, mi alportis brullignaĵon, preparis karbujon, kaj dum la unua periodo mi sidis kaj varmigis min, sed mi ne pasigis mian tempon dormante." La Budho diris al la malatentema monaĥo: "Vi, kiu pasigis la tempon en malatentemo, diris, 'Mi estas atentema.' Vi misprenis malatentemon kiel atentemon. Komparate kun mia filo, vi similas al ĉevalo malforta kaj malrapida, sed li, komparate kun vi, estas rapide kuranta ĉevalo."

  La tre diligenta homo kun profunda saĝo restas ĉiam vigla kaj atentema. Li similas al vekiĝinto inter tiuj, kiuj dormas profunde. Tiu saĝulo, kiu posedas ekstreman enrigardon spirite superis ĉiujn ordinarajn homojn, kiel rapida ĉevalo facile superas la kadukajn.

  Komentario

  Estante atentema inter la malatentemaj kaj maldorma inter la dormantaj, la saĝulo progresas kiel rapida ĉevalo, lasinte malfortan ĉevalon malantaŭe.

254
Trezorejo de Vero / 2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo
« on: February 05, 2014, 05:24:53 AM »
  Senmalĝoja vido al la mondo

  2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo

  Saĝa homo forpelas

  Maldiligentecon per diligenteco.

  Grimpinte sur pagodo de saĝo,

  Li esploras la tristajn malsaĝulojn

  Simile al homo sur la montpinto

  Suben rigardas tion sur la tero.

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Monaĥo Mahakasapo.

  Iutage, kiam la Budho loĝis en Pipalia Kaverno, li faris rondiron en Raĝagaho por almozpeti. Post kiam li revenis de la almozo kaj prenis sian matenmanĝon, li sidiĝis kaj per la supernatura vido de sia magia povo esploris ĉiujn atentemajn kaj malatentemajn vivestaĵojn ambaŭ naskiĝintajn kaj forpasintajn sur la tero, en la akvo, inter la montaroj kaj ĉie.

  Sidante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho aplikis sian supernaturan rigardon kaj pensis: "Pri kio mia filo Kasapo okupiĝas hodiaŭ?" Li tuj sciis, ke Kasapo kontemplas la naskiĝon kaj morton de la vivestaĵoj. Li diris: "Scio pri la naskiĝo kaj morto de la vivestaĵoj estas malfacile komprenebla por vi. La vivestaĵoj pasas de ekzisteco al alia kaj havas novan embrion sen scio de la gepatroj. Kaj la scio ne povas esti tute komprenita por vi. Do scii tion estas ekster via kapablo ĉar via rango estas tre malalta. Estas la rango de la Budho por scii kaj vidi la tutajn naskiĝojn kaj mortojn de la vivestaĵoj." Dirante, li elradiis sian figuron kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun Kasapo.

  La saĝulo ĉiam estas diligenta. Per la diligenteco li forigas sian maldiligentan kutimon. La saĝa homo grimpas sur la pagodo de saĝo. Tuj kiam li atingas tiun altecon, li kapablas esplori la suferantajn vivestaĵojn per sensuferaj okuloj. Racie kaj trankvile li vidas tiujn vivestaĵojn kiel homo staranta sur la montpinto suben rigardas la malsupran teron.

  Komentario

  La ordinaraj homoj estas priskribitaj kiel "suferantoj". Malĝojo kaj sufero estas neeviteblaj kondiĉoj de ordinara vivo. Nur la plej multe progresinta homo de saĝo povas superi tiujn kondiĉojn de vivo. Naskiĝo estas sufero; kadukiĝo estas sufero; malsano estas sufero; morto estas sufero, kuniĝo kun malagrablaĵo estas sufero, disiĝo de plezuraĵo estas sufero kaj manko de deziraĵo ankaŭ estas sufero. Koncize dirite, la kvin grupoj de alkroĉiĝoj estas suferoj. La Budho ne neis feliĉon en la vivo kiam li diris, ke ekzistas sufero. Anstataŭe, li agnoskis malsamajn formojn de feliĉo, ambaŭ materian kaj spiritan, por laikaj homoj kaj ankaŭ monaĥoj. En la instruo de la Budho estas listo de feliĉoj, kiel la feliĉo de la familia vivo kaj la feliĉo de la ermita vivo, la feliĉo de sensaj plezuroj kaj la feliĉo de rezigneco, la feliĉo de alkroĉiĝo kaj la feliĉo de senkroĉiĝo, fizika feliĉo kaj spirita feliĉo, kaj aliaj. Sed ĉio el tio apartenas al sufero. Eĉ la tre pura spirita stato de tranco atingita per praktiko de plisupera meditado apartenas al sufero.

  Oni povas koncepti la suferon laŭ jenaj tri aspektoj: (1) ordinara sufero, (2) sufero estiĝinta de ŝanĝiĝo kaj (3) sufero kiel kondiĉitaj statoj. Ĉiaj suferoj fizikaj kaj spiritaj en la vivo kiel naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, unuiĝo kun malplezuraj homoj kaj kondiĉoj, disiĝo de amatoj kaj plezuraj kondiĉoj, manko de deziraĵo, malĝojo, doloro, kaj tristeco estas rigarditaj kiel ordinaraj suferoj. Feliĉaj sento kaj kondiĉo en la vivo ne daŭras eterne, sed ŝanĝiĝas frue aŭ malfrue. Kiam ili ŝanĝiĝas, ili estigas doloron, suferon kaj malfeliĉon. La ŝanĝiĝo de sorto apartenas al la sufero estigita de ŝanĝiĝo. La du specaj suferoj menciitaj supre estas facile kompreneblaj. Neniu disputos pri ili. Tiu aspekto de la Unua Nobla Vero estas facile komprenebla ĉar ĝi estas ordinara sperto en nia ĉiutaga vivo. Sed la tria formo de sufero kiel kondiĉitaj statoj estas la plej grava filozofia aspekto de la Unua Nobla Vero, kaj ni bezonas fari iom da analizaj eksplikoj pri tio, kion ni konsideras kiel "estaĵon", "individuon" aŭ "Min". Laŭ budhisma fizolofio, tio, kion ni nomas "estaĵo", "individuo" aŭ "mi",estas nur kombino de ĉiam ŝanĝiĝanta fizika kaj mensa forto de energioj, kiujn oni povas dividi en kvin grupojn aŭ amasiĝojn.

  Post kiam oni komprenas tion kaj rezignas malatentemon per atentemo, li liberiĝas de malĝojo, grimpas al la palaco de saĝo kaj esploras la suferantajn homojn kiel saĝa montgrimpisto esploras la sensciajn vivestaĵojn sur la tero.

255
    En la Korea Esperanto-Movado estas kelkaj konataj aranĝoj, en kiuj partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, t. e. Esperanto-Lernejo Namkang okazanta printempe kaj aŭtune kaj la Korea Kongreso de Esperanto. Laste enviciĝis ankaŭ la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun ekde 2006 ĉiujare organizas la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Ĉefsidejo de Ŭonbulismo, koredevena religio.


    Kun la tempopaso IERM pli kaj pli altiras atentojn de koreaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĉi-jare ĝi okazis de la 17a ĝis la 20a de januaro kaj atingis rekordan nombron de la partoprenantaro eĉ super la kutima limo de 40. Entute 58 diversreligiaj esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 19 eksterlandanoj el Brazilo (1), Ĉinio (6), Hungario (2), Japanio (4), Litovio (1), Rusio (2) kaj Tajvano (3).


    En la solena inaŭguro la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo persone ĉeestis kaj gratulparolis. Ŝi diris, ke Zamenhofo kaj Sotesano (fondinto de ŭonbulismo) vivis pioniran vivon por la monda paco, kaj petis, ke la ĉeestantoj pli strebu al la paca mondo kaj bonfara mondo. José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la agadon de EAŬ kaj ĝojis precipe pro tio, ke la sinsekvaj ŭonbulanaj ekleziestroj esprimis sin favore al la ideo kaj praktiko ligitaj al Esperanto.


    Kvankam IERM estas religia renkontiĝo, jam dekomence ĝi tenas tian sintenon, ke ĉiuj partoprenantoj povu doni sian prelegon pri ajna temo kaj dividi siajn sciojn kaj spertojn kun la aliaj. La sinteno bone montriĝis en tio, ke ĉi-foje 13 prelegoj okazis en du tagoj. Prelegis CHEN Ya Wen (Kio estas Jogo?), Miaohui (Ĉiutaga meditado, Kontribuo de la majstro Xuanzang), SONG Ping (Tradiciaj pentraĵoj de Ĉinio), Ŝlepĉenko Gennradij (Esperanto-movado en Fora Oriento), Gabor Markus (Komuna fundamento de religioj), CHOE Taesok (Doktrino de ŭonbulismo), MASUI Masanori (Batalarto Waraku), ZHANG Ping (Ĉina ĉarmo en Kunqu-opero), KIM Seon Wook (Sankta Paŭlo: por universalisma etiko), HAN Sook-hee (Gimbapo kaj odeno), CHEN Yi Ĉou (Akvokristalo kaj piedmasaĝo), Akiko JAMAMOTO (Mia Esperanto-vivo). Kiel supre vi vidas, la prelegtemoj estis vere buntaj.


    Interalie, la ĉina budhana monaĥo Miaohui emfazis: "La bazo de meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono, kaj sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por havi pli bonan staton en la nuna kaj la estonta vivoj." Oni kun granda intereso ĝuis la tempon de komuna farado de gimbapo, kiu estas unu el la plej popularaj koreaj manĝaĵoj. Sur algo oni sternas spicitan rizon kaj sur la rizon metas jam pretigitajn diversajn ingrediencojn (karoton, ovofritaĵon, kukumon, ŝinkon, krabobastonon ktp).


    Inter prelegoj la publikon distris TSENG Ŝian Fan per diabolo, KANG Li per flutado, SONG Ping per dancado, kaj Avdeev Mikhail per kantado kun gintara akompano. Sub la gvido de OH Soonmo oni lernis kaj gaje kundancis la korean dancon laŭ la kanto Kangkangsuŭole. Unuafojajn ĉeestantojn forte impresis 108-foja vespera profunda riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.


    La IERM-anoj ĉeestis kaj spertis la darmkuvenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj salutis la milpersonan ŭonbulanan publikon. En sia salutparolo al la publiko la monaĥo Miaohui admiris, ke ŭonbulismo aktive utiligas Esperanton por diskonigi siajn instruojn kaj esperis, ke pli kaj pli multiĝos esperantistoj en budhismo, ŭonbulismo, kristanismo, katolikismo, Oomoto kaj aliaj religioj kaj ili kunlaboru por krei pli bonajn estontecon kaj mondon.


    Ĉi-foje oni ekskursis al la signifoplena sankta loko Jongsan de ŭonbulismo, kie Sotesano naskiĝis, serĉis la veron, atingis iluminiĝon kaj donis siajn unuajn instruojn. Oni vizitis la iluminiĝejon, naskiĝdomon, polderon, muzeon kaj aliajn. La polderon en flusejo kreis Sotesano kun siaj disĉiploj por establi la eklezian ekonomian bazon. Poste oni daŭrigis la duontagan ekskurson al la historia loko, kie budhismon alportis la barata budhana monaĥo Marananta al la korea dinastio Bekĝe en la jaro 384. En vespera bankedo oni manĝis ekologiajn manĝaĵojn el la sankta loko kaj gustumis lotusfloran teon.


    Kutima ero de la renkontiĝo estas viziti la nuan kaj la emeritan ekleziestrojn, ĉefmajstrojn de ŭonbulismo. Pluraj ĉeestantoj rakontis al ili siajn impresojn pri la renkontiĝo kaj ŭonbulismo. La nuna ĉefmajstro Gjongsan klarigis pri unu cirklo, kiun ŭonbulanoj prenas kiel kredobjekton kaj pratikmodelon: "Unu cirklo estas ĝuste same aspekta, kiel vi estas, kiam vi sentas feliĉon, estas ronda kiel simbolo de la paco, kaj estas la vero, kiu regas la universon. Ŭonbulismo celas pacon kaj Esperanto ankaŭ celas pacon. Nia eklezio klopodu por doni pli da subtenoj al la Esperanto-aktivado." La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan akceptis la esperantistojn per orientmedikamenta teo kaj ginsenga frago. Li kiel konata fervora pledanto por la Esperanto-movado substrekis, ke neangllingvaj landoj kunlaboru por fari Esperanton komuna mondlingvo, kaj ke ĝi estas la plej granda donaco al la estonta homaro. Li petis la ĉeestantojn pli aktivi en sia kampo por Esperanto.


    Unu el la bonaj rikoltoj de la ĉi-jara aranĝo estis ke multnombra partopreno de eksterlandaj esperantistoj bone influis kaj konvinkis ekleziajn funkciulojn pri la viveco kaj utileco de Esperanto. La ekleziaj radio, televido kaj gazetoj tre pozitive raportis pri la aranĝo. La 10a IERM okazos de la 16a ĝis la 19a de januaro 2015 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi sian fakan kunsidon en la Bonaera UK kaj ankaŭ similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).



Transpublikigita el http://esperanto.ĉina.org.cn/2014-01/28/content_31330172.htm

Pages: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 [17] 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33