Montri afiŝojn

En tiu ĉi paĝo vi povas rigardi ĉiujn afiŝojn faritajn de tiu ĉi forumano. Notu, ke vi povas vidi afiŝojn nur en partoj de la forumo por kiuj vi nun havas atingopermeson.


Mesaĝoj - Olivier

Paĝoj: [1]
1
Forumo pri Budhismo / Re: Dika budho
« je: aprilo 01, 2013, 10:41:36 ptm »
Dankon kara amikoj por viaj klarigoj...mi pli kone komprenas la dikecon de tiuj budhoj se estas arta stilo...kaj bonan vojaĝon Miaohui.

2
Forumo pri Budhismo / Re: Dika budho
« je: aprilo 01, 2013, 01:04:34 atm »
Jes sed mi ne komprenas kial oni reprezentas budhon kiel dikulo ĉar li devis pli simili je aktuala hinda sadhuo, rilative al lia taga vivo...  ĉar li devis manĝi tre simple.
La dikeco havas spiritan signifon en Oriento ?
Kontraŭ mi neniam vidis Jesuon reprezentitan kiel dika persono.

3
Forumo pri Budhismo / Dika budho
« je: marto 31, 2013, 12:08:15 atm »
Mi demandas min kial oni ofte reprezentas budhon kiel dika homo...mi opinias, rilative al sia epoko kaj al sia spirita vivo, li devas esti maldikan homon...ĉu iu havas klarigon pri tiu stranga afero ? Dankon pro via respondo.

4
Forumo pri Budhismo / Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« je: marto 25, 2013, 05:51:31 atm »
Budhismo estas religio pli fleksebla ol monoteismoj, tiel, pli tolerema, ĝi kapablas adaptiĝi al diversaj malsimilaj kulturoj, ĉu kiel antaŭe kun la greka pensado, ĉu kiel nun kun la ĉina, la tibeta aŭ la japana pensadoj.
Mi vidis en franca televido personon kiu sin reklamis pri budhismo kaj kristanismo. Sendube, la budhistoj povas akcepti tiun aserton sed mi dubas ke kristanaj skoloj jesas pri tio.   ???

5
Budhisma albumo / Re: La greka Budho
« je: marto 23, 2013, 06:48:28 atm »
Mi loĝas en urbeto proksime de Orléans.
Mi opinias ke la "Musée d'Arts Asiatiques de Nice"  posedas ankaŭ kelkajn statuojn de gandhara Arto.

6
Forumo pri Budhismo / Re: Kiam grekoj renkontis Budhon...
« je: marto 23, 2013, 06:41:58 atm »
Saluton Petro,

Dankon pro via mesaĝo. Estis reprezentado ke mi volis skribi kaj ne efektive reprezantado...mi korektis la vorton...Gandhara estas la antikva nomo de tiu regiono kiu komprenis parte Pakistanon kaj Afganion.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gandhara
http://fr.wikipedia.org/wiki/Gandh%C3%A2ra
http://en.wikipedia.org/wiki/Gandhara

Mi tre ŝatas gandharan arton ĉar ili reprezentas la sintezon kaj la ligo inter la greka pensado kaj budhismo. Mi tre ŝatas grekajn filosofojn kiel Epikuro kaj Seneko...kaj kiel mi interesiĝas pri la pensado de Budho, tiam la grek-budhisma arto permesas al mi miksi la du... :)
Mi scias ke sendube tio ne estas tre ortodoska pensado...

7
Budhisma albumo / La greka Budho
« je: marto 22, 2013, 06:53:17 atm »
Budho laŭ la greka-budhisma arto de Gandhara
Musée Guimet, Paris

8
Forumo pri Budhismo / Kiam grekoj renkontis Budhon...
« je: marto 22, 2013, 06:47:17 atm »
Dum la IVa jarcento aK, la macedono Aleksandro lanĉis siajn armeojn al la konkerado de Azio cele al venki la persan malamikon. Post lia morto, en la jaro 323 aK, disvolviĝis greka reĝlando, la ŝtato de Gandhara kies la teritorioj egalas je la aktualaj zonoj de nordorienta Pakistano kaj orienta Afganio. Tiu lando troviĝis je la kruciĝo de la grandaj civilizacioj kiel la greka, la persa kaj la barata. Tiuj riĉaj influencoj impulsis la kreadon de elektita civilizacio kaj kultura sinkretismo kiuj miksis la grekajn pensadon kaj arton kun budhismo. Oni nomis la arton kreitan en tiu provinco : la grek-budhisma arto.
Ekzemple, en la antikva urbo de Aï Khanoum, en la aktuala nordoriento de Afganio, oni povis trovi belan grekan urbon kun stupoj, hindaj kaj grekaj temploj. Greka kaj persa influencoj videblis kun la reprezentadoj de Bodhisatvo aŭ aliajn personojn de la budha mitologio.
Tiel, iuj statuoj (vidu unu el ili en la paĝo "Budhisma albumo") montras budhon sub la trajto de Apolon, la suna dio de la antikvaj grekoj. Aliaj reprezantadoj figuras Budhon je la bildo de la heroo Heraklo.

La unuaj reprezantadoj de Budho naskiĝis en tiu regiono kaj same, ankaŭ ŝajnas ke la mahayana skolo havas sian devenon tie. Eble la renkonto inter la greka pensado kaj barata budhismo donis naskiĝon je tiu reformo de budhismo. Tio montras ankaŭ ke okcidenta kaj orienta pensado ne estas tiel malsimilaj kiel oni kutimas pensi. Ili povas sin influi unu la alian.

Tiu arta stilo daŭrigis ĝis la 7a jarcento. Por vidi nun kelkajn mirindaĵojn de tiu epoko, necesas viziti paskitanaj muzeoj sed en mia lando, en Francio, kelkaj el ili estas videblaj en la pariza museo nomata Musée Guimet....kiun mi vizitis en 2009 ! Bonan memoraĵon ! Do se iam vi venas en Parizo, ne hezitu vidi la gandharan arton.

http://www.guimet.fr/fr/component/glossaire/?word=Gandh%C3%A2ra

9
Forumo pri Budhismo / Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« je: marto 13, 2013, 07:28:58 atm »
Bonege ! :)

10
Forumo pri Budhismo / Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« je: marto 12, 2013, 08:44:08 ptm »
Kara Miaohui,
Mi estis tre ĝoja auŝkulti mian demandon en via lasta retradio-elsendo. Multaj dankojn ankaŭ pro la mantro el via paĝo kiun mi elŝutis (mi ankaŭ retrovis vian klarigon pri tiu mantro ke vi skribis en 2010). Mi esperas ke vi metos future aliajn mantrojn elŝuteblajn. Mi lernas multe aŭskultante vian retradion, tio helpas min por scii kiel mediti ...kaj eble ankaŭ por trovi mian venontan vojon al budhismo. Sendube vi denove demandos klarigojn al vi pro tiu serĉado...
Amike,
Olivier

11
Forumo pri Budhismo / Re: Iom pri meditado de laikaj budhanoj en Ĉinio
« je: marto 09, 2013, 02:05:43 atm »
Dankon kara Miaohui pro via longa respondo je mia demando. Tio estas tre interesa koni vian sperton. Jes la mantroj...bona metodo por mediti  :)

Paĝoj: [1]